Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Skandalo en Bohemio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Skandalo en Bohemio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skandalo en Bohemio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Skandalo en Bohemio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skandalo en Bohemio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Mi ne povas imagi. Mi supozas ke vi gvatis la kutimojn kaj eble la domon de f-ino Irena Adlero.”
“Jes ja; sed la sekvaĵo estas tre nekutime. Tamen mi rakontas al vi. Mi foriris la domon iomete post la oka ĉi-matenon kiel nedungita grumo. Estas mirindaj simpatio kaj kamaradeco inter la ĉevalularo. Estu unu el ili kaj vi konas ĉion. Mi rapide trovis Brionan Loĝejon. Estas neta ekskvizita vilaeto kun ĝardeno malantaŭe, sed la du etaĝa domo estas tuj apud la vojo. Ĉuba seruro [21] Ĉuba seruro – Speco de seruro inventita de Karlo Ĉubo [Charles Chubb] kiu mortis en 1845. La Ĉuba kompanio ankoraŭ manufakturas serurojn en Britio.
sur la pordo. Granda salono dekstre, bone meblita, kun altaj fenestroj preskaŭ ĝisplanke, kaj tiuj absurdaj anglaj fenestro-seruroj kiujn eĉ infano povas kroĉe malŝlosi. Malantaŭ estas neniu rimarkinda, krom ke oni povas atingi la koridorofenestro per la supro de la remizo. Mi ĉirkaŭiris kaj ekzaminis de tiu vidpunkto, sed estis nenio interesa.

“Tiam mi lante iris laŭ la strato kaj trovis, kiel mi anticipis, ke estis stalaleo en la vojeto apud unu el la ĝardenaj muroj. Mi helpis al la ĉevalservistoj kun la ĉevaloj, kaj oni transdonis al mi du pencojn, glason da elo, [22] Glaso de elo – [Laŭtekste, Half and Half] Tiu estas miksaĵo de portero kaj elo.
iom da tabako kaj tiom multe da informo kiom mi povas deziri pri f-ino Adlero – ne necesas diri pri informo rilate al iom multe de ŝiaj najboroj, pri kio oni igis min aŭdi, kvankam mi tute ne interesiĝis.
“Kaj kion pri Irena Adlero?” mi demandis.
“Ho, ŝi allogis ĉiujn el la viroj en tiu kvartalo. Ŝi estas la plej delikata homo, kiu portas kufon sur tiu ĉi planedo. Tion diris ĉiu el la Serpentina stalalearo. Ŝi vivas kviete, koncerte kantas, foriros je la kvina ĉiutage kaj revenas precize je la sepa por vespermanĝi. Malofte ŝi foriras je alia tempo, krom kiam ŝi kantas. Ŝi havas nur unu vizitanton, sed li ofte vizitas. Li estas malhela, bonaspekta kaj vigla. Li neniam vizitas malpli ol unufoje ĉiutage kaj ofte dufoje. Li estas s-ro Godfreo Nortono de la Interna Templo. [23] Interna Templo – [Angle, Inner Temple] La Interna kaj Meza Temploj apartenas al du leĝaj societoj samnomaj kaj estas du el la kvar anglaj “Inns of Court” en kiuj oni trovas advokatojn kaj leĝajn studentojn. Grejzeno kaj Lincolnzeno [Gray’s Inn and Lincoln Inn] estas la du aliaj societoj. La nomo “Inn” [gastejo] devenas de la tempo kiam leĝaj studentoj loĝis surterene kiel universitataj studentoj loĝas en kolegioj ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo. La nomo “Templo” devenas de la Mezepoko kiam la tereno apertenas al ordeno de religiaj kaj militaj kavaliroj nomitaj la Temploj [Angle, Knights Templar].
Ĉu vi vidas la avantaĝo de ŝoforo kiel konfidenculo. Li veturigis lin hejmen kelkfoje de la Serpentina stalaleo, kaj bone scias pri li. Kiam mi aŭskultis ĉion kion li diris, mi komencis preterpasi Brionan Loĝejon kaj pripensis mian planon.
“Tiu Godfreo Nortono estas evidente grava faktoro en la kazo. Li estas advokato. Tio ŝajnas minace. Kiel ili interrilatas la alian, kaj kiun li celas pro siaj oftaj vizitoj? Ĉu ŝi estas lia kliento, lia amiko aŭ lia amorantino? Se la unua ŝi eble transdonis la foton al li, se la ĉi lasta estas ne tiel probabla. Rilate al tiu demando dependis ĉu mi restas ĉe Briona Loĝejo aŭ turnas mian atenton al liaj ĉambroj en la Templo. Estas delikata punkto kiu larĝigu la kampon de mia enketo. Mi petas vian pardonon, se mi enuigas vin per tiuj detaloj, sed vi devas konstati miajn problemetojn se vi komprenas la aferon.”
“Mi tre interesiĝas,” mi respondis.
“Mi pripensadis la aferon en mia menso kiam kabrioleta kabo alvenis al Briona Loĝejo kaj sinjoro salte elveturiĝis. Li estis rimarkinde belaspekta viro – malhela, kun lipharoj – evidente la viro mem. Ŝajnis ke li rapidegas. Li kriis ke la koĉero devu atendi. Li ignoris la servistino ĉe la pordo, kiel viro kiu estas tute ĉehejme.
