Aleksandro Grin - La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Iom post iom iliaj vojaĝoj perdadis la grandiozan skalon, koncentriĝante ĉirkaŭ kelkaj linioj, markitaj sur siaspeca mapo, en kiu ni komprenus nenion, per komplikaj signoj. De la periferio ili kuntiriĝadis, rondirante, al iu centro aŭ, pli ĝuste, al teritorio kun malstabilaj limoj, en kies limo la celo senteblis pli klare, pli probable, kvankam determinate de nemultaj ŝancoj de simpla hazardo, sed tamen donante certajn esperojn.

Jam hantis ia obtuza elnodiĝo. Jam la faktoj, kelkfoje kontrolitaj, ripetiĝadis kiel brila, kuranta streko, simila al fora eksplodo de sensona pafo; jam la rekta spuro ĵetiĝis sub la piedojn, momente kuniginte ĉiujn skrupulajn konsiderojn en unu lastan agon... la ago efektiviĝis, la manoj, kaptinte vakuon, tremeris, sensentiĝante en lacego, kaj retroa bato plene frakasis la sekretajn kaptilojn... Poste venis tago, en kies lumo afekcie klare ekstaris sur siajn lokojn ĉio, vidata de ordinaraj okuloj de ordinaraj homoj, — kvazaŭ okazis nenio.

Ni revenas al Runa Beguem, kies animo aliris mornan limon. Ŝia voĉo iĝis seka, la rigardo — senmove trankvila, la moviĝoj — lacaj kaj abruptaj. Sed neniam dum la tuta tempo, kiam ŝi serĉadis morton por la arda koro de la senkulpa kaj sentima homo, ŝi nomis la aferojn per iliaj veraj nomoj kaj neniam pensis pri ili en terura sopiro. Ŝi estis pereanta kaj defendanta sin kun malvarma despero, trovinte apogon en la certeco, ke la morto de Drud liberigos kaj trankviligos ŝin. Tiu certeco, simila al intuicio aŭ al impeto, kaŭzita de netolerebla turmento, sed daŭranta senfine, kreis la celon, konfiditan al la estro, kaj nur kun li paroladis ŝi pri tio, sed ĉiam kun peto kiel eble malpleje zorgigi ŝin.

Ne ekzistas afero kaj celo, kiuj pli aŭ malpli frue ne ekposedus la tutan penson kaj la tutan animon de iu unu homo, kiu antaŭ tiam, eble, vivis sen specialaj planoj, sed kun antaŭsento kaj humoro de sia rolo. Lin necesis elpreni el la egala herbo de kapoj, ekkoni kaj distingi inter multegaj vizaĝe similaj al li, inter sozioj kun trompa impreso de la originalo. Ŝajnis, ke nenio tia konformas la fortojn kaj la sperton de la junulino, kies forveturojn kaj alvenojn mondumaj gazetaj novaĵoj notadis en alta tono. Vere, ŝi ne povis fari tion ĉe tuta konscio de specifaĵoj de la tasko kaj ĉe klara kompreno por si mem, kio estus farenda; necesus publika elvokado aŭ trarigardo de loĝantaro de kelkaj urboj kun elprovoj, kiuj okupus plurajn jarojn.

La necesa homo venis mem, kvazaŭ li estis kaptanta la minuton de senforteco, por frapi, eniri kaj ekparoli. Sur la dezerta nokta strato aŭdiĝis frapado de radoj, sonanta ĉiam pli laŭte, kaj Runa, forpelinte dormon, — pli ĝuste, malvivan senmovecon de penso, kun kiu ŝi penis forgesi sin sur kuseno, bruliganta la vangon, — fiksaŭskultis la bruon de la nevidebla veturilo.

