Jenő Rejtő - Pariza Fronto

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Pariza Fronto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Pariza Fronto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pariza Fronto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Pariza Fronto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pariza Fronto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Sinjoro!

Se vi volas, ke ne trafu vin pli da elmerititaj lecionoj, rilate la aferon, ne okupiĝu pri mi, ne serĉu min, eĉ mi petas vin, evitu la renkontiĝon kun mi. Mi pravigas vin en tio, kion vi diris foje, ke mi provokas la sorton, kaj tiajn travivaĵojn. Mi esperas, la subvencion, kion mi ne petis de vi, per kio vi humiligis min, mi povos repagi. Mi ne koleras vin, post la okazintaĵoj mi ne estas via malamiko, sed via iama kamarado.

D-RINO GUNĈEFF.”

Mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje… Mi havis nenion serĉi ĉi tie, mi foriris, kaj kiam mi frapfermis la pordon malantaŭ mi, ke ĝi fermiĝis tondre, kaj ties bruon reeĥis multoble la volboj de la malnova domo, unu vorto venis en mian kapon…

Waterloo!

D-rino Gunĉeff

1

Tiu venko, kiun mi ambiciis pleje, en kiu mi fiaskegis, ĝi vanigis mian elanon, laboremon por longa tempo. Mi ellitiĝis malfrue, mi forlasis la redaktejon pli frue, mi estis pala kaj malbonhumora; ĉiu simptomo de obstina amo montriĝis sur mi. Bonŝance mi jam atingis tiun gradon de mia kariero, kiel la kartludistoj kutimas diri, “la karto ludas per si mem”, mi povintus iri ankaŭ ferii por kelkaj monatoj, sen tio, ke ĝi estus endanĝeriginta mian pozicion. Mi ofte restadis en Versajlo, mi ĝojis pro la brua amuziĝo, en kiu tolporiĝis la doloro, mi aŭskultis volonte distran, malĝojan muzikon, leĝerajn, gajajn virinojn, kaj mi havis malbonan humoron, se ne estis diboĉado en Versajlo, kio okazis plej malofte. Nedda malaperis. Mi povintus trovi ŝin, sed nun jam ankaŭ mi kunpremis miajn dentojn, kvankam mi sentis malklare, ke tiu afero ne povas finiĝi tiel. Mi decidis ne fari eĉ unu paŝon al ŝi. Sed mi ne volis rifuzi tion, ke almenaŭ mi aŭdi pri li, kaj tiurilate mi parolis kun Ribári, kiu vizitis min ricevi kelkajn frankojn por ia grava politika agado. Mi diris al li, ke mi ŝatus aŭdi ian novaĵon pri Nedda, li serĉu ŝin kaj tudiĝu en ŝian proksimon. Li karesadis sian mentonon mediteme kaj respondis kun aplombo, kutima de li:

– Mi havus planon… Hm… Ĉu vi povus disponigi al mi vestaĵon?

– Kompreneble. – Tute ne interesiĝante pri la detaloj, mi sciis, ke li preferas la misterajn aferojn, sed mi fidis lian eltrovemon. Li elektadis el miaj vestoj longe, artsperte kaj zorgeme, ĝis fine li trovis iun mian plej novan, plej elegantan vestaĵon Wipocord taŭga al la celo. Malfacile pasis du tagoj. Mi atendis Ribári-on, kiam iu enpaŝis al mi, vespere mi restis en la kontoro pli longe, matene mi eniris pli frue, mi kondutis netolereble al miaj kolegoj, kiuj cetere ŝatis min pro mia afableco. Post kvardek ok horoj, ĉirkaŭ vespere, aperis Ribári kun aktujo, en mia vestaĵo Wippcord. Ankaŭ Pitt aŭ Bismarc povintus envii la aspekton de lia persono. Eksidinte, li elektis cigaron Havano kun granda faksperto, kaj pesante ĉiujn siajn vortojn, tiel malrapide, ke mi koleriĝis, li komencis paroli:

– Nu, mi parolis kun ŝi. Jam en la kvara hospitalo oni respondis je mia interesiĝo, ke fraŭlino d-rino Gunĉeff ne laboras en la kirurgia sekcio.

