Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La aventuro de la malaperinta trikvarono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la malaperinta trikvarono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Novelo pri malaperinta rugbeisto el la kolekto “La reveno de Ŝerloko Holmso”.

La aventuro de la malaperinta trikvarono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la malaperinta trikvarono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanĝo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.

SINJORO, [ĝi tekstis] — Mi povas sendubigi vin ke vi malŝparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron ĉe la malantaŭo de mia duonkaleŝo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staŭntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malŝparas vian tempon en Kembriĝo. — Fidele via

Lezlio Armstrongo

“Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaŭ ol mi forlasos lin.”

“Lia kaleŝo estas ĉe lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleŝiĝas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ĉu?”

“Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ĉiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaĉo ol estas dece. Sendube vi trovos vidindaĵojn en ĉi tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ĉi-vespere.”

Tamen denove mia amiko desapontiĝis. Li vespere revenis laciĝe kaj sensukcese.

“Mi jam havis sensukcesan tagon, Vatsono. Trovante la ĝeneralan direkton de la kuracisto, mi pasis la tagon vizitante ĉiujn vilaĝojn ĉe tiu flanko de Kembriĝo, kaj interparolante kun drinkejmastroj kaj aliaj novaĵaj perantoj. Mi transiris iom da distanco. Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono, [16] [16] Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono [angle Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington ]: vilaĝoj norde de Kembriĝo. ĉiun mi esploris kaj ĉiu desapontis. La ĉiutagan aperadon de duonkaleŝo kaj ĉevalparo oni povus apenaŭ preteratendi en tiaj Dormemaj Valetoj. [17] [17] Dormemaj Valetoj [angle Sleepy Hollows]: per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” [La legendo de dormema valeto ] fare de la usona verkisto Washington Irving (1783–1859). Denove la kuracisto poentas. Ĉu estas telegramo por mi?”

“Jes, mi jam legis. Jen: ‘Petu Pompeon de Jeremia Diksono, Trinitato-Kolegio.’ Mi ne komprenas.”

“Ho, estas sufiĉe klara. Ĝi estas sendita de nia amiko Overtono, kaj respondas al demando mia. Tuj mi sendos mesaĝon al s-ro Jeremia Diksono, kaj tiam mi ne dubas ke nia bonŝanco revenos. Parenteze, ĉu estas novaĵo pri la matĉo?”

“Jes, estas bonega raporto en la plej freŝa numero de la tiea vespera ĵurnalo. Oksfordo venkis per unu golo [18] [18] Golo [angle goal ]: Ĉe ĉiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj. kaj du penoj. [19] [19] Peno [angle try ]: Teamano faras penon kiam la pilko aŭ estas portita en la finzonon [angle In-goal ] de la kontraŭteamo aŭ estas jam en la finzono, kaj la teamano tuŝis la teron per la pilko. La lastaj frazoj de la priskribo tekstas: ‘La malvenko de la Pala Bluuloj estu tute atribuita al la bedaŭra foresto de la spertega internaciulo, Godfreo Staŭntono, kies mankon oni sentis dum la tuta konkurso. La manko de kombino en la trikvarona linio kaj ilia malforteco en kaj atako kaj defendo pli-malpli neŭtrigis la penadojn de la fortika kaj laborema bando.’”

“Do la malbonaŭguroj de nia amiko Overtono pravas,” diris Holmso. “Persone mi konsentas kun d-ro Armstrongo, ke futbalo ne estas ene de mia limo. Ni devas frue enlitiĝi, Vatsono, ĉar mi antaŭvidas ke la morgaŭa tago estos eventplena.”

Mi teruriĝis ĉe mia unua ekrigardo al Holmso la sekvan matenon, ĉar li sidis apud la fajro tenante etan subhaŭtan injektilon. Mi ligis tiun ilon kun la unusola molaĉo en lia naturo, kaj mi timis la plej malbonan, kiam mi vidis ĝin scintili en lia mano. Li ridis pro mia esprimo de konsterno kaj metis ĝin surtablen.

