Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La aventuro de la malaperinta trikvarono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La aventuro de la malaperinta trikvarono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la malaperinta trikvarono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Novelo pri malaperinta rugbeisto el la kolekto “La reveno de Ŝerloko Holmso”.

La aventuro de la malaperinta trikvarono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la malaperinta trikvarono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Mi jam aŭdas pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj mi konscias pri via profesio — profesio, kiun mi tute ne aprobas.”

“Kaj tiele, doktoro, vi akordas kun ĉiuj krimuloj ĉi-landaj,” diris mia amiko kviete.

“Ĝis la punkto ke viaj penadoj kondukas al la subpremado de la krimo, sinjoro, ĉiu respondeca civitano devas subteni ilin, kvankam mi ne povas dubi, ke la oficiala polico estas tute sufiĉa tiucele. Vian profesion oni povas kritiki, kiam vi enŝovas vin mem en la sekretojn de privataj individuoj, kiam vi malkaŝas familiajn aferojn pli bone kaŝitajn, kaj parenteze kiam vi malŝparas la tempon de homoj, kiuj estas pli okupataj ol vi. Nuntempe, ekzemple, mi devas verki referaĵon anstataŭ babili kun vi.”

Sendube doktoro kaj tamen la interparolo pruvu pli grava ol la referaĵo - фото 6

“Sendube, doktoro, kaj tamen la interparolo pruvu pli grava ol la referaĵo. Parenteze, mi diru al vi ke ni agas male rilate al tio, kion vi ĝuste kulpigas, kaj ke ni penas malebligi ĉiun ajn publikan eksponon pri privataj aferoj, kiu devas necese sekvi kiam la afero estas en la manoj de la oficiala polico. Vi taksu min kiel neregulan pioniron, kiu antaŭas la regulan policon de la lando. Mi venas por demandi de vi pri s-ro Godfreo Staŭntono.”

“Kion pri li?”

“Vi konas lin, ĉu ne?”

“Li estas intima amiko mia.”

“Ĉu vi konscias, ke li malaperis?”

“Ho, vere!” Ne ŝanĝiĝis la fortika mieno de la kuracisto.

“Li foriris sian hotelon lastan nokton — oni ne plu aŭdas pri li.”

“Sendube li revenos.”

“Morgaŭ estas la futbala matĉo de la universitata ĉefteamo.”

“Mi ne simpatias kun ĉi tiuj infanecaj ludoj. Mi profunde interesiĝas pri la sorto de la junulo, pro tio ke mi konas kaj ŝatas lin. La futbala matĉo tute ne koncernas min.”

“Mi depostulas vian simpation, do, en mia enketo pri la sorto de s-ro Staŭntono. Ĉu vi scias kie li estas?”

“Certe ne.”

“Ĉu vi ne vidas lin de post la hieraŭa tago?”

“Ne.”

“Ĉu estas s-ro Staŭntono sana?”

“Tutcerte.”

“Ĉu vi scias ĉu li estis iam malsana?”

“Neniam.”

Holmso metas paperaĵon antaŭ la okulojn de la kuracisto. “Do eble vi klarigos ĉi tiun fakturon por dek tri gineoj, pagitaj de s-ro Godfreo Staŭntono al d-ro Lezlio Armstrongo de Kembriĝo. Mi elprenis ĝin el inter la paperoj sur lia tablo.”

La kuracisto ruĝiĝis pro kolero.

“Mi ne sentas ke mi devas klarigi tion al vi, s-ro Holmso.”

Holmso remetas la fakturon en sian notlibron. “Se vi preferas publikan klarigon, tio devas okazi pli-malpli baldaŭ,” diris li. “Mi jam diras al vi ke mi povas silentigi tion, kion aliaj devos publikigi, kaj vere vi estus pli saĝa konfidi tute en mi.”

“Mi scias nenion.”

“Ĉu s-ro Staŭntono kontaktis vin el Londono?”

“Certe ne.”

“Ho ve — la poŝtkontoro denove!” Holmso suspiris lace, “plej urĝan telegramon ekspedis Godfreo Staŭntono en Londono je 6:15 hieraŭan vesperon — telegramon, sendube ligitan al lia malapero — kaj tamen ĝin vi ne ricevis. Tre kulpa. Mi devos certe iri al la kontoro kaj plendi.”

D-ro Lezlio Armstrongo eksaltis de malantaŭ sia tablo kaj lia malhela vizaĝo estis karmezina pro kolorego.

“Mi postulegas ke vi forlasu mian domon, sinjoro,” li diris. “Vi povas diri al via dunganto, lordo Mont-Jakobo, ke mi ne deziras trakti aŭ lin aŭ liajn perantojn. Ne, sinjoro — eĉ ne alian vorton!” li sonorilis furioze. “Johano, forkonduku ĉi tiujn sinjorojn!” Pompa ĉefservisto severe elkondukis nin al ĉefpordo, kaj ni trovis nin en la strato. Holmso eksplodis en ridado.

“D-ro Lezlio Armstrongo certe estas homo de vigleco kaj karaktero,” diris li. “Mi neniam konas viron, kiu, se li celus siajn talentojn tiele, estas tiel taŭga ŝtopi la breĉon lasita de la fifama Moriarto. [15] [15] Moriarto [angle Moriarty ]: estis la plej danĝera antagonisto de Ŝerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”. Kaj nun, mia povra Vatsono, ni estas ĉi tie senhelpaj kaj sen amikoj en ĉi tiu negastema urbo, kiun ni ne povas forlasi sen forlasi nian enketon. Ĉi tiu eta gastejo ĝuste kontraŭ la domo de Armstrongo estas aparte adaptita por ni. Se vi luos antaŭan ĉambron kaj aĉetos necesaĵojn por la nokto, mi havu tempon por fari kelkajn esplorojn.”

