Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La aventuro de la malaperinta trikvarono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la malaperinta trikvarono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Novelo pri malaperinta rugbeisto el la kolekto “La reveno de Ŝerloko Holmso”.

La aventuro de la malaperinta trikvarono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la malaperinta trikvarono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Momenton — momenton!” kriis plendema voĉo, kaj ni suprenrigardis por trovi kuriozan maljunulon, ŝanceliĝantan kaj tikantan en la pordokadro. Li estis vestita per velkinta nigra vesto kaj tre larĝranda cilindra ĉapelo kaj libera blanka kravato — la tuta aspekto estis tiu de kampara pastoro aŭ de funebraĵista mutulo. Tamen, malgraŭ lia ĉifona kaj eĉ absurda aspekto, lia voĉo havis akran krepiton kaj lia maniero rapidan intensecon, kiu komandas atenton.

“Kiu vi estas, sinjoro, kaj per kia rajto vi tuŝas la paperojn de ĉi tiu sinjoro,” li demandis.

“Mi estas privata detektivo kaj mi klopodas klarigi ties malaperon.”

“Ho, ĉu vere, ĉu vere? Kaj kiu ordonis al vi, ĉu?”

“Ĉi tiu sinjoro, amiko de s-ro Staŭntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”

“Kiu vi estas, sinjoro?”

“Mi estas Kirilo Overtono.”

“Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera [13] [13] Bejzvatero [angle Bayswater ]: kvartalo de Londono. buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ĉu?”

Jes sinjoro Ĉu vi pretas pagi la koston Mi ne dubas sinjoro ke mia - фото 5

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu vi pretas pagi la koston?”

“Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”

“Sed se lin oni neniam trovos, ĉu? Respondu al mi, mi petas!”

“Ĉi-okaze, sendube lia familio—”

“Tute ne, sinjoro!” kriegis la eta viro. “Ne anticipu ricevi pencon de mi — ne eĉ pencon! Vi komprenu tion, s-ro Detektivo! Mi estas lia sola parenco, kaj mi diras ke mi ne respondecas. Se li havas vivekspekton, estas pro tio ke mi neniam malŝparis monon, kaj mi ne proponas ke mi nun komencas. Rilate al tiuj paperoj, kiujn vi volas tiel libere forporti; mi devas diri al vi ke okaze ke estu iu valora inter ili, vi respondecas raporti pri tio, kion vi faros.”

“Bonege, sinjoro,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi, dume, ĉu vi mem havas ian teorion por klarigi la malaperon de la junulo?”

“Ne, sinjoro, tion mi ne havas. Li estas sufiĉe granda kaj sufiĉe aĝa prizorgi sin mem, kaj se li estas tiel malsaĝa perdi sin mem, mi tute rifuzas akcepti la respondecon serĉi por li.”

“Mi tute komprenas vian sintenon,” petoleme diris Holmso. “Godfreo Staŭntono ŝajnas malriĉa. Se oni forkaptis lin, ne povus pro liaj havaĵoj. La famo de viaj riĉaĵoj cirkulas, lordo Mont-Jakobo, kaj estas certe eble ke rabista bando akiris vian nevon por gajni informon pri via domo, viaj kutimoj kaj via trezoro.”

La vizaĝo de la malagrabla eta vizitanto blankiĝis ĝis la koloro de lia kravato.

“Pro l’ ĉielo, sinjoro, kia ideo! Mi neniam pripensas tian fiecon! Kiaj nehomaj kanajloj estas en la mondo! Sed Godfreo estas bona knabo — fidela knabo. Nenio persvados lin perfidi sian maljunan onklon. Mi formovos la arĝentaĵojn al banko ĉi-vespere. Dume, domaĝu neniun rimedon, s-ro Detektivo! Mi petas ke vi provu ĉion por sekure revenigi lin. Rilate al la mono, vi ĉiam povas dependi de mi por kvin aŭ dek pundoj.”

Eĉ en sia humiliĝa animstato la nobela avarulo povis doni neniun helpeman informon al ni, ĉar li konis nur iomete pri la privata vivo de sia nevo. Nia sola spuro estas en la trunkita telegramo, kaj kun kopio Holmso penis trovi duan eron de sia ĉeno. Ni postlasis lordon Mont-Jakobon, kaj Overtono iris por sciigi la ceterajn teamanojn pri la malfortuno, kiu trafis ilin.

Estis telegrafa kontoro proksime al la hotelo. Ni haltis ekstere.

“Ni povas nur ekprovi, Vatsono” diris Holmso. “Kompreneble, per traserĉa mandato ni povas peti kopiojn, sed ni ne jam atingas tiun etapon. Mi ne supozas ke oni memoras vizaĝojn en tia okupata ejo. Ni kuraĝu.”

“Mi bedaŭras ke mi ĝenas vin,” li diris laŭ la plej milda maniero al la komizino malantaŭ la krado; “estas ia eta fuŝado pri telegramo kiun mi hieraŭ sendis. Mi ne jam ricevis respondon, kaj mi timegis ke mi ellasis mian nomon ĉefine. Ĉu vi povas diri al mi ĉu se jes?”