– Kaj?

– Mi decidis iri al la ambulanco, kiel malsanulo. Eĉ konjekton vi ne havas, kiel komplika ĝi estas. Ĉar se ŝi estus en la sekcio de la internaj malsanoj, mi dirus simple, ke doloras mia pulmo, ĉu ne?

– Jes. Daŭrigu! – Mi pensis tion, ke mi vangofrapos lin.

– Sed ĉu en la kirurgiejo? Kun kia problemo mi anonciĝu? Mi ne volas detranĉigi mian brakon! Unue mi pensis pri tio, ke mi ekmordos mian langon, sed fine ja tio ne sufiĉas por kuraci min, kion oni povus fari tie al mia lango?

– Bonvolu rakonti pli rapide, ĉar mi estas tre nervoza…

– Vane, mi povas iri al la sekcio de la internaj malsanoj kun tiu problemo. Fine mi divenis. Mi iris al la ambulanco kun tiu plendo, ke oni forigis fiŝoston el mia gorĝo antaŭ tri tagoj, kaj de tiam mi havas doloron, kiam mi glutas. Mi tuj ekvidis Nedda-n, kompreneble mi ne rimarkis ŝin, kaj mi permesis, ke oni laringoskopiu min, kaj mi plendis tiel, ke fine tri kuracistoj, eĉ la profesoro mem ekzamenis min ĉiel. Poste oni portis ian provomanĝaĵon, ke mi glutu ĝin. Mi ne povis gluti tion. Nek vi povintus…

Mi jam estis apatia.

– Oni faris ion al mia laringo, pro kio ĝi tre doloris, poste mi ekiris al la elirejo. Nedda alparolis min. Ni konvesaciis. Mi interesiĝis, kio estas al vi, ĉar ĉiu kredis tion, ke vi geedziĝos.

– Idioto

– Ankaŭ ŝi diris tion. Sed ĝuste tiel ŝi konvinkiĝis, ke mi estas bonfida, hebeta homo. Ŝi diris, ke vi kondutis malbele al ŝi. Mi demandis, ĉu vi forportis ion de ŝi? Ŝi respondis, ke ne, eĉ, kaj ŝi ruĝiĝis tiel, kiel tiu gimnazianino, kiun mi ĉiĉeronis antaŭ nelonge en Folies-Bergéres, okaze de ŝia studvojaĝo.

– Ni do lasu la analogiojn…

– Laŭ via deziro. Ŝi vivas bone, oni nomumis ŝin, ŝi havas loĝjon en la hospitalo, baldaŭ ŝi laboros apud profesoro, sinceredire, mi ne tre komprenas, kial ŝi ĝojas pro tio, ĉar la profesoro estas vivanta bildo de paviano

Li ekstaris. Io venis ankoraŭ en mian kapon:

– Hm… mi ŝatus demandi, se vi ne koleras, kial vi bezonis novan vestaĵon?

– Ĉar la mia jam estas tre trivita – li diris, salutis kaj foriris dignoplene.

2

La obstino, kaŝiĝanta en mia naturo ne konis rezignon, nur la neanstataŭigeblan amon. Mi sciis, ke ĉi tiun tagon mi suferos decidan, eksterman malvenkon ĉe tiu punkto, ke ekzistas neniu kaj nenio, kio povus returni tiun intensiĝantan tendencon, nur tiu ĉi neatingebla triumfo, la plenumiĝo de la sopiroj de la junaj jaroj apud la sociaj ambicioj: la akiro de la elektita vivkunulino. Mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon per malsalubra dormo kaj ekscesa diboĉado. Iun vesperon la “Oldulo” telefonais al mi, kiun mi vidis jam delonge en la lasta tempo, li donis instrukciojn, rilate komenciĝontan aferon. Pro la afero mi devis viziti tiun tagon vespere la ĉehejman balon de deputito. Mi koleretis, ke mi devas intertrakti pri delikata kaj tikla afero en tiu animstato, antaŭvideble partopreni enuan ĝenan amuziĝon. Mi sukcesis fuŝdifekti tri kravatoj pro nervoziĝo, dum mi surprenis mian abomenindan frakon, kaj tute mankis tiu anima harmonio, la aplombo, kiuj ebligis, ke mi atingu la plej bonajn rezultoj en similaj aferoj. La sinjoroj de la gastiga domo, kaj la plimulto de la elegantaj gastoj havis ĉiun kaŭzon akcepti min kun distingita estimo. Kaj tie mi renkontis Neddan.