Tamen, ĉi tiuj malmultaj esploroj daŭris pli longe ol imagis Holmso, ĉar li ne revenis al la gastejo ĝis preskaŭ la naŭa. Li estis pala kaj deprimita, polvmakulita, ellaciĝinta kaj malsata. Malvarmaj manĝaĵoj pretis surtable, kaj kiam li satiĝis kaj bruligis sian pipon, li estas preta preni la duonkomikan kaj tute filozofan sintenon naturan al li kiam fuŝas aferoj. La sono de kaleŝaj radoj igis lin leviĝi kaj ekrigardi el la fenestro. Sub la brilego de la gaslampo, duonkaleŝo kaj griza ĉevalparo staris antaŭ la pordo de la kuracisto.

“Ĝi jam estas for tri horojn,” diris Holmso, “ĝi foriris je duono post la sesa, kaj jen ĝi revenas. Tio faras radiuson de dek kvin aŭ dudek kilometroj, kaj okazas unufoje aŭ iam dufoje ĉiutage.”

“Tio ne estas nekutima al praktikanta kuracisto.”

“Sed efektive Armstrongo ne estas praktikanta kuracisto. Li estas lekcianto kaj konsultanto, sed li ne zorgas pacientaron, kiu distrus lin de liaj verkaĵoj. Kial do li vojaĝas tiom longe, tio devus treege ĉagreni al li, kaj kiun li vizitas?”

“Lia koĉero...”

“Mia kara Vatsono, ĉu vi povas dubi ke mi unue demandis al li? Mi ne scias ĉu estas pro lia propra natura depravacio aŭ pro la instigo de lia mastro, sed li estis sufiĉe malĝentila atakigi hundon kontraŭ mi. Nek la hundo nek la viro ŝatis la aspekton de mia bastono. Tamen la afero malsukcesis. Post tio nia relato estis ĝenata, kaj pluaj enketoj ne eblas. Ĉion, kion mi scias, mi akiris de amika tieulo en la korto de nia propra gastejo. Li diris al mi pri la kutimoj de la kuracisto kaj pri liaj ĉiutagaj vojaĝoj. Tiumomente por doni la veron al liaj vortoj, la kaleŝo alvenis al la pordo.”

“Ĉu vi povis sekvi?”

“Bonege, Vatsono! Vi scintilas ĉi-vespere. La ideo ja venis en mian kapon. Estas, kiel vi jam rimarku, bicikla butiko apud nia gastejo. Tien mi hastis, kaj luis biciklon, kaj povis ekiri antaŭ ol la kaleŝo estus tute preter videbleco. Mi rapide atingis ĝin, kaj tiam, restis diskrete for ĉirkaŭ cent metrojn. Mi sekvis ties lumon ĝis ni postlasis la urbon. Ni estis tute sur kampara vojo kiam io ĝena okazis. La kaleŝo haltis, la kuracisto elkaleŝiĝis kaj iris rapide al la loko kie mi ankaŭ haltis, kaj diris al mi laŭ bonega sardona maniero, ke li timas ke la vojo estas mallarĝa, kaj ke li esperas ke lia kaleŝo ne malpermesas la pasadon de mia biciklo. Nenio povas esti pli admirinde ol lia maniero. Tuj mi biciklis preter la kaleŝon, kaj restante sur ĉefvojo, mi veturis kelkajn kilometrojn, kaj tiam restis en oportuna loko por vidi ĉu la kaleŝo preterpasos. Estis neniu indiko, tamen, kaj do estas evidente ke ĝi turniĝis en unu el kelkaj flankvojoj, kiujn mi jam observis. Mi ree biciklis, sed ne vidis la kaleŝon, kaj nun, kiel vi konstatas, ĝi revenis post mi. Kompreneble, komence mi ne havis apartan kialon ligi ĉi tiujn vojaĝojn al la malapero de Godfreo Staŭntono, kaj mi nur emis enketi pri ili por la ĝenerala kialo ke ĉio koncerne al d-ro Armstrongo nuntempe interesas nin, sed, nun, kiam ni trovis ke li tiom vigle gvatas kontraŭ iu, kiu sekvus lin dum tiuj eksursoj, la afero ŝajnas pli grava, kaj mi ne estos kontenta antaŭ ol mi klarigos la aferon.”

“Ni povas sekvi lin morgaŭ.”

“Ĉu ni povas? Ne estas tiel facile kiel vi opinias. Vi ne konas la kembriĝ-graflandan pejzaĝon. Ĝi ne utilas por kaŝado. La tuta kamparo, kiun mi trapasis ĉi-vesperon, estas ebena kiel la manplato kaj pli-malpli senarbara, kaj la viro, kiun ni spuras, ne estas stulta, kiel li bone montris ĉi-vesperon. Mi telegrafis al Overtono por ke li sciigu nin ĉe ĉi tiu adreso pri freŝaj disvolviĝoj en Londono, kaj dume ni povas nur koncentri nian atenton je d-ro Armstrongo, kies nomon la helpema komizino permesis al mi legi en la kopio de la urĝa mesaĝo de Staŭntono. Li scias kie estas la junulo, pri tio mi ĵuras. Kaj se li scias, ni estos kulpaj se ankaŭ ni ne povos scii. Nun mi devas konfesi ke la avantaĝo estas ĉe li, kaj kiel vi scias, Vatsono, mi ne kutime permesas lasi aferojn tiele.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x