amota: about-to-be-loved = which is going to be (will be) loved (in the future).
amata: being-loved = which is loved ( now, in the present ).
amita: having-been-loved = which was (has been) loved (in the past).
amOTA = kiun oni amOS
am ATA = kiun oni am AS
amITA = kiun oni amIS
mi estas pagOto = mi estas pagOta homo
mi estas pagAto = mi estas pagAta homo
mi estas pagIto = mi estas pagIta homo
( see also Appendix)
1097. ATA.Use atawhen the action is still going on: use ita when the action is a thing of the past, finished, completed. Domo konstruata, a house under construction: domo konstruita, a house that has been built.
1098. Mi bone ricevis vian ŝatatan leteron. Li saltadis ĉirkaŭ la afero, kiel blovata neĝero. Uzata ŝlosilo ne kolektas ruston. Nenie semata, ĉie trovata. Bono posedata ne estas ŝatata. Tio estas lia amata ĉevaleto ( hobby ). Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. En ĉeesto amata, en forest’ insultata. Egoisto; homo pli interesata pri si, ol pri mi.
1099. Bezonata: Dometo, kiu enhavas ok ĉambrojn kaj bonan ĝardenon.
Kiu oficisto similas al nekonata melodio? Sekretario (sekret- ario).
Poeto: “Viaj okuloj inspiris tiun poemon.” La adoratino: “Do mi tuj konsultosokuliston.”
Sinjorino (al knabo kun malpura nazo): “Ĉu vi ne havas poŝtukon?” “Mi havas unu, sed mi ne pruntas ĝin al nekonato.”
Lastatempe mi aŭdis pri vi strangajn onidirojn. “Ne kredu ilin. Ne pli ol duono el la mensogoj diritaj pri mi estas veraj.”
Konata vizaĝo. “Ŝajne mi vin konas. Ĉu mi ne vidis vian vizaĝon jam aliloke?” “Pardonu: mia vizaĝo ĉiam estis sur mia kapo.”
Ho, blovu vintra vento!
Ne akra via dento,
Kiel homa maldankem’!
Vi estas nevidata,
Kaj malpli do sentata,
Eĉ malgraŭ frosta trem’.
Ho! kiu estas tiu ĉi,
Ĉekore kiun premas mi,
Dum vagas ombroj super ni
Silente sur ĉielo?
Ĝi estas mia belkarul’,
Trezoro granda sen makul’,
Dormanta nun pro mia lul’,
Amata koranĝelo!
(Ario: «Sankta Lucio»)
Regno konata
De progresuloj,
Tero benata
De pacemuloj!
Kie troviĝas
Lando la bela?
Ĉu vi kaŝiĝas,
Hejmo ĉiela?
Vi estas ĉie,
Kvankam nenie —
Nia patrujo!
Esperantujo!
1101. (a) OTA.La punota infano forkuris. La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. Jen estas la kantota melodio. Montru al mi la planon de la konstruota domo.
(b) Anonco . Vendota: buldogo.Manĝas ĉion. Precipeamas infanojn.
Luota: ĉambro por sinjoro 20 futojn longa kaj 15 futojn larĝa.
Kial vi ne volus edziĝi kun mesaĝistino? Ĉar ŝi estus send-ota (sen-dota).
1102. (a) What is the difference between pordo malfermata, pordo malfermita, and pordo malfermota? … perdita ŝafo, and perdata ŝafo? … frazo dirita, and frazo dirata?
(b) Difinita, defin ed,defin ite; dirita, sai d; farita, made, done; finita, finish ed; lasita, lef t; literita, spel t; parolita, spoken. Repeat these words with ata, ota,instead of with ita.
(c) Add ita, it(in)o, ata, at(in)o, ota, ot(in)o, to the roots admir, amuz, atak, arest, defend, fotograf, forges, gard, kis, manĝ, mok, serv, and translate.
(d) Amegato, mortigato, revendataĵo, instruataro, premateco, amatigi, amatiĝi, zorgatino, amegito, resanigito, kaŝitaĵo, kovitaro, tediteco, trovitejo, kisitino, bategoto, pendigoto, farotaĵo, juĝotaro, lavotino.
Prepositions After «it», «at», «ot»
1103. (a) After ita, ata, ota,the word dealways means by , and denotes the doer of the action (655). Amata de Dio, loved of (by) God.
Cp. per , which shows the means used to achieve the result (662). Skribita de mi per plumo, written by me with a pen . Frapita de la edzino per gladilo. Domo detruita de fajroimplies: Fajro detruis la domon. Domo detruita per fajroimplies: Iu detruis la domon per fajro( 671– 672).
After ita, ata, ota, from = for de,or some suitable preposition other than de.Cp. ŝtelita de li, stolen by him, with Stelita for de li, stolen from him. Kaŝita al li de mi per ekrano el ligno: hidden from him by me with a screen of wood. Ĉapo prenita de( by ) la infano for de (from) la hoko. Ŝirmata de( by ) ombrelo kontraŭ( from ) la vento. Li prenis la ĉapon de la infano( the child’s cap), for de ĝi( away from it ). Or, better: Li forprenis de la infano ĝian ĉapon.
1104. Instruisto: “Kion signifas la vorto de ?” Lernanto: “ De signifas 2 n. Vidu surtabule:
La libro estas legata de la knabo =
La knabo estas lega n ta la libro n .
Forviŝinte la egalajn elementojn antaŭ kaj post la egalsigno, oni ricevas la ekvacion [112] De = n + n = 2 n .”
La instruisto ne respondis, sed penseme sin gratis post la orelo.
1105. This is Peter’s book, received by him from John, Jen la libro de Petro, kiun li ricevis de Johano. The praise of the President of the U.S.A. by the captain of the ship from Holland, La laŭdo (farita) de la kapitano de la ŝipo el Holando al la Prezidento [113]de Usono (la laŭdo de la Holanda ŝipestro pri la Usona Prezidento).
1106. (a) De kio birdo (la ĉielo, la homa korpo, via kapo, kato, la strato en la somero (vintro), ŝafo) estas kovrata? (Ĝi estas kovrata de felo, haroj, koto, lano, nuboj, plumoj, polvo.)
(b) Attacked by a lion, betrayed by a smile, destroyed by fire, extinguished by the wind, given by a friend, hit by lightning, invented by Edison, vanquished by love, suspected by the police. (Use ‑itaor ‑ataas appropriate.)
1107. Revision of Verb-Endings
|
Simple tenses |
Passive participles |
Active participles |
Past |
helpIS |
helpITA |
helpINTA |
Present |
helpAS |
helpATA |
helpANTA |
Future |
helpOS |
helpOTA |
helpONTA |
(*) Obviously, the forms utand untare theoretically possible, and logical ( Helpunto, one who would help if… , la helputa viro, the man who would be helped if… ). But they are not official, and are seldom used.
Читать дальше