– Hazarde okazis tute alia krimo en la hotelo. La ĵaluza virino minacis la ĝigolon. Ili kune dancis iam kiel „Doddy kaj Amy”. Doddy nun volis prirabi alian virinon, kaj li formetis el sia vojo sinjorinon Villiers, kiam ŝi fariĝis danĝera. Ni jam eldonis mandaton por kapti la friponon. Ĉiu akuzito estas arestita. Decker petis min ne fari protokolon pri la afero Borckman. Mi plenumis lian deziron… tre volonte.
– Dankon… – flustris Maud.
– Elder! Vi estas grandioza homo…
– Ne mi estas grandioza, sed la vero – respondis la ĉefinspektoro.
Komenciĝis la popolmigrado el la Grand-Hotelo sur la ŝipon. Baronino Petrovna kaj fraŭlino Jörens kune vojaĝos inter la montojn de Javo. Lindner kaj sinjorino Relli deziras vojaĝi al Italio, kie ili geedziĝos… Hacker, kiel la privata sekretario de Bruns, rezervis lokon por du personoj en la aviadilo, flugonta al Ŝanghajo. Ili estas tute sanaj. La ĉambroj malpleniĝas, la personaro serĉas objektojn postlasitajn, oni veturigas Odette Defleur-on per savaŭto en sanatorion, kaj la pluvo falas.
Gurdo ploras sub la vitra portalo de la hotelo…
Maryorie maljuniĝis dum unu nokto… Doddy malaperis… Kun la juveloj… Ŝi povus veturi hejmen… Ŝi ja havas alibion… ŝi estis gasto de sinjorino Relli… Sed kion diri al Arturo pri la juveloj?… Ne estas eble hejmeniri tiel… Sed kien?…
Ŝi ĵetas rigardon al la vitroverda, malamikema akvo… Grandaj birdoj flugas sub la blinda firmamento…
Jes… ne estas alia solvo!
– Pardonon. – Servisto haltigas ŝin en la vestiblo. – Vi bonvolis forgesis tion en la ĉambro. – Kaj li transdonis ĝin… la juvelkaseton!
Maryorie malfermas ĝin… ŝi enigas siajn fingrojn inter siajn harojn… Jen ili estas… ĉiun… ĉiuj…
Ĉu ŝi freneziĝis?… Ĉu tio eblas?
– Kiu vi estas? – ŝi demandis spiregante.
– Servisto. La servisto de la sorto. Ankoraŭ lastfoje, sinjorino… Sed lastfoje… Ĉu vi komprenas?… Estimu vian edzon, kaj ĝoju pro via filo… Ĝis revido…
La servisto de la sorto malaperas. Li iras al Elder.
– Kiel bonŝance, oldulo mia – li diras, – ke vi trovis la juvelojn en la ĉambro de Maud. Mi forgesis tion, kvanakm eble ĝi savis la vivon de la virino…
– Venu – diras Elder, – duko Sergius kaj Maud estas la gastoj de via patro jam du horojn. Mi esperas, ke nun vi ne fuĝos de antaŭ la geedziĝa festo en piĵamo.
– Ne verŝajne.
Ili ekiras, sed Felikso haltas.
– Diru al mi… La ponardo, kiun mi forĵetis, kiel retorviĝis?
– Ĝi estisen la boto de la kapitano.
– Kie?… Kiu metis ĝin tien?
– Mi! Mi ne volis, ke oni arestu Vangold-on. Tial, kiam mi trovis la ponardon en la ĝardeno, mi metis ĝin en la boton de la kara, olda kapitano. Li nur ne eksciu tion.
– Ĉu la kajero kun la priskribo de la Bananoksido?
– Ĝi jam estas en la mano de la kompetentulo. Mi trovis ĝin en la kontoro, en la interna poŝo de la livreo, kiel vi diris.
– Vi sekretigis tion antaŭ mi!
– Jes. Ĉar cetere ĝi estus transdonita al Decker… Ni iru!
…Multaj feliĉaj homoj ĉirkaŭsidis la tablon en la vilao de la gubernatoro. Pluvegas, sed neniu zorgas pri tio. La gubernatoro ĝojas pro sia filo, Elder pro la rangaltrigo kaj Felikso pro ĉio, ĉar li konstante prenas la manon de la knabino sub la tablotuko…
Gazetinformo:
„…Stranga dramo okazis en la amuzejo Alkaza en Singapuro. Ĵaluza dancistino mortpafis Erick Kramartz-on, kiu rolis en la programo de la distrejo kiel danc-artisto, laŭ la nomo Doddy. Erick Kramartz mortis sur la okazejo…”
…Kiam la funebra kurteno de la dramo falis sur la lastan scenon, jam konstanta, dika, malbonodora, sufoke varma nebulo kovris la insulon Malgranda Lagona.
Juna paro alvenis en Havajon dum ilia nuptovojaĝo.