Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!

Здесь есть возможность читать онлайн «Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kredu min, Sinjorino!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kredu min, Sinjorino!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz

Kredu min, Sinjorino! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kredu min, Sinjorino!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi, ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.

Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!

"Ho, Vik," ŝi diris. "Mi ĝojas denove vidi vin."

"Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?"

"Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado." "Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu."

"Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?" ŝi diris ofendite.

"Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. Nu, kien ni iru?"

"Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien."

"Ĉu ne al via loĝejo?"

"Ni povus… sed ĝi estas malproksima, kaj vi ni disponas multe da tempo, ĉu?"

"Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio."

Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.

"Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas, ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?"

"N­-ne," ŝi balbutis. "Vi estas ĉiam… Ho, Vik - estas nur, ke… ke estas pli bone, ke ni ne iru tien… kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia… tre suspektema… tre puritana."

"Anjo, kio estas? Kial vi diris "cetere"? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?"

"Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas… io ."

"Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu ."

Ŝi koleretis. "Bravulo! Do vi jam konkludis pri ĉio. Vi jam scias ĉion kaj kulpigas min. Vi estas viro, do vi arogas elekti vin juĝisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, ĉu vi mem restis ermito dum mia foresto. Ĉu vi povas tion diri?"

"Tion mi ne atendis de vi, Anjo: ke vi uzus tiun kutiman virinan ruzon anstataŭ vin defendi, rebati per kontraŭakuzo! Bonega taktiko, sed uzu ĝin kun iu alia, ne kun mi. Mi certe ne malŝparus tempon por forpuŝi vian akuzon. Nuntempe pri vi temas, ne pri mi. Jes, jes, karulino kara, do vi volas, mi forgesu pri vi, dum mi baraktas por min mem senkulpigi! Nu, Anjo, lasu miajn aferojn flanken. Ĉu aŭ ĉu ne vi havas kunulon ĉi tie?"

"Kial mi respondu?" ŝi diris. "Vi ja decidis mem. Vi estas ĉioscia — vi kaj Dio!"

"Alia taktiko. Ofendiĝemo. Kio sekvos tion? Mankas nur nervokrizo kaj sveno. Daŭrigu, daŭrigu. Uzu ĉiun artifikon laŭvice kaj poste ni povos paroli racie."

Ŝi tute silentis. Ni ambaŭ paŝis al la kafejo. Mute ni eniris. Dum la manĝo mi alrigardis ŝin esplore, sed ŝi evitis mian rigardon. Post iom da tempo ŝi rompis la silenton. "Vik", ŝi diris.

Mi ne respondis.

"Vik", ŝi ripetis, "mi petas pardonon, sed ne kulpas mi sola. Mi tre ŝatas vin kaj…"

"Ŝatas?!"

Momenton ŝi rigardis min senmove; poste ŝi mordetis la lipojn kaj hezite etendis la manon por tuŝi mian.

"Vik," ŝi diris mallaŭte. "Ni ne kverelu - mi vin petas. Atendu, ĝis mi klarigos. Komprenu, karulo, ke ĝis nuna momento vi ne donis al mi la eblon klarigi. Tuj kiam ni renkontiĝis, vi komencis riproĉi min. Mi ja intencis diri al vi ĉion. Milfoje antaŭ via veno mi pripensis la aferon. Pripensis, kiel sciigi vin sen vundi vin, ĉar mi ja alte taksas vian amikecon. Ne rigardu min tiel, mi ja parolas sincere. Nu, Vik, ne koleriĝu. Estas ja io, sed ne iu . Almenaŭ, ne en la senco kiun vi aludis. Mi kunvivas kun neniu. Sed… sed mi enamiĝis. Jes, Vik, tute kaj komplete. Tion mi ne povis eviti. Li estas bonulo kaj tute ortodoksa, eĉ mallarĝmensa. Kaj estas multaj kva­litoj liaj, kiujn mi eĉ abomenas, sed mi ne povas ne ami lin. Estas strange.­ Mi ne volas malamikiĝi kun vi. Mi preferus, ke ni restu ĉiam amikoj; sed ion pli, Vik, mi ne povus. Mi ne povus perfidi lin. Ne, penu kompreni. Diru, ke tio ne detruos nian amikecon."

"Ĉu li estas bazarulo?" mi diris nekonsekvence.

"Ne, li laboras en oficejo. Li ne konas la mondon. Li ĉiam loĝis en ĉi tiu urbo kun sia vidva patrino."

"Ĝi estas skuo, sed via elekto estas via elekto. Mi havas sufiĉe da prudento por ne deadmoni vin de li. Pli bone, se mi atendos, ĝis vi enuos pri li. Via korinklino eble ne daŭros."

"Vi eraras, Vik, ni fianĉiĝis. Jen la ringo," kaj ŝi elprenis ĝin el sia mansaketo. "Ni geedziĝos je Kristnasko."

