Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La perdiĝinta krozŝipo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Cho! — ordonis Leven. — Ni retiriĝos malantaŭ la monteton konstante pafante en kvaropaj grupoj, defendante nin el dorsdirekto. Kolektu ĉiun armilon! Verŝu petrolon sur la barikadon kaj ekbruligu ĝin!
La flamanta barikado malhelpis la ĝeneralan atakon. Dume Leven kolektis siajn kelkajn restintajn homojn malantaŭ la monteto apud la rivero. Estis noktomezo.
La unua mulo de la granda armil-transporto atingis la enirejon de la montoĉeno ĉe la limo de Birmo.
N A Ŭ A Ĉ A P I T R O
Kiel fariĝis „Radzeer” fantom-ŝipo? Bradford fuĝas, kaj Kvang restas. La krozŝipo ekveturas por sia lasta vojo, sed kiom valoras la bonŝanco, se la cigaroj elĉerpiĝis? Nek la suferantoj restos solaj.
— La situacio estas senespera…
— Ĉu viaj homoj ne povas veturi malsupren sur la rivero Irriwaddy?
— Ĝis mateno la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝos unu futon. Ĝi signifas tion, ke la inundo, unuiĝinte kun la marĉa regiono dividas min de mia armeo.- Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis, ke la knabino duone sveninte dorsapogiĝas al sablosako iom malproksime. Li ekparolis mallaŭte, rapide:
— Hallyburton, tre malfacila tasko atendas vin. La rivero fluas kvindek paŝojn de ni. Mi ligis kelkajn boatojn sur la bordo. Kunportu mian fratineton de tie ĉi! Ĉu vi komprenas? Se vi flosos malsupren sur la malaltiĝanta akvo, aŭrore vi povas esti en sekureco. Demandu nenion, nur kaptu Edith-on, kaj iru…
— Ĉu vi?
— Kompreneble mi restos sur mia loko. Adiaŭ, amiko mia. — La unuaj kugloj jam siblis ĉirkaŭ ili, rompante branĉojn kaj foliojn de sur la densaj arbokronoj. Rustulo konis sian amikon. Dirinte nenion, li iris tien, kaptis ŝin en siajn brakojn, kiel ian infanon, kaj li kuris kun ŝi. La knabino vigliĝis.
— Kien vi portas min?… Ne! Mi ne volas!.. Tom! Ni ne lasu lin ĉi tie! Tom! Lasu min libera! — ŝi tutforte kaj histerie tamburis sur la brustokesto de la viro per ambaŭ manoj, kiu fortamane tenis ŝin kaj kuris kun ŝi. La kriego de la atakantoj aŭdiĝis ĉiam pli proksime. Ili ne havis tempon. Preskaŭ krude li ĵetis la knabinon en la profundon de la boato, per unu tranĉo li tranĉis la ŝnuron, kaj la gluglanta, malpura drivo tuj kaptis la boaton. Rustulo komencis remi, kaj ili singarde malproksimiĝis de la sceno de la batalo, sub la protekto de la arboj, kliniĝantaj super la akvon.
Oni ĉirkaŭis la malgrandan terndaron dum duonhoro. La munico ĉe Leven estis elĉerpiĝonta, kaj la plimulto de liaj homoj kuŝis mortinte aŭ vundite. Aŭroris…
Indiĝeno venis kun blanka flago.
— Mia sinjoro mesaĝas tion, ke kapitulacu. Nenia malbono okazos al vi, li volas nur la blankajn soldatojn.
Mulo aperis sur la pado.
— Jen mia respondo: Cho! Pafu!
La ĉino kaj liaj dek homoj ekpafis la intermonton, la mulo baŭmis kun ŝrikanta heno, poste ĝi ruliĝis malsupren de sur la roko, kuntreninte sian ŝarĝon.
— Reen! — kriis Snyder. — La karavano restu malantaŭ la intermonto, dum ni neniigos tiujn frenezulon per ŝtormo.
Tre multaj mortis el la homoj de Snyder, sed ili ankoraŭ havis superforton. Ili kuratakis la barikadojn. Oni batalis per fusilkolboj, tranĉiloj, revolveroj. La homoj de Kvang defendis sin kun fanatika forto, kaj la unua ŝturmo de la usona hordo vaniĝis pro ilia dicipliniteco. Cho luktis kun soldato, saltinta sur la lastan barikadon. La bajoneto de la soldato penetris en lian ventron, kaj ili kune falis de sur la baraĵo. La mortanta ĉion, kolektinte sian lastan forton, ĉirkaŭprenis la gorĝon de sia kontraŭulo. Fine ili restis kuŝantaj unu sur la alia.
Snyder denove kolektis siajn homojn. Kial rapidi? Tiu manlgranda armeo estas en lia mano.
Post nelonge evidentiĝis, ke pli bone, ol li pensis. La municio de Leven elĉerpiĝis. Ĉar la pafoj maloftiĝis, kaj oni ne pafis al la proksimiĝantaj batalantoj, ankaŭ Snyder divenis tion. Li ordonis ekirigi mulon el malantaŭ la montpasejo. Kaj tiu mulo jam sendifekte trairis la intermonton.
Oni akceptis la mulon kun triumfokrio. Baldaŭ la aliaj ŝarĝportantaj bestoj trapasis la limon. Komenciĝis la transporto de la armiloj.
Baaangg!
