Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Escepton faris kelkaj sinjoroj (same kiel ankaŭ en la polica direkcio), kiuj ne prenis la leĝon tiel strikte, ĉar ĉie eblas trovi tritikon inter agrostemo.

Al tia sinjoro oni alkondukis Švejkon por enketo. Iom aĝa sinjoro de bonanima mieno, kiu iam, enketante konatan murdiston Valeš, neniam forgesis al li diri: “Bonvolu sidiĝi, sinjoro Valeš, ĉi-momente estas ĉi tie libera seĝo.”

Kiam oni alkondukis Švejkon, li kun sia denaska afablo petis lin sidiĝi kaj diris:

“Ĉu vi do estas tiu sinjoro Švejk?”

“Mi opinias,” respondis Švejk, “ke tiu mi devas esti, ĉar ankaŭ mia paĉjo estis Švejk kaj la panjo sinjorino Švejk. Mi ne povas fari al ili tian malhonoron, ke mi malkonfesu mian nomon.”

La vizaĝon de la enketa juĝeja konsilisto laŭflugis afabla rideto:

“Vi kuiris al vi ja belan kaĉon. Vi havas multe da tio sur la konscienco.”

“Mi havas ĉiam multe da tio sur la konscienco,” diris Švejk, ridetante ankoraŭ pli afable ol sinjoro juĝeja konsilisto, “povas esti, ke mi havas da tio sur la konscienco eĉ pli ol bonvolas havi vi, via moŝto.”

“Tio vidiĝas laŭ la protokolo, kiun vi subskribis,” diris la juĝeja konsilisto per ne malpli afabla tono, “ĉu oni ne faris sur vin ian premon ĉe la polico?”

“Tute ne, via moŝto. Mi mem ilin demandis, ĉu mi tion subskribu, kaj kiam ili diris, ke mi subskribu, mi ilin obeis. Ja mi ne interbatiĝus kun ili pro mia propra subskribo. Per tio mi nepre al mi ne helpus. Devas esti ordo.”

“Sinjoro Švejk, ĉu vi sentas vin tute sana?”

“Tute sana, tion ne tute, viamoŝta sinjoro konsilisto. Mi havas reŭmatismon, mi ŝmiras min per opodeldoko.”

La maljuna sinjoro denove afable ekridetis: “Kion vi dirus al tio, se ni igus vin esplori fare de kriminalaj kuracistoj?”

“Mi opinias, ke mi ne fartas tiom malbone, por ke tiu sinjoroj superflue perdu pro mi la tempon. Min esploris jam sinjoro doktoro en la polica direkcio, ĉu mi ne havas gonoreon.”

“Nu, sinjoro Švejk, ni tion tamen nur provos per sinjoroj kriminalaj kuracistoj. Ni formos komisionon kiel decas, vin ni metos en enketan arestejon kaj vi intertempe bone ripozos. Nun ankoraŭ unu demandon. Laŭ la protokolo vi laŭdire proklamis kaj disvastigis, ke nun baldaŭ eksplodos la milito?”

“Tiu, mi petas, eksplodos en la plej proksima tempo, viamoŝta sinjoro konsilisto.”

“Kaj ĉu de tempo al tempo ne kaptas vin paroksismoj?”

“Tiuj, mi petas, min ne kaptas, nur iam preskaŭ kaptis min aŭtomobilo sur Karolo-placo, sed tio okazis jam antaŭ vico da jaroj.”

Per tio estis la enketo finita, Švejk prezentis la manon al sinjoro juĝeja konsilisto kaj reveninte en sian ĉambreton, diris al siaj kunuloj:

“Do, pro la murdo al sinjoro arkiduko Ferdinando esploros min kriminalaj kuracistoj.”

“Ankaŭ min ili jam esploris,” diris juna viro, “tio estis en la tempo, kiam mi venis antaŭ tribunalon pro ŝtelitaj tapiŝoj. Oni rekonis min mense malforta. Nun mi forŝakris vaporan draŝmaŝinon kaj oni povas fari al mi nenion. Hieraŭ diris al mi mia advokato, ke se foje oni deklaris min mense malforta, ke mi devas havi el tio prosperon jam dum la tuta vivo.”

“Mi tute ne fidas al kriminalaj kuracistoj,” rimarkis viro de inteligenta mieno. “Foje, kiam mi falsis kambiojn, por okazo de bezono mi vizitadis prelegojn de doktoro Heveroch [24] d-ro Antono Heveroch, profesoro de psikiatrio, direktoro de la landa mensmalsanulejo en Prago. , kaj kiam oni min kaptis, mi simulis paralizulon ĝuste tiel, kiel sinjoro doktoro Heveroch lin priskribis. Dum esploro mi ekmordis unu kriminalan kuraciston en la kruron, eltrinkis inkon el ujo kaj, pardonu, sinjoroj, fekis antaŭ la tuta komisiono en angulon. Sed pro tio, ke al unu el ili mi tramordis la suron, oni rekonis min tute sana kaj mia afero estis perdita.”

