1169. (a) As a prefix VIC-= English vice-, one acting in place of (or second in rank to). Vicreĝo, viceroy; vicgrafo, viscount.
(b) Vic-admiral(‑ delegit- imperiestr- prezidant- reĝin- sekretari)o. Lia vicgrafa moŝto X. Eksvicprezidento.
1170. The prefix BO-denotes in-law, relationship by marriage. Fr. beau- . (Cupid uses his bow and arrow, she has a beau , and the boparencojfollow!) Bopatro, father-in-law (e.g., wife’s or husband’s father ). Urson evitu, bopatrinon ne incitu!
The boparencecomay be by marriage of oneself or of another. Bofilo( son-in-law ) = edzo de filino: bofilino( daughter-in-law ) = edzino de filo. Bonevo= edzo de nevino , or nevo de edz(in)o: bokuzo= edzo de kuzino, aŭ kuzo de edz(in)o.
1171. Cp. stifa patr(in)o, stepfather, stepmother (=second husband of a mother, second wife of a father). Stifinfano, stifa fil(in)o, stepchild, stepson, stepdaughter (=child by a former marriage of the husband or of the wife).
1172. Kio estas pli flua, ol akvo? — Bopatrino, ĉar ŝi estas super-flua.
“Kien vi intencas iri?” “Al la menaĝerio.” “Ha! Vi trovos mian edzinon kaj mian bopatrinon tie.”
“Kiel fartas via bopatrino?” “Ŝi estas jam pli sana, mi dankas vin. Tamen mi ankoraŭ ne tute perdis esperon.”
Edzo (antaŭ kaĝo da simioj): “Parencoj viaj, ĉu ne?” Edzino (dolĉe): “Jes. Boparencoj.”
“Via hundo mordis mian bopatrinon.” “Kaj vi venis por postuli kompenson?” “Ne. Por aĉeti la hundon.”
“Post mia edziĝo la bopatrino min vizitis nur unufoje.” “Enviinda homo!” “Ĉu? Ŝi neniam foriris poste!”
1173. Bo-av(‑fil ‑frat ‑infan ‑kuz ‑nev ‑onkl ‑patr)o, ‑ino. Boge‑av(‑fil ‑frat ‑patr)oj.
1174. The prefix PRA-denotes
(a) Remoteness of relationship (forwards or backwards), great-, grand-. Pranepino, great-granddaughter; prapraavo, great-great-grandfather) pranevino, grandniece.
(b) General remoteness in past time, former fore-. Praa, pratempa, primeval, primitive, of the distant past; praarbaro, primeval forest; praformo, original form; praloĝanto, aborigine; pratipo, prototype; pravorto, a primitive (word). Prapatroj, ancestors, forefathers.
1175. Pra- av(‑kuz ‑nep ‑nev ‑onkl ‑parenc)o, ‑ino. Pra- best(‑bird ‑hejm ‑histori ‑hom ‑jarcent ‑kaŭz ‑mod ‑temp)o. Bogepraavoj.
1176. Just as in English we turn William into Will, Willie, Bill, or Bitty, and Mary into Moll, Mollie, Poll, or Polly, so in Esperanto we form similar names by putting ĈJfor a male, or NJfor a female, after one of the first few letters of the full name. Thus, from Vilhelmowe get Vilhelmĉjo, Vilhelĉjo, Vilheĉjo, Vilĉjo,or Viĉjo;and Mario may become Marinjo, Marnjo or Manjo.(Note that the gentler sex has the gentler sound; njis like inbackwards.)
Aleĉjo, Alec; Jaĉjo, Jim; Joĉjo, Jack, Jock, Joe; Miĉjo, Mike; Niĉjo, Nick; Peĉjo, Pete; Anjo, Annie; Henjo, Hettie; Kanjo, Kate, Kittie; Klanjo, Clarrie; Lonjo, Lottie; Sonjo, Sophy. Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
1177. The use of these suffixes is almost wholly confined to proper names. We do, however, meet paĉjo, papa, daddy; panjo, mamma, mummy, and sometimes avĉjo, grandad; avinjo, grannie; eĉjo, hubbie; enjo, wifie, fiĉjo, sonnie, finjo, little daughter; fraĉjo, buddie; franjo, sis . Oĉjo, onjo, nunkie, auntie, are sometimes used in familiar conversation also for old man, old woman, pal, and the like. And kanjo, kunjo,have been used for puss , bunnie.
1178. Policano : “Kio estas la nomo de viaj gepatroj?” Knabineto: “Paĉjo kaj Panjo.”
Sonjo: “Aŭskultu. Minjo. Se mi premas mian pupon, ĝi krias mamma, papa! ” Minjo: “Ha, tio estas pramoda! Mia onklino promesis doni al mi Kristnaske pupon, kiu diros ‘ Panjo! Paĉjo! ’”
1179. Write pet names for Roberto, Mario, Karlo, Heleno, Franko, Eleonoro, Henriko, Anno, Johano, Margareto, Gertrudo.
1180. En arbaro loĝis kaprino. Ŝi havis sep infanojn. Ŝi amis ilin, ĝuste kiel via patrino amas vin.
Unu tagon ŝi devis iri for, por aĉeti manĝon por ili. Do ŝi vokis ilin, kaj diris “Karaj infanoj! Mi iras, por aĉeti manĝon por vi. Kiam mi estos for, zorgu, ke vi ne enlasu la lupon. Vi konos lin, ĉar li havas raŭkan voĉon kaj nigrajn piedojn”. La kapridoj promesis atenti, kaj la kaprino foriris.
Baldaŭ iu frapis la pordon, kaj kriis per raŭka voĉo “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. Sed kiam ili aŭdis, ke la voĉo estas raŭka, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas dolĉan voĉon; via voĉo estas raŭka, vi estas la lupo!”
Do la lupo foriris, kaj manĝis iom da mielo, Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris per dolĉa voĉo “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”. La lupo montris sian piedon tra la fenestro. Sed kiam ili vidis, ke la piedoj estas nigraj, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas blankajn piedojn: sed viaj piedoj estas nigraj, vi estas la lupo!”.
Do la lupo foriris denove, kaj metis farunon( flour ) sur la piedojn. Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris dolĉe “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”, kaj la lupo montris sian piedon tra la fenestro. Nu, kiam ili vidis, ke la piedoj estas blankaj, ili kredis, ke tio ja estas la patrino, do ili malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo!
Li saltegis en la domon kun la buŝo malfermita. La kapridoj timegis, kaj forkuris, por sin kaŝi: sub la tablon, en la ŝrankon, en la liton, en la kuirejon — ĉien! Sed, ho ve! la lupo trovis ilin kaj manĝis ilin ĉiujn, unu post alia, per unu gluto. Tamen la plej junan, kiu sin kaŝis en la kesto de la horloĝo, li ne trovis.
Kiam la lupo finis manĝi, li ŝmacis per la lipoj kaj foriris el la domo. Tiam, ĉar li estis tre plena kaj laca, li kuŝis sur la herbo sub arbo, kaj dormegis.
Читать дальше