Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kaj en la lito Švejk ankaŭ feliĉe ekdormis. Poste ili lin vekis por prezenti al li poton da lakto kaj bulkon. La bulko estis jam distranĉita je pecetoj, kaj dum unu flegisto tenis Švejkon je ambaŭ manoj, la alia trempis bulkpecetojn en lakto kaj nutris lin, kiel oni nutras anseron per brankonusoj. Satiginte lin, la flegistoj prenis lin subbrake kaj forkondukis al necesejo, kie ili lin petis, ke li faru malgrandan kaj grandan korpan bezonon.
Ankaŭ pri tiu ĉi bela momento Švejk rakontas kun amo kaj mi certe ne devas ripeti liajn vortojn, kion ili poste al li faris. Mi menciu nur, ke Švejk diras:
“Unu el ili tenis min ĉe tio en la brakoj.”
Alkondukinte lin reen, ili denove metis lin en la liton kaj denove petis, ke li ekdormu. Kiam li ekdormis, ili lin vekis kaj forkondukis en esplorejon, kie Švejk, starante tute nuda antaŭ du kuracistoj, rememoris la gloran tempon de sia rekrutiĝo. De liaj lipoj senvole glitis:
“Kapabla.”
“Kion vi diras?” demandis unu el la kuracistoj, “faru kvin paŝojn antaŭen kaj kvin reen.”
Švejk faris da ili dek.
“Mi ja diris al vi, ke vi faru kvin paŝojn,” reagis la kuracisto.
“Min ne ĝenas fari kelke da paŝoj pli,” respondis Švejk.
Poste la kuracistoj petis lin sidiĝi sur seĝon kaj unu el ili perkutis lian genuon. Poste li diris al la alia, ke la refleksoj estas tute normalaj, al kio tiu skuis la kapon kaj mem komencis frapi la genuon de Švejk, dum la unua suprenlevis liajn palpebrojn kaj trarigardis lian pupilon. Poste ambaŭ foriris al tablo kaj interŝanĝis kelke da latinaj terminoj.
“Aŭdu, ĉu vi scias kanti?” demandis unu el ili Švejkon, “ĉu vi povus ion al ni kanti?”
“Sen problemoj, sinjoroj,” respondis Švejk, “mi havas nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, sed mi tion provos, plenumi vian volon, se vi volas amuziĝi.”
Kaj Švejk komencis:
Knab’ juneta, la monaĥo,
afliktite kapon tenas.
Jen, du larmoj tre amaraj
en okulojn liajn venas.
“Plu mi tion ne scipovas,” daŭrigis Švejk, “se vi deziras, mi kantos al vi:”
Mi sentas triston en la koro,
dolorajn ĝemojn brust’ elpelas.
En malproksimon mi rigardas,
Sopiro mia tien celas.
“Kaj ankaŭ tion mi ne scipovas plu,” ĝemis Švejk. “Mi scias ankoraŭ unuan strofon de ‘Ho, mia hejm’ [29] komencaj vortoj de ĉeĥa nacia himno.
, ‘General’ Windischgrätz [30] komandanto de la aŭstra armeo, kiu en la j. 1848 sufokis revolucion en Prago kaj Vieno.
, grupo komandanta ekmilitis frue ĉe l’ sun’ leviĝanta’ kaj ankoraŭ kelke da similaj naciaj kantoj kiel: ‘Gardu Dio, Lian moŝton’ [31] himno de iama Aŭstri-Hungario.
, ‘Kiam ni la vojdirekton al Jaroměř ŝanĝis’ kaj ‘Ni salutas vin milfoje’ [32] religia kanto honore al Maria la Virgulino.
…”
Ambaŭ sinjoroj kuracistoj interŝanĝis rigardon, kaj unu el ili donis al Švejk demandon:
“Ĉu oni jam iam esploris vian mensostaton?”
“Dum la soldatservo,” respondis Švejk solene kaj fiere, “sinjoroj soldatkuracistoj ofice deklaris min absoluta idioto.”
“Al mi ŝajnas, ke vi estas simulanto!” alkriis la alia kuracisto Švejkon.
“Sinjoroj,” defendis sin Švejk, “mi ne estas simulanto, mi estas vera idioto, vi povas informiĝi en kancelario de la naŭdekunua regimento en České Budějovice aŭ ĉe la komandejo de rezervuloj en Karlín [33] praga kvartalo.
!”
La pli aĝa kuracisto senespere svingis la manon kaj montrante al Švejk, diris al la flegistoj: “Al tiu ĉi homo redonu lian veston kaj loku lin en tria klaso en la unua koridoro, poste unu el vi revenu kaj forportu ĉiujn dokumentojn pri li en la kancelarion. Kaj tie diru, ke oni faru tion baldaŭ, por ke ni ne havu lin ĉi tie longe sur nia kolo.”
