Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sed je la kvara horo posttagmeze „Radzeer” raportis al la komandejo de la haveno de Kalikato, ke la gvidŝipo „Kingsbay” nun navigas preter ĝi, oni prepariĝu por akcepti ĝin. Post kvaronhoro „Kingsbay” alvenis en Kalikaton.

Eĉ tiun tagon ĉiuj anglaj radiostacioj dissendis en la mondon la jenan telegramon:

Dudek mil pundojn da premio ricevos tiu, kiu difinos la pozicion de „Radzeer”!

La Admiralitato!

Ankaŭ ni! „Radzeer!”

Sed oni ne sukcesis trovi la ŝtelitan kozŝipon. Kvankam ĝi estis ie.

O K A Ĉ A P I T R O

La societo denove kunvenas. La ludo daŭriĝas eĉ pli grandmezure. Rustulo spertas surprizan akcepton. Lia instruisto pravis. Ili perdas la ludon difinitive.

1

Estis ĉirkaŭ noktomezo. La tri kaptitoj sidis en la malluma kabano malesperiĝinte. Nokte oni starigis du gardistojn antaŭ la pordon. La Ĉefkuracisto kaj Rustulo jam fartis pli bone, rilate la ne tre gravan kapvundiĝon. La princo havis malaltan febron. Ili apenaŭ parolis.

— Kial vi revenis? — demandis Earl.

— Por Tom Leven, kiu restis en iu ĥmera vilaĝo. Ni trovis lian anstataŭanton en Mandalay — respondis la Ĉefkuracisto, Rustulo ne povis paroli.

— Sed kiel li troviĝas ĉe Snyder? — demandis la princo, kun klakantaj dentoj pro la febro.

— Ni vidis la postsignojn de la lukto sur la vojeto. Poste ni ekvidis tiun tendaron de sur la monteto. Kaj ni pensis, ke ni serĉos vian ekscelencon.

— Ĝi estis vere tre brava afero. Mi tute ne scias, ke kelkaj el vi, kiel povis subiĝi tiom profunden?

— Grandparte ĝi havas ekonomiajn kaŭzojn. Tiu dogan-afero. Aŭ la dogano ankoraŭ ne estus problemo, nur oni povus trankvile kontrabandi. Ekzemple Rustulo kaj mi ankoraŭ neniam faris alion. Ni kontrabandis. Estas vere, ke kelkfoje ni ekbatis iun. Sed iafoje oni devas amuziĝi. Ni neniam mortigis, rabis, murdis, ni nur ŝatis la liberan vivon.

Ili silentis. Ekstere en la nokto kvakis ĥoro de mult-mil ranoj. Apud la malantaŭa muro de la kabano aŭdiĝis ia mallaŭta ruliĝanta brueto, kvazaŭ terbuloj falus el ne tre granda alto.

— Nu, tuj estos dombesto ĉi tie — ekparolis la Ĉefkuracisto. Mirmeleono traboris sin ĉe la interna muro. Bedaŭrinde ĝi estas malbonodora bestio.

Ili vidis klare en la duonlumo, kiel la tero, desube elfosita disfalas, poste aperas du manteoj, kaj iu singarde engrimpas en la kabanon tra la aperturo de la facile loziĝema grundo de la ĝangalo. Evidente li skrapis kavaĵon sub la ekstera muro de la kabano, kiel la hundoj, ĝis ĝi atingis la internon de la kabano. Li engrimpis singarde kaj rampis al la kaptitoj surventre.

— Kiu vi estas? — flustris Rustulo.

Maldika korpo aperis:

— La Bubo! Ne koleru, ke mi ne obeis. Mi sekvis vin kaŝe. Mi vidis de malproksime, kek iu batfaligas vin. Mi ne kuraĝis moviĝi. Mi vidis, kiel oni kaptas ankaŭ la Ĉefkuraciston. Sentinelo sidis sur tiu ĉi granda arbo. Li rimarkis ĉiun, kiu trapasis la monteton, sed oni ne vidis lin. Mi nur tiam ekvidis lin, kiam li batfaligis la Ĉefkuraciston desupre, ĉar mi venis iom pli antaŭen. Mi atendis la nokton. Mi ŝteliris en la arbaron kaj rampis el la densejo ĝis ĉi tien. Mi elskrapis per tranĉilo la teron malantaŭ la muro.

Rustulo ne povis ekparoli. Se liaj manoj ne estus ligitaj, li ekbrakumus la Bubon tiel, ke ŝi frakasiĝus.

Ŝi rapide glitis de iu kaptito al la alia kaj tranĉis iliajn ŝnurojn.

— Ni povas fari nur unu aferon — diris Earl, — sur tiu vojo, sur kiu fraŭlino Leven venis, ni povas atingi la densejon singarde, kaj de tie la padon. La tendaro de Kvang troviĝas maksimume dek kilometrojn de tie ĉi. Se oni ne malkovros nian fuĝon, ni povos atingi ĝin matene.