“Li estis en la domo ĉirkaŭ duonan horon, kaj mi povas ekvidi lin tra la salonfenestroj. Li paŝis jen kaj jen, parolis ekcitiĝeme kaj svingis la brakojn. Mi ne povis vidi ŝin. Baldaŭ li eligis kaj aspektis eĉ pli agitita ol antaŭe. Li alproksimiĝis al la kabo, elpoŝigis oran horloĝon kaj mienis serioze. ‘Veturigu kiel la diablo,’ li kriis, ‘unue al Groso kaj Hankeo [24] Groso kaj Hankeo – [Angle, Gross and Hankey] Kompreneble juvela komercejo, sed tiutempe ekzistis neniu kompanio sub la nomo en Regentstrato.
en la Regentstrato tiam al la preĝejo de Sankta Monika [25] Sankta Monika – Ekzistas neniu preĝejo en la vojo Edĝvaro sub tiu nomo. Se la geedziĝo estis romkatolika, eble estas en la preĝejo de Sankta Agneso en apuda strato.
en la Vojo Edĝvaro. [26] Vojo Edĝvaro – Tiu preskaŭ rekta ĉefa vojo de Londono estas parto de la malnova Vatlingstrato [Watling Street] unu el la antikvaj romaj vojoj en Britio.
Duongineon se vi tion atingos en dudek minutoj!”
“Ili tuj foriris. Mi ĵus konsideris ĉu mi devas sekvi kiam laŭ la vojeto venis malgranda landaŭo – la koĉero kun jako malbutonita kaj kravato sub la orelo, kaj li ankaŭ ŝajne nur duone pretigis la ĉevalojn kaj la landaŭon. Li haltis antaŭ la pordo kaj ŝi rapidege eniris la veturilon. Mi nur ekvidis ŝin tiun momenton, sed ŝi estas belega virino kun vizaĝo por kiu oni mortu.
“‘La preĝejon de Sankta Monika, Johano,’ ŝi kriis, ‘kaj duonpundon, se vi atingos ĝin en dudek minutoj.’
“Tio estis tro bone kaj mi ne volis mistrafi, Vatsono. Mi ĵus decidis ĉu mi pli bone kuras aŭ ĉu mi ŝtelveturiĝas malantaŭ ŝia landaŭo kiam preterpasis kabo. La kabisto rigardis min dufoje kaj taksis min aĉan pasaĝeron, sed mi salte eniris antaŭ ol li povas protesti. ‘Al la preĝejo de Sankta Monika,’ mi diris, ‘kaj duonpundon se vi atingas ĝin en dudek minutoj.’ Estis dudek kvin minutoj antaŭ meztago, kaj kompreneble mi certas pri tio, kio okazos.
“Mia kabisto rapide veturigis min. Mi opinias, ke mi neniam vojaĝis tiom rapide, sed la aliaj alvenis antaŭ mi. La kabo kaj la landaŭo kun ŝvitemaj ĉevaloj staris antaŭ la pordo kiam mi alvenis. Mi pagis kaj rapide eniris la preĝejon. Estis neniu tie, krom la paro kaj surplise vestita kleriko, kiu ŝajne protestis al ili. Ili staris kune antaŭ la altaro. Mi lantis laŭ la flanknavo kiel alia lantemulo kiu vagade eniru preĝejon. Subite al mia surprizo la triopo turnis kaj alfrontis min kaj Godfreo Nortono kuregis en mia direkto.
“‘Dank’ al Dio,’ li kriis, ‘Vi taŭgas. Venu! Venu!’
“‘Kion?’ mi demandis.
“‘Venu, ulo, venu, nur tri minutojn, aŭ ne estas laŭleĝe.’ [27] Ne estas laŭleĝe – Antaŭ majo 1886 laŭ angla leĝo, oni ne povas edziĝi posttagmeze, sed post tiu tempo oni povas laŭleĝe inter 8 atm kaj 3 ptm. La eventoj supozeble okazis dum 1888, kial Godfreo Nortono, advokato, tion ne sciis?
“Li preskaŭ trenis min ĝis la altaro, kaj antaŭ ol mi konstatis, mi murmuris respondojn kiujn oni flustris en mian orelon, kaj mi certigis aferojn pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĝenerale helpis en la geedziĝo de Irena Adlero, fraŭlino, kaj Godfreo Nortono, fraŭlo. Ĉio okazis dum momento. Ambaŭ la viro kaj la virino dankis al mi, dum la kleriko ĝojbrilis. Estas la plej absurda situacio en kiu mi iam trovis min kaj mi ekridis ĵus nun kiam mi pripensis tion. Ŝajnis ke estis iu neregula pri la licenso, kaj la kleriko tute rifuzis geedzigi ilin sen ia atestanto, kaj pro mia bonŝanca apero la fianĉo ne devis ekeliri en la straton por serĉi fianĉamikon. [28] Fianĉamiko – La priskibita geedziĝo estis nek laŭleĝe nek laŭkutime. Sen speciala licenco de la Arkiepiskipo la geedziĝon oni devas antaŭanonci dum kelkaj semajnoj, sed eble Vatsono eligis iujn detalojn.
La novedzino transdonis al mi oran pundon, kaj mi intencas porti tion sur mia horloĝĉeno por memori la okazon.”
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Skandalo en Bohemio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skandalo en Bohemio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Skandalo en Bohemio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.