Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!

Здесь есть возможность читать онлайн «Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kredu min, Sinjorino!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kredu min, Sinjorino!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz

Kredu min, Sinjorino! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kredu min, Sinjorino!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Mi iris por aŭskulti. Martin aŭkciis la varojn, sed laŭ inversa procedo­. Anstataŭ proponi la varojn je malalta prezo kaj lasi al la dezirantoj altigi la prezon konkurence, li komencis per alta prezo kaj mem malaltigis pograde la prezon, ĝis li trovis aĉetanton. Mi sciis kial li faras tion. Leĝa rajtigilo estas necesa por vendi aŭkcie; sed farante ĝin inverse, li evitis ofendi kontraŭ la leĝo.

Martin blagis la ĉeestantojn, kaj ili ridis. Estis videble, ke ili interesiĝis nur pri lia parolado.

"Kie estas viaj cerboj?" ŝercinsultis Martin. "Kiaj estaĵoj! Vi taŭgas nur por esti anoj de la registaro. Vidu, sorbu per viaj lampoj, kion mi ofertas," li diris, tenante grandan kukon en la mano. "Ĉu iam ajn vi vidis tian luksan frandaĵon? Kaj mi forĵetas ĝin por dek ŝilingoj, nur dix anglaj frankoj! Trezoro, ornamaĵo ĝi estas. Nacioj lanĉis militon por malpli ol tiu trofeo. Tia kuko estus povinta ŝanĝi la mondhistorion. Kia kuko! Rigardu ĝin - oni povas kvazaŭ vidi la guston. Kaj mi ofertas, fordonas… ne, foroferas ĝin por dek diskoj!"

Li rigardis al la kuko ameme, ŝmacis per la lipoj kaj, mallaŭtigante la voĉon konfidence, li daŭrigis.

"Sciu, se mi estus glora artisto, mi farus nenion krom pentri kukojn ĉi tiajn! Se nur Rembrandt estus vidinta ĉi tiun kukon, li pentrus ĝin anstataŭ la Noktan Gvardion… Se Leonardo estus ĝin ekvidinta, li pentrus ĝin anstataŭ Mona Lisa! Kaj la gusto! La ravo al la palato! Vera regalo por Epikuro. Kia riĉo, kia nutro, kia dia frando! Jes, mi vidas, ke vi estas skolo de skeptikuloj; sed aŭskultu pri la elitaj ingrediencoj: pura kansukero duoble rafinita; ora mielo de speciale flegitaj reĝinabeloj, kaj sanplena, sunplena suko de citronoj rekte el luksa Lisbono!"

La bakistoj ne povis enteni la ridon. La recepto estis tiu de bombonoj, kiujn Martin foje faris kaj vendis en foiroj. Ne ĝenis lin, ke li eĉ ne menciis farunon.

Martin skuis la kapon kompateme.

"Vi ne volas profiti je mia donaco?"

Li levis la manojn malespere.

"Kia gento vi estas sur ĉi tiu insulo! Ĉu vi ne havas hejmojn? Ĉu vi ne volas porti unu kukon hejmen — al via Mariana? Se vi ne aĉetos, mi ĵuras, ke mi glutos ĉiujn kukojn memstare. Aŭskultu! Estas la lasta horo de la foiro, do mi faros al vi avantaĝan proponon. Kiu donos al mi sep ŝilingojn kaj ses pencojn? Nu venu: sep-kaj-ses, nur sep-kaj-ses. Ĉu neniu? Ĉi tio estas kuko, jes, kuko. Ĉu vi komprenas tion? Oni manĝas ĝin, ja enbuŝigas ĝin kaj glutas ĝin. Manao el la ĉielo, ambrozio ĝi estas. Nu do, mia lasta oferto, la bagatela prezo de kvin ŝilingoj. Cinq ŝilingoj por ĉi tiu elita frandaĵo taŭga por reĝoj. Neniu? Bone, ni vidos. Mi eltrovos, ĉu vi ja vivas, aŭ ĉu vi ĉiuj forlasis la tombejon por veni ĉi tien. Ni ne malŝparu tempon. Du ŝilingoj kaj ses pencoj, jen!"

Du-tri manoj altiĝis. Martin ŝajne koleriĝis.

"Nur trio da aĉetontoj? Ne… absolute kaj definitive ne."

Li parade metis la kukon flanken.

