Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Fred la Malpura intervenas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Fred la Malpura intervenas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fred la Malpura intervenas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Fred la Malpura intervenas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fred la Malpura intervenas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ekezemple sinjoro Arturo Maxbell sonĝis tion, ke li sidas kun Koperniko en la pasport-divizio de la ĉefpolicejo, kaj evidentiĝis, ke la Tero ne estas globforma, sed kuboforma, krome la planedoj havas ne elipsan orbiton, sed luĝejon, en kies fokuso staras tag-al-tage Ofelia Pepita kaj gitarludas…
La futbaljuĝisto en sia sonĝo dufoje volis blovsonigi sian fajfilon post decida golo de nacia matĉo, sed la dua sono de la fajfilo restis muta. Li blovis tion timiĝinte, sed vane, kaj ĉiu pensas, ke li ne aljuĝis la golon. Li ŝatintus diri, ke ĝi estas valida, sed difektiĝis lia fajfilo. Antaŭ ol li povintus ekparoli, oni disŝiris lin je eroj, kaj ĉiu konservas el li peceton memore.
Ĉu Theo?… Li havas la plej teruran sonĝon. Li renkontas Edmundon la Kanibalon sur Trafalgar Square. Kiu fine flustras al li, ke ili uzis Gustavon Bahr dum bankedo kiel hepatan paston sur sandviĉoj, kaj bedaŭrinde ili devas kunporti sinjoron Theo anstataŭ li por trovi iun, ĉar ili ne povas “dezavui” la Reĝan Geografian Societon, kies prezidantino, sinjorinoo Ofelia Pepita deklaras, ke la scienco estas netrompebla, nur Jimmy la Ĝisorela estas tompebla, kion ŝi pruvos dum ĉiu suneklipsio al sendita komitato en la polusa regiono. La komitato ekveturis per moderna, trimotora, ĉenbenda, unuafrotlinia ĉas-epidemia hospitalo, kie oni felgas pestajn malsanulojn.. Oni zorgeme kaŝas Theo-n en la tegaĵo de pluŝa fotelo, ne dirante, ke la meblo efektive estas elektroekzekuta seĝo. Moka voĉo kriegas ie el la spaco: “Ne timu! Nun mi demetis miajn manumojn!” …Mil-loke penetras en lian korpon la kurento, li senkonsciiĝas en la terura skuiĝo de la elektra morto, kaj li vekiĝas…
Jimmy la Ĝisorela skuas lin.
– Sinjoro, venu sur la ferdekon – li diras apenaŭ aŭdeble.
– Kio okazis?
– Unu mejlon antaŭ ni… La ŝipo Sinjoro Wagner proksimiĝas al ni…
T R I D E K U N U A Ĉ A P I T R O
La vento ŝiris el lia mano la pordon de la kajuto, kaj ĝi klake puŝas tion al la muro! Kaj ili blinde ŝanceliĝadis pro la pluveroj, rekte frapiĝantaj alvizaĝe. Ĝi estas vera nokto, konvena por la fantomoj!
Ie oni kriadas… Jimmy la Ĝisorela superhurlas la sibladon de la vento.
– Oni volas ĵeti la Blubarbulon en la akvon!
Vere sinjoro Wagner estis vekita laŭ tiu versio, kaj li ĉiumaniere estis kontraŭ tio. Eble ni ne neglektu mallonge, en kelkaj vortoj, nek la sonĝon de sinjoro Wanger inter tiuj teruraĵoj, kuregantaj per la rapideco de tempesto.
Ĝi okazis tiel. La personaro venis, gvidate de Gordon por ĵeti en la akvon la grandan konanton de la operoj kaj hazardludoj. Kaj tio ne estis sonĝo.
Sed Vanek la Dornhara, Eŭgeno la Buŝaĉulo kaj Tendenulo la Fervora savis lian vivon el la mano de la matrosoj. (Pro kio ili havis multe da malagrablaĵoj.)
Ili tiradas li… Diskuto… Kaj dume sinjoro Wagner iomete ekdormas inter la manoj de Gordon, kiu strangolas lian koron, ĝis oni interkonsentas.
Sed oni jam kaptas lin, kaj iu ektuŝis lian manplaton, kie la anatomon bruligis lin. Tiam li vekiĝis. Dum sekundo, kiam li sentis pikan doloron akran, li sonĝis la sekvajn:
Li mortis iel, sed nenia problemo, kaj sur la krada pordego jen tio estas skribita:
A T E N T O N, T R A N S M O N D O!
“Homo, kiu enpaŝas ĉi tien,
rezignu ĉiun esperon!”
(cito el iu opero de Dante)
Antaŭ la enpaŝo bonvolu skrap-purigi la sopirojn!
Kunporti biciklojn sub la pordegon, aŭ ŝteli
tiujn de tie, ne estas malpermesite, sed ĝi havas
nenian sencon!
