Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Skandalo en Bohemio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Skandalo en Bohemio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skandalo en Bohemio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Skandalo en Bohemio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skandalo en Bohemio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Oni ne datis la leteron, kaj ĝi estis sen aŭ subskribo aŭ adreso.
Ĝi tekstis:
Ĝentlemano vizitos vin ĉi-vesperon je kvarono antaŭ la oka – sinjoro kiu deziras konsulti vin pri tre grava afero. Via lastatempa servado por la reĝaj domoj de Eŭropo montras ke oni povas sekure konfidi vin pri aferoj tiom gravaj ke oni ne povas troigi ilin. Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj. Estu en via ĉambro je tiu tempo kaj ne ĝenu vin se la vizitanto portos maskon.
“Tiu ja estas mistero.” mi diris. “Ĉu vi povas diveni tion, kion ĝi signifas?”
“Mi ne jam havas informaĵojn. Estas grava eraro se oni teoriadas sen informaĵoj. Nepercepte oni komencas tordi la faktojn por akordi al la teorio, anstataŭ la teorion akordi al la faktoj. Kion vi deduktas pri la noto?”
Mi zorgeme ekzaminis la skribaĵon kaj la paperon.
“La skribinto estas supozeble riĉa,” mi rimarke diris, penante imiti la metodojn de mia kunulo. Paketon da tia papero oni ne povas aĉeti kontraŭ ne malpli ol duonkrono. [7] Duonkrono – 30 pencoj.
Ĝi estas kurioze forta kaj rigida.”
“Kurioza – tio estas la ĝusta vorto,” diris Holmso. “Nepre ne estas angla papero. Ekzaminu per la lumo.”
Tion mi faris kaj mi vidis la literojn “Eg”, “P” kaj “Gt” kiel filigranon.
“Kion vi opinias pri tio?” demandis Holmso.
“La nomo de la fabrikisto sendube, aŭ pli ĝuste lia monogramo.

“Tute ne. La ‘Gt’ anstataŭas la germanan vorton ‘Gesellschaft’, kiu estas la vorto ‘kompanio’ en la germana – kutima mallongigo. ‘P’, kompreneble, anstataŭas ‘Papier’. Nu – ‘Eg’. Ni konsultu la Kontinentan geografian referencon .” [8] Kontinenta geografia referenco – Supozeble tiu estas la Gazetteer of the World eldonita en 1885.
Li prenis pezan brunan volumon de la breto. “Eglovo, Egronitzo – jen – Egrio. Egrio estas en german-parolanta nacio – en Bohemio, ne tre distance de Karlsbado. ‘Notinde kiel la loko de la morto de Valenstajno, [9] Valenstajno – Albrecht Wenzel Eusebius von Wallenstein, 1583-1634, duko de Fridlando [Friedland], Sagaŭo [Sagau] kaj Meklenbergo [Mecklenberg]. Bohemia generalo dum la tridekjarlonga milito.
kaj de multe da vitro-fabrikoj kaj papero-manufakturoj.’ [10] Papero-manufakturoj – Tiaj komercejoj malabundas en Bohemio. Profesoro Jay Finley Christ humore sugestis ke eble la reĝo uzis la tutan paper-produkton de sia Regno por siaj propraj korespondaĵoj.
Aha, mia ulo, kion vi opinias pri tio?” Liaj okuloj scintilis, kaj li eligis grandan nubon per sia cigaredo.
“Oni fabrikis la paperon en Bohemio,” mi diris.
“Ekzakte. Kaj la skribinto estas germana. Ĉu vi rimarkis la nekutiman frazkonstruon: ‘Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj.’ Franco aŭ ruso ne povas verki tian. Nur la germano estas tiel malkompleza al la verbo. [11] Verbo – En la germana la participon oni kutime trovas ĉe fino de la propocizio.
Tamen, nur restas eltrovi tion, kion deziras tiu germano, kiu skribis sur Bohemia papero kaj preferas porti maskon anstataŭ riveli la vizaĝon. Kaj li nun alvenas, se mi ne eraras, por solvi ĉiujn niajn problemojn.”
Dum li parolis estis laŭta sono de ĉevalhufoj kaj la knaro de radoj kontraŭ la trotuarrando, sekvita per akra tiro de la sonorilo. Holmso fajfis.
“Paro laŭ la sono,” li diris. “Jes,” li daŭrigis kaj ekrigardis el la fenestro. “Fajna malgranda kaleŝo kaj paro de belaj ĉevaloj: Po 150 gineoj. [12] Gineo – Gineo estis 21 ŝilingoj.
Estas mono en tiu kazo, Vatsono, se nenio alia.”
“Mi opinias ke mi prefere foriras, Holmso.”
“Tute ne, doktoro. Restu tie, kie vi estas. Mi malsukcesas sen mia Bosvelo. [13] Bosvelo – James Boswell, 1740-1795, verkis biografion “The Life of Samuel Johnson”. Johnson verkis la unuan plenan vortaron de la angla lingvo.