— Ni devas trovi Thomas Leven-on…

— Eh! — diris la princo incitite. — La afero de Anglio estas pli grava. Fine ja vi povas iri, kien vi volas. Mi ekiros al Kvang. La armiloj morgaŭ estos ĉe la montpasejo. Kaj ni devas malhelpi, ke oni enportu tiujn en Birmaon.

— Ankaŭ mi samopinias… — diris la Bubo malgaje, — la afero de Anglio estas pli grava, ol mia frato kaj ni ĉiuj.

— Bone vi parolis, fraŭlino — diris la princo, kaj li elglitis la unua tra la kavaĵo.

Rampante centimetron post centimetro, ili sukcesis atingi la densejon. Irante duoncirkle, tiel evitante la tendaron, ili alvenis al la vojeto kaj rapidis. La princo havis altan febron. Li spiregis kaj apenaŭ povis treni sin. Tute ne la kapvundiĝo turmentis lin: lia malnova malario reaperis. Aŭroris. El la alto, de la supro de la krono de la praarboj, ĉirkaŭplektitaj de parazitaj floroj, dispersitaj sunradioj ŝteliĝis en la profundon de la ĝangalo. La princo falis vizaĝaltere. Ili kunportis lin kurpaŝante, preninte lin sub la akseloj. Nun ankoraŭ oni povas atingi ilin, se jam oni malkovris ilian fuĝon.

— Atentu min — diris la princo anhelante, — lasu min ĉi tie! Vi jam ludis tiun rolon. Ludi ĝin denove! Vi devas diri la sekvajn… Se Kvang entreprenas… morgaŭ… fermos la montpasejon… kaj pafas la armil-transporton, alvenanta el Ĉinio… li ricevos kvinmil pundojn… vi povas promesi al li pli multe… li povas esti la reĝo de la provinco… Iru… mi ne eltenos plu… lasu min ĉi tie…

— Ne diru idiotaĵojn, ekscelenco… — diris Rustulo, — ni ludu la infanludon „cikonio portas sian idon”.

— Silentu!.. Mi jam ne povas paroli longe… — li falsidiĝis sur stipon, — temas pri la vivo de mult-mil angloj… obeu, aŭ iru en la inferon… Ĉion… por Anglio…

— Sed sinjoro — interrompis la Ĉefkuracisto, — ni povas promesi kion ajn al Kvang, Anglio ne rekonas tion. Ni ne povas fari kontrakton, ĝi ja estas ĉarlatanismo…

— Jes… atendu… — li elprenis paperfolion el sia interna poŝo kaj skribis la sekvajn sur ties malsupran parton:

„Laŭ mia ordo kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.

Earl of Sudessex.”

Antaŭ la okuloj de la princo falis la arboj, kaj sonorilego-sono tamburis sur liaj tempioj.

— Ĝi ne estas datumita… li spiregis rapide. — Datumu ĝin la tagon de la subskribo de la interkontrakto kun Kvang… iru knaboj… Dio helpu… vin kaj Ang…

Li falis.

Ili kuŝigis la svenintan princon. Rustulo enpoŝigis la dokumenton.

— Iru, Ĉefkuracisto, kunportu lin al la bordo de la rivero Irriwaddy, eble vi povas kuntreni lin ĝis la vilaĝo de fiŝistoj. Flosinte en boato vi atingos postmorgaŭ Mandalay-on. Ni ne povas lasi lin sola en la arbaro.

— Prave — respondis la Ĉefkuracisto, — kaj se ni ne plu renkontiĝus, adiaŭ.

La Ĉefkuracisto prenis la princon sur siajn brakojn, kaj Rustulo kun la Bubo kurpaŝante rapidis norden.

— Eble la Ĉefkuracisto sukcesas atingi la transan bordon de la rivero Irriwaddy per boato, kaj tiam Snyder kaj liaj homoj ne kaptos ilin. Vi do estas denove Sudessex, kaj mi kaiptano.

— Nia uniformo estas iom eluzita.

— Tiu tamen estas militista vestaĵo. Neniu alvenas ĉi tien tiel, kvazaŭ li estus montrofenestra modfiguro. Sed nokte, kiam mi aŭdis tion, ke oni ekspodigis nian bivakejon, mi tre timiĝis pro vi.

La Bubo haltis por momento kaj turniĝis vidalvide al la viro…

— Ĉu tre?

Rustulo rigardis ŝin, poste li diris mallaŭte:

— Treege…

Kaj tie, en la profundo de la ĝangalo ili fine la unuan fojon kisis unu la alian.

Poste ili rapidis plu al nordo. Ĉe la dua vojkurbiĝo, kvazaŭ miraklinde, ok homoj ekaperis kun pafpretaj fusiloj:

— Haltu!

Dikstarura, pajloĉapela ĉino rompis al si vojon inter ili, en la mano kun larĝklinga, kurba glavo:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo»

Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x