La kuracistoj ĵetis ankoraŭ unu konsternan rigardon al Švejk, kiu respektoplene regresis al la pordo, ĝentile riverencante. Al la demando de unu el la flegistoj, kial li faras tiajn stultaĵojn, Švejk respondis: “Ĉar mi ne estas vestita, mi estas nuda kaj volas nenion elmontri antaŭ tiuj sinjoroj por ke ili ne opiniu, ke mi estas neĝentila aŭ malĉasta.” Ekde la momento, kiam la flegistoj ricevis ordonon redoni al Švejk lian veston, ili montris pri li jam tute neniun zorgon. Ili al li ordonis, ke li sin vestu kaj unu el ili forkondukis lin en la trian klason, kie Švejk havis la okazon faris siajn belajn observojn dum tiuj kelkaj tagoj, antaŭ ol la kancelario pretigis skriban dokumenton pri lia elĵeto. La seniluziigitaj kuracistoj ekspertizis pri li, ke Švejk estas “simulanto de febla intelekto”, kaj ĉar oni ellasis lin antaŭ tagmanĝo, okazis malgranda disputo.
Švejk proklamis, ke se oni elĵetas iun el frenezulejo, oni ne rajtas elpeli lin sen tagmanĝo.
La eksceson finis policisto, alvokita fare de la pordisto, kiu forkondukis Švejkon al la polica komisarejo en Salma-strato.
5. Švejk en la polica komisarejo en Salma-strato
Post belaj sunoplenaj tagoj en la frenezulejo venis horoj, por Švejk plenaj de persekutado. Polica inspektoro Braun aranĝis scenon de ilia renkontiĝo kun krueleco de romaj solduloj el la epoko de aminda imperiestro Nerono. Senkompate, kiel tiam, kiam oni diris: “Ĵetu tiun kristanan kanajlon al leonoj,” ordonis la inspektoro Braun: “Ŝovu lin malantaŭ la kradojn!”
Nek vorteton pli, nek malpli. Nur okuloj de sinjoro polica inspektoro lumis ĉe tio per stranga, perversa volupto.
Švejk riverencis kaj fiere diris: “Mi pretas, sinjoroj. Mi opinias, ke kradoj signifas la samon kiel ĉelo, kaj tio ne estas tre malbona.”
“Vi, ne enhejmiĝu ĉi tie tro,” respondis policisto, al kio Švejk rediris: “Mi estas tute modesta kaj danka por ĉio, kion vi por mi faros.”
En la ĉelo sur tabullito sidis meditanta viro. Li sidis apatie kaj sur lia mieno vidiĝis, ke li ne kredis al tio — kiam en la seruro ekknaris ŝlosilo — ke malfermiĝas la pordo al lia libereco.
“Mian komplimenton, via moŝto,” diris Švejk, eksidante ĉe li sur la tabullito, “kioma horo propre estas?”
“La tempo ne estas mia reganto,” respondis la meditanta viro.
“Ĉi tie ne estas malbone,” Švejk plu ligis fadenon de la parolo, “tiu ĉi tabullito estas el rabotita ligno.”
La serioza viro ne respondis, leviĝis kaj komencis haste paŝi en malgranda spaco inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li rapidus por ion savi.
Intertempe Švejk kun intereso rigardis surmure skribaĉitajn frazojn. Estis tie surskribo, en kiu nekonata arestito ĵuras al la ĉielo batali kontraŭ la polico pri vivo kaj morto. Ĝi tekstis: “Por tio vi pagos.” Alia arestito skribis: “Surgrimpu mian dorson, kokoj [34] pragaj policistoj, kiuj portis kaskedojn, ornamitajn per longaj plumoj el kokvostoj.
.” Denove alia simple konfirmis la fakton: “Mi sidis ĉi tie la 5an de junio 1913 kaj oni traktis min bone. Jozefo Mareček, komercisto el Vršovice [35] praga kvartalo.
.” Kaj estis tie ankaŭ surskribo, ŝokanta per sia profundo: “Mizerikordon, granda Dio…” kaj sub tio: “Kisu al mi la p.”. Sed la litero “p” estis strekita kaj ĉeflanke aldonite per grandaj literoj: “BASKON”. Apude poeta animo skribis versojn:
Ĉe riveret’ mi triste sidas.
La sun’ subiras, jam forestas,
montetojn mi rigardas, vidas
l’ amatin’ mia kie restas.
La viro kuranta inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li volus venki en maratona kuro, haltis, spirmanka denove sidiĝis sur sian antaŭan lokon, klinis la kapon inter la manplatojn kaj subite ekkriegis: “Ellasu min eksteren!”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.