Sapumi, soap, lather
Saĝumi, affect wisdom, split hairs
Serpentumi, wind, meander
Ventumi, fan, winnow
1140. Multe komencite, malmulte plenumite. Butonumi iun malvaste ( strikte). Sapumi la okulojn.
Kiom ajn la rivero serpentumas, ĝi fine trovas la maron.
“Mi deziras kolumon por mia patro.” “Kolumon kia mia?” “Tute ne! Puran.”
“Nomu kvin aferojn kiuj enhavas amelon( starch ).” “Du manumoj kaj tri kolumoj.”
“Mi havas nur unu deziron.” “Kio ĝi estas?” “Ke ĉiuj miaj deziroj plenumigu.”
Oni demandis al mortkondamnito pri lia lasta deziro, kiun on! laŭkutime plenumos. “Kion vi deziras? Vinon? Cigaron?” “Ne, sinjoro. Mi deziras lerni la Rusan lingvon.”
Indigna virino: “Kiam mi butikumas, mi ĉiam petas por tio, kion mi deziras; kaj se oni havas ĝin, kaj ĝi plaĉas al mi, kaj mi sentas inklinon aĉeti ĝin, kaj ĝi estas sufiĉe malkara, kaj mi havas la monon, kaj oni ne povas aĉeti ĝin aliloke, mi preskaŭ ĉiam aĉetas ĝin sen la marĉando( bargaining, haggling ) kaj argumentado tutan tagon, kiun amas aliaj personoj.”
Ni agadu, do, konstante,
Estu kia ajn la sort’;
Celadante, plenumante,
Laborante, ĝis la mort’!
Kiel la umo ĉirkaŭ via kolo,
Kiel la um’ ĉe mano de virin’.
Kiel aero umas en la ĉambro—
Mi umas vin.
Mi umas vin. La vorto ja konvenas,
Kaj ne ofendaseĉ al la edzin’;
Ŝi ne riproĉos min, se mi nur diras
“Mi umas vin”!
1141. ** En la ĝardeno staris pomarboj. Mi iris al unu, levis la manon, ekkaptis branĉon, kaj prenis verdan pomon. Mi metis la pomon en la buŝon kaj gustumis ĝin. Ĝi estis acida. Mi grimacis, kaj diris “Tiu pomo ne estas matura”. Mi prenis alian pomon — rugan, kaj gustumis tiun. Mi trovis ĝin tre bongusta. Mi diris “Ĉi tiu pomo estas dolĉa: ĝi multe plaĉas al mi”. Mi manĝis la pomon, kaj ridetis de plezuro.
1142. Ventumado, proksimumaĵo, mondumano, gekolombumantoj, plenumebla, kolumego, okulumema, komunumestro, palpebrumeti, cerbumigi, plenumiĝi, ventumilo, mastrumantino, gustuminda, malvarmuminto, gustumonto. Aerumita ĉambro, buŝumita hundo, sapumita vango, butonumita ganto.
1143. The suffix ‑AĈdenotes that the speaker has a poor opinion of the matter in question [115]: it “runs down”, shows dislike, disparagement, contempt, censure. English equivalents: abominable, horrid, odious, contemptible, mean, miserable, wretched, “rotten”, “awful” , and a host of similar words. Aĉa,“ rotten ” (Cp. kraĉi!)
Ĉambraĉo, hole. Domaĉo, hovel. Homaĉo, wretch. Infanaĉo, brat. Popolaĉo, mob . Versaĉo, doggerel. Veteraĉo, vile weather. Virinaĉo, hag . Belaĉa, tawdry. Dikaĉa, bloated. Humilaĉa, grovelling. Laŭtaĉa, blatant. Malgrandaĉa, petty, paltry. Molaĉa, flabby. Babilaĉi, jabber. Okulaĉi, ogle, leer. Parolaĉi, jaw. Skribaĉi, scribble, scrawl.
1144. “Mi ĵus faris dom-aĉeton.” “Nu! Ĝi aspektas domaĉ-eto!”