Mi pensis iomete. "Do bone, Anjo, mi kontraŭracie esperas, ke vi estos feliĉa. La afero ne estas facila por mi, sed almenaŭ via amikeco estas io, kaj cetere mi ĉiam havos dolĉajn rememorojn."

"Dankon."

"Ĉu vi venos al la venonta foiro en Aberdeen?"

"Mi ne povas. Li ne volas, ke mi vojaĝu plu. Post la fino de la eksponado ĉi tie mi intencas forlasi mian laboron."

Post tio ni babilis ĝenerale kaj iom gajiĝis; sed interne mi sentis pezon, kiun mi ne tute sukcesis kaŝi.

Iel la horoj pasis. Ŝi venis kun mi al la stacidomo kaj post reciprokaj adiaŭaj kisoj kaj reciprokaj promesoj skribi la trajno min forportis.

20. KONTRAŬ ĈIU MALFACILO EKZISTAS KONSILO.

Post tio, denove foiroj. En Aberdeen mi tuj antaŭvidis malfacilaĵojn. Ne estis multe da loko en la aleoj ĉirkaŭ ni, kaj unu-du kontraŭaj standoj vendis per laŭta deklamado. Plenŝtopo de la aleoj per homoj kaj kribatalo ne povos ne okazi. Do mia unua laboro estis amikiĝi kun miaj kontraŭuloj, por ke aferoj iru des pli glate. Post la malfermo de la foiro mi donacis rostitajn kokidojn al la kontraŭaj bazaruloj, por helpi al la ĝenerala komplezemo, kiun mi celis. Ĉe unu flanko estis sinjorino, kiu vendis parfumon. Ŝi kviete laboris, aspergante preterpasantojn per parfumo, kaj ŝi ĝentilmaniere vendis al ili. Por ne montri elektemon, mi donacis kokidon ankaŭ al ŝi, kaj ni amikiĝis. Ŝia stando estis bele drapirita, kaj la parfumo estis en belformaj flakonoj bonguste pakitaj en kartonaj skatoloj. Parolante kun ŝi iun tagon, mi rimarkis, ke ŝi havas nur unu kvaliton de parfumo; do mi diris:

"Ĉu ne estus pli bone, se vi havus diversajn parfumojn? Vi vendus pli, se vi prezentus elekton al la klientoj, ĉu ne?"

"Mi ja havas diversajn," ŝi diris.

Mi ĉirkaŭrigardis.

"Sed mi vidas nur la violan," mi kontraŭis.

"Jes, hodiaŭ mi vendas nur violan, morgaŭ mi vendos rozan, kaj tiel plu laŭvice tra la tuta stoko. La parfumoj venas al mi en sortimentoj; sed se mi elmetus ĉiujn sur la stando, la klientoj havus malfacilon decidiĝi inter la diversaj odoroj. Do ili malŝparus mian tempon. La praktiko instruis min, ke mi pli bone enspezas, se mi ne permesas elekton."

"Kiun el tiuj parfumoj vi preferas por propra uzo?"

"El tiuj!" ŝi diris, kvazaŭ ŝokite. "Neniun. La solaj floroj, kiuj iel rilatas kun tiuj parfumoj, estas tiuj bildigitaj sur la flakonaj etikedoj. Oni aĉetas ĉi tiun parfumon kvinlitre en benzinskatoloj. La parfumo verŝajne kostas al la pograndisto po naŭ pencoj por kvinlitro," ŝi ŝercis.

Micky kaj alia eksponisto nomita Jeff helpis min. Ni tri glate laboris kaj kunŝercis. Mi ŝatis Micky. Li iom maldikiĝis pro la neregula vivado. Sole pri unu afero mi devis lin gardi. Ofte li malaperis de la stando, kaj mi devis serĉi lin. Ĉiam mi sciis kie serĉi, ĉar preskaŭ senescepte mi trovis lin parolanta al iu belulino ĉe ŝia stando. "Micky, Micky," mi ŝercadmonis, "nun mi scias kial vi ne emis esti pastro." Ankaŭ Jeff al mi plaĉis. Li estis kompetenta kaj bone sciis aranĝi aŭ manovri. Se okaze, post la butikferma horo, mankis io bezonata, mi ĉiam sendis lin por serĉi ĝin. Iel li ĉiam aranĝis; nepre li revenis kun la bezonataĵo. Por doni al vi ekzemplon pri lia iniciatemo, mi citos al vi, kion li rakontis al mi:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Eliza Orzeszkowa
Donatella Di Cesare - The Time of Revolt
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - El Tiempo de la revuelta
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - ¿Virus soberano?
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - Resident Foreigners
Donatella Di Cesare
Cesare Lombroso - The Man of Genius
Cesare Lombroso
Отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!»

Обсуждение, отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x