Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Agrablan someron ni havas,” komencis Bretschneider sian seriozan parolon.
“Ĉio tio valoras merdon,” respondis Palivec, metante la subtasojn en vitroŝrankon.
“‘Bele’ oni faris tion al ni en tiu Sarajevo,” ekparolis Bretschneider kun malforta espero.
“En kiu Sarajevo?” demandis Palivec, “ĉu en tiu vinejo en Nusle? Tie oni interbatiĝas ĉiutage, vi ja scias, Nusle.”
“En la bosnia Sarajevo, sinjoro gastejestro. Oni mortpafis tie sinjoron arkidukon Ferdinando, kion vi pri tio opinias?”
“En tiajn aferojn mi min ne miksas, kun tio ĉiu kisu al mi la pugon,” respondis sinjoro Palivec dece, ekbruligante sian pipon. “Miksi sin en tion en la nuna tempo, tio povus rompi la nukon al kiu ajn homo. Mi estas negocisto, se iu venos kaj mendos bieron, mi ĝin al li elkranos. Sed ia Sarajevo, politiko aŭ la mortinto arkiduko, tio nin ne koncernas, el tio rezultas nenio, nur Pankrác [10] komprenu “malliberejo en praga kvartalo Pankrác”.
.”
Bretschneider eksilentis kaj seniluzie ĉirkaŭrigardis la sengastan ejon.
“Ĉi tie iam pendis bildo de sinjoro imperiestro,” li ekparolis denove post momento, “ĝuste tie, kie nun troviĝas la spegulo.”
“Jes, en tio vi pravas,” respondis sinjoro Palivec, “ĝi pendis tie kaj fekis sur ĝin muŝoj, tial mi metis ĝin en subtegmenton. Vi ja scias, iu povus permesi al si eĉ ian aludon kaj el tio povus rezulti malagrablaĵoj. Ĉu mi tion bezonas?”
“En tiu Sarajevo estis tio ŝajne tre aĉa, sinjoro gastejestro.”
Al tiu ĉi ruze rekta rimarko sinjoro Palivec respondis neordinare singarde: “En tiu ĉi jarsezono en Bosnio kaj Hercegovino ordinare terure varmegas. Kiam mi tie soldatis, al nia ĉefleŭtenanto oni devis meti glacion sur la kapon.”
“Ĉe kiu regimento vi soldatis, sinjoro gastejestro?”
“Tian bagatelon mi ne memoras, pri tia idiotaĵo mi neniam interesiĝis kaj neniam mi pri tio scivolis,” respondis sinjoro Palivec, “troa scivolemo malutilas.”
La kaŝpolicisto Bretschneider definitive silentiĝis kaj lia nubmieno pliboniĝis nur post alveno de Švejk, kiu, enirinte la gastejon, mendis nigran bieron kun jena rimarko: “Ankaŭ en Vieno oni havas hodiaŭ funebron.”
La okuloj de Bretschneider eklumis plenaj de espero kaj li diris koncize:
“En Konopiště flirtas dek nigraj flagoj.”
“Pli konvenus dekdu,” respondis Švejk, farinte gluton.
“Kial vi opinias, ke dekdu?” demandis Bretschneider.
“Por ke tio estu kompleto, dekduo, tion eblas pli facile kalkuli kaj po dekduoj ĉiam pli malmultekoste aĉeti,” respondis Švejk.
Regis silento, kiun rompis Švejk mem per ĝemo:
“Li estas do jam tie en la sino de Dio, Dio donu al li eternan gloron. Li eĉ ne ĝisvivis por iĝi imperiestro. Kiam mi soldatis, generalo falis de sur sia ĉevalo kaj tute senĝene mortiĝis. Oni volis lin helpi, ree sidigi lin sur la ĉevalon, kaj miras, ke li estas tute morta. Kaj ankaŭ lin atendis avanco al feldmarŝalo. Tio okazis ĉe soldata parado. Tiuj paradoj neniam kondukas al io bona. Ankaŭ en Sarajevo estis parado. Mi memoras, ke foje ĉe tia parado mankis al mi dudek butonoj sur la uniformo, oni malliberigis min pro tio en izolejon por dekkvar tagoj kaj kapriole ligita mi kuŝis du tagojn kiel Lazaro. Sed en la armeo devas esti disciplino, alie ĉiu ĉion neglektus. Nia ĉefleŭtenanto Makovec ĉiam al ni diris: ‘Disciplino devas ekzisti, kretenaj uloj, alie vi grimpus sur arbojn kiel simioj, sed soldatservo faros el vi homojn, stultaj idiotoj.’ Kaj ĉu tio ne estas vero? Imagu parkon, ni diru tiun sur Karoloplaco, kaj sur ĉiu arbo soldaton sen disciplino. Tion mi ĉiam plej multe timis.”
“En Sarajevo faris tion serboj,” ligis la parolon Bretschneider.
“En tio vi eraras,” respondis Švejk, “tion faris turkoj, pro Bosnio kaj Hercegovino.” Kaj Švejk prezentis sian opinion pri la internacia politiko de Aŭstrio en Balkanio. En la jaro 1912 turkoj malvenkis kontraŭ Serbio, Bulgario kaj Grekio. Ili volis, ke Aŭstrio al ili helpu, kaj kiam tio ne okazis, ili mortpafis Ferdinandon.
