Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Ne, oni min ne ellasos,” li parolis al si mem, “ne ellasos kaj ne ellasos. Mi estas ĉi tie jam de la sesa horo matene.”

Li ricevis atakon de komunikemo, leviĝis kaj demandis Švejkon:

“Ĉu vi ne havas hazarde ĉe vi zonon, por ke mi tion finu?”

“Per ĝi mi povas al vi servi, kun granda ĝojo,” respondis Švejk, demetante sian zonon, “mi ankoraŭ neniam vidis, kiel homoj en ĉelo pendumas sin per zono.”

“Nur tio estas ĉagrena,” li daŭrigis, ĉirkaŭrigardante, “ke ĉi tie estas neniu hoko. La fenestra manilo vian pezon ne eltenos. Sed vi povus pendumi vin surgenue ĉe la tabullito, kiel faris tion tiu monaĥo en la abatejo Emauzy [36] Emauzy: benediktana klostro meze de Prago. , kiu pendumis sin sur krucifikso pro juna judino. Sinmortigantojn mi tre amas, do ek al la faro kun gusto.”

La nubmiena viro ekrigardis la zonon, kiun Švejk ŝovis al li en la manon, forĵetis ĝin en angulon kaj komencis plori, disŝmirante la larmojn per siaj malpuraj manoj, ĉe kio li elpuŝis el si blekojn: “Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo, Jesuo Maria, mia kompatinda edzino, kion oni diros al mi en la oficejo? Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo” ktp. sen fino.

Fine li tamen nur iom trankviliĝis, iris al la pordo kaj komencis ĝin piedbati kaj pugnobati. Malantaŭ la pordo eksonis paŝoj kaj voĉo: “Kion vi volas?”

“Ellasu min eksteren!” li diris per tia voĉo, kvazaŭ restus al li jam nenio, por kio li vivu. “Kien?” estis la demando de la alia pordoflanko. “En la oficejon,” respondis la malfeliĉa patro, edzo, oficisto, drinkulo kaj malĉastulo.

Eksonis rido, terura rido en silento de la koridoro kaj la paŝoj denove malproksimiĝis.

“Kiel al mi ŝajnas, tiu sinjoro vin malamas, se li tiel al vi ridas,” diris Švejk, dum la senespera viro denove sidiĝis ĉe li. “Policisto, kiu havas koleron, kapablas fari multon, kaj se li havas ankoraŭ pli grandan koleron, li faros kion ajn. Trankvile sidu, se vi ne volas vin pendumi, kaj atendu, kiel la aferoj evoluos. Se vi estas oficisto, edziĝinta kaj havas infanojn, estas tio, mi konsentas, terura. Se mi ne eraras, vi estas ŝajne konvinkita, ke oni vin maldungos el la oficejo.”

“Tion mi ne povas al vi diri,” li ekĝemis, “ĉar mi mem ne memoras, kiel mi ekscesis, mi scias nur tion, ke de ie oni min elĵetis kaj ke mi volis tien reveni por ekbruligi al mi cigaron. Sed unue komenciĝis tio bele. Nia sekciestro festis sian nomtagon kaj invitis nin en vinejon, poste oni iris en duan, trian, kvaran, kvinan, sesan, sepan, okan, naŭan.”

“Ĉu vi ne deziras, ke mi helpu al vi kalkuli?” demandis Švejk. “Mi havas spertojn, foje nokte mi estis en dudek ok ejoj. Sed honore al mi, nenie mi havis pli ol maksimume tri glasojn da biero.”

“Mallonge,” daŭrigis la malfeliĉa subulo de la sekciestro, kiu tiel grandioze festis sian nomtagon, “trairinte proksimume dekduon da tiuj diversaj lokalaĉoj ni rimarkis, ke nia estro perdiĝis, kvankam ni ligis lin al ŝnuro kaj kondukis kun ni kiel hundeton. Ni do iris denove ĉien lin serĉi kaj poste ni perdiĝis unu de la alia, ĝis mi fine troviĝis en unu el noktaj kafejoj en Vinohrady [37] praga kvartalo. , tre deca ejo, kie mi trinkis ian likvoron rekte el botelo. Kion mi faris poste, tion mi ne memoras, mi scias nur, ke jam ĉi tie en la komisarejo, kiam oni min ĉi tien alkondukis, ambaŭ sinjoroj policistoj raportis, ke mi ebriiĝis, kondutis malĉaste, batregalis ian damon, per poŝotranĉilo distranĉis fremdan ĉapelon, kiun mi deprenis de hoko, dispelis virinan orkestron, antaŭ ĉiuj kulpigis ĉefkelneron, ke tiu ŝtelis de mi dudekkronon, batrompis marmoran platon de la tablo, ĉe kiu mi sidis, kaj intence kraĉis en nigran kafon de nekonata sinjoro ĉe apuda tablo. Pli mi ne faris, mi almenaŭ ne scias rememori, ke mi farus ankoraŭ ion. Kaj kredu al mi, ke mi estas ordema, inteligenta homo, kiu pensas pri nenio alia ol pri sia familio. Kion vi al ĉio tio diras? Mi ja estas neniu ekscesulo.”

“Ĉu vi devis multe peni por batrompi tiun marmoran platon?” demandis Švejk kun intereso anstataŭ respondo, “aŭ vi rompis ĝin per unu bato?”

“Per unu bato,” respondis la inteligenta sinjoro.

“En tia okazo via afero estas perdita,” diris Švejk melankolie. “Oni al vi pruvos, ke vi preparis vin por tio per diligenta ekzercado. Kaj la kafo de tiu nekonata sinjoro, en kiun vi kraĉis, ĉu ĝi estis sen rumo aŭ kun rumo?”

