Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kiuj vi estas, kaj kien vi iras?

— Mi estas Earl of Sudessex, li estas kapitano Bradford, kaj ni serĉas generalon Kvang.

— Venu! — diris la ĉino mallonge, poste la brunaj soldatoj ĉirkaŭis ilin laŭregule kaj ekiris.

2

Ili atingis la antaŭgvardion de generalo Kvang. Rustulo, kiel ni jam menciis tion, estis militservinta homo, kaj li mire rigardis tiun parton de la marĉa ĝangalo, kiu laŭ la mapo jam apartenas al la angloj, sed efektive ĝi estas la plej sovaĝa, la plej nekonata tereno de Birmo. Li miris, ĉar la regulle konstruitaj, kvadratformaj barakoj, prizorgitaj vojoj memorigis lin pri kolonia garnizono, establita laŭ vere eŭropa maniero. La soldatoj iradis laŭregule, egalritme, disciplinite, kiel bone ekzercitaj batalantoj. Ili kunfrapis siajn nudajn maleolojn antaŭ la suboficiro, la sentineloj postenis en la plej avantaĝe elektitaj lokoj, kaj el senŝeligita palmotrunko dratoj kondukis en la ĝangaloj. Ĝi povis esti konduktilo de telefono aŭ telegrafo. Oni akompanis ilin ambaŭ al la unua barako. Primitiva tablo, kelkaj seĝoj staris tie, sur la tablo estis telefono. Oni facile povis akiri kelkajn bezonatajn ekipaĵojn tra la ĉina landlimo. Malalta ĉino sidis malantaŭ la tablo, kiu estis viglaokula homo kun siluraj lipharoj.

— Eksidu! Kion vi deziras? — Li perfekte parolis angle.

— Antaŭ nelonge ni anoncis nian alvenon al la generalo. Ni estas Earl of Sudessex kaj kapitano Bradford.

— La generalo — diris la ĉino, akcentante tiun nomon kun estimo — restadas en la ĉefkomandejo, ĝi estas proksimume duonhara distanco de ĉi tie. Mi tuj vokos lin pertelefone. -Li telefonis. Rustulo rigardis tra la fenestro. La ĝangalo estis maldensa ĉi tie, ŝajnis, ke ĝi finiĝas. Tra proksima senarbejo li bone vidis la altenkrutantan, neĝkovritan montaron Luang, kies mallarĝa montpasejo kondukis preter la tendaro. Ŝajnas, ke ĝi estas same ankaŭ la limgardejo, pensis Rustulo. En la kontraŭa direkto ondruliĝis la larĝa, rapidflua rivero Irriwaddy, borderita de la ĝangalo.

Dum li rigardis tion, la ĉino parolis telefone en ia stranga lingvo, simila al birdo-ĉirpado, poste li demetis la aŭdilon kaj turnis sin al ili, ĝentile ridetante.

— La ĉefgeneralo ekiros por intertrakti kun vi, sinjoro princo. Bonvolu eniri la ĉambron de la komandanto.

— Ĉu mi? — demandis Rustulo.

— Vi estos pendumita eĉ hodiaŭ, laŭ la ordono de la generalo.

3

— Kiel ĝi okazis, mi petas vin? — demandis Rustulo. — Pardonu min, sed mi aŭdis tiel, kvazaŭ vi estus dirinta, ke oni pendumos min.

La ĉino ridetante, komplezeme kapjesis:

— Vi bonvolis aŭdi tion bone. Pardonon… — kaj li turnis sin al la soldatoj, — ŝnurligu, friponoj, la estimatan sinjoron kapitanon.

Rustulo ne luktis. Ok pafiltuboj drektiĝis al li. La Bubo staris tie timiĝinte, kun larĝe malfermita buŝo.

— Ĉu vi dirus al mi, ĉina sinjoro — demandis Rustulo, — kial persistas la generalo ĉe tiu ne tro originala ideo?

— Neniu scias, ke la grandsinjoroj kion, kial faras?

— La sinjoro kapitano estas mia oficir-kamarado — kriis la Bubo, — kaj mi protestas…

— Estimata ekscelenco. Ĉiu vorto estas superflua. Mi neniel povas ŝanĝi la ordonon de la potenca sinjoro. Oni pendumos vian estimatan oficir-kamaradon post duonhoro. La ĉefgeneralo volas nur tion, ke oni pendumu la alte estimatan sinjoron, kiam li alvenos, ĉar li estas scivola pri tiu spektaklo.

— Sinjoro — kriis Rustulo rapide al la Bubo. — Pensu pri via devo, kaj estu forta! Se oni pendumos min, vi ĉiumaniere devas paroli kun la generalo… — Li ne povis daŭrigi, ĉar oni kaptis lian brakon kaj fortrenis lin.

— Bonvolu tuj kontakti min kun la generalo — kriis la knabino. — Ĝi estas ia eraro…

— Tio estus superflua, kaj mi ne havas ordonon pri tio. La generalo estos ĉi tie post duonhoro. Bonvolu iri en la ĉambron de la komandanto, ĝi troviĝas dekstre.

Ŝi eniris la ĉambron kun vertiĝanta kapo kaj lace fal-sidis sur la seĝon, farita el kano. Ŝiaj nervoj definitive ĉesis ŝin servi. Ŝi tremis kaj sentis tiel, ke ŝi tuj svenos.

