Demandite pri sia religio, parlamenta kandidato respondis: “Mia patro baptiĝis en la anglikanaeklezio, edziĝis en anglikana preĝejo, kaj enteriĝis en anglikana tombejo. Kaj mi ankaŭ, tute same.”
La lando estas en terura stato. Ofte ni lasis la hejmon matene, por iri al nia ĉiutaga laboro, kaj vespere, reveninte, trovis niajn domojn bruligitaj, niajn edzinojn vidvaj, kaj niajn infanojn senpatraj.
Multe da mono atendas la homon, kiu inventos frititan ( fried ) ovon kun kvar malgrandaj flavaĵoj, unu en ĉiu angulo, anstataŭ la nunsistema unusola flavaĵo en la mezo. Nuntempe duono de la ovo malŝpariĝas, lasite sur la telero: la tuta aranĝo estas malmoderna.
Policano: “Kio estas la numero de la aŭtomobilo, kiu superkuris [114]vin?” Profesoro de matematiko: “Tion mi forgesas. Sed en la momento mi rimarkis, ke, multiplikite per 53, la kubradiko de la produto laŭ inversa( inverted, reversed ) ordo egalus la sumon de ĝiaj ciferoj.”
1130. Mia aventuro. Antaŭ mi sur la strato promenis fraŭlino. Aĉetonte gazeton, ŝi serĉis pencon en la poŝo, kaj eltirante sian manon, lasis ion fali. Rigardate de mi, ŝi daŭrigis la promenon, ne rimarkinte la perdon. Tion bedaŭrante, mi rapidigis miajn paŝojn, kaj, trovinte la objekton, ĝin ekprenis. Atinginte la fraŭlinon, mi diris al ŝi “Pardonu, fraŭlino; jen io, kion vi perdis”. Rigardinte la objekton, ŝi ĝin prenis, dirante “Dankon, vi faris al mi grandan servon”. Tiel dankite, mi sentis min feliĉa. Disiĝonte, ni ridetis reciproke, kaj, svinginte poŝtuketon, ŝi foriris. Dume mi tie staris, rigardante ŝin penseme.
1131. En 1903, survoje de Bukureŝto al la maro, mi trovis kunvojaĝanton, kiu penis komprenigi sin al kelnero. La kelnero parolis Rumane, Serbe, Turke, Bulgare, kaj Ruse, sed ne komprenis lin. Mi aliris, kaj demandis Germane, France, Angle Itale, Hungare, Hispane, kaj Greke, ĉu mi povas helpi. Sed vane! La fremdulo komprenis neniun el la dek du lingvoj. Fine mi memoris, ke mi ĵus legis gazetan artikolon pri Esperanto, kaj mi demandis “Ĉu vi parolas Esperante?” Krio de ĝojo: “Jes, mi parolas!” Kaj li daŭrigis per tiu lingvo, kiun bedaŭrinde mi mem ne sciis. La fremdulo, vidante tion, enmanigis al mi kelkpaĝan Esperantan gramatikon, kiun mi tralegis. Post dek horoj, renkontinte nin denove, ni povis jam sufiĉe bone interkompreni per Esperanto. Tiam mi trovis, ke mia nova amiko estas Svedo, kiu parolas Svede, Norvege, Dane, kaj Finlande. Ni tri, do, posedante inter ni dek ses lingvojn, sen Esperanto ne povis mterparoli. De tiam mi estas Esperantisto. — Henriko Fischer, Galatz.
Kiam iras mi marborden
Per ekskursa vagonaro,
Forgesonte ĉiun zorgon
Apud suna, blua maro
Ĉiu sono faras kanton:
“Paroladu Esperanton!”
Kiam sur la oceano
Vaporŝipo portas min
For de l’ kara patrolando
Kun amiko aŭ edzin’—
Ŝaŭmaj ondoj faras kanton:
“Paroladu Esperanton!”
Kien ajn mi forveturos,
Al la sudo, al la nordo,
Orienten, okcidenten,
Ĉio, ĉie, en akordo
Faras unu saman kanton:
“Paroladu Esperanton!”
1133. Write sentences containing the words vizitonte, respondante, skribite, manĝinte, pentrote, fotografate.
1134. Shorten the following phrases by using a participle: When he was going to be punished, he ran away. After she had heard my song she fainted ( sven). While I was having my meal, I read a book.
1135. As already explained (1127), an adverbial participle relates to the subject of the sentence. One cannot translate The wine being drunk, I went away, by la vino trinkite, mi foriris,because trinkiterefers to the subject mi,and means when I had been drunk by… ! Correct to Trinkinte la vinon(or kiam la vino estis trinkita,or post trinko de la vino), mi foriris.
1136. Korektu: Trinkinte la vinon, mia kapo doloris. Promenante antaŭ mi sur la strato mi vidis fraŭlinon. La laboro farite, mi iris liton. Respondante vian leteron, la pakaĵo alvenis bonstate. La letero skribite, mi aĉetis poŝtmarkon.
1137. The following adverbial forms are explained in 965. Restas vidote, ĉu … Estas malpermesite eniri. Dirite, farite! Ŝerce dirite, cele pensite! Kiel akirite, tiel perdite! Prave punite laŭmerite! Aranĝite, ordigite! Ne esperite, ne sonĝite.
1138. “One may smoke”: Estas permesate(or, Oni permesas;or, Oni rajtas) fumi.Another alternative, an impersonal verb lici(= to be allowed: Licas fumi) ( Ĉu licas? May one? May I? ) has been proposed, but has not yet found much favour.
Turisto:“Ĉu (estas) permesate (Ĉu oni permesas, Ĉu licas) vidi la antikvaĵojn de la kastelo?” Servisto: “Bedaŭrinde, la grafino kaj ŝia nevino ĵus foriris.”
1139. Like the preposition je,the suffix ‑UMhas no definite meaning. It forms words whose sense is suggested by the context and the root. Cp. the English indefinite “ umpteen”, (which may be translated jocularly by dek um), H’ m,thing- um-a-jig.
The following is a list of um-words in common use. They should be learned as independent words. Any others may be regarded as humorous “nonce-forms”, coined for the occasion only, rather than as permanent additions to the vocabulary: the student is advised to regard them with suspicion. Any attempt to give a definite meaning to a suffix that is by nature indefinite is mistaken.
Aerumi, (expose to) air, aerate
Akvumi(or, Akvi) water (garden)
Amindumi, court, woo
Brulumo, inflammation
Butikumi, shop, go shopping
Butonumi, button (up) high life
Buŝumo, muzzle (establishment)
Cerbumi, rack one’s brains
Foliumi, turn over the leaves (of book)
Frenezumi, act like a madman
Gustumi, taste (something)
Kalkanumo, heel (of shoe, etc.)
Kolombumi, bill and coo, spoon
Kolumo, collar; manumo, cuff
Komunumo, community
Kortumo, court (of justice)
Krucumi, crucify
Laktumo, soft roe
Lekumi, lap
Lotumi, raffle, dispose of by lot ( loti, cast lots )
Malvarmumo, cold, chill
Mastrumi, keep house, manage
Mondumo, world of fashion, society
Nazumo, pince-nez
Okulumi, make eyes at
Palpebrumi, blink ( palpebro, eye-lid )
Plenumi, accomplish, fulfil
Proksimume, approximately, about
Читать дальше