Jenő Rejtő - Pariza Fronto
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Pariza Fronto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Pariza Fronto
- Автор:
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Pariza Fronto: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pariza Fronto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Pariza Fronto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pariza Fronto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Amiko mia, ĝi estas malfacila metio – li diris kaj iris apud mi.
– Kiel vi vivas, kiel elmigrinto? – mi demandis.
– Ne demandu tion. La rusoj donas nenion, la polaj socialistoj divenis, ke mi estas kroata separatisto, restis ankoraŭ la hispanaj rojalistoj, sed nun ankaŭ tiuj faris malfacilaĵojn. Ĉar ili unuiĝis kun la franca partio de la reĝo, kaj nur al tiu ili donos subvencion, kiu partoprenos morgaŭ la demonstracion. Kompreneble mi lasis la subvencion tie.
– Kie estos la demonstracio?
– La respublikanoj iros al la monumento de la Invaliduloj kaj la elkriistoj de la reĝo provokos la demonstracion. Verŝajne ili provokos tiujn ĉe la placo Etoile aŭ ĉe Chams-Élysées. Je la deka horo.
Mi decidis iri tien, kvankam ĝi promesiĝis nur bona raportaĵo, eĉ en la plej bona okazo.
La sekvan tagon mi rapidis al la placo Etoile je la deka horo. Mi vidis jam de malproksime, ke mi alvenis malfrue. La polico dispelis amason da scivolemaj gapantoj, oni baris Champs-Élysées-on per kordono, kaj la ŝoforoj de la atendantaj taksioj staris en tre longaj vicoj antaŭ la hoteloj, premiĝinte ekster la homamason. Ok-dek fotoraportisto krozis tie kun agopretaj fotoaparatoj senpove. De malproksime aŭdiĝis frakasbruo, kriado konfuze. La ambulanco alvenas sirenante, la polica aŭto haltas, la personaro saltadas de sur ĝi… kuras al la ribelo. La bruo aŭdiĝas ĉiam pli laŭte el la malproksimo… La aŭto de la fajrobrigado turniĝas ĉe la stratangulo… Pafo!.. En mi bolas la sango de raportisto… mi ĉirkaŭrigardas, kiel estus eble trairi la kordonon?…
Dekstre de mi staras aŭto, la unua el tiu tre longa vico, kiu restadas senmove sur Champs-Élysées, interne de la kordono… Fine ja kio okazis efektive? Post momenta pensado… ekregas min la ekscitiĝo subite… per unu salto mi estas sur la varmoforigilo de la unua aŭto… de tie sur ĝia tegmento… multaj homoj kriadas… iu policisto volas kapti mian maleolon, sed li jam ne atingas ĝin… li ĵetas sian gumbastonon post min, sed tio preterflugas mian kapon, kaj mi kuregas! Per grandegaj saltoj mi traflugas la kolrompajn interspacojn… Mi estas meze de la batalo!.. La homamaso kirliĝas ĉirkaŭ mi… gumbastonoj pumbruas… kriego… frakasbruo… fajfo!.. ŝriko. Vera batalo!.. Alpreminte la fotoaparaton sur mian bruston, mi eksponas unu post la alia… Mi faras la fotojn turniĝante dekstren-maldekstren, sola sur la tegmento de la aŭto, en la meza mezo de la revolucio, okazanta en nuksoŝelo…. Ĵetita ŝtono trafas mian vizaĝon, kiu rompas iun mian denton… Mi ankoraŭ faras unu foton. Du policistoj venas al mi kurante… Mi ĉirkaŭrigardas. Malantaŭ mi estas arklampo. Kaptinte ĝian stangon, mi grimpas sufiĉe alten… Krucinte la kandelabron per miaj femuroj, mi serĉas novan temon… Fumo leviĝas el iu vendejo, kaj la fajrobrigado ĵetas malsekajn, fulgajn meblojn sur la veturejon… La bildo iom post iom klariĝas, oni liveras per aŭtoj la ĉirkaŭitajn grupojn, ruboj, ĉapeloj kuŝas sur la asfalto, kaj mi fotas la renversitan aŭtobuson sur la lasta plako… La strato estas malplena, la ordo restariĝis. Glitinte de sur la kandelabro, mi viŝas mian vizaĝon kaj kraĉas sangon… Junulo elpaŝas el la pordego de la apuda domo kaj alparolas min ĝentile:
– Bonvolu veni kun mi, sinjoro.
Ĉar li invitas min amike, mi sekvas lin. Li gvidas min en elegantan laborĉambron. Grandega homo sidas malantaŭ skribotablo, mi tuj rekonas lin: la ĵurnal-reĝon! Li sidis tie, kiel giganta, orienta idolo, kaj li rigardis min longe, poste li ekparolis kun sia alta, nazvoĉo.
– Mi gratulas, mi vidis vian bravuron. Vi estas rezoluta, lerta homo. Kie vi laboras?
– Mi ne estas dungita. Mi laboras, kiel agento, vendante miajn raportaĵojn.
– Nevidinte mi aĉetus viajn fotojn. Mi donus mil frankojn por tiuj…
Ĝi estis bela prezo, sed mi volis ricevi pli ol mil frankojn. Mi tute ne avidis la monon. Mi decidis montri min karaktera homo.
– Bedaŭrinde la bildoj ne estas vendataj – mi respondis ĝentile.
– Nu? Kial ne?
