Arthur Doyle - La aventuro de la dancantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de la dancantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классический детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La aventuro de la dancantoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La aventuro de la dancantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la dancantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La aventuro de la dancantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la dancantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La vizaĝo de la kamparo inspektoro montris miron pri la rapida kaj lerta progreso de Holmso. Komence li emis montri inklinon aserti sian propran opinion, sed nun li estis venkita per admirado, kaj emis sekvi sendemande kien ajn Holmso kondukos.
“Kiun vi suspektas?” li demandis.
“Mi klarigos tion poste. Estas kelkaj punktoj pri ĉi tiu problemo, kiujn mi ne jam povas klarigi al vi. Nun kiam mi tiom progresas, mi devus prefere procedi laŭ mia propra maniero, kaj tiam klarigi la tutan aferon al vi ĉiuj.”
“Ĝuste kiel vi deziras, s-ro Holmso, se ni kaptos nian homon.”
“Mi ne deziras fari misterojn, sed ne eblas multe diskuti kiam ni devas agadi. Mi tenas la fadenojn de ĉi tiu afero en la mano. Eĉ se ĉi tiu sinjorino neniam rekonsciiĝos, ni povas tamen rekonstrui la eventojn de la antaŭa nokto, kaj certigi ke oni venigu la murdinton al justico. Antaŭ ĉio mi deziras scii ĉu ekzistas iu gastejo konata kiel ‘Ludoviko’?”
Oni pridemandis la geservistojn, sed neniu sciis pri tia. La stabloknabo ĵetis lumon sur la aferon ĉar li memoris ke estas etbienulo tiel nomata, kiu loĝas iom da distanco for, en la direkto de Orient-Rustono.
“Ĉu estas soleca etbieno?”
“Tre soleca, sinjoro.”
“Eble tie oni ne jam aŭdas pri tiu, kiu okazis dum la nokto, ĉu?”
“Eble ne, sinjoro.”
Holmso pensis momente, tiam kurioza rideto aperis sur la vizaĝo.
“Selu ĉevalon, mia knabo,” diris li. “Mi deziras ke vi venigu noton al la Ludovika etbieno.”
Li elpoŝigis paperojn pri la dancantoj. Dissternante ilin antaŭ si, li verkis iom da tempo ĉe la studeja tablo. Fine li transdonis noton al la knabo, kaj ordonis lin transdoni ĝin en la manon de la adresito, kaj aparte ne respondi al iu ajn demando. Mi vidis la eksteron de la noto adresitan per kaduka neregula manskribado, tre malsimila al la kutima preciza manskribado de Holmso. Estis adresita al s-ro Abĉjo Slanio, Ludovika Etbieno, Orient-Rustono, Norfolko.
“Mi opinias, inspektoro,” Holmso rimarke diris, “ke vi prefere devus telegrafi por eskorto, ĉar se mi pravas, vi havu aparte danĝeran krimulon venigi en la graflandan malliberejon. La knabo kiu portas la noton, povas sendube plusendi la telegramon. Se ekzistas posttagmeza vagonaro, Vatsono, mi opinias ke ni devas veturi Londonon, pro tio ke mi devas fini ĥemian analizon tre interesan, kaj ĉi tiu enketo rapide finiĝas.”
Kiam foriris la junulo kun la noto, Ŝerloko Holmso, ordonis la geservistojn ke se iu ajn vizitos demandante pri s-ino Hiltono Kubito, neniun informon oni donu pri ŝia kondiĉo, sed oni konduku la vizitanton en la salonon. Li plej serioze emfazis ĉi tiujn punktojn. Fine li kondukis nin en la salonon, rimarkante ke la afero nun estas preter nia regpovo, kaj ni devas pasi tempon ĝis ni vidos tion, kio atendas nin. La kuracisto iris al sia paciento kaj nur la inspektoro kaj mi restis.
