• Пожаловаться

Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Юмористическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Jaroslav Hašek Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Jaroslav Hašek: другие книги автора


Кто написал Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Do, oni mortigis nian Ferdinandon [2] arkidukon Francisko Ferdinando d’Este kaj lian edzinon oni morpafis en Sarajevo la 28an de junio 1914. Post unu monato Aŭstri-Hungario deklaris militon al Serbio kaj motivis tion per tiu ĉi murdo. ,” diris la ordigistino al sinjoro Švejk, kiu, forlasinte antaŭ jaroj la soldatservon post kiam soldatkuracista komisiono definitive deklaris lin idioto, vivtenis sin per vendado de hundoj, abomenaj, aĉrasaj monstroj, kies genealogiojn li falsis.

Krom tiu ĉi okupo turmentis lin reŭmatismo kaj li ĝuste ŝmiris al si la genuojn per opodeldoko.

“Kiun Ferdinandon, sinjorino Müller?” demandis Švejk, ne ĉesante masaĝi la genuojn, “mi konas du Ferdinandojn. Unu, tiu servas ĉe drogisto Próša kaj foje pro eraro li eltrinkis al li tie botelon da harkreskigaĵo, kaj mi konas ankoraŭ Ferdinandon Kokoška, tiun, kiu kolektas hundajn merdetojn. Pri ambaŭ ne estas domaĝe.”

“Sed, via moŝto, sinjoron arkidukon Ferdinando, tiun el Konopiště [3] Konopiště: vilaĝeto ĉe Benešov, proksime de Prago, kie arkiduko Ferdinando havis siajn kastelon kaj bienon kaj kie li vivis kun sia familio. , tiun grasan kaj pian.”

“Jesuo Maria!” ekkriis Švejk, “tio estas ja bela novaĵo! Kaj kie tio al li, sinjoro arkiduko, okazis?”

“Oni pafis lin en Sarajevo, via moŝto, sciu, per revolvero. Li veturis tie kun tiu sia arkidukino en aŭtomobilo.”

“Nu vidu, sinjorino Müller, en aŭtomobilo. Nu jes, tia grandsinjoro povas tion al si permesi kaj eĉ ne ekpensas, kiel malfeliĉe povas tia aŭtomobila veturo finiĝi. Kaj plie en Sarajevo, ĝi estas en Bosnio, sinjorino Müller. Tion ŝajne faris turkoj. Estis eraro, ke ni forprenis de ili Bosnion kaj Hercegovinon [4] Bosnion kaj Hercegovinon, kiuj estis sub suvereneco de Turkio, aneksis Aŭstri-Hungario en la j. 1908. . Jen vidu, sinjorino Müller. Sinjoro arkiduko estas jam do en la sino de Dio. Ĉu li suferis longe?”

“Sinjoro arkiduko estis tuj morta, via moŝto. Vi ja scias, per revolvero ne eblas ludi. Antaŭ nelonge sinjoro ĉe ni en Nusle [5] praga kvartalo. ankaŭ ludis per revolvero kaj mortpafis la tutan sian familion eĉ la domzorgiston, tiu iris rigardi, kiu pafas tie en la tria etaĝo.”

“Iu revolvero ne ekpafos, sinjorino Müller, eĉ se oni provus tion ĝisfreneze. Ekzistas multe da tiaj sistemoj. Sed por mortigi sinjoron arkidukon oni certe aĉetis ion pli kvalitan kaj mi volus ankaŭ veti, sinjorino Müller, ke la homo, kiu tion al li faris, bele sin tiucele vestis. Sciu, pafi sinjoron arkidukon, tio estas ege malfacila laboro. Ne tia, kiel se ŝtelĉasisto pafas forstiston. En tiu ĉi okazo temas pri tio, kiel al li proksimiĝi, al tia grandsinjoro en eblas iri en iaj ĉifonoj. Tia homo devas iri en cilindra ĉapelo por ke policisto ne kaptu lin jam antaŭ la faro.”

“Laŭdire estis tio pli da homoj, via moŝto.”

