Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La aventuro de La Sangofagoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La aventuro de La Sangofagoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de La Sangofagoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La aventuro de La Sangofagoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de La Sangofagoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
― Vi kanajlo! ― diris li, ― kie estas via filino?

La dikulo ĉirkaŭserĉis, kaj tiam supren rigardis la malfermitan lukon.
― Mi devas ja demandi tion de vi, ― li kriegis, ― Vi ŝtelistoj! Spionoj kaj ŝtelistoj! mi jam kaptis vin, ĉu ne? Vi estas en mia povo. Mi procesos kontraŭ vi!” Li turniĝis kaj brue malsupreniris tiom rapide kiom eble.
― Li venigas la hundon! ― kriis f-ino Huntero.
― Mi havas mian pistolon, ― diris mi.
― Ni prefere fermu la ĉefpordon, ― kriis Holmso, kaj ni ĉiuj kune malsupreniris. Ni apenaŭ atingis la halon, kiam ni aŭdis la bojadon de hundo kaj tiam la doloregan kriegon kun teruriga luktanta sono. Ruĝvizaĝa maljunulo kun necertaj kruroj ŝancelis el la flankpordo.
― Je Dio, ― li kriis. ― Iu liberigis la hundon. Oni ne nutris ĝin dum du tagoj. Ek, ek aŭ ni tromalfruos!
Holmso kaj mi rapidis eksteren kaj ĉirkaŭiris la domon, kun Tolero malantaŭ ni. Estis la enorma malsatega bestaĉo kun nigra muzelo enterigita en la gorĝo de Rukastelo, kiu kontraŭbaraktis kaj kriegis sur la tero. Tien alkurante, mi forpafis la cerbon de la besto kaj ĝi falis kun akraj blankaj dentoj ankoraŭ sinkitaj en la grandaj faldoj de lia kolo. Per multe da penado ni disigis ilin kaj portis lin, vivantan sed terure mutilitan, endomen. Ni kuŝigis lin sur la salonan sofon, kaj sendante la malebrian Toleron por porti la novaĵon al lia edzino, mi faris kion eblan por malŝarĝi lian doloron. Ni kuniĝis ĉirkaŭ li kiam la pordo malfermiĝis kaj altstatura marasma virino eniris.

― S-ino Tolero! ― kriis f-ino Huntero.
― Jes, sinjorino. S-ro Rukastelo liberigis min, kiam li revenis antaŭ ol li supreniris. Ho, sinjorino, estas domaĝe ke vi ne sciigis min pri tio, kion vi planadis, ĉar mi dirus al vi ke via penado estas vana.
― Ha! ― diris Holmso akre rigardante ŝin. ― Estas klare ke s-ino Tolero scias pli pri la afero ol iu ajn alia.
― Jes, ja, sinjoro, kaj mi sufiĉe emas diri tion, kion mi scias.
― Do, eksidiĝu kaj aŭdigu nin, mi petas, ĉar estas kelkaj punktoj pri kiuj mi ankoraŭ ne scias.
― Baldaŭ mi klarigos ĉion al vi, ― ŝi diris ― kaj tion mi povis tiele antaŭe se mi povis eliĝi de la kelo. Se temas pri kortumafero, vi memoru, ke estas mi, kiu estas via amiko kaj mi estas ankaŭ amiko de f-ino Alica.
― Ŝi neniam estis feliĉe ĉehejme, ne estis f-ino Alica, ek de la edziĝo de la patro. Ŝi estis ŝajnneglektita kaj ne havis voĉon pri io ajn, sed aferoj malboniĝis por ŝi ĝis post ŝi konatiĝis kun s-ro Faŭlero ĉe domo de amiko. Laŭ mia kompreno, f-ino Alica havas propraĵon sian per testamento, sed ŝi estis tiel kvieta kaj pacienca, ŝi estis, ke ŝi neniam diris eĉ unu vorton pri tio, sed lasis ĉion en la mano de s-ro Rukastelo; sed kiam estis eble ke ŝi havos edzon, kiu petos ĉion kion la leĝo rajtigas lin, tiam ŝia patro opiniis ke estas tempo halti tion. Li deziris ke ŝi subskribu paperon, tiel ke ĉu ŝi edziniĝos aŭ ne li povos uzi la monon. Kiam ŝi ne subskribis, li ade ĝenis ŝin ĝis kiam ŝi malsaniĝis per cerbfebro, kaj dum ses semajnoj ŝi estis mortmalsana. Tiam ŝi resaniĝis, ŝi ŝlifiĝis ĝis ombro, kaj kun sia belega hararo fortondita; sed tio igis neniun ŝanĝon en la junulo, kaj li algluiĝis al ŝi kiel iu ajn vera viro.
― Ha, ― diris Holmso, ― mi opinias, ke tio, kion vi bonvole diris al ni, bone klarigas la aferon, kaj mi povas dedukti la ceteran. S-ro Rukastelo do, mi supozas, estigis tiun malliberecon?
