Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de La Sangofagoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La aventuro de La Sangofagoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La aventuro de La Sangofagoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de La Sangofagoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La aventuro de La Sangofagoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de La Sangofagoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
― Tio estas ebla solvo – fakte, tiurilate, tio estas la plej ĝusta. Sed ĉiuokaze tio ne estas taŭga hejmo por junulino.
― Sed la mono, s-ro Holmso, la mono!
― Nu, jes, kompreneble la pago estas bona – tro bona. Tio igas min maltrankvila. Kial ili donos al vi po cent dudek pundojn jare, kiam ili povas dungi la plej bonan por kvardek pundoj? Devas esti ia grava subkialo.
― Mi opinias ke se mi diras al vi la cirkonstancojn, vi komprenos poste se mi deziros vian helpon. Mi sentos iom pli trankvile se mi sentas ke vi subtenas min.
― Ho, vi povas forporti ĉi tiun senton kun vi. Mi certigas vin ke via eta problemo promesas esti la plej interesiga, kiu jam venas al mi dum kelkaj monatoj. Estas io aparte kurioza pri iuj el la trajtoj. Se vi trovos vin en dubo aŭ danĝero
― En danĝero! Kian danĝeron vi antaŭvidas!
Holmso serioze kapneis. “Ĉesas la danĝero, se ni povas ĝin difini.” ― li diris. “Sed en kiu ajn momento, tage aŭ nokte, telegramo venigos al vi la helpon.”
― Tio sufiĉas.― Ŝi ekleviĝis de sia seĝo, kun la anksieco forbalaita de la vizaĝo. ― Mi iros al Hampŝiro tre trankvile nun. Mi skribos al s-ro Rukastelo tuj, foroferos mian kompatindan hararon ĉi-vespere, kaj ekiros al Vinĉestro morgaŭ. ― Kun kelkaj dankemaj vortoj al Holmso, ŝi adiaŭis al ni ambaŭ kaj forhastis.
― Almenaŭ, ― li diris dum mi aŭdis ŝiajn rapidajn firmajn paŝojn malsuprenirantaj, ― ŝi ŝajne estas junulino, kiu povas bone gardi sin mem.

― Kaj ŝi bezonos singardi, ― diris Holmso grave. ― Mi tre eraras se ŝi ne kontaktos nin antaŭ ol multaj tagoj pasos.
Estas ne tre longe antaŭ ol la prognozo de mia amiko estis plenumita. Semajnduo pasis, dum mi ofte trovis ke mi pensis pri ŝi kaj mi scivolis, en kian strangan flankstrateton de homa travivaĝo ĉi tiu soleculino forvagis. La nekutima salajro, la kuriozaj kondiĉoj, la facilaj devoj, ĉiuj indikis iun malnormalan, kvankam ĉu kaprico aŭ komploto, ĉu la viro estas filantropo aŭ fiulo, estas preter mia determinpovo. Rilate al Holmso, mi observis ke li ofte sidis dum duona horo kun kuntirita brovo kaj abstrakta mieno sed li forbalais la aferon per mansvingo kiam mi ĝin menciis. “Dateno! dateno! dateno!” li kriis malpacience. “Mi ne povas fari brikojn sen argilo.” [5] “Mi ne povas fari brikojn sen argilo” sugestas Eliro 5:7 “Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.” Ĉar oni faras brikojn de argilo, Holmso nur asertis fakton.
Kaj tamen li ĉiam finis murmurante ke neniu fratino lia iam ajn akceptus tian oficon.
La telegramo, kiun ni fine ricevis, venis malfrue iun nokton ĵus kiam mi preparis enlitiĝi kaj Holmso komencis unu el siaj noktolongaj kemiaj esploroj, kiun li ofte faris, kiam mi postlasis lin klinanta super retorto kaj provtubo nokte kaj trovis lin same, kiam mi malsupreniris por matenmanĝo. Li malfermis la flavan koverton, ekrigardis la mesaĝon, kaj transĵetis ĝin al mi.
― Trovu vagonaron en la horaro. [6] “…la horaron” – Angle Holmso diris, “Bradshaw’s Guide” [Vagonara gvidlibro de Bradshaw]. Tiutempe ĝi estis konata gvidilo pri vagonaroj en Britio.
― li diris, kaj returnis sin al sia kemia esploro.
La alvoko estis mallonga kaj urĝa:
“Bonvolu esti ĉe la Hotelo Nigra Cigno en Vinĉestro, meztage morgaŭ,” ĝi tekstis. “Venu! Mi ne scias kion fari.
“HUNTERO.”
― Ĉu vi venu kun mi? ― demandis Holmso, ekrigardante supren.
― Mi deziras tion.
― Do serĉu.
― Estas vagonaro je 9:30, ― mi diris, ekrigardante mian horaron. ― Ĝi estas atendata je 11:30.