Kaj tio estas promisplena. Estus domaĝe se vi forirus.”
“Sed via kliento – ”
“Ne ĝenu vin pro li. Mi deziras vian helpon, kaj eble li ankaŭ. Jen li. Sidiĝu sur tiu brakseĝo, doktoro, kaj bonvole atentu.”
Malrapida kaj peza paŝsono, kiun ni aŭdis surŝtupare en la koridoro, paŭzis tuj antaŭ la pordo. Oni laŭte kaj aŭtoritate perkutis.
“Envenu, mi petas!” diris Holmso.
Viro eniris, kiu estis preskaŭ du metrojn alta, kun brusto kaj membroj de ia Herkulo. Liaj vestaĵoj estis riĉaj ĝis la punkto ke iu anglo taksus ilin gustomanka: pezaj bendoj da astrakano trans la manikoj kaj la frontoj de la du-brustaĵa jako, malhelblua mantelo, kiun oni antaŭĵetis super la ŝultroj, kun subtego da flamruĝa silko kaj sukurita ĉe la kolo per klipo konsistanta el sola flamkolora berilo, botoj, kiuj etendis ĝis suromezo, ornamitaj ĉe supro per riĉaj brunaj peltoj. Tiuj lastaj plenigis la impreson de barbara lukso sugestita de la tuta aspekto. Li manportis larĝrandan ĉapelon kaj portis sur supro de la vizaĝo nigran maskon kiu etendis sub la vangoj, kaj kiun li ŝajne ĵus alĝustigis tiun momenton, ĉar la mano estas ankoraŭ levita kiam li eniris. Laŭ la malsupro de la vizaĝo li aspektis kiel viro de forta karaktero – dika pendanta lipo, longa rekta mentono kiu sugestis rezolutecon ĝis la punkto de obstineco.
“Ĉu vi ricevas mian noton?” li demandis per bruska voĉo kaj per forta germana akĉento. Mi informis vin ke mi vizitos.” Li rigardis ambaŭ el ni, kvazaŭ li ne sciis tiun, kiun li alparolis.

“Sidiĝu, mi petas,” diris Holmso. “Jen mia amiko kaj kolego, d-ro Vatsono, kiu kelkfoje bonvole helpis min pri miaj kazoj. Kiun mi alparolis?”
“Vi devu nomi min la grafo de Kramo, Bohemia nobelo. Ĉu mi subkomprenas ke tiu sinjoro, via amiko, estas honora kaj prudenta homo, antaŭ kiu mi konfidu pri aferoj tre gravaj. Se ne, mi prefere komunikas kun vi sole.”
Mi ekstariĝis, sed Holmso ekkaptis min ĉe la pono kaj sidigis min sur la seĝo. “Estas ambaŭ aŭ neniu,” li diris. “Antaŭ tiu sinjoro vi diru ĉion, kion vi diras al mi.”
La grafo ŝultrolevis, “Dekomence mi devas devigi vin ke vi absolute rivelu neniun ajn dum la venontaj du jaroj; ĉe fino de tiu tempo ne gravas. Sed nuntempe estas tre grava. Oni ne povas scii kiel tio influas la direkton de la kurso de la historio de Eŭropo.”
“Mi promesas,” diris Holmso.
“Mi ankaŭ.”
“Mi petas vian pardonon pro ĉi tiu maskon,” daŭrigis nia stranga vizitanto. “La majesta persono, kiu dungas min, deziras ke lia agento estu nekonata, kaj mi konfesu tuj ke la titolo, per kiu mi ĵus nomas min, ne estas la mia.”
“Tion mi scias,” diris Holmso rutine.
“La cirkonstancoj estas tre delikataj, oni devas antaŭzorgi ke oni subigas grandan skandalon kiu komprimitu unu el la reĝaj familoj de Eŭropo. Efektive la afero indiktus la grandan Domon de Ormstajno, heredaj reĝoj de Bohemio.”
“Tion mi ankaŭ scias,” murmuris Holmso, dum li komfortigis sin sur la brakseĝo kaj fermis la okulojn.
Nia vizitanto ekrigardis iom surprizite pro la laksa figuro de la viro, kiun oni priskribis kiel la plej incizan rezonanton kaj energian agenton en Eŭropo. Holmso malrapide malfermis la okulojn kaj rigardis senpacience la gigantan klienton.
“Se via Moŝto kompleze klarigu vian kazon,” li rimarke diris, “mi pli bone konsilu vin.”
La viro eksaltis de sur la seĝo kaj iris jen kaj jen en la ĉambro. Tiam, per signo de senespero, li forigis kaj forĵetis la maskon surplanken. “Vi pravas,” li diris; “Mi estas la Reĝo. Kial tion mi devas kaŝi?”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Skandalo en Bohemio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skandalo en Bohemio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Skandalo en Bohemio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.