Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La aventuro de La Sangofagoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de La Sangofagoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La aventuro de La Sangofagoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de La Sangofagoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Arthu Conan Doyle. La aventuro de La Sangofagoj

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE COPPER BEECHES]

desegnaĵoj de Sidney Paget el la angla tradukis Darold Booton

― Al la amanto de la arto pro ĝia bono mem, ― rimarke diris Ŝerloko Holmso, flankenĵetante la reklamilon de la Ĉiutaga Telegrafo , ― ofte estas per la plej malgrava kaj plej humila manifestado ke oni derivas la plej fervoran plezuron. Plaĉas al mi observi, Vatsono, ke vi komprenas ĉi tiun veron tiomgrade ke en ĉi tiuj registretoj de niaj kazoj, kiujn vi bonvole jam verkis, kaj, mi devas diri, kelkfoje ornamis, vi elstarigis ne tiom multe la multajn causes célèbres [1] causes célèbres – France, famaferoj. kaj sensaciajn kortumajn procesojn en kiuj mi partoprenis, sed aliflanke tiujn okazojn kiuj mem eble estis bagatelaj, sed tamen kiuj ebligis la uzadon de tiuj kapabloj deduktaj kaj logikaj, kiujn mi farigis miajn apartajn fakojn.

― Kaj tamen, ― li diris ridetante, ― mi povas ne tute malkulpigi min mem de la imputo de sensaciismo al kiu oni taksas miajn registrojn.

― Vi eble eraris, ― li observeme diris, alprenante ardan braĝeron per la prenilo kaj bruligante la longan ĉerizolignan pipon, kiu kutime anstataŭas lian argilan kiam li havas kontraŭan humoron anstataŭ mediteman ― Eble vi eraris en via klopodo meti koloron kaj vivon en ĉiujn viajn asertojn anstataŭ limigi vin mem al la tasko registri tiun akran rezonadon de la kaŭzo ĝis la efiko, kiu estas vere la nura notinda trajto pri la afero.

Ŝajnas al mi ke mi pritraktis vin per la plena justeco en la afero mi - фото 1

― Ŝajnas al mi ke mi pritraktis vin per la plena justeco en la afero. ― mi rimarke diris iom malvarme, ĉar mi estis mallogita per la egoismo, kiun mi kelkfoje observis pri la unika karaktero de mia amiko.

― Ne, ne estas la egoismo aŭ la orgojlo, ― li responde diris, kiel kutime, al miaj pensoj anstataŭ al miaj vortoj. ― Se vi pretendas plenan justecon por mia arto, estas pro tio ke tio estas ne persona afero preter mi mem. La krimo estas ofta. La logiko estas malofta. Sekve vi devus emfazi la logikon anstataŭ la krimon. Vi jam degradis tion, kio devus esti kurso de lekcioj en serion de rakontoj.

Estis malvarma fruprintempa mateno, kaj post kiam ni matenmanĝis, ni ambaŭflanke sidis apud ĝojiga fajro en la malnova ĉambro ĉe Bakerstrato. Densa nebulo rolis inter la vicoj de grizbrunaj domoj, kaj la kontraŭaj fenestroj duonaperis kiel malhelaj, senformaj makuloj tra la densaj flavaj nebulkronoj. Nian lumgason oni lumigis kaj la lumo brilis sur la blankan tablotukon kaj glimbrilon de fajenco kaj metalo ĉar oni ne jam prilevis la tablon. Ŝerloko Holmso silente sidadis dum la tuta mateno, daŭre legante la reklamrubrikojn de kelkaj ĵurnaloj ĝis fine laŭŝajne li ĉesis sian esploron. Li jam eliĝis en ne tre dolĉa humoro por riproĉi min pri miaj literaturaj difektoj.

― Samtempe, ― li diris post paŭzo, dum kiu li eksidiĝis fumante sian longan pipon kaj fiksrigardante en la fajron. ― Oni apenaŭ povas kulpigi vin per indikto pri sensaciismo, ĉar el ĉi tiuj kazoj, en kiuj vi afable interesigis vin mem, multaj tute ne pritraktas krimon, laŭ leĝa senco. La malgranda afero en kiu mi penis helpi al la reĝo de Bohemio, la kurioza okazo de f-ino Maria Sudlando, la problemo alligita kun la viro kun la tordita lipo, [2] Legu la rakonton “La viro kun la tordita lipo” kaj la incidento de la nobela fraŭlo estis ĉiuj aferoj ekstere de la limo de la leĝo. Sed mi timas ke evitante la sensacian vi limigis vin al la bagatela.

― La fino eble estu tiele, ― mi respondis, ― sed la metodoj, kiujn mi uzas, estas originalaj kaj interesigaj.