― Jes, sinjoro.
― Kaj venigis f-inon Hunteron de Londono por forigi la malagrablan persistadon de s-ro Faŭlero.
― Jes, ja, sinjoro.
― Sed s-ro Faŭlero, persistemulo, kiel iu ajn bona maristo devas esti, blokadis la domon, kaj trafante vin, sukcesis, per argumentoj metalaj kaj aliaj, konvinki vin ke viaj koncernoj estas same kiel la liaj.
― S-ro Faŭlero estas tre ĝentila, bonfarema sinjoro, ― diris s-ino Tolero serene.
― Kaj per tio li sukcesis ke havigas al via bona viro sufiĉe da alkoholaĵo, kaj ke eskalo pretiĝos en tiu momento, kiam la mastro forestos.
― Vi pravas, sinjoro, ĝuste tiele.
― Mi certas ke ni devas pardonpeti al vi, s-ino Tolero, ― diris Holmso, ― ĉar vi certe klarigis ĉiujn enigmojn. Kaj jen la kampara kirurgo kaj s-ino Rukastelo. Mi opinias, Vatsono, ke ni devas prefere eskorti f-inon Hunteron al Vinĉestro, ĉar laŭ mi nia locus standi [10] locus standi – [Latine, justa pozicio] leĝa termino.
nun estas dubinda.
Kaj tiele oni solvis la misteron de la minaca domo kun la sangofagoj antaŭ la ĉefpordo. S-ro Rukastelo postvivis, sed li estis de tiam kadukulo, kaj oni vivigis lin per la zorgo de lia dediĉata edzino. Ili ankoraŭ vivas kun siaj maljunaj geservistoj, kiuj eble scias tiom multe pri la antaŭvivo de la geRukasteloj ke Rukastelo hezitus maldungi ilin. S-ro Faŭlero kaj f-ino Rukastelo geedziĝis per speciala licenco en Sudhamptono en la tago post sia forflugo, kaj li nun registrare oficas en Maŭricio. Pri f-ino Viola Huntero, mia amiko Holmso, tute al mia desaponto, ne plu manifestis interesiĝon, kiam ŝi fine ĉesis esti centro de unu el liaj enigmoj, kaj ŝi nun estras privatan lernejon en Valsalo, kie ŝi trafis, mi kredas, konsiderindan sukceson. [11] La patrino de Arthur Conan Doyle sugestis al li rakonton pri junulino kun belegaj orkoloraj haroj, kiun oni forkaptas; kies hararon oni fortondas kaj kiun oni igas enpersonigi alian junulinon samharkoloran. Sub la plumo de Conan Doyle la orkolora hararo iĝis la malpli spektakla kaŝtankoloro kaj la forkaptado iĝis dungado en minaca domego.
1
causes célèbres – France, famaferoj.
2
Legu la rakonton “La viro kun la tordita lipo”
3
“…la teksaĵiston per la dento” – Laŭ profesoro Remsen ten Eyck Schenk en “The Effect of Trades Upon the Body” [La efiko de la metioj sur la korpo] getajloroj, kiuj kutime tranĉas fadenojn per la incizio, faras V-forman noĉon en la dento.
4
“…la kompostiston per la maldekstra dikfingro” – La maldekstra dikfingro de la kompostisto ofte karakteriĝis per kalo ĉe la pinto kaj per ekskoriacia haŭto.
5
“Mi ne povas fari brikojn sen argilo” sugestas Eliro 5:7 “Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.” Ĉar oni faras brikojn de argilo, Holmso nur asertis fakton.
6
“…la horaron” – Angle Holmso diris, “Bradshaw’s Guide” [Vagonara gvidlibro de Bradshaw]. Tiutempe ĝi estis konata gvidilo pri vagonaroj en Britio.
7
“…mian analizon de la acetonoj” – pro tio ke acetono estas nur unu kemiaĵo (CH3COCH3), Holmso kompreneble analizis iun alian. S-ro D. A. Redmond en “Some Chemical Problems in the Canon” [Iuj kemiaj problemoj en la rakontaro] sugestis ke Holmso fakte estis analizonta la “acetonajn korpojn” de la sango. Tiuj kemiaĵoj indikas ion pri la metabola stato de la korpo.
8
Alderŝoto – [Angle, Aldershot] poste Holmso kaj Vatsono vizitis ĉi tiun urbeton en “The Adventure of the Crooked Man” [La aventuro de la kriplulo]. Ĉi tiu urbo estas longtempe milita deponejo.
9
“La Nigra Cigno” – En “Baedeker’s Guide to Britain” [La Baedekera gvidlibro pri Britio] (1897) oni rekomendis ke la Nigra Cigno estas bona gastejo por la vizitanto en historika Vinĉestro.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de La Sangofagoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.