Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Se nur vivas iu el la societo — murmuris Rustulo. — La krozŝipo jam certe estas kaptita.

En tiu momento kot-kovrita, spireganta ĉino saltis en la ĉambron, preskaŭ de sur sia ĉevalo, sur kiu li radis ĝis la pordo. Li raportis ion, kaj Leven time kaptis liajn ŝultrojn.

— Kio okazis? — demandis la Bubo.

— Ĝranda problemo — diris Leven. — Oni eksplodigis la digon de la rivero Irriwaddy dudek kilemetrojn de ĉi tie. La akvo torentegas norden.

— Kion signifas tio? — demandis Rustulo.

— Tre malbonan aferon. La akvego inundis la valon, miaj soldatoj devis tiriĝi eĉ pli norden de sur la altaĵoj, tiel do mult-kilometra maro larĝas inter ni kaj mia armeo. Ni estas ĉi tie kun tiu malgranda pikedo, nur cent kvindek homoj, kaj miaj soldatoj ne povas veni ĉi tien. Snyder faris tion. Li fermis mian armeon de la montpasejo, poste li volas ataki nin kun granda superforto. He! G’Lisu! Blovsignalu alarmon!

La trumpeto eksonis.

— Nun kio okazos? — demandis la knabino.

— Unuavice ni prepariĝas, por ke la atako de hordo de Snyder ne trafu nin neatendite. Ŝajnas, ke li konjektis, ke mi intertraktas kun li nur por erarigi lin. Korme ni defendos la montpasejon ĝis nia lasta sangero. Bedaŭrinde ni havas malmulte da espero.

Estis vespero. Paca silento kovris la arbaron, kaj malproksime, sur la bordo de Irriwaddy pigre svarmantaj krokodiloj estis videblaj en la lunlumo. Iu parto de la soldatoj okupis lokon apud la montpasejo, la aliaj konstrus improvizitajn barikadojn ĉirkaŭ la tendaro el sablosakoj, lignotabuloj, ŝtonoj. Pasis du-tri horoj tiel en streĉa atendo. Poste alvenis indiĝena kuriero el la direkto de la suda pado.

— Generalo! — li raportis kun alta estimo. — Mia sinjoro, la nigrevestita generalo petas vian respondon, ĉar kiel nia esploristo informis nin, la unuaj armil-transportaj muloj nun turniĝis al Birmao ĉe la suprenirejo de la montpasejo.

— Diru al Snyder — respondis Leven, — ke miaj homoj atendas la armil-transporton en la intermonto, kaj ili neniigos ĝin.

— Sinjoro, tiam okazos batalo.

— Estos batalo, Hu-vej. Reiru al via sinjoro.

La sendito foriris. La sentinelo de Kvang, kiu kuŝis surventre sur iu alta rokplataĵo, raportis, ke karavano proksimiĝas al la landlimo sur la serpentvojo de la montpasejo.

— Se ili estos en trafdistanco: pafu! — kriis Leven.

— Cho! Sendu patrolon al sudo! Ili estu singardaj, ĉar la malamiko venas!

— Donu al mi fusilon, Leven — diris Rustulo, — mi ne estas fama celfapisto, sed mi valoras kvardek, kvidek tiajn bagariajn ulojn.

— Vi tuj ricevos fusilon, kara… eh, kiel vi nomiĝas?

— Rustulo.

— Kiel?

— Rustulo. Tio estas mia nomo.

— Ĝi ja estas moknomo.

— Ĉu ĝi vere estas turpa? Kelkfoje mi sentis tiel, ke oni estimas min. Ĝi estas tia afero, kiam oni nomas ekskapitanon Kvang. Cetere mia civitana nomo estas John Hallyburto.

— Ĉu Ĥallyburton?… John Hallyburton… Eh… Atendu! Hop! Mia aŭdis tiun nomon antaŭ jaroj. John Hallyburton flugis aviadile el Londono al Aŭstralio, atinginte mond-rekordon, kaj li ricevis la plej altan distingon. Poste la milit-aviadil-fabriko dungis lin, kiel altrangan oficiron.

— Jes, okazis tiel. Baldaŭ li batis per ŝutrotirilo la direktoron de la fabriko ĝis paraliziĝo, kaj li devis fuĝi. Mi estis tiu.

— Mi memoras. Bela futuro promesiĝis al vi… Atendu nur… Mi tuj donos fusilon al vi, sed ne lasu mian fratineton sola. Mi devas esti inter miaj homoj.

Soldato envenis spiregante:

— Sinjoro! La akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas!

— Mi scias — diris Leven ĝemante, poste li turnis sian al Rustulo, — ĝi signifas tion, ke la lando estas sub akvo ĝis la landlimo de Malantaŭ Hindio. Estas bonŝance, ke la akvo ne fluas ĉi-direkten, sed al nordo.