― Ts, mia kara ulo, kio gravas pri la pli subtilaj nuancoj de dedukto al la publiko, la granda neobservema publiko, kiu apenaŭ ne povas distingi la teksaĵiston per la dento [3] “…la teksaĵiston per la dento” – Laŭ profesoro Remsen ten Eyck Schenk en “The Effect of Trades Upon the Body” [La efiko de la metioj sur la korpo] getajloroj, kiuj kutime tranĉas fadenojn per la incizio, faras V-forman noĉon en la dento. aŭ la kompostiston per la maldekstra dikfingro! [4] “…la kompostiston per la maldekstra dikfingro” – La maldekstra dikfingro de la kompostisto ofte karakteriĝis per kalo ĉe la pinto kaj per ekskoriacia haŭto. Sed ja se vi bagatele verkas, mi ne povas kulpigi vin, ĉar pasintaj estas la tagoj de grandaj kazoj. La homo, aŭ almenaŭ la krimema homo, jam perdis ĉiun entreprenon kaj originalecon. Rilate al mia propra apliketo, ŝajnis jam degeneri ĝis retrovagento por perditaj skribiloj aŭ disdonanto de konsilo al pensionlernejaninoj. Tamen mi opinias ke mi fine nadiriĝas. Ĉi tiu noto, kiun mi ricevis, markas mian nulpunkton, mi kredas. Legu ĝin! ― li ĵetis ĉifitan leteron al mi.

Ĝi datiĝis la antaŭan vesperon ĉe Placo Montaguo, kaj tekstis:

ESTIMATA S-RO HOLMSO:

Mi deziras konsulti kun vi pri tio, ĉu mi devus aŭ ne akcepti guvernistinan oficon, kiun oni proponis al mi. Mi vizitos vin je duono post la deka morgaŭ, se mi ne ĝenos al vi.

Via sincere,

VIOLA HUNTERO.

― Ĉu vi konas la junulinon? ― mi demandis.

― Ne mi.

― Estas nun duono post la deka.

― Jes, kaj mi ne dubas ke ŝi ĵus nun sonoris.

― Eble estu pli interesa ol vi opinias. Vi memoru ke la afero pri la blua karbunklo, kiu unue ŝajnis nura kaprico, iĝis grava enketo. Estu ankaŭ simile pri ĉi tiu kazo.

― Nu, ni esperu. Sed tre baldaŭ oni solvos niajn dubojn, ĉar jen, krom se mi eraras, estas la koncerna persono.

Dum li parolis, la pordo malfermiĝis kaj juna sinjorino eniris. Ŝi estis malpompe sed nete vestita, kun hela, sprita vizaĝo efelidigita kiel ovo de pluvio, kaj kun vigla maniero de virino, kiu devas gajni sian propran vivrimedon.

― Vi pardonos ke mi ĝenas al vi, mi certas, ― ŝi diris, dum mia kunulo ekstariĝis por saluti ŝin, “sed mi travivis tre strangaĵon, kaj pro tio ke mi ne havas gepatrojn aŭ aliajn parencojn tiajn de kiuj mi povas peti konsilon, mi opiniis ke eble vi komplezeme diru al mi tion, kion mi devus fari.

― Bonvolu eksidiĝi, f-ino Huntero. Mi feliĉe servos al vi iel ajn.

Mi povis konstati ke la maniero kaj la parolo de lia nova kliento favore imponis Holmson. Li esplore rigardis ŝin, kaj tiam kvietigis sin mem, kun la lipoj velkitaj kaj la fingropintoj kunpremitaj, por aŭskulti ŝian historion.

― Dum kvin jaroj mi estas guvernistino, ― ŝi diris, ― en la familio de Kolonelo Spenco Munro, sed antaŭ du monatoj la kolonelo ricevis komision en Halifakso, Nov-Skotio, kaj transloĝigis siajn infanojn en Ameriko, tiel ke mi trovas min sen ofico. Mi reklamis, kaj mi respondis al reklamoj, sed sensukcese. Finfine la iometa mono, kiun mi jam savis, ekelĉerpiĝas, kaj mi ne scias kion fari.

― Estas konata agentejo por guvernistinoj en la Okcidenta Kvartalo, nomita la Vestvoja, kaj tie mi kutime vizitis ĉiusemajne por trovi, ĉu aperis ia kia konvenas al mi. Vestvojo estas la nomo de la fondinto, sed f-ino Stopero fakte estras la aferojn. Ŝi sidadas en sia propra oficejo kaj la por dungo serĉantinoj atendas en antaŭĉambro, kaj oni unope enkondukas ilin. Ŝi konsultas siajn registrojn por determini ĉu estas io taŭga.

― Nu, kiam mi venis lastan semajnon, oni kondukis min en la etan oficejon laŭkutime, sed mi trovis ke f-ino Stopero ne estas sola. Grandega dika viro kun tre ridetema mieno kaj grande peza mentono, kiu ruliĝis falde sur faldon super la gorĝo, sidis ĉe ŝia kubuto. Kun okulvitroj surnaze li tre serioze rigardis dum la sinjorinoj eniris. Kiam mi eniris li eksaltetis sur sia seĝo kaj turniĝis rapide al f-ino Stopero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de La Sangofagoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de La Sangofagoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x