• Пожаловаться

Arthur Doyle: La aventuro de la dancantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle: La aventuro de la dancantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Классический детектив / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La aventuro de la dancantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la dancantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Arthur Doyle: другие книги автора


Кто написал La aventuro de la dancantoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La aventuro de la dancantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la dancantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

LA AVENTURO DE LA DANCANTOJ

de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.

“Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”

Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.

“Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.

Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.

“Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.

“Mi tiele konfesas.”

“Mi devus igi vin subskribi al tio.”

“Kial?”

“Ĉar post kvin minutoj vi diros ke tio estas absurde simpla.”

“Mi certas ke tian mi ne diros.”

“Vi vidu, mia kara Vatsono” — li enrakigis la provtubon kaj komencis lekcii per mieno de profesoro antaŭ klasanoj — “ne estas tre malfacile rekonstrui serion de induktoj, ĉiu el ili dependa de la ĉi-antaŭa kaj ĉiu en si mem simpla. Se, tiel farante, oni kaŝas la mezserion de induktoj kaj prezentas nur la komencopunkton kaj konkludon, oni produktu konsternantan, kvankam eble meretricecan efikon. Nu, ne estas malfacile per inspektado de la foldo inter viaj maldekstra montrofingro kaj dikfingro por esti certe ke vi ne proponas investi vian malgrandan kapitalon en la orominoj.”

“Mi ne komprenas la rilaton.”

“Eble ne; sed mi povas rapide montri la rilaton. Jen la mankantaj eroj de tre simple ĉeno: 1. Kretopolvo estis inter la maldekstra montrofingro kaj dikfingro kiam vi revenis de la klubo lastan vesperon. 2. Vi metas kreton tie kiam vi bilardas por stabiligi la bastonon. 3. Vi bilardas nur kun Turstono. [1] Turstono [Angle, Thurston] — Thurston estis konata nomo en la bilarda mondo. John Thurston, 78 Margaret Strato, Cavendish Square, Londono, komencis fabriki “pli bonajn” bilardajn tablojn iam antaŭ 1814. Poste li translokigis sian fabrikejon al 14 Catherine Strato, The Strand. En 1869 s-roj Thurston kaj Coy, ankoraŭ en Catherine Strato, estis inter la ĉeffabrikistoj de bilardaj tabloj en Britio. 4. Antaŭ kvar semajnoj vi diris al mi, ke Turstono havas opcion pri Sud-Afrika propraĵo, kiu eksvalidiĝos post monato, kaj en kiu li deziras ke vi kunhavos kun li. 5. Vian ĉeklibron oni forŝlosis en mia tirkesto, kaj vi ne jam petas la ŝlosilon. 6. Vi ne proponas tiele investi vian monon.”

“Kiel absurde simpla!” mi kriis.

“Ĝuste!” diris li iomete ĉagrenata. “Ĉiu problemo iĝas tre infaneca kiam fine oni klarigas. Jen estas alia ne jam klarigita. Kion vi komprenas pri tio, amiko Vatsono?” li ĵetis paperon surtablen, kaj returnis sin al sia ĥemia analizo.

Mi mirege rigardis la absurdajn hieroglifojn sur la papero.

“Nu, Holmso, estas infana desegnaĵo,” mi kriis.

“Ho, tiele vi opinias!”

“Kiu alia ĝi povas esti?”

“Tion s-ro Hiltono Kubito de Rajdingtorpa Domego, [2] Rajdingtorpa Domego [Angle, Riding Thorpe Manor] en variaj eldonoj la nomo de tiu ĉi domo estas “Ridling Thorpe” aŭ “Ridling”. En la loko ĉirkaŭ Nord-Valsamo [North Walsham] en graflando Norfolko oni povas trovi urbetojn nomitajn “Edingthorpe” kaj “Ridlington”. Norfolko anksie deziras scii. Ĉi tiu eta enigmo venis per la unua poŝto, kaj li estis venonta per sekvanta vagonaro. Jen la sonorilo, Vatsono. Mi ne estas surprizata se estas li.”

Oni aŭdis pezajn surŝtuparajn paŝojn kaj tuj eniris altstatura ruĝhaŭta razita sinjoro, kies klaraj okuloj kaj ruĝaj vangoj atestis al vivo malproksima al la nebuloj ĉe Bakerstrato. Li ŝajnis venigi bloveton de la forta, freŝa aero de la orienta marbordo kiam li eniris. Manpremante nin li estis eksidonta sin, kiam liaj okuloj trovis la paperon kun la kuriozaj figuroj, kiun mi ĵus ekzamenis kaj surtable lasis.