— Kiel turpaj vi estas — diris Rustulo al siaj akompanantoj. La indiĝenoj aŭskultis mirante la nekompreneblajn vortojn de la fremdulo. Li certe preĝas. Ili haltis sub arbo, kaj en la sekva sekundo la maŝo estis ĉirkaŭ lia kolo.

— He! — li kriis. — Kia friponaĵo ĝi estas?! La duonhoro ankoraŭ ne pasis! Ĉu vi trompas la kompatindan eksterlandanon?!.. Mia instruisto tamen pravis.

Sed ili ne ektiris la ŝnuron, kies fino estis ĵetita tra dika branĉo. Ili atendis kun pafpreta fusilo kaj lasis stari lin kun ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.

— Diablo forportu vian ĉefon — riproĉis Rustulo ilin plu. Hundo-vora bandaĉo.

La tempo pasis tiel. Dume Rustulo sciis, ke Kvang punas lin pro la perfido de Bradford.

Subite eksonis trumpeto. La personaro alviciĝis dum momentoj, rajdantoj alvenis, kaj ili desaltadis el la selo antaŭ la generalo. Avane staris pajloĉapela, larĝŝultra homo en verda kimono, al kiu oni rigardis mansalutante en streĉa atentopozo.

Li estis Kvang.

Li iris rekte al la pendingo kaj levis sian manon alten. „Ni, ĝis revido mondo.” Tio estis la adiaŭa penso de Rustulo. Li sentis fortegan ektirion ĉe sia mentono, la ŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo…

La brako de Kvang subite moviĝis duoncirkle en la aero, kiel la dirigento dum la provo mansignas al la orkestro fini la muzikadon, kaj la ŝnuro tuj loziĝis. Rustulo falis sur siajn genuojn. Audiĝis ŝriko. La Bubo kuregis el la barako rekte al Kvang. Li turniĝis mirante kaj staris vidalvide al la knabino. Por momento ili rigardis paraliziĝinte unu al la alia, poste la Bubo ĵetis sin al lia kolo plorante:

— Tom! Kara Tom!

Ĉar Kvang estis blanka homo, li nomiĝis Thomas Leven kaj dizertis el la legio antaŭ unu kaj duonjaro.

La soldatoj ne povis kion pensi, kial la generalo brakumas kaj kisas la anglan kolonelon. Neniu scias, kiom longe ili estus ĝojantaj pro la revido, se riproĉa voĉo ne estus ekparolinta sub ili:

— Ankaŭ al mi devus okazi io.

Rustulo diris tion, kiu eĉ nun estis sur la tero, kiel li refalis surgenuen kun la ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.

4

Ili sidis kune en la ĉambro de la kamondanto.

— Se mi ne rekonas vin en la lasta momento, ke vi ne estas Bradford — diris Kvang, aŭ Tom Leven, — tiam okazintus tre bedaŭrinda afero. Ne koleru, mi petas vin…

— Ne gravas. Ĝi konsideras ĝin, kiel pasema malagrablaĵo. Sed kiel enigme vi fariĝis Kvang?

— Kara amiko- diris Leven ridetante, — ne unu eŭropana oficiro aŭ aventuristo troviĝas en tiu mistika lando sub pseŭdonomo. La alia soldato mortis, mi resaniĝis el mia malsano. Mi vidis, ke intertempe la tribo kiom ekamis min. Ankaŭ mi iris kun ili norden. Ĉar ili estis bonaj al mi, pro dankemo mi instruis ilin pri militarto. Ili estas batalema popolo, kaj tiel mi faris grandan servon al ili, rilate la ekzercadon. Poste ankoraŭ kelkaj triboj aliĝis al ili, tiel mi estigis mian libere vagantan trupon, kiu defendas la pacajn tribojn de la rabistoj kaj predakiristoj. Oni pagas imposton, donante gumon kaj eburon al ni. El tio ni povis aĉeti, kiel vi vidas, kelkajn modernajn instalaĵojn, armilojn, kablojn, telefonon en Ĉinio. — Li amplene karesis sian fratineton, poste li aŭskultis la mallonge rakontitan klarigon de Rustulo pri ilia kaptiteco, pri la princo, pri Bradford kaj pri la armil-transporto, kiu alvenos hodiaŭ nokte al la landlimo.

— Mi scias tion — diris Kvang serioze, — mi regalis la senditon de Snyder per promesoj. Mi faris tion por trompe venigi la armil-transporton al la landlimo. Unue mi fermos la vojon de la usonaj gerilanoj, poste mi kaptos la trupon de la armil-transporto, kaj fine mi neniigos la municion. Mi ne volas fariĝi reĝo pro tio, sed nek aliulo venu regi ĉi tien. Diru al Earl, ke sen ili mi povas gardi la ordon ĉi tie. Mi dankas, miaj amikoj, kion vi faris por mi kaj por mia fratineto. La du serĉataj desegnoj estas ĉe mi, mi kunportis tiujn de la loĝejo de Helena Aldington. Tiam mi jam sciis, ke Bradford estas fripono, sed mi ne havis pruvaĵon. Mia fratineto vendos mian inventaĵon, kaj vi ĉiuj ricevos la premion pro via mirinda servo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo»

Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x