"Ĉu vi haltigos tiun damnitan bruaĉon!" mi kriis.
La direktisto sin klinis antaŭen, preskaŭ kaŭrante, kvazaŭ li timus. Mi ne komprenis lian sintenon. Li flustris: "La radio-dissendo." Tio ŝajnis al mi senhonta preteksto: mi ja sciis, ke la orkestro, kiu dissendas, tute ne ĝenas nin, kaj la kolero leviĝis en mian gorĝon. Mi eksplodis:
"Damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo!" — kaj tion kriinte, mi tuj ekvidis mikrofonon, kiu pendis antaŭ mi ĝuste super la nivelo de miaj okuloj, apud mia frunto. Miaj nedecaj vortoj estis dissenditaj! Okazis granda skandalo kaj riproĉado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj ŝultroj la respondecon, kaj post ĉeso de la vortŝtormo ĉio estis aranĝata tiel, ke ni povis labori.
Ĉe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj ĉe enveno mi demandis lin, ĉu li scias indan loĝejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia loĝejo, do mi aranĝis loĝi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.
Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro ŝminkita fraŭlino. Post ŝia foriro Alec diris al mi, ke li aranĝis, ke ŝi kunloĝu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, ĉar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne ĝenis sin kaj diris: "Ho, tio estos facile aranĝebla."
Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: "Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?" La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.
Ĉio iris glate, kaj post du tagoj, s-ino Nicol adiaŭis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: "Mi faris aranĝon kunpreni alian knabinon al la loĝejo."
"Ĉu vi estas freneza?" mi diris. "La dommastrino certe elĵetos vin, se vi eĉ sugestos tian aferon al ŝi."
Li nur ridis: "Kie estas volo, tie estas vojo."
Je la manĝohoro Alec sidis ĉe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaŭ ne manĝis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: "Ĉu okazis ia malfeliĉo?" Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: "Mi scias, ke ne estas mia afero, s-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aŭ konsili, mi volonte farus."
Alec eligis spiregon kaj diris: "Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedaŭregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera."
"Ĉu la afero povas esti tiom malbona? Ĉu neniu povus helpi?"
"La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi… krom eble vi sed mi ne povas eĉ esperi, ke vi volus tion fari. Vi ja estus tiom ŝokita!"
"Sed diru! Pri kio temas?"
"Mi ne povas diri. Vi elĵetus min tuj, kaj mi ne rajtus plendi kontraŭ tio. Kredu min, sinjorino, mi estas la plej malfeliĉa homo sub la suno. Sed mi meritas mian sorton."
La dommastrino rigardis lin kompateme.
"Diru al mi, pri kio temas, kaj mi penos helpi al vi."
Alec rigardis ŝin duonespere, atendis iomete kaj fine diris:
"Kiam mi enkondukis s-inon Nicol, mi mensogis al vi."
"Ŝi… ŝi… ne estas mia edzino."
Li paŭzis, por ke li ŝokita dommastrino alkutimiĝu al la sciigo, kaj pludiris: "Sed hodiaŭ mia vera edzino sciigis min perletere, ke ŝi venos ĉi tien. Kiam ŝi eltrovos, ke mi loĝis ĉi tie kun alia virino, ŝi tuj forlasos min."
La dommastrino restis senvorte, sed post iom da tempo ŝi diris:
"Vi faris tre grandan pekon, sed la Bona Libro ankaŭ instruas pardoni al tiu, kiu sincere pentas pri malbonfaro. Do estu trankvila. Mi diros nenion, kaj mi esperas, ke ĉi tio instruos al vi dece konduti en la estonteco."
Alec dankis ŝin tre kore, kaj lia vizaĝo heliĝis. Lia "edzino" kunloĝis kun li dum kelkaj tagoj. Ĉe la fino de la foiro la dommastrino pagigis al Alec multe pli ol li atendis por la loĝado, kaj li asertis, ke ŝi trompis lin. Li ne volis pagi la sumon, kiu estis ja ekscesa, kaj ili amare kverelis, Nu, Alec devis pagi; sed la kverelo daŭris, ĝis li foriris. La dommastrino sekvis lin ĝis la perono kaj insultis lin. Alec staris sur la trotuaro kun la valizo en mano kaj, sin turnante al ŝi, li kriis:
"Mi neniam revenos al via domo, kaj mi ĝojas, ke mi ne venigis al vi la veran s-inon Nicol!"