Alvenis alia soldato:

— Ili proksimiĝas! Ili estas ĉirkaŭ kvarcentope!

— Cho! — la ĉiona oficiro aperis, aŭdinte la krion de Leven. — Kvindek homoj pafu konstante la monteton, kiu estas malantaŭ la sankta arbo Bo, por ke ili ne povu ĉirkaŭigi nin el la direkto de la rivero. La homoj estantaj en la montpasejo, neniokaze forlasu sian postenon, kaj dudek homoj komencu fari dratbarilon malantaŭ la barikadoj. Vi, kiel mi diris, restu ĉi tie kun mia fratineto…

— Sed mi…

— John Hallyburton! En mia regno ĉiu viro estas soldato. Kaj li povas respondi al la ordono, ke jes. Ĉu vi komprenis?

— Jes, sed mi havas la kuraĝon…

— Ŝango de l’ front!

Ekstere jam estas aŭdeblaj la unuaj pafoj.

5

Oni atakis ilin per granda superforto. Snyder jam ne provadis per la ĉirkaŭfermo. Ili ĵetis sin sur la kvindek homojn, starantajn en la intermonto. Ĝi estis la celo! Ili plej granda forto konsistis en tio, ke ili sukceis akiri kelkajn mangrenadojn. El kvin grenadoj tri eksplodis malantaŭ la barikadoj, iu estis brulbombo.

La bone konstruita, primitiva pozicio de Leven ruiniĝis. La disŝpruciĝinta, etera flamo de la brulbombo ekbruligis du barakojn. La barikado flamis.

— Suboficiro! Dudek homoj konstante konstruu la barikadon! — kriis Leven, kiu jen tie, jen ĉi tie aperis inter la batalantoj. — Kvin homoj elportu la municion el la brulanta barako, liveru ĉion sur la monteton, kiu estas malantaŭ la Bo-arbo. Ni retiriĝos tien.

Nigra objekto falis apud lin. La suboficiro paraliziĝis pro timo: mangrenado! En la sekva sekundo Leven kaptis la grenadon, kaj reĵetis ĝin grandarke. Tio estas la sola defendo kontraŭ la falinta mangrenado. Kelkfoje ĝi sukcesas, ĉar ne ĉiam oni povas precize tempofiksi la frapfuzeon.

La reĵetita bombo eksplodis super la malamiko, en la aero, larĝe disŝprucigite flamantan eteron, brulantaj homoj kuradis ŝrikante. La pozicio de la kvindek soldatoj, starantaj en la intermonto malfortiĝis per dek kvin homoj, kaj ili estis repremitaj. Iuloke la malamiko jam penetris malantaŭ la barikadon de la tendaro, sed ili sukcesis mortigi la unuajn atakantojn, kaj denove rekonstrui la breĉon. Sed ili situacio ŝajnis malespera.

— Hallyburton! — kuregis Leven al la sendifekta barako. Lia fratineto kaj la ruĝhara junulo ankoraŭ estis tie.

— Jes! — diris Rustulo kaj provis malproksimiĝi de la fenestro, de kie malgraŭ la ordono li konstante pafadis al la malamikoj, estantaj antaŭ la barikado.

— Kunportu mian fratineton post la monteton kaj eĉ plu gardu ŝin. Ni retiriĝos tien. Bedaŭrinde nia afero statas malbone.

Kugloj siblis, sufoka fumodoro ŝvebis en la aero, kaj la oreltranĉa kriego de la indiĝenoj ne ĉesis eĉ por momento. Kiam la Bubo elpaŝis el la kabano, grenad-splito deŝiris la pordon apud ŝi. La knabino ekŝanceliĝis. Kugloj siblis ĉirkaŭ ŝi kaj frapiĝis en la muron de la barko. Rustulo kaptis la virinon rapide kaj kuris kun ŝi al la monteto, kie oni jam konstruis la novan barikadon.

6

— He! Kolektu cent homojn! — kriis Snyder, kiu dume vundiĝis sur la brako. — Ni sturmos la intermonton.

— Ni ne havas mangrenadon — raportis iu soldato. Ili ne estis milit-ekzercitaj, kiel la homoj de Leven. Ili estis nedisciplinita grupo de bandaĉo de gerilanoj.

— Ĝi ne gravas — diris Snyder, — ni forbalaos ilin. Arigu la batalantojn, kaj faru tiel, kvazaŭ vi volus ŝturmi la tendaron. Proksimiĝu tien sporade pafante. Deturnu la atenton de la homoj en la tendaro de la intermonto.

Dum la soldatoj de Leven pensis tion malantaŭ la barikado, ke oni atakos ilin, cen homoj neatendite ekkuregis al la intermonto, kaj maldensigitaj de du pafaroj, ili atingis la manplenon da pikedo de Kvang kaj masakris tiujn dum minutoj. Poste evitante la rokojn de la intermonto, ili volis ataki la tendaron el flanka direkto.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo»

Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x