Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito

Здесь есть возможность читать онлайн «Jaroslav Hašek - Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ilustraĵoj de Josef Lada

Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Se en la okazo de Švejk tiuj kontraŭaj sciencistaj tendaroj venis al plena akordo, eblas tion klarigi sole per la konsterna impreso, kiun Švejk faris sur la tutan komisionon, kiam, enirinte la ĉambron, kie oni pretis esplori lian mensostaton kaj ekvidinte sur la muro pendantan bildon de la aŭstra monarko, li ekkriis:

“Vivu, sinjoroj, la imperiestro Francisko Jozefo la unua!”

La afero estis tute klara. Per la spontanea proklamo de Švejk forfalis la tuta vico da demandoj kaj restis nur kelkaj la plej gravaj, por ke laŭ lia respondo konfirmiĝu la unua mieno pri Švejk surbaze de sistemo de psikiatria doktoro Kallerson, doktoro Heveroch kaj la anglo Weiking.

“Ĉu radiumo pezas pli ol plumbo?”

“Mi ĝin, bonvolu pardoni, ne pesis,” respondis Švejk kun sia afabla rideto.

“Ĉu vi kredas la finiĝon de la mondo?”

“Unue mi devus tiun finiĝon vidi,” diris Švejk flegme, “sed nepre mi ne ĝisatendos ĝin jam morgaŭ.”

“Ĉu vi scipovus elkalkuli la diametron de la terglobo?”

“Tion mi, bonvolu pardoni, ne scipovus,” respondis Švejk, “sed ankaŭ mi mem, sinjoroj, prezentos al vi enigmon: staras trietaĝa domo, en ĉiu etaĝo de tiu domo estas ok fenestroj. Sur la tegmento troviĝas du lukoj kaj du kamentuboj. En ĉiu etaĝo loĝas du luantoj. Kaj nun diru al mi, sinjoroj, en kiu jaro mortis la avinjo de la domzorgisto?”

La kriminalaj kuracistoj signifoplene ekrigardis unu la alian, tamen unu el ili prezentis ankoraŭ tiun ĉi demandon:

“Ĉu vi ne scias la plej grandan profundon de Pacifiko?”

“Tiun mi, bonvolu pardoni, ne scias,” sonis la respondo, “sed mi opinias, ke ĝi certe superas la profundon de Vltava sub la roko de Vyšehrad [27] praga kvartalo. .”

La prezidanto de la komisiono demandis koncize: “Ĉu sufiĉas?” sed unu el la membroj tamen ankoraŭ elpetis jenan demandon:

“Kiom estas 12897 multiplikita per 13863?”

“729,” respondis Švejk, eĉ ne palpebruminte.

“Mi opinias, ke tio tute sufiĉas,” diris la prezidanto de la komisiono, “la akuziton oni povas forkonduki reen sur la antaŭan lokon.”

“Mi dankas vin, sinjoroj,” proklamis Švejk ĝentile, “ankaŭ al mi tio tute sufiĉas.”

Post lia foriro ĉiuj tri kolegoj akordiĝis, ke Švejk estas absoluta kreteno kaj idioto laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo, kiujn malkovris psikiatriaj scienculoj.

En raporto transdonita al enketa juĝisto estis interalie: “La pli sube subskribitaj kriminalaj kuracistoj insistas pri plena mensa inerteco kaj denaska kretenismo de Jozefo Švejk, prezentita al la komisiono supre menciita, esprimanta sin ekzemple per la vortoj ‘Vivu la imperiestro Francisko Jozefo la unua’, kiu eldiro plene sufiĉas por riveli la mensostaton de Jozefo Švejk kiel staton de absoluta idioto. La subskribita komisiono do proponas: 1. ĉesigi la enketadon kontraŭ Jozefo Švejk, 2. transdoni Jozefon Švejk al psikiatria kliniko cele de observado kaj konstato, kiagrade estas lia mensostato danĝera por liaj ĉirkaŭuloj.”

Dum oni skribis tiun ĉi raporton, Švejk rakontis al siaj kunarestitoj: “Pri Ferdinando oni fajfis kaj babilis kun mi pri ankoraŭ pli grandaj idiotaĵoj. Fine ni al ni diris, ke al ni tute sufiĉas, pri kio ni al ni rakontis, kaj ni disiris.”

“Mi kredas al neniu,” rimarkis la etkreska ŝrumpa homo, sur kies herbejo oni hazarde elfosis skeleton. “Ĉio tio estas kanajlaĵo.”

“Ankaŭ tiu kanajlaĵo devas ekzisti,” diris Švejk, ekkuŝante sur sian pajlosakon. “Se ĉiuj homoj dezirus al la aliaj nur bonon, ili tre baldaŭ ekstermus sin reciproke.”

