Jenő Rejtő - Pariza Fronto

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Pariza Fronto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Pariza Fronto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pariza Fronto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Pariza Fronto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pariza Fronto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ŝi klopodis kuraĝigi, instigi, reanimi min, ĉar ŝi pensis min malaplomba, sentimentala homo.

Sur la terasoj de la kafejoj aperis denove la stankoloraj fornoj por rosti maronojn, kiuj ebligas, ke la publiko de la kafejoj de Parizo ankaŭ vintre sidu ekstere sur la strato, kaj ŝajnas, ke tio tre konvenis al la francaj homoj, ĉar la terasoj estis plenaj de gastoj, portantaj vintran mantelon, kiuj sidante ĉirkaŭ la fornoj, trinkis la kafon. Mi iris malsupre sur la kajo Orsayn, kaj venis en mian memoron, ke ankoraŭ ne pasis unu jaro, kiam mi kubutumis ĉi tie sur la ponto, tri ĉemizoj estis sur mi, kaj pli ol mil malesperiĝintaj, senhejmaj, rezignintaj, sinmortigotaj homoj en Parizo. La konstruaĵoj el la reĝa epoko sur la alia flanko kun siaj grandegaj ombroj, malnovaj arkitekturaĵoj ŝanĝiĝis neniom de tiam. Kaj jen, kiel mi atingas la kajon Voltaire, kiun mi ekvidas samtiel kaj samtie, kie iam, en rajdpantalono, kiu tiam estis agnoskebla, karadita blanke-nigre, kun sia granda hokbastono, senĉapele, en jako, sed rigardante la statuon de Volteire kun scivolemo, staris homo infaneca: Ludoviko Siro!

– Interese – li diris, kiam li premis mian manon, tre indiferente, rilate mian elegantan aspekton – ĵus venis en mian memoron, ke antaŭ nelonge mi renkontis vin en la sama loko.

Antaŭ nelonge!

Se tio eblis, li estis multe pli maldika, ol iam, liaj okuloj brilis febre, lia raspa voĉo fariĝis raŭka flustrado, kaj la kroĉtrikita tuko eĉ nun pendis ĉirkaŭ lia kolo, kio memorigis lin pri Ernestro Nemecsek el la libro, kies titolo estas Knaboj el la strato Paŭlo, kiu jam morte malsana kaj nur sekrete vizitis la lud-grundon, kien li fuĝis en sia somnabula malsano de apud sia patrino, kaj li vagadis jam pli ol unu jaron miregante. Eble li jam ne cigaredis delonge, ĉar li ĝoje enspiris la fumon profunde. La dormemo ekregis lin en la aŭto per elementa forto, lia kapo balanciĝis dekstren-maldekstren, dume li diris apenaŭ aŭdeble:

– Mi ŝatus traduki volumon de Racine. Lastatempe mi okupiĝas multe pri tiu duone antikva poeto.

– De kiam vi ne dormis?

– Du tagojn… Vi ne havas eĉ konjekton, kiel nova estas Racine eĉ hodiaŭ.

– De kiam vi ne manĝis?

– Du tagojn… Mi decidis restaŭri la nimbon de la malnovaj poetoj, elektante tiujn, kiujn ne koni vere estas damaĝe.

Lia kapo kliniĝis flanken, batiĝante al la ligna kadro de la fenestro, sed li jam ne sciis pri tio, ĉar li ekdormis, kaj certe li sonĝis pri antikvaj poetoj, kiujn ne koni estas tre damaĝe…

Sekvan tagon mi klopodis fari la eksteraĵon de Ludoviko Siro iom eŭropana. Mi tondis lian frizaĵon, similan al tiu de la prahomo, vivinta en la valo Neander, mi urĝe ŝanĝis lian mizeran, rajdistan vestaĵon al iom malpli okulfrapaj vestoj, eĉ post multhora persvado li konsentis demeti sian hokbastonon. Unu tutan tagon li nur manĝis, se oni ja povas nomi nutrado tiun agadon, kiu konsistas nur le fulmorapidaj glutoj, absolute neuzante la dentojn. La trian tagon mi iris kun li al Negro.

– Jen estas mia amiko, Ludoviko Siro, li estas tre inteligenta, faksperta junulo, li lernos ĉe vi la metion de la fotografado, donu al li dudek frankojn ĉiutage! – Ĉar mi restadis malmulte en mia hejmo, li loĝis ĉe mi. Li estis kontenta pri la loĝejo, sed li havis multe da konfilkoj kun la lakeo, kiu ŝajnis preskaŭ nekapabla alproprigi la hungaran lingvon de li, sed la franca lingvoscio de Ludoviko eĉ nun ne superis la dudek vortojn, kiujn li sciis antaŭ unu jaro. Li trovis ne nur rajta, sed memkomprenebla sian situacion ĉe mi, sed li atendis ankaŭ tion, ke mi estimu lian nervozan sentemon. Mi povis ekvilibrigi tiun situacion nur kun la plej granda sinrego kaj takto, ĉar kiel ajn malgrandan kontraŭan argumenton mi diris pri io, li tuj apelaciis sian pantalonon, kadritan blanke-nigre, en kiu li venis kaj minacis min, ke li tuj lasos min ĉi tie. Li estis en konstanta preteco por trovi humiligojn, el kiuj evidentiĝis, ke mi jam ne estas lia iama amiko. Kiam mi petis lin milde, se lia nepra agado estas elverŝi la inkon, li faru tion laŭeble en la banĉambro, kaj ne sur la tapiŝon: li ne respondis kaj rigardis sur min tiel, kiel enkaĝigita leono, kiun batis ĝia manĝiganto. Mia duobla vivo fariĝis ĉiam pli laciga. Mi ellitiĝis je la sesa horo matene por iri en mian loĝejon, troviĝanta en la starto Antine, tute alivestiĝi.

