Arthur Doyle - La aventuro de la dancantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de la dancantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классический детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La aventuro de la dancantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la dancantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La aventuro de la dancantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la dancantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Tion, kion iu inventas, alia povas eltrovi,” diris Holmso. “Venos ĉelveturilo por transporti vin al Noriko, s-ro Slanio. Sed dume vi havas tempon por kompensi por la difektoj kiujn vi kaŭzis. Ĉu vi konscias ke s-inon Hiltonon Kubiton oni grave suspektas pri la murdo de la edzo, kaj estas nur pro mia ĉeesto, kaj la scio kiun mi hazarde posedas, ke ŝi estas savita de la akuzo? Almenaŭ vi ŝuldas klarigon al la mondo ke ŝi nepre ne, nek intence nek senintence, kulpas por lia tragika fino.”

“Mi petas nenion pli bone,” diris la usonano. “Mi supozas ke la plej bona motivo, kiun mi povas fari por mi mem estas la nepra nuda vero.”

“Estas mia devo averti vin ke tion, kion vi diros, oni uzos kontraŭ vi,” kriis la inspektoro kun la grandioza justeco de la Brita juro.

Slanio levis la ŝultrojn.

“Mi faras tiun riskon,” diris li. “Unue, mi deziras ke vi, sinjoroj, sciu ke mi konas ĉi tiun sinjorinon ekde kiam ŝi estis infano. Estis sep el ni en la bando en Ĉikago, kaj la patro de Elsa estas la ĉefo. Li estas sprita, estas aĉa Patriko. Estis li kiu inventis la dancantojn, [13] Oni sugestis ke tiu ĉi ĉifro estas subspeco de pli granda kaj pli sekura ĉifro. Se oni konsideras la eblajn poziciojn de la brakoj kaj kruroj de dancanto, estas 784 figuroj trovitaj. Sed ankaŭ laŭ la figuroj por D, G, T figuroj povas stari surkape, do estas vere 1568 eblaj figuroj. Dum la reĝado de Luizo XIV en Francio Antoine kaj Bonaventure Rossignol (patro kaj filo) elpensis la tiel nomitan Grandan Ĉifron por la uzado de la reĝo. Kiam forpasis ambaŭ Rossignol ankaŭ forpasis la uzado de la Granda Ĉifro, fine eĉ la ŝlosilon de la Granda Ĉifro oni perdis. Sekve la signifo de multaj paperoj — leteroj kaj dokumentoj enĉifritaj per la Granda Ĉifro — estas perdita al historiistoj kiuj deziras esplori la vivon, la tempon kaj la reĝadon de Luizo XIV. Dum la jardeko 1890, pli ol du jarcentoj post Rossignol patro kaj filo, per multaj penadoj Étienne Bazeries malkovris la sekreton de la Granda Ĉifro. Koincide, dum oni uzis 787 figurojn per la Granda Ĉifro, estas fakte 1568 eblaj figuroj — same kiel la eblaj dancantoj. Oni devas memori ke Conan Doyle verkis La aventuro de la dancantoj n ĵus poste en la jaro 1903. Tamen la Granda Ĉifro estas multe pli komplika kaj ne estas unu- aŭ eĉ multi-alfabeta anstataŭado. kiuj ŝajnas infanludaĵoj krom se oni hazarde havas ties ŝlosilon. Nu Elsa sciis pri niaj aferoj, sed ŝi ne povis toleri iun ajn nelaŭleĝan. Ŝi havis iom da honesta mono, do ŝi eskapis nin ĉiujn kaj iris Londonon. Ŝi antaŭe fianĉiniĝis al mi, kaj ŝi edzigus min, mi kredas, se mi havus alian profesion, sed ŝi neniel traktas iun ajn kontraŭleĝan. Estis nur post ŝia geedziĝo ke mi povis eltrovi ŝin. Mi skribis al ŝi, sed senresponde. Poste mi venis ĉi tien, pro tio ke ŝi ne respondas al leteroj, mi metis mesaĝojn, kie ŝi devis vidi.