Alo! Jen vidu, kiel kara li estas!.. Blankhara pordisto malfermas la pordegon. Pro la pli bona ŝajno li prezentiĝas tiel, ke li estas Wagner Altmontara. Tiam la maljunulo frapfermas la pordegon. Sinjoro Wagner li mem ekstaras de sur la tero. “Nenia problemo”, li pensas kaj etendas sian manon en la birdoneston. Bonŝance edukiĝas tie ankaŭ kelkaj ŝtelŝlosil-birdidoj, kaj per tiuj li malfermals la seruron! “Kial vi mensogis?” – draste alkriis lin la blankhara pordisto. “Vi ja ne estas Wagner Altmontara, sed Nesta, kiu havas paseron! Ne estas diferenco! Tiam ĝi ne estas ŝtelŝlocilo, sed vera! Do vi estos la domprizorgisto ĉi tie.” Apud la ĉapelo de sinjoro Wagner brilas mil-vattaj lampoj, kaj li elrapidas kun la ŝlosilo. Li iras en klakantaj flanel-pantofloj, kantante, ĉar laŭ la pordisto li devas ricevi tridek cendojn pro ĉiu malfemo de la pordo…! Sed dum li dormis sian eternan dormon post la tagmanĝo, iu pendigis novan tabulon kun la jena surskribo:
T R A N S M O N D O!
A L L A A T E N T O D E N I A J V I Z I T A N T O J!
Sinjoro Wagner araĝas post ĉiu deka horo
enpagan pordomalfermon por siaj malnovaj konatoj
LI DONAS SIGNIFAN RABATON EĈ EL TIO
POR SIAJ IAMAJ SAMPRIZONULOJ!
Kaj tiam… Okazis la plej granda impertinentaĵo! Tute fremdaj uloj alvenas gemute kriegantaj, asertante, ke ili konas lin! Homoj portantaj frakon kaj vestaĵon de grafoj, eĉ aktujon jam de malproksime krias: “Kio nova?! Kio nova?! Alo, Wagner!” Kompreneble li kriordonas al ili kolere , kek nenia nova estas ĉi tie, kaj ili intermiskas lin kun iu alia ebriulo, sed tiuj sinjoroj ridetante klarigas unu al la alia, ke: “Li estas bona tipo!” Kaj vane li volas protesti kontraŭ ĉiu konfidencumo, ili venas! Ili superkrias lin, okulumas unu al la alia, ke ili konas bone lin,”Tiu estas granda friponeto, li nun ŝtelis ŝlosilon de ie, kaj li volas koni neniun! Li estas bonega figuro!” Kaj ĉio estas vana: Li perlaboris nur tridek cendojn dum la tuta nokto! Eĉ tion li ricevis de sia bona amiko infanaĝa, kiu prefere pagas tridek cendojn, ol apelacii la konatecon kun sinjoro Wagner. Kaj li metas en ties etenditan manplaton la tridek cendojn da fajra ĉiela Matropol-ŝtono, kiu ekbruligas lin…
Tion li dormis dum momento, kiam iu ekprenis lian manplanton, tie, kie la cigaro de doktoro Rügen ektuŝis lin.
– Tiu malbenita fripono kunportis la peston!
– Sed, infano mia! Ne ĵetu min en la akvon! Vivanta birdo estas sub mia ĉapelo!..
Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kaj sinjoro Theo devis interveni por savi sinjoron Wagner el ties senespera situacio.
Samritmaj, grandaj ondoj leviĝis kaj malleviĝis sur la maro. El la nekonata profundo de la ampleksantaj, etendiĝantaj nubo-ĉifonoj malcerta rebrilo saltadas, sur la kresto de la refalanta akvo…
– Tie…!
…Malproksime, ĉe la horizonto, en la fumeca radiado de la oblikvaj lunlumfaskoj, kaduka vaporŝipo baraktas sur la maro, ŝanceliĝante, tremante, longaj funebrofumoj svingas el ties kamentubo, kaj estas videble, kiel la multe da blankaj literoj trairas sub la lumo… sur la riparo de la ŝipo:
N U K I O N O V A, S I N J O R O W A G N E R?!
– Sinjoro, indulgu nin… – flustras iu matroso, kaj ili ĉiuj demetas sian ĉapelon…
La pestoŝipo!
Nun malaperis la lunlumo sub la densiĝantaj nuboj, kaj mallumiĝis, kiel dum sceneja ŝanĝo, kiam oni estingas la lampojn… La vaporŝipo preskaŭ timiĝinte veturegis sur la akvo, kaj ĉiu ondo desegnis ombrojn de pestaj mortintoj ĉirkaŭ ilin…
– Hej, kapitano! Ni returniĝu!
Theo staris kun krucitaj barkoj, kaj transigis sian cigaron el sia iu buŝangulo en la alian.
– Kiu ektuŝos la savboatojn sen permeso, mi motrpafos tiun!
La personaro pritraktis la aferon murmurante. Iu frapetis sur la pordo de la kajuto de Jimmy la Ĝisorela, kaj timiĝinta, blonda kapo enrigardis. Lia lorda moŝto!
– Atentu min – diris tiu tre eleganta kaj tre timiĝinta junulo al la unua oficiro tute mallaŭte. – Mi decidis surprenis la respondecon, se sinjoro Theo returniĝos kun la ekspedicio.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Fred la Malpura intervenas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fred la Malpura intervenas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Fred la Malpura intervenas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.