Ŝi estis en la alia fino de la salonego, sed mi tuj rimarkis ŝin kaj vidis, ke ankaŭ ŝi ekvidis min. Mi tute ne proksimiĝis al ŝi, mi retiriĝis en angulon, meblitan per divano, kie ĉirkaŭis min la interesataj sinjoroj, ili klarigadis longe, kaj mi povis kontraŭpezi mian internan nepreparitecon, ke mi silentis multe kaj pozeme. Interese, ke tiu inerteco reduktiĝis grandmezure, sciante, ke mi estas sub la sama tegmento kun Nedda. Poste por neglekti la interkonsiliĝan karakteron de la vesperfesto, ni iris inter la gastojn, kaj subite la dommastrino ekparolis apud mi:

– Permesu, ke mi prezentu vin, sinjoro ĉefredaktoro, al la plej bona kirurgo, kiu savis mian vivon – kaj Nedda staris vid-al-vide al mi. Ni ambaŭ sentis, ke nun estus strange klarigadi al la dommastrino, ni do prezentiĝis unu al la alia; la duan fojon, sed pli oficiale, ol lastfoje. Estis ia nekontraŭstarebla komiko en tiu tre ceremonia sceno. La dommastrino iris plu, kaj ni staris tie plumpe, embarasite, rigardante unu la alian en la meza mezo de la salonego. Fine ekreginte min, mi diris la sekvan banalaĵon:

– Je mia honorvorto, mi ne sciis, ke vi estos ĉi tie.

– Vi ne devas senkulpigi vin. Vi tute ne povis sciis, ke mi venos ĉi tien.

Ni povis fari nenion alian, ol paroladi. Mi memoras, ke temis pri ia arta demando, ĝi estis banala, ne interesa temo, kaj malantaŭ la indiferenta konversacio pulsadi multe pli da streĉiteco, ol en ĉiu intimeco de nia du jara kunloĝado. Mi konfesas, de post unu minuto mi forgesis la tre gravan aferon, la ekscititajn sinjorojn kaj ĝenerale ĉion alian, escepte Neddan. Kiam sekvis la vespermanĝo, ne ni povis agi alimaniere, ol la aliaj: mi etendis mian brakon al Nedda, kaj metinte sian manon leĝere en mian kubutflekson, ŝi ekiris kun mi… Neniam batis mia koro tiel forte, ol nun pro tiu konvencia ektuŝo. Ankaŭ Nedda estis embarasita, kelkfoje ŝi rigardis al mi timiĝinte kaj ruĝiĝis, paliĝis ĉiuminute. Tiu situacio estis precipe ekscitita por ni, en kiu ni staris unu apud la alia tiel elegante vestitaj… Tiam mi jam solvis la enigmon. En nia kunvivado ne estis iluzioj, ĝenaj formalaĵoj, ni vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro, en ĝi malsatmortis la fantazio, ne ricevinte nutraĵon. Ni ekiris de la celo, ni do povis nur malproksimiĝi de tio. Baldaŭ eksonis la muziko, kaj kiel strange estis: mi invitis ŝin danci! Ŝi metis iun sian manon sur mian ŝultron facilmove, mi ĉirkaŭprenis ŝian talion, apenaŭ tuŝante ĝin, eble ĝuste tie, kie mi kompresadis ĝin en ĉiu horo, kaj tamen, pro tiu ektuŝos la sango nun leviĝis en mian kapon tamburante, ke la muroj de la salonego ekmoviĝis ĉirkaŭ mi, kaj mi diris tute stulte:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pariza Fronto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pariza Fronto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Pariza Fronto»

Обсуждение, отзывы о книге «Pariza Fronto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x