"Mi rifuzas vendi ĝin, jen ĉio. Vi mokas min, sed vi pripentos! Per la vortoj de Dante: "Ĉiun esperon lasu, kiu rifuzas ĉi tiun kukon! Finite. For de ĉi tie, ĉiuj: genug davon ! Kia grego… Momenton! Haltu!"

Martin levis alte li manon.

"Momenton! Mi volas pruvi ion al mi. Mia ago estos freneza, sed mi volas scii, ĉu mi povos eligi reagojn el vi… vidi, ĉu vi posedas etan viveron… vidi, ĉu vi kapablas rekoni bonŝancon, kiam ĝi etendas al vi ambaŭ manojn. Mi perdos mian postenon, sed ne gravas. Mi nepre devas sondi vin, venu kio ajn! Nun atentu. Mi faros novan oferton — ridindan oferton. Ne estas multaj tiaj kukoj, do mi donos ilin al la unuaj, kiuj levos la manon. — Ankoraŭ ne! mi diros al vi, kiam. Mia lasta oferto estis du-kaj-ses, sed nun… sed nun… Ĉu vi estas pretaj? Memoru, nur al la unuaj! Tiu, kiu hezitos, malgajnos. Pretaj, nu, pretaj? Ĉi tiu ŝanco neniam revenos. Pretaj? Mi kalkulos ĝis tri, sed memoru… ni plendu, se vi ne estos inter la unuaj. Ne kulpigu min. Kaj vi, bakistoj, ĉu pretaj por la tuja disdono? Unu… du… tri — ek! Duonkrono !"

Amaso da manoj suprenfulmis, antaŭ ol oni havis tempon konstati, ke duonkrono egalvaloras al du ŝilingoj kaj ses pencoj. Rapidege Martin kaj la bakistoj alpuŝis la kukojn al la petantoj. Multaj, kiuj ne volis kukojn, aĉetis. Mi poste vidis tie kaj tie kukojn forlasitajn en la foirejo. Martin vendi ĉiun bakaĵon en la stando antaŭ la ferma horo.

23. KASTELOJ EN AERO.

Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:

"Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj."

Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da labo­rantoj, pri kiuj mi disponas kvazaŭ estro. Vere - sed mi mem diferencas de miaj "dungitoj" nur laŭ grado. Ĉar ankaŭ mi estas dungito: la ĉefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaŭ mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien ĝi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus ĉion: ĉu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona ekspon-vendisto, ke homoj laŭdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi do kion mi faros tiam?

Ĉu mi fariĝos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, serĉante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj aŭskultas al tiuj eks-uloj, diras nenion, sed rimarkas la "-­is". Ĉiu sinlaŭda verbo finiĝas per "-­is" ĉe tiuj elĉerpituloj. La "­-as," estas grizkolora, la "­-os," eble nigra.

Multon da mono mi enspezigis al la firmao dum tiuj kvar jaroj. Mi ja ŝparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus riĉeta. Jes, sed kiel estus sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo al la sukceso. La starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaŭ mia piedo povus facile degliti, sed almenaŭ mi havus ŝancon…

Mi devos forlasi mian postenon. Estos granda risko; sed se mi ne riskos, mi ne povos atingi mian celon. Si mi ne forlasos, mi daŭrigos komforte… sed kiom longe? Mi estas ankoraŭ juna, sed estos fatale atendi maljunecon en ĉi tiu metio. Oni elĉerpiĝas, antaŭ ol oni maljuniĝas. La laboro estas tiom streĉa, ke malpli ol plena, daŭra energio ne sufiĉas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason, Ne estas tempo por komenci ion alian antaŭ forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas, kiom malgranda ĝi estas, se nur ĝi estas proprakonta. Tiel mi pensis.

Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo "Olympia". Mi decidis serĉi bonan vendeblan varon.

Ĉe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmao. La ludilo estis nova, kaj ĝi altiris mian atenton. Ĝi estis malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj ŝnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Ĝi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendiĝas per la kvar-kvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis. Ne necesis multe paroli.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Eliza Orzeszkowa
Donatella Di Cesare - The Time of Revolt
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - El Tiempo de la revuelta
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - ¿Virus soberano?
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - Resident Foreigners
Donatella Di Cesare
Cesare Lombroso - The Man of Genius
Cesare Lombroso
Отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!»

Обсуждение, отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x