Kial ebria maristo kaj bovino similas? Ili ambaŭ remaĉas ( rem-aĉ, re-maĉ ).
“Ho!” diris knabino. “Rigardu la ranidojn! Kiel mirinde pensi, ke iam ĉiu el tiuj aĉaj bestetoj fariĝos bela papilio!”
1145. (a) Afer- (azen- ĉapel- ĉeval- herb- hund- ide- libr-lingv- manĝ- popol- rim- vest‑)aco. Brav-(fier- griz- pi- sentimental- super- verd‑)aĉa.
(b) Domaĉaro, servemaĉa, hundetaĉo, vortaraĉo, kuracilaĉo, paperaĉujo, paperujaĉo, muzikistaĉo, muzikaĉisto, bierejaĉo, bieraĉejo.
1146. FUŜ-i= to bungle, botch, make a hash of, be a duffer at, tinker at, do blunderingly (awkwardly, badly, clumsily). Fuŝa, blundering, bungling, awkward, clumsy, unworkmanlike. Fuŝo, blunder. Fuŝulo, duffer, muff. Fuŝaĵo, botch, hash, mess.
As a prefix, fuŝ-is generally applied to actions. Fuŝpalpi, to fumble; fuŝuzi, to use awkwardly. Fuŝpentriand pentraĉi( to daub ); fuŝskribiand skribaĉi,mean much the same things. Fuŝmanĝimight be applied to a European eating with chopsticks for the first time.
1147. Fuŝ-far(‑flik ‑konstru ‑kudr ‑ripar‑traduk ‑tranĉ ‑verk)i.
1148. FI, fie, shame. Fi al vi! Fie upon you, Shame on you!
As a prefix, FI-denotes shameful, disgusting, nasty, morally bad, infamous, ignoble, base, foul, scandalous, disreputable, shady, etc. A fiago (fipenso, fiparolo)is an action (thought, speech) of which one should be ashamed.
Figazetaro, gutter press. Fikomerco, shady business, Fikutimo, disgusting habit. Filibro, immoral book. Fi-mono, filthy lucre, Firakonto, dirty (smutty) story. Fivivo, wicked life. Fivorto, bad word. Fiflati, to toady. Fifama, of ill repute.
1149. Aĉ(subjective) has a more general sense, and is weaker, than fi(objective), which indicates moral rather than physical badness. Compare parolaĉiwith fiparoli; skribaĉiwith fiskribi;and similarly with the roots afer, dom, ide, infan, komerc, libr, lud, vers, viv, vort.
1150. Fi-cel(‑kant ‑literatur ‑lud ‑motiv ‑plezur ‑rilat ‑sere ‑verk ‑vir)o. Fi-gajn (‑kondut ‑trakt)i.
1151. MIS-= amiss, mis-, in error, mistakenly, incorrectly, wide of the mark, astray ( erare, malĝuste, maltrafe ). This meaning is a little narrower than malbone( badly ), and entirely distinct from mal-( opposite ). Misciti, misquote. Misloki, mismeti, misplace, mislay. Mispress, misprint. Mispaŝo, false step. Misprezenti, misrepresent.
1152. Compare
fikanti, sing something shameful;
kantaĉi, sing rottenly;
miskanti, sing amiss (perhaps the wrong note or at the wrong moment).
1153. Mis-adres(‑ag ‑aranĝ ‑aŭd ‑cel ‑dat ‑decid ‑desegn ‑direct ‑elekt ‑elspez ‑far ‑form ‑inform ‑instru ‑juĝ ‑kalkul ‑klarig ‑kompren ‑konsil ‑kresk ‑kuir ‑leg ‑liter ‑memor ‑nom ‑prononc ‑reg ‑send ‑traduk ‑uz)i.
1154. VE, woe. Ho ve! Alas! Oh dear! Heigh-ho! Ah me! Ve al…, Woe unto (Woe betide, A plague on, Bad cess to…). Vea, sad, woeful, melancholy. Veo, a plaint.
Читать дальше