Kaj ne atendante la respondon, li klarigis:

“Se ĝi estis kun rumo, estos tio pli malbona, ĉar tia kafo kostas pli. Antaŭ tribunalo oni ĉion kalkulas, kombinas, por ke el tio rezultu minimume krimo.”

“Antaŭ tribunalo…” senkuraĝe ekflustris la konscienca familiestro, kaj klininte la kapon, li falis en malagrablan staton, kiam la homon voras rimorsoj [38] Kelkaj verkistoj uzas la esprimon: “la homon ronĝas rimorsoj”. Tiun esprimon mi ne trovas plene trafa. Ankaŭ tigro la homon voras kaj ne ronĝas.. .

“Kaj ĉu oni hejme scias, ke vi estas malliberigita?” demandis Švejk, “aŭ ĉu oni atendos, kiam tio estos en la gazetaro?”

“Ĉu vi opinias, ke tio estos en la gazetaro?” naive demandis la viktimo de nomtago, kiun festis lia superulo.

“Tio estas pli ol certa,” sonis la rekta respondo, ĉar Švejk neniam kutimis kaŝi ion antaŭ iu alia. “Tio ĉi pri vi ege plaĉos al ĉiuj gazetlegantoj. Ankaŭ mi ŝatas legi la rubrikon pri ebriuloj kaj iliaj ekscesoj. Antaŭnelonge en ‘Ĉe la kaliko’ iu gasto faris nenion alian ol tion, ke li mem frakasis al si la kapon per glaso. Li ĵetis ĝin supren kaj starigis sin sub ĝin. Oni lin forveturigis kaj jam matene ni pri tio legis. Aŭ foje en ‘Bendlovka’ mi donis vangobaton al sepultisto kaj tiu ĝin al mi redonis. Oni arestis nin ambaŭ, por ke ni repaciĝu, kaj tuj tio aperis en posttagmeza ĵurnalo. Aŭ, kiam tiu sinjoro konsilisto en la kafejo ‘Ĉe la kadavro’ frakasis du subtasojn, ĉu vi opinias, ke oni lin indulgis? Ankaŭ lia nomo estis tuj la sekvantan tagon en la gazetaro. El la arestejo vi povas sendi nur korekton al la ĵurnaloj, ke la sciigo publikigita pri vi vin ne koncernas kaj ke kun tiu samnoma sinjoro vi estas nek parenca, nek identa, kaj hejmen skribi leteron, ke oni eltondu kaj konservu tiun vian korekton, por ke vi povu tion al vi tralegi, kiam vi sidpasigos la punon.”

“Ĉu ne estas al vi malvarme?” demandis Švejk, plena de kunsento, rimarkinte, ke la inteligenta sinjoro tremas, “nunjare ni havas iel tro malvarman somerfinon.”

“Mi estas ruinigita,” eklamentis la kunulo de Švejk, “mia avanco estas for.”

“Ĝi estas,” jesis Švejk kompleze, “se oni ne redungos vin denove en la oficejon, post kiam vi sidpasigos la punon, mi ne scias, ĉu vi trovos baldaŭ alian postenon, ĉar ĉiu, eĉ se vi volus labori ĉe bestotombisto, postulos de vi ateston pri senpuneco. Jes, tia momento da volupto, kiun vi al vi permesis, ne valoras la sekvojn. Kaj ĉu via edzino kun infanoj havas vivrimedojn por la tempo, dum kiu vi sidos en malliberejo? Aŭ ŝi devos iri almozi kaj al la infanoj instrui diversajn malvirtojn?”

Oni aŭdis plorĝemojn:

“Miaj kompatindaj infanetoj, mia kompatinda edzino!”

La senkonscienca pentulo leviĝis kaj komencis paroli pri siaj infanetoj: li havas da ili kvin, la plej maljuna aĝas dekdu jarojn kaj estas ĉe skoltoj. Li trinkas nur akvon kaj povas servi kiel ekzemplo por sia patro, kiu faris tion ĉi la unuan fojon en sia vivo.

“Ĉe skoltoj,” ekkriis Švejk, “pri tiuj mi aŭdas kun ĝojo. Foje en Mydlovary ĉe Zliv, distrikto Hluboká, prefektejo České Budějovice, ĝuste kiam ni de la naŭdekunua regimento havis tie ekzercadon, kampistoj el la ĉirkaŭaĵo aranĝis tie ĉason kontraŭ skoltoj en komunuma arbaro, kiun tiuj grandnombre okupis. Ili kaptis tri skoltojn. La plej eta el ili plorĝemis, jelpis kaj lamentis, kiam oni lin ligis, ke ni, harditaj soldatoj, ne povis tion rigardi kaj prefere foriris flanken. Dum la ligado tiuj tri skoltoj mordvundis ok kampistojn. Poste ĉe la vilaĝestro post turmenta pridemandado helpe de kanbastono ili konfesis, ke en la ĉirkaŭaĵo ne estas eĉ unu herbejo, kiun ili ne detruis, varmigante sin en la suno, plue, ke tiu sekala kampo forbrulis ĝuste antaŭ la rikolto ĉe Ražice tute hazarde, kiam sur la kampo ili rostis al si kapreolon, al kiu ili alŝteliĝis kun tranĉiloj en komunuma arbaro. En ilia arbara kuŝejo oni trovis pli ol kvindek kilogramojn da ĉirkaŭronĝitaj ostoj de kortbirdaro kaj arbaraj bestoj, gigantan kvanton da ĉerizkernoj, multe da stumpoj de nematuraj pomoj kaj aliajn bongustaĵojn.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x