― Ĝuste. Eble mi devus prokrasti mian analizon de la acetonoj [7] “…mian analizon de la acetonoj” – pro tio ke acetono estas nur unu kemiaĵo (CH3COCH3), Holmso kompreneble analizis iun alian. S-ro D. A. Redmond en “Some Chemical Problems in the Canon” [Iuj kemiaj problemoj en la rakontaro] sugestis ke Holmso fakte estis analizonta la “acetonajn korpojn” de la sango. Tiuj kemiaĵoj indikas ion pri la metabola stato de la korpo.
, ĉar ni devas esti plej freŝaj matene.
Je la dekunua morgaŭ ni estis bone survoje al la malnova angla ĉefurbo. Holmso estis enterigita en la matenaj ĵurnaloj dum la tuta vojaĝo, sed post kiam ni pasis la limon de Hampŝiro li flankenĵetis ilin kaj komencis admiri la pejzaĝon. Estis ideala printempa tago, palblua ĉielo, makulita per lanecaj blankaj nuboj transdrivantaj orienten. La suno brilegis kaj tamen la vigligeta aero akrigis la energion de la homo. Ĉie en la kamparo fore en la direkto de la rulantaj montetoj ĉirkaŭ Alderŝoto [8] Alderŝoto – [Angle, Aldershot] poste Holmso kaj Vatsono vizitis ĉi tiun urbeton en “The Adventure of the Crooked Man” [La aventuro de la kriplulo]. Ĉi tiu urbo estas longtempe milita deponejo.
la etaj ruĝaj kaj grizaj tegmentoj de la farmdomoj ekvatis el la helverda foliaro.
― Ĉu ili ne estas freŝaj kaj belaj? ― mi kriis entuziasme kiel viro ĵus venanta de la nebuloj ĉe Bakerstrato.
Sed Holmso kapneis grave.
― Ĉu vi scias, Vatsono, ― diris li, ― ke estas malbeno de tia menso kiel la mia, ke mi devas rigardi ĉion rilate al mia propra fako. Vi rigardis tiujn sporadajn domojn kaj vi imponiĝas per ilia beleco. Mi rigardas ilin, kaj mia nura penso estas pri tio ke estas sento de izolado kaj ke oni povas senpunece krimi tie.
― Je l’ ĉielo! ― mi kriis, ― kiu kunmetus la krimon kun ĉi tiuj karaj malnovaj hejmbienoj?
― Ili ĉiam plenigas min kun certa teruro. Mi kredas, Vatsono, bazite sur mia sperto, ke la plej aĉaj kaj fifamaj stratetoj en Londono ne prezentas pli terurigan registron de la peko ol la ridetanta kaj bela kamparo.
― Vi teruras min!
― Sed la kaŭzo estas tre memklara. La premo de publika opinio povas fari en la urbo tion, kion la leĝo ne povas efektivigi. Estas neniu vojeto tiel abomena ke la kriego de terurita infano aŭ la sono de bato de la ebriulo ne kaŭzas simpation kaj indignon inter la najbaroj, kaj tiam la tuta maŝinaro de justeco estas ĉiam tiom proksima ke vorto de plendo povas efektivigi aferojn, kaj estas nur unu paŝo inter krimaĵo kaj la akuzitejo. Sed rigardu ĉiujn tiujn solecajn domojn- ĉiun el ili en la propra kampo, plenigitan plejparte kun la kompatindaj, sensciaj homoj, kiuj scias nur iomete pri la leĝo. Pensu pri la agoj de infera krueleco, la kaŝita malvirto kiu daŭras jaron post jaro, en tiaj lokoj, kaj neniu pli konscia. Se ĉi tiu petegantino povas iri al Vinĉestro, mi neniam timas pri ŝi. Estas la ok kilometroj da kamparo kiu endanĝeras. Tamen, estas klara ke ŝi ne estas persone endanĝerigita.”
― Ne. Se ŝi povas veni al Vinĉestro por renkonti nin, ŝi povas foriri.
― Jes ja. Ŝi estas libera.
― Do, kio misas? Ĉu vi povas proponi neniun klarigon?
― Mi jam elpensis sep apartajn klarigon, ĉiu el ili klarigas la sciitajn faktojn. Sed kiu el ili estas ĝusta, oni povas nur determini per freŝa informo, kiu sendube atendas nin. Nu, jen la turo de la katedralo, kaj ni lernos ĉion, kion f-ino Huntero diros.
La Nigra Cigno [9] “La Nigra Cigno” – En “Baedeker’s Guide to Britain” [La Baedekera gvidlibro pri Britio] (1897) oni rekomendis ke la Nigra Cigno estas bona gastejo por la vizitanto en historika Vinĉestro.
estas konata gastejo en la Altstrato, ne malproksime de la stacidomo, kaj tie ni trovis la junulinon atendanta nin. Ŝi rezervis salonon, kaj la matenmanĝo atendas nin surtable.
― Ĝojigas min ke vi venas, ― ŝi serioze diris. ― Vi ambaŭ estas tiel afablaj; sed mi ja ne scias kion fari. Via konsilo estos entute netaksebla al mi.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de La Sangofagoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de La Sangofagoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.