Sub la aŭrora ĉielo ia granda, nigra objekto flugis grandarke super ilia kapo, poste flamegoj leviĝis alten kun tondro foren sonoranta, en la proksimo de la intermonto. Muloj, lignopecoj, homaj kapoj kaj kruroj, miksiĝinte kun eksplodita teramaso, flugis en la alton en ventumilforma, ruĝa radio.
Baaangg!
Oni jam precizigis sian kanonon, kaj la grenadoj, srapneloj eksplodis unu post la alia en la intermonto. Rokoj, okdek metraj farboj falis, la ŝlima montoflanko sublitis en kvintalaj tavoloj, disrompante, nenigante, enterigante la grandegan armil-transporton, kaj la eksplodinta municio faligis bazaltrokegojn. Fumo, polvo kaj rokpec-amaso kovris la lokon, kie la bivakejo de la alveninta karvano estis antaŭ nelonge.
Artilerio!
Snyder kaj liaj homoj panike fuĝis al la densa arbaro, de kie ili venis. El dekstra direkto, post la surdigaj tondroj preskaŭ mallaŭte, eksonis io: ta-ta-ta-ta-ta, la homoj, kiel la falĉitaj herboj, falis dekstren kaj maldekstren.
Maŝinpafilo!
Poste aperis el la densejo proksimule dudek militmristoj en neĝeblanka uniformo, kaj ili kaptis sian armilon je komandvorto. Ĉiu kuris en la direkto de la ventorozo. Nur kelkaj homoj saviĝis de antaŭ la krakantaj, sinsekvaj pafaroj, kuŝinte sur la teron. Kvin kugloj mortigis Snyder-on.
La batalo finiĝis.
En la mezo de la rivero Irriwaddy lukse prilumite staris „Radzeer en sia plena milit-pompo, kaj triumfoplena komando aŭdiĝis en la mateno:
— Bieron!
La kozŝipo naviganta en la proksimo de la forlasitaj bordoj de la rivero Irriwaddy renkontiĝis unue kun la Ĉefkuracisto kaj Earl, kiuj fuĝis en ĵonko. Kiam oi aŭdis de la Ĉefkuracisto, pri kio temas, ili ekveturis al nordo plenvapore. Ili surŝipigis Rustulon kaj la Bubon aŭrore.
La princo fine ricevis grandan dozon de kinino sur la ŝipo, tiel lia febroatako ĉesis rapide. Kiam mateniĝis, kaj ili atingis la tendaron de Kvang, kie la batalo jam estis en la fina stadio, la princo transprenis la komandon. Unuavice li pafigis la intermonton per ĉiuj kanonoj. Dume parto de la maristoj, gvidataj de Rustulo enboatiĝis kun du mitraloj kaj kun pafiloj, por ke albordiĝinte sude, ili fermu la vojon de la fuĝantoj, kio sukcesis perfekte.
Kiel troviĝis „Radzeer” sur la rivero Irriwaddy, vi demandas scivoleme? La korzŝipo ricevis la sciigon, ke du anglaj krozŝipoj atendas ilin ĉe la enfluejo, kelkajn kilometrojn de Ranguno. Torente pluvegis. Nur kelkaj fulmoj zigzagis en la netravidebla mallumo de la nokto. Ili interkonsiliĝis. Rezulte de la interkonsiliĝo du maristoj remis sur la proksiman bordon kaj ŝtelis negarditan ĵonkon. En la interno de la kabano, konstruita sur la boato, malgraŭ la tempesto, per malfacila, longa, zorgoplena laboro ili muntis kaj ekfunkciigis la radioelsendilon de la ŝipo. La sendo-ricevilo ne estis granda, sed transloki ĝin sendifekte en la malgrandan kabanon de la boato, tio bezonis eksterordinaran lertecon. En la kabano Klabo deĵoris apud la aparato, kaj lia kamarado sidis al la longa rudro, troviĝanta en pruo de la boato. Ili lerte preterglitis la militŝipojn, krozantajn ĉe la enfluejo. Tiuj tute ne okupiĝis pri la ĉiuspecaj, milfoje viditaj ĵonkoj, ĉar oni serĉis la grandan krozŝipon. Noktomeze ili atingis la Bengalan golfon. Sur tiu loko, kie okazis la bord-subgliton, ili komencis la radioelsendon. Kiam la unuaj krozŝipoj proksimiĝis, la mallarĝa ĵonko (en ties interno kun la radioaparato) navigis pli supren preter la malluma bordo, kaj ĝi albordiĝis en natura golfo, de kie ili vidis bone la brulantan deponejon kaj la fiŝistan vilaĝon. Poste ili vagadis ĉirkaŭ du tagojn sur la maro. Mil kaj mil familioj loĝas en ĵonkoj proksime al la bordo, tie estas ilia kaldrono, en kiu ili kuiras, eble la bebo en malgranda lulilo, krome la bezonataj ekipaĵoj por la fiŝkaptado. Sed ankaŭ la ŝu-flikisto kaj aliaj metiistoj vivas en sia ĵonko. Ĉie, inter la sennombraj ĵonkoj, faritaj el rafio, mato kaj pajlo, Klabo kaj lia amiko povis navigi tiel sekure kun la radioelsendilo, kvazaŭ ili manovrus inter la steloj sur la firmamento, lasante al la admiralitato la taskon trovi ilin inter la astroj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.