Aleksandro Grin - La mondo brilanta
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La mondo brilanta
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:
— Tralasu min.
Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.
Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.
Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si , kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.
— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.
Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.
— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.
Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.
Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:
Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin'...
La 14-an de novembro 1921
La 28-an de marto 1923
Примечания
1
prononcu [soléj], france: «Suno» (rim. de la tradukinto) .
2
romia imperiestro (37–68), kruela kaj malĉasta tirano, ŝatinta interalie partopreni publikajn konkurojn (trad.) .
3
romia imperiestro (204–222), la plej malĉasta el romiaj imperiestroj (trad.) .
4
prononcu [agássic] (trad.) .
5
Phineas Taylor Barnum (1810–1891) — fama usona cirka entreprenisto (trad.) .
6
prononcu [a ĝórno], itale: kiel tage (trad.) .
7
klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (trad.) .
8
arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (trad.) .
9
prononcu: [ájŝer] (trad.) .
10
mita sultanedzino, kiu rakontas la fabelojn de «Mil kaj Unu Noktoj» al sia edzo Ŝarijar (trad.) .
11
tiel estas en la originalo, kvankam laŭ la Biblio, ŝtoniĝis (iĝis kolono el salo) lia edzino, kiu, malgraŭ la malpermeso, retrorigardis al Sodomo dum fuĝo el ĝi (trad.) .
12
Rolando, heroo de francaj legendoj, estis ĉirkaŭita de saracenoj en pirenea montopasejo. Por ke lian glavon ne prenu la malamikoj, li enbatis ĝin en rokon, sed la roko disduiĝis (trad.) .
13
nomo de restoracio en Lepsiko, fama pro legendo pri diabla diboĉo de Faŭsto, kiun uzis Goeto en sia tragedio «Faŭsto» (trad.) .
14
popola fabelo pri tio, kiel soldato kuiris supon kvazaŭ el toporo, petante por spici ĝin jen grion, jen viandon (trad.) .
15
Prosper Mérimée (prononcu [merimé]) (1803–1870), fama franca verkisto; inter liaj multaj verkoj la plej fama estas novelo «Karmen», kies titolrolulino estas ciganino (trad.) .
16
opero de Charles Gounod laŭ la unua parto de la samnoma fama tragedio de Goeto. Margarita estas la protagonistino de la opero, delogita de la protagonisto Faŭsto (trad.) .
17
tradukis Clarence Bicknell.
18
grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, diplomato, vojaĝisto, alkemiisto kaj okultisto. Kun lia nomo estis ligitaj multaj legendoj kaj elpensaĵoj (trad.) .
19
la frazo, atribuata al Henriko IV, reĝo de Francio, pro tio, ke li transiris el hugenotismo al katolikismo (en kies ritaro ekzistas meso) por iĝi reĝo de Francio (trad.) .
20
A. Dumas. «Du Dianoj» (rim. de la aŭtoro) .
21
Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (trad.) .
22
ĉefpersono de franca legendo pri malica edzo, murdinta multajn edzinojn, unue publikigita de Charles Perrault (1628–1703) (trad.) .
23
traduko de L. L. Zamenhof.
24
signo de malaprobo aŭ malindulgo, devenanta el Romio, kie spektantoj de gladiatoraj bataloj montradis tiel, ke oni mortigu la venkitan gladiatoron (trad.) .
25
hindia diamanto, unu el la plej grandaj en la mondo (rim. de la aŭtoro) .
26
Giacomo Girolamo Casanova (1725–1798), itala aventuristo kaj verkisto, fama pro multaj amoraj aventuroj (trad.) .
27
Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (trad.) .
28
protagonisto de farsa romano «Gargantuo kaj Pantagruelo» de François Rabelais (1494–1553), franca renesanca verkisto; vivĝoja giganto (trad.) .
29
mistera ĉefpersono de fama romano de A. Dumas «La grafo de Monte-Kristo» (trad.) .
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La mondo brilanta»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.