“Ne, ne, mia kara ulo, ne timu. Ĝi ne estas ĉi-foje ilo de fieco, sed male estu tio, kio malŝlosos nian enigmon. Mia espero estas bazita sur ĉi tiu subhaŭta injektilo. Mi ĵus revenas de priskolta ekspedicio, kaj ĉio estas favore. Matenmanĝu bone, Vatsono, ĉar hodiaŭ mi intencas spuri d-ron Armstrongon, kaj ni ne povas halti por ripozi aŭ manĝi ĝis mi trovos lian kaŝejon.”

“Tiuokaze,” diris mi, “ni devus prefere porti nian matenmanĝaĵon, ĉar li foriras frue. Lia kaleŝo estas ĉe la pordo.”

“Ne gravas. Lasu lin foriri. Li ja estus sprita se li povos iri tien, kien ni ne povos sekvi. Kiam vi finmanĝos, venu suben kun mi, kaj mi prezentos vin al detektivo, kiu estas eminenta spertulo en la venonta afero.”

Kiam ni malsupreniris, mi sekvis Holmson en la stalkorton, kie li malfermis la pordon de stalfako kaj elkondukis kompaktan, kurtorelan, blank-kaj-brunan hundon parte biglan kaj parte volphundan.

“Lasu min prezenti Pompeon.” diris li. “Pompeo estas la plej eminenta el la tieaj ĉashundoj — ne tre rapida, kiel montras lia formo, sed lojala en la spurado. Nu, Pompeo, eble vi ne estas tre rapida, sed mi anticipas ke vi estas tro rapida por paro de mezaĝaj Londonanoj, do mi ĝuste fiksas ĉi tiun ledan rimenon je via kolringo. Nu, knabo, venu kaj montru kiel vi kapablas.” Li kondukis la hundon al la pordo de la kuracisto. La hundo ĉirkaŭflaris momente, kaj plorante akre pro ekscito li ekiris laŭ la strato, tirante la rimenon por plirapidi. Post duona horo, ni estis ekster la urbo hastante laŭ kampara vojo.

“Kion vi faris, Holmso?” mi demandis.

“Fadenmontran kaj malnovan rimedon, sed fojfoje utilan. Ĉi-matene mi iris en la korton de la kuracisto kaj perinjektile ŝprucis anizon sur la malantaŭan radon. Spurhundo sekvus anizon de ĉi tie ĝis Johano de Groto, [20] [20] Johano de Groto [angle John o’Groat ]: Nederlandano kiu transloĝis en Skotlando en 1489. Lia domo estis en la plej norda loko en la Brita Islando. kaj nia amiko, Armstrongo, devus veturi tra la Kem-rivero antaŭ ol li igus Pompeon perdi la spuron. Ho, la ruza fripono! Jen tiele li ŝtelevitis min hieraŭ.”

Subite la hundo forturniĝis de la ĉefvojo en gresan vojeton. Post kilometro tiu kondukis en alian larĝan vojon, kaj la spuro turniĝis rekte dekstren en la direkto de la urbo, kiun ni ĵus postlasis. La vojo kurbiĝis sude de la urbo, kaj daŭris en la direkto kontraŭa al tiu en kiu ni komence iris.

Ĉi tiu ĉirkaŭiro estas tute por ni ĉu diris Holmso Jen la kialo ke miaj - фото 7

“Ĉi tiu ĉirkaŭiro estas tute por ni, ĉu?” diris Holmso. “Jen la kialo, ke miaj enketoj inter la vilaĝanoj montris nenion. La kuracisto certe konkuras per ĉiuj siaj fortoj, kaj oni deziras scii la kialon por tia komplika trompo. Jen devas esti la vilaĝo Trompingtono dekstraflanke. Kaj, je Jovo! jen la duonkaleŝo alproksimiĝas al ni. Ek, Vatsono — ek, aŭ li vidos nin!”

Li saltis tra barilpordo en kampon, tirante la malvolantan Pompeon. Ni estis apenaŭ sub la heĝo kiam la kaleŝo klakete preterruliris. Mi ekvidis d-ron Armstrongon kun ŝultroj klinitaj, kapo sinkita en la manojn — la bildo mem pri aflikto. Mi sciis per la pli grava vizaĝo de mia kunulo ke li ankaŭ ekvidis.

“Mi timas ke nia serĉo havas sinistran finon,” li diris. “Ne estas longe antaŭ ol ni scios. Venu, Pompeo! Ha, estas la dometo en la kampo!”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x