“Nu, s-ro Holmso, kion vi opinias pri tio?” li kriis. “Oni diras ke vi ŝatas strangajn enigmojn kaj mi ne opinias ke vi povas trovi pli strangajn ol tio. Mi sendis la paperon antaŭ mi por ke vi havu tempon por ekzameni ĝin antaŭ ol mi venas.”

“Ĝi certe estas kurioza afero,” diris Holmso. “Unuavide ŝajnis ia infana petolaĵo. Ĝi konsistas el kelkaj absurdaj malgrandaj figuroj dancantaj trans la papero. Kial vi grave taksas tiom groteskan aferon?”

“Mi ne, s-ro Holmso, sed mia edzino. Ŝi ĝismorte teruras. Ŝi diras nenion, sed mi povas vidi la teruron en ŝiaj okuloj. Do mi deziras eltrovi la kialon.”

Holmso levis la paperon por ke la sunlumo plene brilu sur ĝi. Ĝi estis paĝo elŝirita el kajero. La markojn oni perkrajone faris, kaj ĝi tekstis: [3] Dank’ al Martin Bergman por la dancantoj-tiparo. Vidu ĉi tie.

Holmso ekzamenis iom da tempo kaj tiam faldante la paperon metis en sian - фото 1

Holmso ekzamenis iom da tempo, kaj tiam faldante la paperon metis en sian poŝlibron.

“Tio ŝajnas interesiga kaj nekutima kazo,” diris li. “Vi donis kelkajn detalojn en via letero, s-ro Hiltono Kubito, sed mi estas tre dankema se vi denove rakontu al mia amiko d-ro Vatsono.”

“Mi estas mallerta rakontulo,” diris nia vizitanto, nervoze kunpremante la grandajn fortajn manojn. “Vi devas demandi al mi pri iu ajn neklara. Mi komencas je la tempo de mia edziĝo lastan jaron, sed unue mi volas sciigi vin, ke kvankam mi ne estas riĉulo, mia familio estas ĉe Rajdingtorpo dum kvin jarcentoj, kaj estas ne pli bone konata familio en graflando Norfolko. Lastan jaron mi venis al Londono por la Jubileo [4] La Jubileo — tiu ĉi povus esti la Ora Jubileo de 1887 aŭ la Diamanta Jubileo de 1897. kaj mi gastis ĉe pensiono en Placo Ruselo, [5] Placo Ruselo [Angle, Russell Square] kiam Conan Doyle verkis ĉi tiun rakonton Placo Ruselo estas ankoraŭ konata en la literaturo, la historio kaj la arto. Estis loĝloko de la familioj Selby kaj Osborne en la romano Vanity Fair [Vaneca foiro] de Thackeray. Rimarke skribis Augustus J. C. Hare en Walks in London, Volume II [Irvojoj en Londono], “ĉe la norda flanko estas statuo pri Francis Russell, duko de Bedford, fare de Westmacott. Ĉe 21 Placo Ruselo, kavaliro Samuel Romily memmortigis en 1818. Ĉe 66 Placo Ruselo, kavaliro Thomas Lawrence, kiu loĝis kaj pentris tie, mortis 7an januaron 1830.” ĉar Parkero, la pastro en nia paroĥo, ankaŭ tie gastis. Estis juna usonanino tie — Patriko estas la nomo — Elsa Patriko. Iel ni amikiĝis ĝis antaŭ ol la monato finiĝis mi estis tiel enamiĝinta kiel eble. Ni geedziĝis kviete ĉe registrejo, kaj ni revenis al Norfolko kiel geedzparo. Vi devu taksi min freneze, s-ro Holmso, ke viro de bona malnova familio edzinigu virinon tiamaniere, ne sciante pri ŝia antaŭa vivo aŭ pri ŝia familio, sed se vi vidus ŝin kaj konus ŝin, vi devus kompreni.

“Ŝi estis tre honesta pri tio, estis Elsa. Ŝi donis al mi ĉiun oportunon por malfianĉiĝi se mi tiele deziris. ‘En mia vivo mi havis iom da malagrablaj asocioj,’ ŝi diris. ‘Mi deziras forgesi ĉion. Mi preferas neniam aludi la pasintecon, ĉar ĝi estas tre doloriga al mi. Se vi edzinigas min, vi edzinigas virinon kiu ne devas persone honti; sed vi devas esti kontenta per mia promeso, kaj lasu min silenti pri mia pasinteco. Se ĉi tiu kondiĉo estas malfacile, revenu al Norfolko, kaj lasu min en la soleca vivo en kiu vi trovis min.’ Estis nur la tago antaŭ la geedziĝo, kiam ŝi diris tiujn vortojn. Mi diris al ŝi ke mi kontentiĝas edzinigi ŝin sub tiu kondiĉo.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la dancantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la dancantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la dancantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la dancantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.