Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Fred la Malpura intervenas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Fred la Malpura intervenas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fred la Malpura intervenas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Fred la Malpura intervenas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fred la Malpura intervenas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Stultaĵo! – kriis Jimmy la Ĝisorela.
– Se sinjoro Theo, la respondeca entreprenisto freneziĝis, ni devas returniĝi – diris Watson avide.
La personaro murmuradis. Kaj nun aperis ankaŭ sinjoro Theo, post kiam Jimmy la Ĝisorela venigis lin. Sed antaŭ ol li povintus ekparoli, vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr diris entuziasme:
– Ah, vi eraras! Ankaŭ sinjoro Theo estas spiritista frato, kaj ni priparolis, ke li parolos al mi en sia kajuto, mi forte pensos pri li, kaj mi aŭdos lin. Mi aŭdis! Kaj mi dankas vian mesaĝon, spritiista frato!
– Mi petas… – li balbutaĉis kolere kaj plendinde, sed sinjoro Theo kaptis la savzonon – mi tre ĝojas…
Li devis ĝin akcepti iel-tiel. Ankaŭ Watson. Nur Borges diris mediteme al Ofelia Pepita:
– Tiuj spiritistoj… La virino aŭdas ĉi-supre tion, kion ŝia spirtista frato diras al ŝi malsupre, en tranco: “Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin…”
Kaj la ŝipo Stanley Up To Date nun jam la lastan itineron de sia vojo, denove ekveturis akompanate de la malbona antaŭsento de la plimulto de la pasaĝeroj per la nevidebla haŭsero de la nedeskuebla fato.
D U D E K N A Ŭ A Ĉ A P I T R O
Poste la plej diversaj informojn encirkuliĝis pri la ŝipo Stanley Up To Date . Aŭrelo la Ĉifonulo ĵus veturis al la insularo Pasko, kiam la ekspedicio krucis lian vojon. Li vidis matrosojn, civilulojn sur la ferdeko, kaj cetere li spertis nenion eksterordinaran sur la ŝipo. Li komprenis, ke nek li mem kredus, se iu alia asertus tion. Oni kredis tion nek al li.
Subite ili ricevis alarmsignalojn, kiuj konsternis la tutan mondon: S.O.S… S.O.S… Stanley Up To date! Kabo Farrere… La peklita kukumo elĉerpiĝis!.. Ni ne trovas natrian hidrogenan karbonaton!..S.O.S…S.O.S…!
Poste sekvis la raporto de la destrojero Renown: La ŝipo Stanley Up To Date malaperis ĉe la Kabo Farrere, kaj la destrojero kontaktiĝis kun ĝi pere de morsaj signoj. La ŝipo tuj respondis, ankaŭ pere de falgo, tion, ke: “Nu atendu, vi, nazmukulo! Se via patro, la maljuna krozŝipo ekscios, ke vi alparolis nian ŝipon, ĝi do volus droni de honto. Atenton: Dum semajfina ferio, en ripozdomo, hejme kaj dum vojaĝo gajigas vin la kurdormaŝino Ericson. Ĝi estas aĉetebla en ĉiu drogejo.”
Poste la ŝipo denove malaperis plenvapore.
Kapitano Kuloto, kiu post sia lasta amnestio liveris salpetron sur Javon per sia ŝarĝŝipo, nomata Lukso , kaj nun li kuŝas malsane en sia loĝejo, ĉar veturante al la polusa maro, kie oni havas nenio farendan, li ekvidis la ŝipon Stanley Up To Date , en la stirejo staris Ofelia Pepita, lia iama dua-alkoholistino, kiu portis ban-trikotaĵon, kaj sur ŝia kapo estis tre ĉifona, nigra, cilindra ĉapelo! Kaj kio estis la plej terura: pasero flugadis ĉirkaŭ la ĉapelo. La ŝipo Lukso alproksimigis la ekspedicion, la vidaĵo fariĝis eĉ pli fantomeska: nur kelkaj virinoj en vesperfesta kostumo kaj viroj en frako estis sur la ferdeko, havantaj tre gajan humoron, ili svingis per la manoj, kaj sur la kapitana ponto kaprobarba, serioza sinjoro dirigentis orkestron en ruĝa togo, moda ĉe la romianaj virilist-oj. En solena korpopozicio, kun nekovrita kapo ili kantis al la proksimiĝanta ŝipo la ĥorkanton kun la teksto: Ek, skotlandaj leterportistoj, ek-ek, la laboro atendas vin! Kapitano Kuloto estas kuraĝa homo, li do transkriis, demandante, kio estas al ili?
Tiam de sur la rando de la kamentubo, sur la plej supra ŝtupo de la fer-eskalo pardonpetis garderoba ŝranko, kial ĝi partoprenis la paroladon, kaj ĝi demandis kapitanon Kuloto, se li vidos ekspresan frenezulejon sur la maro, sendu tion por ili. Poste elpaŝis sinjoro en frako kaj en sport-pantalono, kiu memorigis pri direktoro de cirko, kiu transkriis la sekvajn per megafono:
– Ĉiu pasaĝero malsaniĝis je lepro! Mia nomo proksimume estas Aristotelo aŭ Aristofano Schwachta, aŭ Knapp aŭ Homero, laŭ via plaĉo, la ne dezirata estas forstrekenda! Posttagmeze mi operaciis d-ron A. Winter, sed mi jam fartas bone. Kaj nun estu permesate prezenti al nia kara publiko la ŝlagron de nia ensemblo: Nur la Horsi-Horsi estas tre bela.
