Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Ĉu vi ne scias, kion li diris?” demandis Bretschneider per esperplena voĉo.

“Tion mi ne povas al vi sciigi, ĉar neniu kuraĝis tion ripeti. Sed laŭdire temis pri io tiel terura kaj horora, ke ĉeestanta juĝeja konsilisto pro tio freneziĝis kaj ankoraŭ nun oni tenas lin en izolejo, por ke tio ne malkaŝiĝu. Tio ne estis nur ordinara ofendo al sinjoro imperiestro, kian oni faras en ebriego.”

“Kaj kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” demandis Bretschneider.

“Sinjoroj, mi petas, ŝanĝu la temon,” ekparolis la gastejestro Palivec, “sciu, mi tion ne ŝatas. Oni ellasas ion el la faŭko kaj poste tion bedaŭras.”

“Kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” ripetis Švejk, “diversajn. Ebriiĝu, igu ludi al vi la aŭstran himnon kaj aŭskultu, kiel vi parolos. Vi elpensos pri sinjoro imperiestro tiom da aferoj, ke se nur duono de tio estus vera, sufiĉus tio por malhonorigi lin por la tuta vivo. Sed li, la maljuna sinjoro, tion vere ne meritas. Konsideru jenon. Kiel maturaĝa li perdis sian junetan filon Rudolfo [14] unusola filo de Francisko Jozefo la unua perdis sian vivon en la j. 1889 pro kaŭzoj ĝis nun nekonataj. . Lian edzinon Elizabeta oni mortpikis per fajlilo, poste perdiĝis al li Johano Orth [15] eksarkiduko Johano, kiu rezignis sian titolon kaj akceptis civilan nomon Orth, perdiĝis en la j. 1890. ; lian fraton, imperiestron de Meksikio [16] arkidukon Ferdinando Maksmiliano oni pafekzekutis en la j. 1867. , oni pafekzekutis ĉe muro de fortikaĵo. Nun plie liaj maljunaj ostoj ĝisvivis, ke oni mortpafis lian oĉjon. Por tio la homo devus havi nervojn el ŝtalo. Kaj poste ia ebriegulo ricevas ideon komenci lin insulti. Se nun io eksplodus, mi irus libervole kaj servus al sinjoro imperiestro ĝis mia lasta spiro.”

Švejk faris profundan gluton kaj daŭrigis: “Ĉu vi opinias, ke sinjoro imperiestro lasos tion ĉi-tiel? Vi konas lin malbone. La milito kontraŭ turkoj estas neevitebla. Vi mortigis mian oĉjon, jen do havu sur la faŭkon. La milito certas. Serbio kaj Rusio helpos nin en tiu milito. Estos masakro.”

En tiu profeta momento Švejk aspektis bele. Lia naiva vizaĝo, ridetanta kiel plenluno, entuziasme brilis. Por li ĉio estis tute klara.

“Povas esti,” li daŭrigis, prezentante la estontecon de Aŭstrio, “ke en la okazo de milito kontraŭ Turkio atakos nin germanoj, ĉar germanoj kaj turkoj interfratiĝas. Ili estas tiaj ruzeguloj, ke en la mondo ne ekzistas al ili egalaj. Sed ni povas alianci nin kun Francio, kiu soifas venĝon kontraŭ Germanio [17] pro malvenko en franca-germana milito en la j. 1870-1871. ekde la sepdekunua jaro. Kaj jam tio iros. La milito eksplodos, mi ne diros al vi pli.”

Bretschneider leviĝis kaj solene proklamis: “Pli vi ne devas diri, iru kun mi en la koridoron, tie mi diros ion al vi.”

Švejk eliris malantaŭ la kaŝpolicisto en la koridoron, kie atendis lin eta surprizo, kiam lia bierkunulo montris al li “agleton” [18] dukapa aglo (ĝuste: aglino) estis ŝtata emblemo de Aŭstri-Hungario. Kaŝpolicistoj havis ladan rondan insignon kun tiu ĉi emblemo, per kio ili pruvis sian identecon al arestitoj. kaj proklamis, ke li Švejkon arestas kaj tuj forkondukos al polica direkcio. Švejk klopodis klarigi, ke tiu sinjoro ŝajne eraras, ke li, Švejk, estas absolute senkulpa kaj ne diris eĉ unu vorton, kiu povus iun ofendi.

Sed Bretschneider al li respondis, ke Švejk vere kulpiĝis pri kelke da punindaj faroj, inter kiuj ĉefan rolon ludas la krimo de ŝtatperfido.

Poste ili revenis en la gastejon kaj Švejk diris al sinjoro Palivec:

“Mi havis kvin bierojn kaj kornbulkon kun kolbaseto. Nun donu al mi ankoraŭ glaseton da prunbrando kaj mi devas jam iri, ĉar mi estas arestita.”