La dommastrino preskaŭ svenis.
22. PER LERTA ADMONO ALFLUAS LA MONO.
Sur insulo Jersey mi rerenkontis Martin Vernon. Li laboris proprakonte, vendante ilojn por fari vaflojn. Mi ĝojis pro la revido, ĉar distris min babili kun li. Kunestis Micky, kiu egale ĝuis la interbabiladon. Martin ĉiam estis sorĉa parolanto, kaj ne mankis al li vario, ĉar li saltis konstante de unu temo al alia. Se oni sciis kribri liajn parolojn, oni povis multon lerni. Distris min ankaŭ liaj cinikaj diraĵoj.
Lia stando estis iom malproksima de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. Unu tagon dum malvigla horo en la foiro mi aŭdis ĝemojn. Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Martin kuŝanta sur la planko antaŭ sia stando. Li ĝemis pro doloro. Mi tuj ekkuris al li, sed bazarulo haltigis min per la mano. "Lasu!" li diris.
"Sed videble li forte malsanas, kaj oni devas helpi al li!"
La bazarulo nur ridetis. Tian mankon de kompato mi ne komprenis.
Mi forŝiris min de mia detenanto kaj rapidis por helpi Martin. Grupo da personoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj ĝuste kiam mi alproksimiĝis, Martin salte leviĝis surpieden, rapidis al la transa flanko de la servotablo kaj komencis:
"Nu, gesinjoroj, jen la plej lasta, moderna kaj aktuala maniero hejme krei vaflojn ludfacile kaj bagatelkoste! Necesas nur iomete da graso… ktp."
Mia deteninto sin turnis al mi kaj diris: "Ni konas Martin jam de longe. Se logi la atenton de homoj estas malfacile, li ofte uzas tiun rimedon."
Dum la lasta tago (sabato) de la foiro Martin venis al mi je la sesa kaj diris, ke li havas nenion por fari, ĉar lia stoko forvendiĝis. "Mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj. Mi festos mian bonan rikolton per tralavo de la gorĝo. Ha, sed mi trinkas nur je specialaj okazoj, kamrado. Se mi sukcesas, mi festas ĉe Baĥo; se mi malsukcesas, mi trinkas por dronigi la zorgojn; kaj se nenio okazas, mi glutas por heligi la grizecon de vivo!"
"Do resume, Martin," mi diris, "mi komprenas, ke vi rigore vin detenas de trinko… dum vi dormas, ne vere?"
"Ne, ne tiel, Vik! Hontu pri tiaj paroloj! Ne ĉiam mi trinkas. Mi havas skrupulojn: por mi ĉio devas esti takta kaj konvena. Ekzemple, la vetero devas taŭgi. Mi nome trinkas nur dum varma vetero por sensoifiĝi; aŭ dum malvarma vetero por varmiĝi; aŭ dum venta vetero por min balasti kontraŭ forbloviĝo; aŭ dum pluva vetero, por min ŝirmi en la trinkejo. Do ĝis revid ersehen kaj adios, amigo !" Kaj li foriris.
Kelkajn horojn poste mi vidis Martin eniri. Li estis ebria. Mi ne havis tempon por alparoli lin, ĉar tiam mi estis eksponanta. Poste mi iris al lia stando kaj trovis lin dormanta sub la servotablo.
Proksimume je la naŭa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn. La vizitantoj komencis eliri. Ĉe la elirejo estis granda stando de urba bakejo, kaj mi rimarkis, ke tie estas kolektiĝinta granda amaso da personoj. Tie estis Martin: li staris sur granda kesto deklamante. Estis nova afero vidi la vendon de kukaĵoj per deklamado. Mi komprenis, kio okazis. Al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pasteĉoj, tortoj ktp., kaj tiu restaĵo signifus malgajnon al la firmao, ĉar oni ne povos vendi ilin lunde. Martin, havante nenion por fari, entreprenis forvendi ilin.
Читать дальше