La komizino traserĉis la aron de kopioj.

“Kioma horo estis?” ŝi demandis.

“Iomete post la sesa.”

“Al kiu?”

Holmso metis la fingron al la lipojn kaj ekrigardis min. “La finaj vortoj estas ‘je l’ ĉielo,’” li flustris konfidence; “mi estas dezira ricevi respondon.”

La komizino disigis unu el la mesaĝiloj.

“Jen. Estas neniu nomo,” diris ŝi glatante ĝin sur la tablo.

“Do kompreneble jen la kialo ke mi ne ricevis respondon,” diris Holmso. “Ho ve, kiom stulta mi estas! Adiaŭ, fraŭlino, kaj multajn dankojn pro via helpo.” Li subridis kaj kunfrotis la manojn kiam ni denove atingis la straton.

“Nu?” mi demandis.

“Ni progresas, mia kara Vatsono, ni progresas. Mi havis sep malsimilajn planojn por ekvidi tiun telegramon, sed mi povas apenaŭ esperi ke mi sukcesas je la unuafojo mem.”

“Kaj kion vi gajnis?”

“Komencopunkton por nia enketo.” li vokis kabon. “Kingzkrasa stacidomo,” diris li.

“Ni devas vojaĝi, ĉu?”

“Jes, mi opinias ke ni devas iri al Kembriĝo kune. Ĉiuj spuroj ŝajne montras tiun direkton.”

“Diru al mi,” mi demandis dum ni klakete veturis laŭ Grejzena Vojo, [14] [14] Grejzena Vojo [angle Gray’s Inn Road ]: “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariĝas por la leĝa profesio. Komence ĉi tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leĝo. “ĉu vi jam havas iun ajn suspekton pri la kaŭzo de la malapero? Mi opinias ke inter ĉiuj niaj enketoj, mi konas neniun en kiu la motivoj estas pli nekonataj. Certe vi ne kredas ke oni forkaptis lin por gajni informon kontraŭ lia riĉa onklo, ĉu?”

“Mi konfesas, mia kara Vatsono, ke tio ne ŝajnas al mi tre probabla klarigo. Trafis min, tamen, ke tio estas la plej ebla por interesigi tiun treege malagrablan maljunulon.”

“Vi certe pravas; sed kiuj estas la alternativoj?”

“Mi povus mencii kelkajn. Vi devas konfesi ke estas kurioza kaj sugesta ke ĉi tiu incidento devus okazi je la antaŭtago de ĉi tiu grava matĉo, kaj devus temi pri la sola ulo kies partoprenado ŝajnas nepre deviga por sukcesigi la teamon. Estu, kompreneble, koincido, sed estas interesa. Amatora sporto estas libera je veto, sed iom multe da ekstera vetado okazis ĉe la publiko, kaj estas eble peninda forkapti teamanon kiel la kruduloj de la ĉevalkurejo forkaptis kurĉevalon. Jen estas unu klarigo. Dua tre evidenta estas ke la junulo estas heredonto de grandaj havaĵoj, kiom ajn malgrandas liaj nuntempaj propraĵoj, kaj estas eble ke komploton oni fabrikis por teni lin kontraŭ elaĉeta mono.”

“Ĉi tiuj teorioj ne prenas en konsideron la telegramon.”

“Tute vere, Vatsono. La telegramo ankoraŭ restas la sola solida evidentaĵo, pri kiu ni devas trakti, kaj ni devas ne permesi ke nia atento forvagu de ĝi. Por gajni lumon pri la celo de la telegramo ni devas nun vojaĝi Kembriĝen. La pado de nia enketo nuntempe estas malluma, sed mi ne surpriziĝus se antaŭ vespero ni klarigos tion, aŭ progresos konsiderinde.”

Estis jam mallume kiam ni atingis la malnovan universitatan urbon. Holmso luis kabon ĉe stacidomo kaj ordonis al la kabisto veturi al la domo de d-ro Lezlio Armstrongo. Post kelkaj minutoj ni haltas antaŭ granda domego en la plej okupata trairejo. Nin oni enkondukis, kaj post longa atendado fine oni enlasis nin en la konsultejon, kie ni trovis la kuraciston sidanta malantaŭ lia tablo.

Montras la gradon al kiu mi perdis kontakton kun mia profesio, ke la nomo de Lezlio Armstrongo estas nekonata al mi. Nun mi konstatas, ke li estas ne nur estro de la universitata medicina kolegio, sed pensulo de eŭropa reputacio en pli ol unu scienca fako. Tamen, eĉ se oni ne sciis pri lia imponega registro, oni ne povas ne imponiĝi nur per lia aspekto, la kvadrata, masiva vizaĝo, la meditemaj okuloj sub la pajlaj brovoj, kaj la granita muldaĵo de lia nefleksebla makzelo. Viro de profunda karaktero, viro kun vigla menso, insista aspekto, sendependa, timiga — tiele mi taksis d-ron Lezlion Armstrongon. Li tenis la vizitkarton de mia amiko kaj suprenrigardis per neplaĉa mieno.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x