Oni ne povis dubi ke ni atingis nian celon. Pompeo ĉirkaŭkuris kaj avide ploris ekster la barilpordo, kie la markojn de la radoj de la duonkaleŝo oni ankoraŭ vidis. Pado kondukis al la soleca dometo. Holmso alligis la hundon al la heĝo, kaj ni hastis antaŭen. Mia amiko perkutis sur la eta kampara pordo, kaj ree perkutis sen respondo. Kaj tamen la dometo ne estis senhoma, ĉar mallaŭtan sonon ni aŭdis — sonon mizeran aŭ malesperan, nepreskribeble melankolian. Holmso paŭzis nedecideme, kaj tiam ekrigardis la vojon, kiun ni ĵus transiris. Duonkaleŝo alproksimiĝis, kaj oni ne povis ne rekoni la grizan ĉevalparon.
“Je Jovo, la kuracisto revenas!” kriis Holmso. “Tio findecidas. Ni devas vidi, kio okazis antaŭ ol li alvenos.”
Ni malfermis la pordon, kaj eniris la koridoron. La mallaŭta sono kreskis pli laŭte ĝis ĝi iĝis unu longa plorado de aflikto. Ĝi estis de supre. Holmso sagis supren kaj mi sekvis. Li malferme puŝis duonapertan pordon, kaj ni ambaŭ staris konsterne pro la vidaĵo antuaŭ ni.
“Virino, juna kaj belega, senvive kuŝis sur lito. Ŝia trankvila pala vizaĝo kun malbrilaj tute malfermitaj bluaj okuloj rigardis supren de inter granda implikaĵo da oraj haroj. Ĉe la fino de la lito, duonsidante, duongenuante kun vizaĝo enterigita en la littukoj, estis juna viro kies formo ŝanceliĝis pro lia ploroj. Li estis tiel absorbata per sia amara lamentado, ke li neniam suprenrigardis, ĝis Holmso permane tuŝis lian ŝultron.
“Ĉu vi estas s-ro Godfreo Staŭntono?”
“Jes — jes, mi estas — sed vi tromalfruas. Ŝi mortis.”
La viro estis tiom stupora ke oni ne povis komprenigi lin ke ni ne estas kuracistoj senditaj por helpi al li. Holmso penis konsoli lin kaj klarigi la zorgon spertitan de liaj amikoj pro la subita malapero, kiam surŝtupajn paŝojn oni aŭdis, kaj aperis la peza severa demandanta vizaĝo de d-ro Armstrongo ĉe pordo.
“Do, sinjoroj,” diris li, “vi jam atingis vian celon kaj certe vi elektis tre delikatan momenton por via entrudo. Mi ne kverelegus antaŭ la mortinto, sed mi povas certigi vin ke se mi estus pli juna via monstra konduto ne pasus senpunece.”
“Pardonu, d-ro Armstrongo, mi opinias ke ni nur iomete malsame intencas,” digne diris mia amiko. “Se vi povus malsupreniri kun ni, ni ĉiuj povas doni lumon al la alia pri ĉi tiu mizera afero.”
Post momento, la malĝoja kuracisto kaj ni estis en la salono malsupre.
“Nu, sinjoro?” li diris.
“Unue mi deziras sciigi vin, ke mi ne estas dungato de lordo Mont-Jakobo, kaj ke mia simpatio en la afero estas tute kontraŭ tiu nobelo. Kiam iu malaperas mi devas certigi min pri ties sorto, sed tiele farinte, la afero finiĝis kiel koncernas min, kaj se estas nenio krima mi deziras silentigi privatajn skandalojn anstataŭ publikigi. Se, kiel mi kredas, estas nenio kontraŭleĝa en tiu ĉi afero, vi nepre povas dependi de mia diskreteco kaj mia kunhelpo forteni la faktojn de la gazetaro.”
D-ro Armstrongo rapide paŝis antaŭen kaj manpremis Holmson.
“Vi estas bona ulo,” diris li. “Mi jam mistaksis vin. Dank’ al la ĉielo ke mia pentosento ke mi postlasis povran Staŭntonon sola en ĉi tiu malfeliĉo igis min reveni kaj do konatiĝi kun vi. Pro tio ke vi scias tiom multe, la aferon oni facile klarigas. Antaŭ jaro Godfreo Staŭntono loĝis en Londono dum mallonga tempo kaj ekamis la filinon de sia luigistino, kaj edzinigis ŝin. Ŝi estis tiel bona kiel belega kaj tiel inteligenta kiel bona. Neniu viro devas honti pro tia edzino. Sed Godfreo estis heredonto de ĉi tiu plendema maljuna nobelo. Estis tutcerte ke la scio pri lia edziĝo finos lian heredaĵon. Mi bone konas la junulon, kaj mi amas lin pro liaj multaj kvalitoj. Mi faris mian plej bonan por helpi al li. Ni faris nian plej bonan forkaŝi la aferon for de ĉiuj, ĉar kiam oni ekflustras pri tiaj aferoj, ne estas longe antaŭ ol ĉiuj scias. Pro tiu soleca dometo kaj lia propra diskreteco, ĝis nun Godfreo sukcesis. Ilian sekreton neniu sciis krom mi kaj bonega servisto, kiu iris Trompingtonen por venigi helpon. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis duonfreneza pro doloro, kaj tamen li devis iri Londonen pro ĉi tiu matĉo, ĉar li ne povis ekskuzi sin sen klarigo, kiu rivelus lian sekreton. Per telegramo mi penis kuraĝigi lin, kaj li responde telegrafis al mi, petegante ke mi faras ĉion eblan. Tio estas la telegramo, kiun vi ŝajne vidis per iu neklarigebla metodo. Mi ne diris al li kiom urĝe estas la danĝero, ĉar mi sciis ke li ne povas helpi, sed mi sendis la veron al la patro de la junulino, kaj li tre malsaĝe kontaktis Godfreon. Do Godfreo tuj venis preskaŭ freneze, kaj li restis en tia stato, genuante ĉe la fino de ŝia lito, ĝis ĉi-matene la morto finis ŝian suferadon. Jen la fino, s-ro Holmso, kaj mi certas ke mi povas fidi je via diskreteco kaj tiu de via amiko.”
“Venu, Vatsono,” diris li, kaj ni pasis el tiu domo de lamentado en la palan sunlumon de la vintra tago.
Kelkaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.
Mi aparte dankas al Simon Henleyano de la Rugbea Klubo de Oklahomo-urbo pro lia konsilo kaj lia helpo pri la rugbeaj terminoj en ĉi tiu rakonto.
Trikvarono [angle Three-Quarter ]: Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dankon al Fraser Dunbarde Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)
Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie.
Bando [angle pack ]: La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).
Driblado [angle dribbling ]: Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo.
Ludero [angle scrum ]: En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko.
Tuŝlinio [angle touch line ]: unu el la flankaj limoj de la ludejo.
Demetite piedbato [angle place kick ]: Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas.
25-linio [angle the 25-line ]: en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).
Demana piedbato [angle punt ]: Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.
Defaliga piedbato [angle drop kick ]: Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝis la grundon.
Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dankon al d-ro Sam Cornelius, DOpro ĉi tiu priskribo.)
Tranĉvundo en la tibio [angle hack ]: kaŭzita kiam oni piedbatis alian en la tibion — kompreneble, kontraŭregule.
Читать дальше