Bretschneider montris la agleton al sinjoro Palivec, momenton lin rigardis kaj poste demandis:

“Ĉu vi estas edziĝinta?”

“Mi estas.”

“Kaj ĉu via edzino kapablas estri la negocon anstataŭ vi dum via foresto?”

“Ŝi kapablas.”

“Tio do estas en ordo, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider gaje, “alvoku ĉi tien vian edzinon, transdonu al ŝi tion kaj vespere ni por vi alveturos.”

“Ne faru al vi pro tio la zorgojn,” konsolis lin Švejk, “mi iras tien nur pro ŝtatperfido.”

“Sed pro kio mi?” lamentis sinjoro Palivec, “mi estis ja tiel singarda.”

Bretschneider ekridetis kaj triumfe proklamis:

“Pro tio, ke vi diris, ke muŝoj fekis sur sinjoron imperiestron. Oni jam elpelos al vi tiun sinjoron imperiestron el la kapo.”

Kaj Švejk forlasis la gastejon ‘Ĉe la kaliko’ en akompano de la kaŝpolicito, kiun li demandis, rigardante lian vizaĝon kun sia bonula rideto, kiam ili eliris sur straton:

“Ĉu mi deiru de sur la trotuaro?”

“Kial?”

“Mi opinias, ke kiel arestito mi ne rajtas paŝi sur trotuaro.”

Kiam ili eniris pordegon de la polica direkcio, Švejk diris:

“Do, bele pasis al ni la tempo. Ĉu vi ofte gastas en ‘Ĉe la kaliko’?”

Kaj dum oni kondukis Švejkon en akceptan kancelarion, sinjoro Palivec, transdonante la gastejon ‘Ĉe la kaliko’ al sia ploranta edzino, konsolis ŝin per sia kurioza maniero:

“Ne ploru, ne bleku, kion oni povas fari al mi pro la surfekita bildo de sinjoro imperiestro?”

Kaj tiel intervenis la brava soldato Švejk en la mondmiliton per sia plaĉa, ĉarma maniero. Historiistojn interesos, ke li antaŭvidis foran estonton. Se la situacio evoluis poste alie, ol kiel li prezentis ĝin en ‘Ĉe la kaliko’, ni devas konsideri, ke li ne havis preparan diplomatan klerigon.

2. La brava soldato Švejk en la polica direkcio

La Sarajeva atenco plenigis la polican direkcion per multaj viktimoj Oni - фото 2

La Sarajeva atenco plenigis la polican direkcion per multaj viktimoj. Oni kondukis unu homon post la alia kaj maljuna inspektoro en akcepta kancelario diris per sia bonula voĉo:

“Vi pagos kare pro tiu Ferdinando!”

Kiam oni fermis Švejkon en unu el multaj kameroj de la unua etaĝo, li trovis tie kompanion de ses homoj. Kvin el ili sidis ĉirkaŭ tablo, kaj en angulo sur tabullito kaŭris mezaĝa viro, kvazaŭ li ilin evitus. Švejk komencis eldemandadi unu viron post la alia, kial ili estas malliberigitaj.

De tiuj kvin sidantaj ĉirkaŭ la tablo li ricevis preskaŭ la saman respondon:

“Pro Sarajevo”, “pro Ferdinando”, “pro la murdo al sinjoro arkiduko”, “pro Ferdinando”, “pro tio, ke sinjoron arkidukon oni ekzekutis en Sarajevo”.

La sesa, evitanta tiujn kvin, diris, ke li volas havi kun ili nenion komunan por ke ne falu sur lin suspekto, li sidas ĉi tie nur pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice.

Švejk sidiĝis al la kompanio de konspiruloj ĉe la tablo, kiuj rakontis al si jam la dekan fojon, kiel ili en tion implikiĝis.

Ĉiujn krom unu trafis tio en gastejo, vinejo aŭ kafejo. La escepton faris neordinare dika sinjoro kun okulvitroj kaj plorŝvelaj okuloj, kiu estis arestita hejme en sia loĝejo, ĉar du tagojn antaŭ la Sarajeva atenco li pagis ‘Ĉe Brejška’ konsumaĵon de du serbaj studentoj de teknika altlernejo, kaj detektivo Brixvidis lin ebria en ilia kompanio en Řetězová-strato, en ‘Montmartre’, kie li ankaŭ pagis anstataŭ ili, kiel li jam konfirmis en protokolo per sia subskribo.

Al ĉiuj demandoj dum informa enketo en la polica direkcio li lamentis stereotipe:

“Mi havas papervendejon.”

Al tio li ricevis same stereotipan respondon:

“Tio vin ne senkulpigas.”

Etkreska sinjoro, al kiu tio okazis en vinejo, estis profesoro pri historio kaj rakontis al vinejestro historion de diversaj atencoj. Li estis arestita ĝuste en la momento, kiam li finis psikologian analizon de ĉiu atenco per vortoj:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x