• Пожаловаться

Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Юмористическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Jaroslav Hašek Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Jaroslav Hašek: другие книги автора


Кто написал Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“La ideo pri atenco estas tiel simpla kiel la ovo de Kolumbo.”

“Same kiel tio, ke atendas vin Pankrác,” kompletigis lian eldiron polica komisaro dum enketo.

Tria konspirulo estis prezidanto de bonfara societo “Dobromil” en Hodkovičky. En la tago, kiam oni faris la atencon, “Dobromil” aranĝis ĝardenan feston kun koncerto. Venis ĉefĝendarmo por postuli, ke la partoprenantoj disiru, ke Aŭstrio funebras, al kio la prezidanto de “Dobromil” diris bonkore:

“Atendu momenton, ĝis oni finludos ‘Ho, slavoj’ [19] kontraŭmonarkia kanto pri tio, ke slavoj ne pereos, melodio de samtempa pola nacia himno. .”

Nun li sidis ĉi tie kun la kapo klinita kaj lamentis:

“En aŭgusto ni havos novan voĉdonadon pri la prezidantaro, se mi ne estos ĝis tiu tempo hejme, povas okazi, ke oni min ne elektos. Kiel prezidanto mi funkcias jam la dekan periodon. Tiun malhonoron mi ne postvivos.”

Strange ekludis la mortinto Ferdinando kun la kvara arestito, viro de pura karaktero kaj senmakula honoro. Plenajn du tagojn li evitis kian ajn interparolon pri Ferdinando; ĝis vespere en kafejo ĉe mariaĝo, superatutante trefreĝon per karoa sepo, li diris:

“Sep kugloj kiel en Sarajevo.”

Al la kvina viro, kiu — kiel li mem diris — sidas ĉi tie “pro la murdo al sinjoro arkiduko en Sarajevo”, ankoraŭ nun hirtiĝis la hararo kaj barbo pro teruro tiel, ke lia kapo memorigis tiun de grifono.

Tiu en restoracio, kie li estis arestita, ne diris eĉ unu vorton; li eĉ ne legis gazetojn pri la mortigo de Ferdinando kaj sidis ĉetable tute sola, kiam venis al li sinjoro, sidiĝis kontraŭ li kaj rapide al li diris:

“Ĉu vi legis tion?”

“Mi ne legis.”

“Ĉu vi scias pri tio?”

“Mi ne scias.”

“Kaj ĉu vi scias, pri kio temas?”

“Mi ne scias, pri tio mi ne zorgas.”

“Kaj tamen tio meritas vian intereson.”

“Mi ne scias, kio meritus mian intereson. Mi elfumos cigaron, trinkos miajn kelke da glasoj, vespermanĝos kaj ne legas ĵurnalojn. La gazetaro mensogas. Kial mi ekscitiĝu?”

“Ĉu vin do ne interesas eĉ tiu murdo en Sarajevo?”

“Min interesas tute neniu murdo, okazu ĝi en Prago, Vieno, Sarajevo aŭ Londono. Por tio ekzistas oficejoj, juĝejoj kaj la polico. Se oni iam ie iun murdis, bone al li okazis, kial li estis tiel stulta kaj nesingarda, ke li lasis sin mortigi.”

Tio estis liaj lastaj vortoj en tiu interparolo. De tiu tempo li nur laŭte ripetis en kvinminutaj paŭzoj:

“Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa.”

Tiujn vortojn li kriis ankaŭ ĉe la pordego de la polica direkcio, tiujn vortojn li ripetos, kiam oni veturigos lin al kriminala juĝejo en Prago kaj kun tiuj vortoj li enpaŝos ankaŭ sian ĉelon.

Elaŭskultinte ĉiujn tiujn terurajn konspirulajn historiojn, Švejk trovis konvena klarigi al ili absolutan senesperon de ilia situacio.