“Tio estas memkomprenebla, sinjorino Müller,” diris Švejk, finante masaĝon de la genuoj, “se vi intencus mortigi sinjoron arkidukon aŭ sinjoron imperiestron, kun iu vi certe konsiliĝus. Ju pli da kapoj, des pli da ideoj. Unu konsilas tion, la alia ion alian kaj poste la verko sukcesos, kiel tio tekstas en nia himno. La ĉefa afero estas elgvati la momenton, kiam tia grandsinjoro preterveturas. Kiel, se vi memoras tiun sinjoron Luccheni [6] Luccheni mortpikis la aŭstran imperiestrinon Elizabeta (1837-1858), edzinon de Francisko Jozefo la unua. , kiu trapikis nian mortintinon Elizabeta per fajlilo. Li promenis kun ŝi. Kredu do al iu ajn; de tiu tempo neniu imperiestrino promenas. Kaj tio atendas ankoraŭ multajn personojn. Kaj vi vidos, sinjorino Müller, ke oni elgvatos ankaŭ la caran paron, kaj povas okazi, Dio ne permesu, eĉ sinjoron imperiestron, se oni jam komencis tion per lia onklo [7] eraro de la aŭtoro, Ferdinando d’Este estis ne onklo, sed nevo de Francisko Jozefo la unua. . Li, la maljuna sinjoro, havas multe da malamikoj. Ankoraŭ pli ol tiu Ferdinando. Antaŭ nelonge certa sinjoro diris en gastejo, ke venos la tempo, kiam imperiestroj estingiĝos unu post la alia kaj ke eĉ ŝtata prokuroraro ilin ne helpos. Poste li ne havis monon por pagi kaj la gastejestro devis igi lin aresti. Kaj tiu sinjoro donis al li unu kaj al policisto du vangobatojn. Poste oni forveturigis lin en korbĉaro, por ke li trankviliĝu. Jes, sinjorino Müller, nun okazas ja aferoj. Tio estas denove perdo por Aŭstrio. Kiam mi soldatis, infanteriano mortpafis tie kapitanon. Li ŝargis la fusilon kaj iris en kancelarion. Tie oni al li diris, ke tie li havas nenion por fari, sed li senĉese ripetis tion sian, ke li devas paroli kun sinjoro kapitano. Tiu eliris eksteren kaj tuj ŝarĝis lin per malpermeso forlasi la kazernon. La infanteriano prenis la fusilon kaj pafis lin rekte en la koron. La kuglo elflugis tra la dorso de sinjoro kapitano kaj ankoraŭ faris damaĝon en la kancelario. Ĝi frakasis botelon da inko kaj tiu makulis oficajn dokumentojn.”

“Kaj kio okazis al tiu soldato?” demandis sinjorino Müller post momento, dum Švejk sin vestis.

“Li pendumis sin per ŝelko,” diris Švejk, purigante sian malmolan ĉapelon. “Kaj la ŝelko eĉ ne estis lia. Tiun li pruntis al si de provoso, laŭdire ke falas al li la pantalono. Ĉu li atendu, kiam oni lin pafekzekutos? Sciu, sinjorino Müller, ke en tia situacio ĉiu perdas la kapon. La provoson oni pro tio degradis kaj kondamnis al ses monatoj. Sed li ilin ne sidpasigis. Li fuĝis Svision kaj nun faras tie predikiston de iu eklezio. En la nuna tempo estas nur malmulte da honestuloj, sinjorino Müller. Mi supozas, ke ankaŭ sinjoro arkiduko Ferdinando en Sarajevo mistaksis tiun homon, kiu lin mortpafis. Li vidis sinjoron kaj opiniis, tio estas bonedukita homo, se li al mi vivuas. Kaj tiu sinjoro, kontraŭe, lin pafis. Ĉu li donis en lin unu, aŭ pli da pafoj?”

“La gazetaro skribas, via moŝto, ke sinjoro arkiduko aspektis kiel kribrilo. Tiu homo pafis en lin ĉiujn kuglojn.”

“Tio iras tre rapide, sinjorino Müller, terure rapide. Mi aĉetus por tia afero aŭtomatan pistolon. Ĝi aspektas kiel ludilo, sed dum du minutoj eblas per ĝi mortpafi dudek arkidukojn, magrajn aŭ grasajn. Kvankam, dirite inter ni, sinjorino Müller, dikan sinjoron arkidukon eblas trafi pli certe ol la maldikan. Ĉu vi memoras, kiel tiam en Portugalio oni mortpafis tiun sian reĝon [8] portugalan reĝon Karolo kaj la kronprincon Ludoviko oni mortpafis en la j. 1908. ? Ankaŭ li estis tia grasa. Vi ja scias, reĝo ja ne povas esti magra. Do, nun mi iras en la gastejon ‘Ĉe la kaliko’, kaj se iu venus ĉi tien por la rathundo, por kiu mi akceptis la antaŭpagon, diru al li, ke mi havas ĝin en mia kampara hundejo, ke antaŭ nelonge mi pritranĉis al ĝi la orelojn kaj ke nun ne eblas ĝin transveturigi dum la oreloj al ĝi ne cikatriĝos, por ke ili ne malvarmumu. La ŝlosilon donu al la domzorgistino.”

En la gastejo ‘Ĉe la kaliko’ sidis nur unu gasto. Estis tio kaŝpolicisto Bretschneider, dungito de la ŝtata polico. Gastejestro Palivec lavis bierajn subtasojn kaj Bretschneider vane klopodis ligi kun li seriozan interparolon.

Palivec estis konata maldeculo, ĉiu dua lia vorto estis pugo aŭ merdo. Sed ĉe tio li estis legosperta kaj atentigis ĉiun, ke tiu legu, kion pri la lasta priparolataĵo skribis Victor Hugo, prezentante la lastan respondon de la malnova gvardio de Napoleono al la angloj en la batalo ĉe Vaterlo [9] kiam la komandanto de la angla armeo admonis francojn, ke tiuj kapitulacu, franca generalo (pli poste marŝalo) Cambronne laŭdire respondis: “Merdon — gvardio povas morti, sed ne kapitulaci.” La eldiron oni atribuas ankaŭ al franca generalo Michel, eble pro tio, ke Michel en la batalo vere falis, dum Cambronne kapitulacis kaj estis militkaptita. .

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.