Tiun ŝlagron ili faris pli bonetosa per la terura tintegado de kuirpotoj.
Tiam la ŝarĝoŝipo Lukso panike forveturegis el la proksimo de Stanley Up To Date.
…Ankoraŭ unu raporto alvenis el la ĉirkaŭaĵo de la insularo Tonga. Iun nuban nokton, kun ĝiseksplode trohejtita kaldronego, kun tremanta riparo, danĝere proksime al la bordo veturegis la ŝipo. Ĝi malproksimiĝis rapide, kaj en la nebulo oni aŭdis helpokriojn de sur la fedeko.
Harry la Kukumo, ducent kilograma kapitano ĵuras, ke la dektiran de la monato, vendrede inter la tria kaj kvara horo nokte li vidis la ŝipon Stanley Up To Date sur la ĉielo, kiel ĝi veturis de la Laktovojo al la direkto de la Suda Kruco.
Kaj pasis la tempo, kaj ne alvenis informo pri la ŝipo Stanley Up To Date . Ĉu eble la oceano englutis aŭ la ĉielo sorbis ĝin?… Kiu povas scii tion?…
Kiam ĝi ekveturis al la ĉefurbo de la insularo Sambi (al Sambi-Sumbi), ankorŭ ŝajnis tiel, ke la fato, delonge minacanta evitos ilin. La ĉielo estas iom nuba, sed videbliĝas sufiĉe da steloj al tio, ke Ofelia Pepita alpaŝis al homo, malgajanta sola.
– Kiom da steloj ekzistas?… – flustras la artistino mallaŭte.
– Mi tute ne scias, kiom da steloj ekzistas. Tiun demandu, kiu kutimas esplorkontroli tie supre! – respondas sinjoro Wagner el la mallumo nervoze, kaj poste lia aŭdigas birdo-kvikadon.
– Ĉu vi estas tiu… sinjoro Wagner? Vi scias, ke mi konas vin bone el la Diboĉejo Medolo? Antaŭ kvar jaroj vi foriris por kvin minutoj, kaj vi restis ŝultanta per unu dolaro, se mi venis ne por ĝi kun la ekspedico – diris Ofelia Pepita kaj ĉirkaŭrigardis mirante. – Kial vi ŝmacas?
– Ĝi ne “ŝmacas”, sed kvikas – klarigis sinjoro Wagner. – Kompatind-sorta pasero, nomata Arnoldo rimarkis tion en mia interna poŝo. Ĝi jam kvikas bele la funebran marŝon de Lohengrin el la opero de Mendelssohn. Poste tiu heroo devas morti, ĉar li tiel sopiris vivi, sed li ne povis fari tion.
– Strangaj aferoj okazas nuntempe en via interna poŝo – meditis Ofelia Pepita, kaj ŝi levis sinjoron Wagner, ĉar tiu, kiel ia neĝhomo, li sinkis malrapide ĝis la planko, apud la kajuto de la futbaljuĝisto. – Ĉu eble vi estas ebria?
– Mi protestas kontraŭ tio! – kriis sinjoro Wagner kategorie, kaj en orgojla, leĝera pozo li etendis sian brakon kaj mane apogiĝis al la kajuto. Tial li falis en ĝin tut-ŝultre.
La de malproksime flustrantan anatomon kaj la edzinon de la futbaljuĝisto trafante buŝe-naze, la mano de sinjoro Wagner preterflugis ilin vizaĝon. Li mem ekdormis panike, dume lia brako svingante enpendis al ili, kaj doktoro Rügen kvazaŭ averte tuŝis sian cigaron al lia manplato. Sinjoro Wagner ekkriegis laŭte kaj eltiris sian manon, sed li jam ridetis, rimarkinte, ke li havas cigaron.
– Ĝi estas bona kajuto – li diris feliĉe al Ofelia.
La ekzekutisto enlitiĝis frue kaj petis alporti la vespermanĝon en sian ĉambron, kaj ĝenerale pacaj pasaĝeroj ripozis sur la ŝipo, en kajutoj kaj en ŝrankoj, kiel tio decas.
Sinjorino Gustavo Bahr kaj Mr. Theo paroladas.
– Se eble mi estus koninta vin pli frue, mi neniam estus entrepreninta tiun vojaĝon – diris Theo poste.
– Kial?
– Ne ne estus dezirinta trovi Gustavon Bahr.
– Vi estas la kaŭzinto de ĉio! Mi alvenis en San-Franciskon sekrete, kaj mi informiĝis, ke vi ne volas atendi min. Tamen mi venis ĉi tien. Iu ludis mian rolon al via sekretario, mia iu amikino. Ŝi estas tiu, kiu diskonigis la informon pri mia morto.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Fred la Malpura intervenas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fred la Malpura intervenas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Fred la Malpura intervenas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.