“La situacio de ni ĉiuj estas ege malbona,” li komencis siajn konsolajn vortojn, “tio ne estas vero, kion vi diras, ke al vi, al ni ĉiuj nenio povas okazi. Kial ni havus la policon, se ne por tio, ke ĝi punu nin pro niaj senbridaj faŭkoj. Se la tempo estas tiel danĝera, ke oni mortpafas arkidukojn, neniu povas miri, se oni kondukas lin al polica direkcio. Tion ĉion oni faras por brilo, por ke Ferdinando havu reklamon antaŭ sia entombigo. Ju pli da ni ĉi tie estos, des pli bone por ni, ĉar ni sentos nin pli gaje. Kiam mi soldatis, kelkfoje estis malliberigita duono de nia kompanio. Kaj kiom da senkulpaj homoj oni kondamnis. Kaj ne nur en soldatservo, sed ankaŭ de tribunaloj. Mi memoras, ke foje oni kondamnis ulinon, ke ŝi strangolis siajn novnaskitajn ĝemelojn. Kvankam ŝi ĵuris, ke ŝi ne povis strangoli ĝemelojn, se naskiĝis al ŝi nur unu knabineto, kiun ŝi sukcesis sufoki tute sendolore, oni kondamnis ŝin tamen nur pro duobla murdo. Aŭ tiu senkulpa cigano el Záběhlice [20] praga kvartalo. , kiu dum Kristnaska nokto enŝteliĝis en nutraĵvendejon. Li ĵuris, ke li iris nur sin varmigi, sed tio al li neniel helpis. Ho ve, se tribunalo prenas jam ion en siajn manojn. Sed tiu ‘ho ve’ devas esti. Eble ne ĉiuj homoj estas tiaj friponoj, kiel eblas pri ili supozi; sed kiel nun distingi bonulon de fiulo, precipe en la nuna, tiel streĉa tempo, kiam oni forpafis tiun Ferdinandon? Kiam mi soldatis ĉe ni en Budějovice, en arbaro malantaŭ ekzercejo iu mortpafis hundon de sinjoro kapitano. Eksciinte tion, li alvokis nin ĉiujn, vicigis kaj diras, ke eliru ĉiu deka viro. Mi, memkompreneble, ankaŭ estis la deka, kaj tiel ni staris en atentopozo kaj eĉ ne palpebrumis. La kapitano ĉirkaŭiras nin kaj diras: ‘Kanajloj, aĉuloj, fiuloj, makulaj hienoj, mi volus pro tiu hundo ŝovi vin ĉiujn en izolejojn, dishaki vin je nudeloj, mortpafi vin kaj fari el vi porciojn da peklitaj karpoj. Sed por ke vi sciu, ke mi vin ne indulgos, mi donas al vi ĉiuj dekkvartagan malpermeson forlasi la kazernon.’ Vidu do, tiam temis pri hundeto kaj nun eĉ pri sinjoro arkiduko. Kaj tial devas regi teruro, por ke tiu funebro estu pompa.”

“Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa,” ripetis la hirtiĝinta viro.

“Ankaŭ Jesuo Kristo estis senkulpa,” diris Švejk, “kaj ankaŭ lin oni krucumis. Nenie, neniam kaj por neniu gravis ia senkulpa homo. Fermi la faŭkon kaj plu servi, kiel oni diradis al ni dum la soldatservo. Tio estas la plej bona kaj la plej bela.”

Švejk kuŝiĝis sur tabulliton kaj kontente ekdormis.

Intertempe oni alkondukis du novajn virojn. Unu el ili estis bosniano. Li paŝis tra la kamero, dentgrincis kaj ĉiu dua lia vorto estis “fikivianpsikon”. Turmentis lin la imago, ke en la polica direkcio perdiĝos lia stratvendista korbo.

La alia nova gasto estis sinjoro Palivec, kiu, rimarkinte sian konaton Švejk, vekis lin kaj per tragikoplena voĉo ekvokis:

“Ankaŭ mi estas jam ĉi tie!”

Švejk kore skuis lian manon kaj proklamis:

“Mi vere ĝojas. Mi sciis, ke tiu sinjoro tenos la vorton, kiam li al vi diris, ke oni por vi venos. Tia akurateco estas bona afero.”

Sed sinjoro Palivec rimarkis, ke tia akurateco valoras merdon kaj flustre Švejkon demandis, ĉu la ceteraj arestitaj sinjoroj ne estas ŝtelistoj, ĉar tio povus al li, la negocisto, malutili.

Švejk klarigis al li, ke ĉiuj krom unu, kiu sidas ĉi tie pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice, apartenas al ilia kompanio arestita pro la arkiduko.

Sinjoro Palivec ofendiĝis kaj proklamis, ke li estas ĉi tie ne pro iu idiota arkiduko, sed pro sinjoro imeriestro. Kaj ĉar la ceterajn komencis tio interesi, li rakontis al ili, kiel muŝoj malpurigis al li sinjoron imperiestron.

“Ili lin aĉigis, bestioj,” li finis prezentadon de sian okazintaĵo, “kaj min ili fine alkondukis en malliberejon. Tion mi al la muŝoj ne pardonos,” li aldonis minace.

Švejk denove ekkuŝis, sed li ne dormis longe, ĉar oni venis por forkonduki lin al enketo.

Kaj tiel, suprenirante tra ŝtuparo al la tria sekcio cele de enketo, Švejk portis sian krucon sur la supron de Golgoto, mem ne konsciante sian martirecon.

Ekvidinte surskribon, ke estas malpermesite kraĉi sur la koridoroj, li petis la policiston ke tiu permesu al li kraĉi en ujon, kaj radiante sian naivon, li enpaŝis la kancelarion kun vortoj:

“Mi deziras bonan vesperon, sinjoroj, al vi ĉiuj kune.”

Anstataŭ respondo iu puŝis lin ĉe la ripoj kaj starigis antaŭ tablon, post kiu sidis sinjoro de malvarma ofica vizaĝo kun trajtoj de besta krueleco, kvazaŭ li ĵus elfalus el la libro de Lombroso [21] Cesare Lombroso, itala profesoro pri psikiatrio, kiu klopodis pruvi, ke heredita korpa strukturo de krimuloj estas la kaŭzo de iliaj krimoj. “Pri krimulaj tipoj”.

Li sangsoife ekrigardis Švejkon kaj diris:

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.