“Nu mi estas ĉi tie dum monato. Mi loĝis ĉe tiu etbieno, kie mi havas teretaĝan ĉambron, kaj povas laŭvole eliri dumnokte, kaj neniu konscias pri tio. Mi faris mian plej eblan por kaĵoli Elsan foriri kun mi. Mi sciis ke ŝi legis la mesaĝojn, ĉar unufoje ŝi responde skribis al mi. Tiam mi perdis mian trankvilon, kaj komencis minaci ŝin. Per letero ŝi petegis al mi foriri, kaj diris ke krevigos ŝian koron se iu ajn skandalo venos al ŝia edzo. Ŝi diris ke ŝi malsupreniros kiam dormas ŝia edzo je la tria matene kaj interparolos kun mi tra la fenestro ĉe la fino, se mi foriros poste. Ŝi malsupreniris kaj portis monon penante subaĉeti min foriri. Tio kolerigis min kaj mi ekkaptis ŝian brakon kaj penis tiri ŝin tra la fenestro. Tiu momenton enhastis la edzo kun sia revolvero. Elsa sinkis surplanken, kaj ni frontis la alian vizaĝo-al-vizaĝe. Mi ankaŭ havis pafilon, kaj mi celumis ĝin al li por timigi lin por ke mi eskapu. Li pafis kaj mistrafis min. Mi pafis preskaŭ samtempe kaj li tuj faliĝis. Mi foriris trans la ĝardeno kaj dum mi foriris mi aŭdis ke oni fermis la fenestron. Tio estas la vero de Dio, sinjoro, ĉiu vorto: kaj nenion mi aŭdis plu ĝis tiu knabo rajdante venis kun noto, kiu igis min marŝi ĉi tien, kiel idioto, kaj fali en viajn manojn.”

Dum la usonano parolis, alvenis ĉelveturilo. Du policanoj estis ene. Inspektoro Marteno ekleviĝis kaj tuŝis la kaptiton surŝultre.

“Tempas por foriri.”

“Ĉu mi rajtu viziti ŝin?”

“Ne, ŝi ne estas konscia. S-ro Ŝerloko Holmso, mi esperas ke se mi iam ajn havas gravan kazon, ke mi havas bonŝancon kunlabori kun vi.”

Ni staris ĉe la fenestro kaj rigardis dum la ĉelveturilo foriris. Dum mi turnis min, mi ekvidis la paperon kiun la malliberulo ĵetis surtablen. Estis la noto, per kiu Holmso forlogis lin.

“Provu legi, Vatsono,” diris li ridetante.

Neniun vorton enhavis, krom la jena linio de dancantoj:

La aventuro de la dancantoj - изображение 12

“Se vi uzas la ĉifron, kiun mi klarigis,” diris Holmso, “vi ekscios ke ĝi nur tekstas ‘VENU TUJ.’ Mi certis ke tio estis invito, kiun li ne povas refuzi, pro tio ke li ne povis kredi ke iu ajn krom la sinjorino konas ĝin. Do, mia kara Vatson, ni finis la kazon kaj ni igis la dancantojn rimedo por la bono, kiam tiom ofte ili estis rimedo por fieco. Kaj mi opinias ke mi plenumis mian promeson doni al vi iun nekutiman por via notlibro. Nia vagonaro foriros je 3:40, kaj mi kredas ke ni revenos ĉe Bakerstrato por la vespermanĝo.”

Nur unu epilogaĵo: La usonanon, Abĉjon Slanion, oni kondamnis je mortpuno ĉe la vintra asizo en Noriko, sed oni ŝanĝis tion al punlaboro pro tio ke estas certe ke Hiltono Kubito unue pafis. Pri s-ino Hiltono Kubito mi aŭdis ke ŝi tute resaniĝis, kaj ŝi ankoraŭ estas vidvino, kaj ke ŝi dediĉas sian tutan vivon por prizorgi la malriĉulojn kaj por administri la heredaĵon de sia edzo. [14] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La aventuro de la dancantoj n numero 3.

BIBLIOGRAFIO

William S. Baring-Gould, The Annotated Sherlock Holmes [La prinotita Ŝerloko Holmso]

David Kahn, The Codebreakers — The Story of Secret Writing [La malĉifrantoj — la historio pri sekreta skribaĵo]

Simon Singh, The Code Book — The Evolution of Secrecy from Mary, Queen of Scots to Quantum Cryptography [La priĉifrada libro — la evoluado de sekreteco de Maria, Reĝino de la skotoj ĝis kvantum-kriptografio]

Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.

Notoj

1

Turstono [Angle, Thurston] — Thurston estis konata nomo en la bilarda mondo. John Thurston, 78 Margaret Strato, Cavendish Square, Londono, komencis fabriki “pli bonajn” bilardajn tablojn iam antaŭ 1814. Poste li translokigis sian fabrikejon al 14 Catherine Strato, The Strand. En 1869 s-roj Thurston kaj Coy, ankoraŭ en Catherine Strato, estis inter la ĉeffabrikistoj de bilardaj tabloj en Britio.

2

Rajdingtorpa Domego [Angle, Riding Thorpe Manor] en variaj eldonoj la nomo de tiu ĉi domo estas “Ridling Thorpe” aŭ “Ridling”. En la loko ĉirkaŭ Nord-Valsamo [North Walsham] en graflando Norfolko oni povas trovi urbetojn nomitajn “Edingthorpe” kaj “Ridlington”.

3

Dank’ al Martin Bergman por la dancantoj-tiparo. Vidu ĉi tie.

4

La Jubileo — tiu ĉi povus esti la Ora Jubileo de 1887 aŭ la Diamanta Jubileo de 1897.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la dancantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la dancantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la dancantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la dancantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x