Aleksandro Grin - La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser [30] ekzistas multaj pentraĵoj, temantaj pri Venuso kaj Tannhäuser (prononcu: [tanhójzer]), germana trobadoro kaj poeto, iĝinta heroo de germanaj popolaj legendoj (trad.) . , kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon [31] romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (trad.) . , ankoraŭ malpli — Psiĥon [32] personigo de la homa animo en helenaj kaj romiaj mitoj (trad.) . ; lia psiĥologia senreviĝo estis tamen agrabla.

Scivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj ne ĵus tuŝis ĝin. Sed li tamen diris iomete:

— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.

Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:

— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.

Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ke ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.

— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti birdo ?! Ĉu?

Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:

— Sezamo, Sezamo, malfermu! Kabano birdpieda [33] el rusaj popolaj fabeloj (trad.) . , turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi! — Kun kareso kaj maltrankvilo ekrigardis al ŝi Drud. — Ho, ne koleru, kara! — arde ekkriis ŝi, penante etendi la manojn, — ne koleru, komprenu min!

— Kiel mi povas koleri, — diris Drud, — se iĝis hele? Ne. — Li agrafis la zonon, kovris la kapon kaj svingis la manon al Stebbs. — Mi hastas. Kiomfoje mi jam adiaŭis cin, sed tamen ni renkontiĝas kaj renkontiĝos plu. Ne malgaju.

Li aliris al Tavi; nevole ŝi depaŝis, rigidiĝis kaj rekonsciiĝis, kiam Drud facile levis ŝin. Sed jam ekmoviĝis ĉirkaŭe ĉio, simile al lavango; frostigante kaj tiklante, de la piedoj mem al la koro leviĝis glacio, la spaco disiĝis, rumoro de fabelo superis murmuron de malproksima, malsupra akvo, kaj vento ŝtopis la orelojn.

— Tavi? — demande diris Drud, sentante, ke li ree egalas por ŝi al rapidege fluganta nokto, ke li estas Monto.

— Ha! — malforte eliĝis el la litkovrilo. Sed tuj kun ekstazo ŝi liberigis kaj levis la kapon, kriante, kiel al surdulo: — Kio lumas tie, malsupre? Tio estas putraj traboj, ligno putras, lumas, jen kio! Kaj eĉ se neniu kredos, ke eblas vivi tiel, eĉ se neniu scias! Nun min ne eblas disigi de vi, kiel bekon disde tekruĉo. Kiel en unu kanto... — Ŝi rompis, sed tra la dentoj emocie kaj kolere finis: — «Por mi edzo ci estos, kaj mi estos cia edzin'», — kaj antaŭ tio jene: «Se ci min ne forgesos, kvankam ondojn disigas destin'... ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta estos kaj... ta-ta-ta, ta-ta edzin'»

Ŝi jam ploris, tiel malgaja ŝajnis al ŝi, ke «ondojn disigas destin'». Poste komencis paroli Drud kaj diris ĉion, kio necesas por profunda animo.

Same kiel ĉiuj sonoj de la tero havas reflekton ĉi tie, tiel ĉio, soninta en alto, mistere reeĥas malsupre. En tiu horo, — en tiuj minutoj, kiam la du koroj pacience lernis bati akorde, grizhara majstro de beletro, sidante ĉe sia luksa tablo en sutano laŭ la maniero de Balzac [34] Honoré de Balzac [balzák] (1799–1850), elstara franca verkisto (trad.) . kaj en velura nigra ĉapeto, meze de priskribo de monduma akcepto, okupinta kvar tagojn kaj fariĝinta sufiĉe sukcese, subite eksentis alfluon de turmentaj kaj obtuzaj linioj de forglitanta versaĵo. Senforta forigi tion, li komencis skribi sur la marĝenoj ion senligan. Kaj ĝi rezultis tiel:

Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin',
Por mi edzo karesa ci estos,
Kaj mi estos cia edzin'.

Li tralegis, rememoris, ke la vivo pasis, kaj miris pri la barbara versaranĝo de la kvarverso, skribita per la mano, ĝis la ungoj mem plena de respekto, kun kiu oni premadis ĝin.

Ĉu ne brilon de rojo, ĵetanta siajn gajajn akvojn en sovaĝan belon de fluo, vidas ni inter akvokirloj de ĝi, distranĉanta la verdan landon laŭ poreterne fiksita vojo? Malaperis kaj ne malaperis tiu rojo, sed, ĉerpinte akvon de la fluo, ĉu ni ne trinkas kun ĝi ankaŭ la akvon de la rojo? Egale — ekzistas rido, simila al la nia, kaj ekzistas malgajoj, kiuj tuŝus ankaŭ nian animon. Vento strias fumon, ventmontrilo kaj flago ŝiriĝas, vimplo krakas, flugas polvo; paperetoj, balaaĵo, altaj nuboj, aŭtunaj folioj, ĉapelo de preterpasanto, gazo kaj stamino de skarpo, petaloj de pomarboj, — ĉio strebas, deŝiriĝas, impetas kaj — en tiu momento — estas unu. Per obtuza muziko maltrankviligas ĝi la animon, haltintan meze de la vojo, kaj logas. Sed la animo estas pli peza, ol ŝtono; envie kaj senforte pririgardas ĝi la kirle viviĝintan foron, oscedas kaj fermas la okulojn.

VII

Dum kvin monatoj ses nekomunikemaj, silentemaj homoj faradis unu aferon, ligitaj per komuna plano kaj per komuna celo; tiujn homojn movadis estro, renkontiĝante kaj parolante kun ili nur en tiuj okazoj, kiam tio estis absolute necesa. Ili ricevadis kaj elspezadis grandajn monsumojn, glitante laŭ ĉiuj komunikvojoj kun senlaceco kaj persisto, sufiĉaj por organizi grandan migradon aŭ kaŭzi militon. Se al ili ne sufiĉis mono aŭ ili renkontadis obstaklojn, distranĉeblajn sole per ora grandega glavo, — krakado de telegramoj trakuradis la landon, donante sian enfermitan tremon al blanka mano, malfermanta per malpacienca virina moviĝo senbrilajn vitrojn de bankaj ĉeloj, kie kombita homo numeradis, subskribadis kaj metode finadis la aferon de transformo de ankoraŭ ne sekiĝinta subskribo en kolorajn briketojn de papermonoj aŭ de oraj paketoj, tirantaj la manon al la tero.

Komence la kursoj de la ses homoj, dediĉintaj, ŝajne, tutajn siajn vivojn al tiu afero, por kiu ilin alvokis la estro, estis ĉirkaŭprenantaj grandegajn spacojn. Iliaj vojoj ofte kruciĝadis. Iam ili renkontiĝadis kaj paroladis pri sia afero, ricevante novajn direktivojn, post kio ili direktadis sin en lokojn, iel rilatajn al sia tasko, aŭ revenadis al malnova spuro, starigante novan vidpunkton, kiu faris la vojon pli interesa, la taskon — pli klara, artifikojn — pli vastaj. Ili ĉiuj estis ligitaj kaj samtempe ĉiu estis sola.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Jean-Marie Le Clézio
Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Graham Masterton - Brylant
Graham Masterton
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Harry Harrison - Mondo maledetto
Harry Harrison
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Abigail Fernández Aguirre - El gran mundo de las pequeñas historias.
Abigail Fernández Aguirre
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x