Mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. "Jes," li diris, "la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege." La vendoprezo estis nur unu ŝilingo. Mi konfidencis, ke mi emas aĉeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmao vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris aranĝon. Mi aĉetis por kvardek pundoj da stoko.
Je la antaŭfina semajno mi skribis al la V.I.K.-kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por daŭrigi mian laboron. La firmao respondis demandante, ĉu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis ĉe mia intenco. Kiam la scio pri mia venonta forlaso fariĝis ĝenerala, alia kuirilvenda firmao proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.
Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas ĝin. Kiel mi povus maltrafi?
Nun estas aprilo. Ne estas multaj foiroj post aprilo, sed tio tute ne gravas. Anstataŭ vendi ilin en foiroj, mi iros al popularaj marbordaj urboj. Pli oportuna loko ol foiroj. Tie estos familioj, kiuj libertempas kun la infanoj, kaj neniu domaĝos ŝilingon por la infanoj dum libertempo. Ankoraŭ ne estas la libertempa sezono, sed al Brighton, kiu estas malpli ol cent kilometrojn for de Londono, plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn ĉiuhore dum la semajnfino. La vojoj al Brighton estas plenaj de aŭtomobiloj, kiuj portas familiojn al la marborda urbo. Ne necesos pagi altajn prezojn por foiraj standoj. Kun du kartonskatoloj da stoko mi povas stari ĉe la strando kaj vendi, kaj kiam la provizo elĉerpiĝis, mi povos kuri al la loĝejo kaj replenigi la skatolojn. Oni aĉetos, la infanoj pafos ilin en la aeron. Ankaŭ la gepatroj, ŝajne montrante al la infanoj la funkciadon de la ludilo, kaŝe ĝuos, pafante la paraŝutojn supren! Tiel miaj varoj estos reklamataj. Ĉiuj vidos ilin en la aero, ĉiuj kuros por aĉeti. La infanoj plendos, ĝis la gepatroj aĉetos ekzempleron por ili. Ne, ne estas eble, ke mi eraris.
Mi povis image vidi la strandon kun miloj da ruĝaj, bluaj, verdaj, flavaj paraŝutoj ŝvebantaj en la aero. Necesus pli da stoko, sed mi povos facile veni al Londono por tio, kiam necesos. Mi ja trafis bonŝance!
24. PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO.
Estis bele freŝeta tago. Preta mi staris ĉe la rando de la promenejo en Brighton. Multaj personoj promenadis laŭ la marbordo. Ne estis multe da infanoj, sed tio ne gravis. Mi lokis la du kartonskatolojn ĉe mia flanko, unu super la alia, por ke mi povu atingi la supran sen perdi tempon kliniĝante. Kun la demonstra paraŝuto en la mano mi staris preta. Venis virino manenmane kun infano. Kiam ŝi atingis min, mi diris respektplene:
"Pardonu, sinjorino. Ĉu vi vidis ĉi tiun belegan ludilon? Vidu kiel precize farita kaj belega ĝi estas. Nun mi tuj montros, kiel la infano ludos per ĝi. Tre simple, nenia komplikaĵo. Jen mi metas ĝin en tiun tubeton… tiel… premas la butonon, kaj — ek!"
La paraŝuto saltis en la aeron, atingis sian zeniton, komencis fali, kaj la bela ombrelo flosis… flosis… flosis, sed ne returne. La vento blovis ĝin alten supei kaj laŭ la strando. Mi kuris post ĝi…"Diablo preni ĝin — Dio reportu ĝin!" Mi kuregis, mi puŝiĝis inter homoj, kiuj baris la vojon, mi kuris, kuradis…
"Damne, ĉu ĝi neniam malaltiĝos?" Gaje, facilflirte ĝi flosis, flosis plu. Spiregante mi kursekvis ĝin. Mi vidis ĝin malaltiĝi. Mi akcelis mian kuron. Mi vidis ĝin fali sur la sablon. Ekscitite kaj senspire mi atingis ĝin. Gejunula paro havis ĝin kaj ekzamenis ĝin. Nervotaŭzite mi kriis: "Ĝi estas mia donu ĝin al mi!"
La paro ridis. La junulo diris mokkvietige: "Nu, nu, ne ploretu! Mi ne ŝtelos vian ludilĉjon, bubeto; ludu bele, kuru al via panjo!" Ruĝvizaĝe mi prenis la ludilon, honteme subvoĉis "Dankon!" kaj kuris returne al la aĉetontino. Ŝi ne plu estis tie.