— Kiu veturas nokte? kien? — demandadis ŝi, nevole rimarkante, ke ŝi fiksaŭskultas kun stranga atendo, ke la sango sovaĝe batas; ŝajnis, ĝuste al ŝi estis direktita tiu soleca frapado de la nokto. Ĉiam pli laŭte sonis ĝi, pli klara kaj hasta iĝadis ĝia kraka trilo; iu hastis, kaj Runa levetiĝis, aŭskultante, ĉu ekbruos ree la radoj. Sed la bruo ĉesis kontraŭ ŝia domo; alia bruo, aperanta pigre kaj malklare, tuŝis la streĉitan aŭdon; mallaŭta, kiel kula kanto, fora sonoro, ankoraŭ sonoro, — pli proksime, frapo de fora pordo, susuro kaj malapero de malklaraj paŝoj. Ne elteninte, ŝi sonorigis mem, kun faciliĝo sentante, kiel tiu memstara ago elkondukas ŝin el la stuporo.

Mallaŭte frapinte, eniris la servistino.

— Al vi oni alveturis, — diris ŝi, — kaj ni nenion povis fari. Kaleŝego kun blazonoj; el ĝi eliris homo, insiste ordoninta transdoni al vi leteron. «Kiam ĝi estos legita, — diris li, — vi tuj ricevos ordonon senprokraste venigi min al via sinjorino». Ni interkonsiliĝis. Vidante, ke ni ne kuraĝas maltrankviligi vin, li disdonis al ni, ridante, po kelkaj oraj moneroj. Al ni iĝis klare, ke tia, evidente, grava persono ne kuraĝus maltrankviligi vin pro bagateloj. «Ni risku!» — pensis ni...

— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj... Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.

Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:

— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.

Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: «Drud»; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: «Laŭ spuroj de Drud» — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.

— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.

Tiam, meze de nokto, ekbrilis la fenestroj, turnitaj al la ĝardeno. La lumo heligis statuojn kaj tapiŝojn; malnaturan viglon spiris tiu horo de nokta angoro, fermita en sensona ringo de sekreto. Malsanece regante sin, eniris Runa kun malvarma kaj senmova vizaĝo, kaj ekvidis tie la homon, kiu turnis al ŝi duonfermitan rigardon de la mallarĝaj pezaj okuloj. Tiuj okuloj esprimis akran, preskaŭ manian atenton, egalan al malagrable akra sono; ĉirkaŭ la vangostoj de la malhela vizaĝo krispis grizaj haroj, bukle falantaj sur la bruston, revivigante la dekokan jarcenton. La kurba linio de la razita buŝo kolorigis la tutan vizaĝon per morna lumo, rememorigante la rideton de la Gioconda [35] prononcu [la ĝokónda], fama pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto (trad.) . . Tia vizaĝo povus tremerigi, se, kantetante, oni senzorge turniĝus al ĝi. Li estis en nigra surtuto, kaj la ĉapelon li tenis en la manoj.

Runa eniris kun demando, sed kiam ŝi ekvidis la vizitanton, ŝi tuj komprenis, ke ne necesas la demando. Tio estis kvazaŭ daŭrigo de ĵus ĉesinta interparolo.

— Mi ne nomos min, — diris la nekonato, — kaj ankaŭ ne eksplikos al vi, kial nur nun, sed nek malpli, nek pli frue, mi eniras ĉi tien. Sed vi atendis min, kaj mi venis.

Tremante, per gesto ŝi invitis lin eksidi kaj, kunpreminte la manojn, eksidis mem, rajte atendante ion neaŭditan. Sen gestoj kaj rideto daŭrigis sian parolon la gasto; li kunmetis sur la akra genuo la flavajn manojn, iĝinte pli senmova, ol marmoraj Leandro kaj Hero [36] herooj de helena mito, pereintaj geamantoj (trad.) . malantaŭ li kun iliaj malĝojo kaj morto. Li diris:

— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.

Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.

— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.

— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — «Estro». Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Jean-Marie Le Clézio
Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Graham Masterton - Brylant
Graham Masterton
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Harry Harrison - Mondo maledetto
Harry Harrison
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Abigail Fernández Aguirre - El gran mundo de las pequeñas historias.
Abigail Fernández Aguirre
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x