“Ĉu vi amas turkojn?” turnis sin Švejk al la gastejestro Palivec, “ĉu vi amas tiujn paganajn hundojn, diru, ke ne?”
“Gasto kiel gasto,” respondis Palivec, “eĉ la turko. Por ni negocistoj ne ekzistas politiko. Ĉiu pagu sian bieron, sidu en la gastejo kaj babilu, kion li volas. Tio estas mia principo. Ĉu al tiu nia Ferdinando faris tion serbo aŭ turko, katoliko aŭ mahometano, anarkisto aŭ ĉeĥa radikalulo, por mi estas ĉio tio egala.”
“Bone, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider, ree perdanta la esperon, ke iu el tiuj du lasos sin kapti, “sed vi devas konfesi, ke tio estas granda perdo por Aŭstrio.”
Anstataŭ la gastejestro respondis Švejk: “Perdo tio estas, tion oni ne povas nei. Terura perdo. Ferdinandon ne eblas anstataŭigi per ia kreteno. Domaĝe, ke li ne estis ankoraŭ pli grasa.”
“Kion vi per tio pensas?” vigliĝis Bretschneider.
“Kion mi per tio pensas?” respondis Švejk kontente, “nur ĉi tion. Se li estus pli grasa, trafus lin apopleksio certe jam tiam, kiam en Konopiště li peladis maljunulinojn [11] arkiduko Ferdinando kaj lia edzino estis ege avaraj kaj tre severe traktis la vilaĝanojn en Konopiště.
kolektantajn en lia ĉasdistrikto sekajn branĉetojn kaj fungojn, kaj li ne devus morti per tia skandala maniero. Se mi tion imagas — onklo de sinjoro imperiestro, kaj oni lin mortpafis. Tio estas ja malhonoro, la gazetaro estas plena de tio. Antaŭ jaroj ĉe ni en Budějovice [12] ĝuste České Budějovice, la plej granda urbo de suda Bohemio.
dum sensignifa kverelo sur la vendoplaco oni mortpikis brutkomerciston, certan Břetislav Ludvík. Li havis filon Bohuslav kaj kien ajn tiu venis vendi porkojn, tie oni aĉetis de li nenion kaj ĉiu diris: ‘Tio estas filo de tiu mortpikito, certe ankaŭ li estas bela fripono!’ Li saltis de sur la ponto en Krumlov en la riveron Vltava, oni lin eltiris, revivigis, ĉerpis el li akvon, kaj li mortis en brakoj de kuracisto, kiam tiu donis al li injekton.”
“Vi havas ja strangajn komparojn,” diris Bretschneider signifoplene, “unue vi parolas pri Ferdinando kaj poste pri brutkomercisto.”
“Ho ne, mi ne havas,” defendis sin Švejk, “dio min gardu, ke mi volu kompari iun kun iu alia. Sinjoro gastejestro min konas. Ke mi neniam kaj neniun komparis kun iu alia, ĉu?. Mi nur ne volus esti en la haŭto de tiu vidvino post la arkiduko [13] eraro de la aŭtoro, krom arkiduko Ferdinando oni mortpafis ankaŭ lian edzinon.
. Kion ŝi nun faros? La infanoj estas orfoj, la bienaro en Konopiště sen mastro. Ĉu denove edziniĝi al iu nova arkiduko? Kion ŝi gajnus, ŝi veturus kun li denove Sarajevon kaj vidviniĝus la duan fojon. Antaŭ jaroj en Zliv ĉe Hluboká estis forstisto, li havis tian malbelan nomon Peniseto. Mortpafis lin ŝtelĉasantoj kaj restis post li vidvino kun du infanoj kaj post unu jaro ŝi prenis al si denove forstiston, Jozefon Šavel el Mydlovary. Kaj ankaŭ tiun oni al ŝi mortpafis. Poste ŝi edziniĝis la trian fojon, prenis al si denove forstiston kaj diris: ‘Ĉiu trio plaĉas al Dio. Se nun tio estos sensukcesa, mi ne scios, kion fari.’ Kompreneble, ke tiun oni ankaŭ mortpafis, kaj tiam ŝi havis kun tiuj forstistoj jam ses infanojn. Ŝi estis eĉ en kancelario de sinjoro princo en Hluboká kaj plendis, kian turmenton ŝi havas kun forstistoj. Oni do rekomendis al ŝi fiŝgardiston Jareš el la bastiono de Ražice. Kaj kion vi al tio dirus, tiun oni al ŝi dronigis, kiam li fiŝkaptis en lago, kaj kun li ŝi havis du infanojn. Poste ŝi prenis al si bestokastriston el Vodňany kaj tiu foje nokte mortbatis ŝin per hakilo kaj iris memvole sin denunci. Kiam poste oni pendumis lin ĉe regiona juĝejo en Písek, li formordis la nazon de pastro, proklamis, ke li pentas tute nenion kaj diris ankoraŭ ion tre malbelan pri sinjoro imperiestro.”
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.