“Mi opinias ke mi povas helpi al vi pasi horon laŭ interesa kaj profitodona maniero,” diris Holmso, tirante sian seĝon al la tablo, kaj dissternante antaŭ si la variajn paperojn sur kiuj oni registris la burleskaĵojn de la dancantoj. Al vi, amiko Vatsono, mi devas peti ĉiun pardonon pro tio ke mi igis vin atendi tiom longe antaŭ ol mi kontentigis vian naturan scivolemon. Al vi, inspektoro, la tuta afero allogu vin kiel rimarkinda profesia etudo. Mi devas rakonti al vi, antaŭ ĉio, la interesan cirkonstancon ligitan kun antaŭa konsulto inter mi kaj s-ro Hiltono Kubito ĉe Bakerstrato.” Tiam li mallonge resumis la jam registritajn faktojn. “Mi havas antaŭ mi ĉi tiujn kuriozajn produktojn, pri kiuj oni ridetu, se ili ne pruvis sin mem ke ili estas la antaŭsignoj de tiel terura tragedio. Mi pli-malpli konas ĉiujn formojn de sekreta skribaĵo, kaj mi mem tiuteme verkis bagatelan monografon, [9] Bagatela Monografo — Kiujn aŭtorojn traktis Holmso en sia monografo pri ĉifroj? Sendube tri el la deksepa jarcento: John Wilkins — Mercury, or the Secret and Swift Messenger [Merkurio aŭ la sekreta kaj rapida mesaĝoportanto], 1641. Wilkins estis kapelano, kiu estis bofrato de Oliver Cromwell kaj iĝis Episkopo de [Ĉestro] Chester. Li kunfondis la Reĝan Societon kaj estis ties sekretario. Rilate al ĉifrado li elpensis la jenajn vortojn: Cryptographia [sekreta skribaĵo], Cryptologia [sekreta parolo] kaj Cryptomenses [privata informo]. Athanasius Kircher , jezuita klerulo, kiu fondis la sciencon pri vulkanoj. Li eldonis sian libron Polygraphia nova et universala [Multi-lingvo nova kaj universala] en Romo, 1663. Aldone al la enhavaĵo pri ĉifroj tiu ĉi verko enhavas unu el la pli fruaj penadoj pri universala lingvo. John Falconer — Cryptomenytices Patefacta [Sekreta informo malkaŝita], or the Art of Secret Information Disclosed without a Key [aŭ la arto de sekreta informo rivelita senŝlosile], 1685. Falconer estis malproksima parenco de David Hume. Oni konfidis al li la privatan ĉifron de reĝo Jakobo II. Madeleine B. Stern sugestis en Sherlock Holmse: Rare Book Collector [Ŝerloko Holmso: kolektanto de raraj (aŭ eble maloftaj) libroj]: “La esploradojn de la dekoka jarcento inter la fontoj uzitaj de Holmso oni reprezentas per la ilustrita eldono de John Lockington de la New and Complete Cyphers [Novaj kaj kompletaj ĉifroj] de Bowles (1795)”. Certe Holmso havis la du verkojn pri egiptaj hieroglifoj haveblajn en sia tempo — tion de Thomas Young — An Account of some Recent Discoveries in Hieroglyphical Literature [Registro pri iuj eltrovaĵoj en la hieroglafa literaturo] (Londono, 1823) kaj tion de Jean-François Champollion — Précis du Système Hiéroglyphique des Anciens Égyptiens [Resumo pri la sistemo hieroglifa de la antikvaj egiptoj] (Parizo, 1828).
en kiu mi analizis cent sesdek ĉifrojn, sed mi konfesas ke al mi tio estas tute nova. [10] “… al mi tio estas tute nova” — Kompreneble tio, kio estas nova al Ŝerloko Holmso, estas la uzado de la dancantoj mem. Ĉi tiu ĉifro estas fakte nur unu-alfabeta anstataŭado. Oni ofte nomas tian ĉifron “Cezara ĉifro” pro tio ke Julio Cezaro kaŝis siajn mesaĝojn per ĝi. Dum multaj jarcentoj oni taksis tiajn ĉifrojn nemalĉifreblaj, sed la araboj kaj aliaj sciis malĉifri tian per la ofteca analizo.
La celo de tiuj, kiuj elpensis la sistemon, ŝajne estas kaŝi la fakton ke tiuj simboloj komunikas mesaĝon, kaj doni la ideon ke ili estas nur la hazardaj desegnaĵoj de infanoj. [11] Holmso sugestas ke la dancantoj reprezentas du formojn de sekretaj skribaĵoj. La tiel nomita steganografio (angle, steganography) aŭ kaŝita skribaĵo (ekzemple, per nevidebla inko) — t.e. la mesaĝon oni kaŝas per metodo ne ligita al ĉifro. La alia metodo sugestita estas la ĉifro en kiu literoj anstataŭas aliajn literojn per ia plano nekonata al tiu, kiu ne permesis scii la enhavaĵon. Kompreneble la uzantoj de sekreta skribaĵo ofte uzas ambaŭ metodojn.
“Tamen kiam mi unue konstatis ke la simboloj respondas al literoj, kaj kiam mi aplikis la leĝojn pri ĉiuj formoj de sekretaj skribaĵoj, la solvo estis sufiĉe facila. La unua mesaĝo submetita al mi estas mallonga, kaj mi ne povas determini la signifon de iu ajn simbolo. Kiel vi sciu, ĉiu el la literoj A, E, I kaj O konkuras por esti la plej abunda en nia lingvo, kaj en tia mallonga mesaĝo, iu ajn el ili povas plej abundi, sed ĉiuokaze kelkaj figuroj portas standardetojn, kaj estas probable pro la distribuo ke per ili oni disigas la frazon laŭvorte. Tamen kiam mi vidis la duan mesaĝon kaj rimarkis alian ekzemplon de la vorto

kaj la apuda

Mi konstatis ke plej probable mi povas identigi la literojn E, I, S kaj T pro tio ke la plej ofta kvinlitera vorto en nia lingvo estas EST.S kie la punkto respondas al litero A, I, O aŭ U. La literon I sugestis la vorto kiu povus esti MI, VI, LI, ŜI aŭ NI.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La aventuro de la dancantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la dancantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la dancantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.