– Hieraŭ mi informiĝis pri la demonstracio kaj mi devontigis min al la ĵurnalo Petite Parisienne por okcent frankoj.
Kompreneble eĉ unu vorto ne estis vera el la tuto, ĉar mi ne havis okazon prezenti mian bonegan karakteron, mi do estigis tian situacion.
– Vi ricevos trimil frankojn de mi – li proponis kun firma voĉo.
– Tio dependas ne de la mono, sinjoro ĉefredaktoro. Bedaŭrinde, mi interkonsentis.
– Ĉu tio estis parola interkonsento?
– Ĝi estas la sama ĉe mi, kiel la skriba.
Li pensadis.
– Mi donos al vi kvarmil frankojn, nu bone, portu la duonon de la fotoj al la ĵurnalo Parisenne.
– Mi tre bedaŭras, ke prezentiĝas tia okazo, kaj mi devas preterlasi tion, sed mi ripetas, ĝi dependas ne de la mono. – Mi staris por momento, poste mi kliniĝis kaj ekiris al la pordo. Li kriis post min:
– Sinjoro! – Mi turniĝis. Kelkfoje li okulmezuris min.
– Kiom da mono vi perlaboras dum unu monato?
– Kvarmil frankojn – mi diris sen palpebrovibro.
– Mi donos al vi kvinmil frankojn, se de nun vi laboros nur al mi. Portu tiujn fotojn al la ĵurnalo Petite Parisienne.
Ĝi sukcesis! Se mi ne mensogas pri la ĵurnalo Petite Parisienne (kiu ĵurnalo cetere aĉetis la bildojn por sescent frankoj), eble eĉ tiam li estus dunginta min, sed ne kun tia eksterordinara impreso, pri tio mi estas konvinkiĝinta, kies sekvo estis mia plua kariero. Tiel mi posteniĝis al la ĵurnalo por kvinmil franka salajro, kiel la unua fotoraportisto.
Ĝi estis Arcole, kie per bombasta tamburado mi anstataŭigis tutan armeon.
La Foto Beaux-Arts transloĝiĝis al Champc-Élysées. La redaktejo ĉiutage sendis min kun sia raportisto al ministroj, mondfamuloj, al balo de opero kaj al geedziĝaj festoj por fotografi. Mi utiligis miajn kontaktojn kun eminentuloj al la bono de Foto Beaux-Arts. Nia firmao subite ekprosperis, ni okupiĝis nur pri unuarangaj laboroj. Kompreneble ni jam estis negocpartneroj. Negro kaj mi dividis la en- kaj la elspezojn inter ni. Precipe mi havis la bonvolon de la “oldulo” Ofte li alparolis min, konversaciis kun mi, petis min rakonti mian vivhistorion. Multfoje mi iris en lian kontoron kaj prezentis iujn miajn raportaĵ-ekideojn, kiujn plej ofte li trovis bonaj. Zombori rikoltis la plej bruan karieron en la malmultenombra, hungara kolonio. Lia unua filmo pravigis la reĝisoron, oni prezentis ĝin kun granda sukceso. La ekspentroartisto luis bonegan loĝejon en Versajlo, kaj li veturis al la scenejo de la filmado per aŭtmobilo. Li akceptis Renenon Kárpát en sian loĝejon, kiel “sekretarion”, kaj li donis monon al Maria Pataki, por ke ŝi reveturu hejmen. Li mem akompanis ŝin al la stacidomo, li atendis, ke la trajo ekveturu. Sed Maria descendis ĉe la ranĝostacio, kaj vespere ŝi jam estis sur la placo Pigalle. Kion ŝi povintus fari hejme.
Kie ajn mi plenumis mian tagan laboron, vespere mi revenis en la artlaborejon, surpreninte denove la trivitan vestaĵon, la malbonan ĉapelon, la distretitajn ŝuojn, mi iris hejmen al Montparnasse. Mi vivis tiel, kiel sorĉita reĝido. Ĉiuvespere mi devis ludi la rolon de malesperiĝinta, juna titano, kvazaŭ surmetinte mian polvokovritan maskon. Dum tiu tempo Nedda eksplikis pasie por mi indiferentajn, artajn kaj sociajn demandojn. Ŝia trompiĝo pri Vlasta ne deprimis ŝin tiom, malrapide revenis ŝia diskutemo, energio, elasteco, kiel ŝi alfrontis la luktojn. Eĉ nun mi pruntepetis ĉiusemajne kelkajn frankojn, nur tial, ke ankaŭ ŝi povu peti de mi trankvile, kiam ŝi bezonis monon. Aŭtuniĝis, la ŝtoneraj, flavaj vojoj de Bois de Boulogne estis plenaj de rufaj arbofolioj kaj aŭtunaj malpuraĵoj, kaj ofte falis la drizelanta, daŭra, pariza pluvo, alvenis la nebuloj kaj la epidemio de influenco el la direkto de la norda maro. Iun vesperon mi trovis Nedda-n hejme tusante, kaj kun purpura vizaĝo. Ŝi spiregis, deliris kaj kuŝis en malvarma ĉambro. Mi tuj telefonis por venigi kuraciston kaj hejtis la ĉambron. Kiam la doktoro alvenis, ŝia febro altiĝis timige. Ŝi konstante parolis bulgare kaj ruliĝadis de iu flanko al la alia.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Pariza Fronto»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pariza Fronto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Pariza Fronto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.