Mia mondo falis. La vento! Mi ne eĉ pensis pri ĝi. Kia katastrofo! Tamen, devas esti rimedo. Eble estis hazarda ventoblovo tie alte. Mi provos denove. Denove alten, denove ĝi forbloviĝis. Mi estis ekkuronta post ĝi, sed mi eĉ ne startis. La paraŝuto iris rekte al la maro. La rigardantaj aĉetontoj ridis kaj foriris. Kion fari? Eble se mi pafos ĝin oblikve malantaŭen, la vento reblovos ĝin al mi. Mi provis. La paraŝuto ŝvebis, apenaŭ evitis domtegmenton kaj falis en la straton. Mi kuris por repreni ĝin kaj preskaŭ perdis la vivon, zigzagante inter aŭtomobiloj. Aŭtisto forte bremsis kaj kriis insultojn al mi. Personoj rigardis min kaj moke rikanis. Mi repaŝis malrapide al miaj skatoloj. Kia fiasko! Kial mi ne pensis pri la vento? Kiel mi povis esti tiel blinda? Mi tiel detale pensis pri la entrepreno kaj ne rimarkis okulfrapan, gravan faktoron.
Kun la du skatoloj mi iris hejmen. Mia cerbo estis sensenta. Mi ne povis pensi pri io helpa, pri ia solvo. Mi aŭtomate paŝpaŝis kaj rigardis nek dekstren nek maldekstren. Iel mi atingis la loĝejon. Mi iris rekte al mia ĉambro kaj ĵetis min sur la liton. Se nur mi povus forgesi!
Estas mia kulpo, ke mi troviĝas en la nuna kaĉo. Mi estis tiom optimisma, kaj pro tio ne estis ŝirmita kontraŭ la skua konstato de la fiaskiĝo. Kutime mi ne agas tiel: kutime mi estas optimisma, sed devigas min atendi malbonon kaj tiel estas preparita kontraŭstari senreviĝon. Estas diro pri optimismo kiel la mia: "kalkuli kokidojn antaŭ la elkovo", — nun en tiun malsaĝaĵon mi mem saltis.
Baldaŭ mi laŭgrade komencis altiĝi spirite. Kial mi senesperiĝas? mi demandis al mi. Multaj havas verajn, korŝirajn ĉagrenojn, sed mi mi havas iom da mono, stokon, sanon. Ekzistas proverbo ke, kiam unu pordo fermiĝas, alia malfermiĝas. Mi eliris kaj promenis laŭ la marbordo, iris en kafejon, trinkis tason da teo kaj manĝetis kukojn. Dume mi pensis: estas ja foiro en Bristol. Ĉu ne iri tien? Estas jam iom malfrue, sed eble troviĝos malgranda stando. Tamen Bristol estas sufiĉe malproksima, kaj eble mi irus vane. Ne: ne indas riski iron al Bristol.
Mi ekmemoris pri la tielnomataj "amuz-arkadoj," de Brighton. Tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj aŭ pafante sur celtabulojn per aerfusiloj, kaj tiel plu. Eble estas loko tie, mi pensis. Mi iris kaj enketis. La koncernulo estis for. Mi atendis preskaŭ unu horon ĝis lia reveno. Mi demandis. Jes, li pensis, ke oni povos eble aranĝi loketon, sed estas necese lupreni la standon por la daŭro de la somero. Mi emis preni ĝin. La kosto estis tre alta, sed mi havos tempon por enspezi profite… Mi hezitis. Mi devas esti certa ne erari. Mia strando-sperto igis min singarda. Mi decidis ne konkludi tuj, sed bone pripensi la aferon unue.
Mi eliris kaj ĉirkaŭvagis dum iom da tempo. Poste mi reiris al la amuzejo por pritrakti la luon kaj ĝuste dum mi alproksimiĝis, mi ekvidis la grandan tuberon en la afero. Ĉu mi tute stultiĝis, ke mi ne unuavide rimarkis la elstaran obstaklon? Granda Dio! Se mi estus preninta ĝin, kia erarego! La plafono ne estis sufiĉe alta!
Pli bone, ke mi ne plu provu hodiaŭ, mi pensis. Mi estas tute sencerba. Eble mi tro pensadis lastatempe, eble mi estas mense laca. Kun griza sento mi trenis min al kino por min volvi en mallumon, fali en molaĵon de fotelo kaj sidi apatie, forgesante ĉion. La sekvintan tagon mi reiris al Londono kun mia peza stokobalasto. Dum plena semajno mi restis tie, ne sciante kion fari. Unu dimanĉon mi eliris el kafejo Lyons kaj aĉetis gazeton ĉe la stratangulo. Mi prenis ĝin senelekte, ne atentante la nomon. Mi rigardis ĝin. Gi estis la "Sunday Referee". Nebule la nomo tuŝis mian memoron. Jes, ĉefo de tiu gazeto iam faris al mi proponon… Nui mi memoras. Li aŭdis mian eksponadon kaj aĉetis kuirilon. Li diris al mi ke, se iam ajn mi serĉos laboron, mi iru al li, kaj li donis al mi sian vizitkarton. Nu, kie estas tiu vizitkarto? Gi devas esti ie inter miaj posedaĵoj. Mi iris hejmen kaj serĉis. Mi trovis ĝin.
Читать дальше