4. Švejk elĵetita el frenezulejo

Kiam pli poste Švejk prezentis la vivon en frenezulejo li faris tiel per - фото 4

Kiam pli poste Švejk prezentis la vivon en frenezulejo, li faris tiel per maniero de neordinara laŭdparolo: “Mi vere ne scias, kial tiuj frenezuloj ekscitiĝas, kiam oni ilin tie tenas. La homo povas rampi tie nuda sur planko, hurli kiel ŝakalo, furiozi kaj mordi. Se oni farus tion ie sur promenejo, la homoj mirus, sed tie tio apartenas al io tre ordinara. Tie regas libero, pri kia eĉ socialistoj neniam revis. La homo povas deklari sin tie eĉ Sinjoro Dio aŭ Maria la Virgulino, papo aŭ angla reĝo, sinjoro imperiestro aŭ sankta Venceslao, kvankam ŝajniganto de tiu ĉi lasta estis daŭre katenita kaj nuda kaj kuŝis en izolejo. Estis tie ankaŭ ulo, kiu kriis, ke li estas ĉefepiskopo, sed tiu faris nenion alian ol ke li voris, blekis kaj faris ankoraŭ ion, pardonu, vi scias, kiel tio povas rimiĝi, sed tie neniu pro tio hontas. Alia ulo deklaris sin eĉ sanktaj Cirilo kaj Metodo por ricevadi du porciojn. Kaj alia sinjoro ŝajnigis sin graveda kaj invitis ĉiujn al baptofesto. Estis tie malliberigitaj multaj ŝakludantoj, politikistoj, fiŝistoj kaj skoltoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj fotoamatoroj. Unu ulo estis tie pro malnovaj potoj, kiujn li nomis cindrujoj. Alia daŭre surhavis frenezjakon por ne povi elkalkuli la finiĝon de la mondo. Mi renkontiĝis tie ankaŭ kun kelke da profesoroj. Unu el ili senĉese min sekvis kaj instruis, ke la lulilo de ciganoj estis en Krkonoše, kaj la alia al mi klarigadis, ke interne de la terglobo estas ankoraŭ unu globo, multe pli granda ol la ekstera.

Ĉiu povis tie babili, kion li volis kaj kion li havis ĝuste sur la lango, kvazaŭ li sidus en parlamentejo. De tempo al tempo oni rakontis al si tie fabelojn kaj interbatiĝis, se iu princino finiĝis tre malbone. Plej furioza estis sinjoro, kiu deklaris sin la 16a volumo de Otto-enciklopedio [28] multvoluma ĉeĥa enciklopedio, kiun eldonis J.V. Otto. kaj petis ĉiun, ke tiu lin malfermu kaj trovu terminon ‘Kartonaĵa kudrilmaŝino’, ke alie tio estus lia fino. Li trankviliĝis nur, kiam oni surmetis al li frenezjakon. Tiam li aprobis kun plaĉo, ke li venis en bindistan premilon kaj petis fari al li modernan randon. Ĉiuflanke oni vivis tie kiel en paradizo. Vi povas tie kriegi, muĝi, kanti, plori, meki, jelpi, salti, preĝi, kaprioli, marŝi kvarpiede, salteti sur unu kruro, rondkuri, danci, hopi, kalkansidi la tutan tagon kaj grimpi sur murojn. Venos al vi neniu, kiu dirus: ‘Tion ĉi vi ne povas fari, tio ĉi, sinjoro, ne decas, hontu, ĉu tiel kondutas klera homo?’ Sed estas ankaŭ vero, ke tie troviĝas tute silentemaj frenezuloj. Estis tie erudita inventisto, kiu senĉese fingrumis en la nazo kaj nur unufoje tage diris: ‘Ĵus mi inventis elektran energion.’ Kiel mi diras, estis tie tre bele kaj tiuj kelkaj tagoj, kiujn mi pasigis en frenezulejo, apartenas al la plej belaj momentoj de mia vivo.”

Kaj vere, jam la bonvenigo, kiu atendis Švejkon en frenezulejo, kiam oni forveturigis lin de la landa kriminala juĝejo cele de observado, superis lian imagon. Unue oni senvestigis lin ĝisnude, poste donis al li kimonon kaj kondukis al banĉambro, tenante lin intime sub la brakoj, ĉe kio unu el la flegistoj amuzis lin per anekdoto pri judoj. En la banĉambro ili mergis lin en kuvon kun varma akvo, poste lin eltiris kaj starigis sub malvarman duŝon. Tio ripetiĝis trifoje kaj poste ili lin demandis, kiel tio al li plaĉas. Švejk diris, ke tio estas pli bona ol en tiu banejo ĉe Karolo-ponto kaj ke li tre ŝatas sin bani. “Se vi ankoraŭ pritondos miajn ungojn kaj hararon, mankos nenio al mia plena feliĉo,” li aldonis, agrable ridetante.

Ankaŭ tiu ĉi deziro estis plenumita, kaj kiam la flegistoj ankoraŭ zorge lin elftrotis per spongo, ili volvis lin en litotukon kaj forportis en la unuan sekcion sur liton, kie ili lin kuŝigis, kovris kaj petis, ke li ekdormu.

Ankoraŭ nun Švejk rakontas pri tio kun amo: “Imagu, ke ili min portis, tute forportis, en tiu momento mi sentis min tute feliĉege.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito»

Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x