Vespere mi surprenis denove miajn foruzitajn vestojn, tiel mi iris en Montparnasse-on. Tamen mi ne povis decidi min disiĝi de Nedda. Sed finiĝis jam ankaŭ la bonetosaj vesperoj. Ni sidis malgaje, senvorte en la ĉambro ĉiuvespere. Mi mem suferis ĝuste tiel, kiel Nedda, eble eĉ pli, ĉar ankaŭ la kolero streĉis min interne, ke mi devas rigardi ŝian mizeron, kaj mi povas fari nenion. Ŝi ne perlaboris eĉ la plej minimuman monon, kiel manekeno, la ĵurnaloj tute neglektis ŝiajn arikolojn. Mi rigardis, kiel ŝi mekanike, senespere, plie obstine, ol kredante, tamen ŝi metas siajn verkojn en koverton, adresante ĝin al tiu ĵurnalo, ĝuste al la ĵurnalo, ĉe kies filio ankaŭ mi estis redaktoro. Kompreneble mi povis fari nenion en ŝia intereso, mi konis la skribaĵojn de Nedda, kaj mi sciis bone, ke en tiu ĵurnalo oni ne publikigas artikolojn, skribitajn en simila stilo.

Sekvan tagon mi estis ĉe la “oldulo” por ricevi instukciojn, kaj mi kunportis lerte kelkajn stampitajn paperfoliojn de la firmao. Vespere estis festo en la malgranda ĉambro. La vizaĝo de Nedda brilis, ŝi iradis tien-reen kun siaj malnovaj, bruegantaj paŝoj, ŝi primetis la tablon bele, alportis bongustan vespermanĝaĵon, kredencis ankaŭ vinon, eble ŝi estus flagornaminta al ĉambron, se ŝia memrego ne limigus ŝian entuziasmon. Ĉar okazis tio, ke la ĵurnal-trusto akceptis ŝian lastfoje senditan manuskripton, kaj aldone oni sendis al ŝi ĉekon pri kvincent frankoj. Ĉe la pli gravaj, parizaj ĵurnaloj estas tiel nomata usona sistemo, oni tuj premias la akceptitajn manuskriptojn, kaj eble ĝi estos publikigita nur post monatoj. La triumfo de Nedda estis grandega! Eble ŝi moderigis sin nur por ne ofendi mian sentemon, ĉar mi partoprenis la feston tiel senespere, kaj tiel mizere… Ŝi klopodis meti bongustajn manĝopecojn sur mian teleron, babiladi senĝene kaj preteri tiun tiklan punkton de la situacio, ke ŝi, la virino estas pli forta kaj sukcesa, ol mi. La vino pelis iom da sango en ŝian vizaĝon, la sukceso ŝtele portis iom da konfido, varmo en ŝian vivon, ŝi estis tiel bela, tiel feliĉa kaj tiel kara… Unuavice ŝi donis al mi trude kvindek frankojn, ĉar ĝis nun, se iu havis monon el ni, tiu helpis la alian. Ŝi diris festparolon pri la energio, pri la lukto kaj ne forgesis diri analogaĵojn, rilate mian personon, pri mia situacio:

– Mi opinias, ke vi estas talenta homo, sed malforta, vi ne havas persistemon, internan forton, bezonatan al la rezultoj, kaj vi estas tre rezignema. Morgaŭ nepre aĉetu por vi paron da ŝuo, vi ja ne decas iri sur la stratoj tiel.

Venis en mian memoron mia aŭtomobilo Bugatti, kaj mi ĝemis.

– Ĉu vi ne pensas, ke mi ekspluatos vin tiom? Ĝis ni dividis nian malmulte da mono inter ni, estis alie. Sed nun jam temas pri tio, ke vi konstante donos pli multe al mi.

Ŝiaj okuloj brilis kolere.

– Vidu, tial sukcesas al vi nenio, ĉar vi estas tiel senpova homo, vi estas plena de kavaleriaj azenaĵoj, de burĝaj tradicioj. Se vi estus sukcesinta, vi certe agus same.

– Ĉu? Se morgaŭ mi fariĝus riĉega homo, samproporcie, kiel vi nun donis kvindek frankojn el la ducent, mi povus provizi vin per ĉio, mi povus lui loĝejon, kovri la kostojn de viaj lernolibroj, rigoraj ekzamenoj, vivteno, ĉu vi akceptus tion?

Ŝi konsterniĝis.

– Kompreneble ne. Tio jam ne estus reciproka helpo, sed nur subvencio, kaj kion aj mi sukcesintus, degradus la valoron de ĉiu rezulto tio, ke mi atingis ĝin ne propraforte, sed kun la helpo de alies subvencio. Mi ne estas malforta virino, en tiu formo mi neniam akceptus ion de iu.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pariza Fronto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pariza Fronto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Pariza Fronto»

Обсуждение, отзывы о книге «Pariza Fronto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x