“Mi tute ne timas la esploron fare de tiuj sinjoroj,” proklamis Švejk; “kiam mi soldatis, esploris min bestokuracisto kaj finiĝis tio tute bone.”

“Kriminalaj kuracistoj estas kanajloj,” diris etkreska ŝrumpa viro, “antaŭnelonge sur mia herbejo oni hazarde elfosis skeleton kaj kriminalaj kuracistoj asertis, ke tiu skeleto estis murdita per kontuzanta objekto en la kapon antaŭ kvardek jaroj. Mi aĝas tridek ok jarojn kaj estas malliberigita, kvankam mi posedas atestojn pri bapto, naskiĝo kaj loĝloko.”

“Mi opinias,” diris Švejk, “ke ni rigardu ĉion el la pli bona flanko. Ĉiu povas erari kaj devas erari, des pli, ju pli li pri io meditas. Kriminalaj kuracistoj estas homoj kaj homoj havas siajn mankojn. Kiel foje en Nusle, ĝuste ĉe la ponto trans Botič [25] rivereto en Prago. , kiam mi estis survoje hejmen de ‘Ĉe Banzet’, venis al mi nokte sinjoro kaj ekbategis min per klabo sur la kapon; kaj kiam mi kuŝis sur la tero, li prilumis min kaj diris: ‘Tio estas eraro, tio ne estas li!’ Kaj tio, ke li eraris, kolerigis lin tiom, ke li ekbatis min ankoraŭfoje sur la dorson. Tio estas jam en la homa naturo, ke la homo eraras ĝis sia morto. Kiel tiu sinjoro, kiu nokte trovis duonfrostiĝintan rabian hundon, prenis ĝin hejmen kaj ŝovis ĝin al sia edzino en la liton. Kiam la hundo varmiĝis kaj retrovis la fortojn, ĝi mordvundis la tutan familion kaj la plej junan idon en lulilo disŝiris kaj forvoris. Aŭ mi diros al vi ekzemplon, kiel en nia domo eraris tornisto. Per ŝlosilo li malfermis al si la preĝejon en Podolí [26] praga kvartalo. , opiniante esti hejme, en la sakristio li demetis la ŝuojn, ĉar li supozis, ke tio estas ilia kuirejo, kuŝiĝis sur altaron, ĉar li opiniis, ke li estas hejme en la lito, kaj metis sur sin iujn tukojn kun sanktaj surskriboj kaj sub la kapon — por havi ĝin alte — li metis al si evangelion kaj ankoraŭ aliajn konsekritajn librojn. Matene trovis lin la sakristiano, kaj la tornisto, konsciinte ĉion, tute bonanime al li diris, ke tio estas eraro. ‘Bela eraro’, respondis la sakristiano, ‘se pro tia eraro ni devas denove konsekri la preĝejon.’ Poste tiu tornisto staris antaŭ kriminalaj kuracistoj kaj tiuj al li pruvis, ke li estis tute juĝokapabla kaj sobra, ĉar se li estus ebriega, li laŭdire ne sukcesus ŝovi tiun ŝlosilon en serurtruon de la preĝeja pordo. Poste tiu tornisto mortis en la malliberejo Pankrác. Mi donos al vi ankaŭ ekzemplon, kiel en Kladno eraris polica luphundo de konata ĝendarma kapitano Rotter. La kapitano Rotter bredis tiujn hundojn kaj faris provojn kaptadi per ili vagabondojn, ĝis ĉiuj senhejmuloj komencis la regionon ĉirkaŭ Kladno eviti. Tial li ordonis, ke ĝendarmoj alkonduku ajnan suspektan ulon, kiom ajn tio kostu. Foje ili do venigis al li sufiĉe dece vestitan homon, kiun oni trovis sidanta sur arbostumpo en arbaroj ĉe Lány. La kapitano tuj igis detranĉi de lia jako peceton da basko, tiun donis priflari al siaj policaj hundoj kaj tiun homon oni poste forkondukis en brikfarejon malantaŭ la urbo kaj sur liajn spurojn ellasis tiujn dresitajn hundojn, kiuj lin trovis kaj alkondukis denove reen. Poste tiu homo devis grimpi sur eskalo en subtegmenton, salti trans muron kaj en fiŝlagon, kaj la hundoj malantaŭ li. Fine montriĝis, ke tiu homo estis ĉeĥa radikala deputito, kiu ekveturis al ekskurso en arbarojn ĉe Lány, kiam jam tedis lin sidi en la parlamentejo. Tial mi diras, ke homoj havas siajn mankojn, ke ili eraras, klerulo same kiel stulta, nekulturita idioto. Eraras eĉ ministroj.”

La komisiono de kriminalaj kuracistoj, kiu havis la taskon decidi, ĉu la mensa horizonto de Švejk respondas aŭ ne respondas al ĉiuj tiuj krimoj, pri kiuj oni lin akuzis, konsistis el tri neordinare seriozaj sinjoroj de tia pensmaniero, ke opinio de ĉiu unuopulo rimarkinde diferencis de kia ajn opinio de la du ceteraj.

Estis ĉi tie reprezentitaj tri diversaj sciencaj skoloj kaj psikiatriaj konceptoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x