Montagu Butler - Step by Step in Esperanto

Здесь есть возможность читать онлайн «Montagu Butler - Step by Step in Esperanto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: El Cerrito CA, Год выпуска: 1991, ISBN: 1991, Издательство: Esperanto League for North America, Inc., Жанр: Языкознание, на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Step by Step in Esperanto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Step by Step in Esperanto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

A textbook for English-speaking students for class teaching or home study with graduated reading matter and numerous exercises.
This e-book relies on some advanced features of the FictionBook format, such as footnotes, styles and tables. An adequate e-book reader software, e.g.
, is recommended for a good reading experience.

Step by Step in Esperanto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Step by Step in Esperanto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Mi kredis, ke vi estas ( were ) tie (=I said to myself “Li estas tie”). Li trovis, ke li estas ( was ) libera. Li forgesis, kie li estas ( was ), ŝajnis al mi, ke li estas ( was ) prava. Mi supozis, ke mi vidos ( should see ) vin. Mi esperis, ke vi kantos (would sing). Mi miris, ke vi foriris (had gone).

1058. “Ĉu vi diris al li, ke mi estas idioto?” “Ho, ne! Mi supozis, ke li jam scias tion.”

Ekzamenisto: “Kion vi pensus pri Shakespeare, se li vivus nun?” Kandidato: “Ke li estas la plej maljuna homo sur la tero.”

Oni demandis al servistino, ĉu ŝiaj gemastroj estas riĉaj. “Mi supozas, ke ne,” ŝi respondis “ĉar ili ĉiam ludas kune sur nur unu piano.”

“Aŭskultu, Panjo! Henriko diris hieraŭ, ke mi estas tre bela.” “Kaj ĉu vi volus pasigi la vivon kun viro, kiu komencis mensogi al vi jam nun?”

“Se via infano ploras, kial via edzino ne dormigas ĝin per kantado?” “Ni provis tion. Sed la najbaroj diris, ke ili preferas la ploron de la infano.”

Inter surduloj. “Kien vi iras? Al la kongreso?” “Ne, mi iras al la kongreso.” “Ha! Mi komprenas. Tamen komence mi supozis, ke vi iras al la kongreso!”

“Mi lavis miajn manojn, Panjo. Ĉu mi devas lavi la vizaĝon ankaŭ?” “Kompreneble, karulino. Kial ne?” “Ho, mi demandis al mi, ĉu sufiĉos ĝin pudri, kiel vi vian.”

El eseo. La spionoj( spies ), raportante pri la urbo Jeriĥo, diris, ke en la lando fluas lakto kaj mielo. Ili reportis grapolon( bunch ) da vinberoj, por tion pruvi.

La Bona Knabino (al frato, kiun oni ĵus punis pro ŝtelo de frukto): “Nu! La kulpo estis via! Ĉu via konscienco ne diris al vi, ke iu povas vin vidi?”

“Ha! Ĉu vi do vivas? Oni diris al mi, ke vi mortis” “Vi estas malsaĝa tion kredi. Mi mem sciis, ke tio estas mensogo, tuj kiam mi ĝin aŭdis.”

Ĉe la pordo de teatro junulo puŝiĝis kontraŭ sinjorinon. “Besto!” ŝi ekkriis. “Pardonu min” li petis ĝentile. “Kaj vi min” respondis la sinjorino. “Mi kredis, ke vi estas mia edzo.”

“Kial la mano de Dobson estas bandaĝita?” “Li malfermis la buŝon de hundo, por eltrovi, kiom da dentoj ĝi havas; kaj la hundo fermis la buŝon, por eltrovi, kiom da fingroj Dobson havas.”

Mi aŭdis de S‑ro N, ke vi mortis” “Ne ŝercu! Vi ja vidas, ke mi vivas.” “Mi scias tion. Sed mi devas kredi al S‑ro N, ĉar li ĉiam diras la veron; kaj ĉiu scias, ke vi estas mensogulo.”

Ĉe renkonto. “Ha! Kaj ĉu vi vere estas vi? Kiam mi vidis vin de malproksime, mi supozis, ke vi estas via kuzo: kiam vi pli proksimiĝis, mi pensis, ke vi estas vi mem. Sed nun mi klare vidas, ke vi estas via frato.”

1059. Urbano invitis kamparan vizitanton tagmanĝi kun li en restoracio. Dum la manĝo la kamparano konstante sin turnis por rigardi la lokon, kie lia palto pendas. “Via palto estas tute sendanĝera” diris la urbano. “Vidu! Mi ne konstante rigardas al mia palto.” “Ne utilus!” respondis la kamparano. “Vian oni ŝtelis antaŭ dek minutoj.”

1060. Malfrue en la nokto du ebriuloj zigzagishejmen. Survoje ili disputis, ĉu sur la ĉielo brilas la suno aŭ la luno. Fine ili petis al preterpasanto, ke tiu decidu. Li respondis “Bedaŭrinde mi ne scias, ĉar mi estas fremdulo”. Do ili demandis al alia persono. Sed ankaŭ tiu iom drinkis. “Pri kiu el ili vi parolas?” li demandis.

1061. “Mi sonĝis hieraŭ, ke mi estas en la ĉielo. Tie estis multaj homoj, kaj inter la aliaj mi vidis — Nu, divenu!” “Min?” “Jes. Tiam mi komprenis, ke mi sonĝas.” “Ankaŭ mi havis sonĝon. Mi sonĝis, ke ni du iradas kune al la pordoj de la ĉielo. Ni devis paŝi supren sur granda ŝtuparo, kreton en mano, kaj sur ĉiu ŝtupo skribi krucon pro unu peko farita en la nuna vivo. Mi suprenrampis, ŝtupon post ŝtupo, kaj pene faris krucojn, po unu pro ĉiu peko kiun mi povis memori. Vi rapidis antaŭ mi: krucon post kruco vi skribis, kaj fine perdiĝis el vido. Tamen vi baldaŭ reaperis, returne malsupreniranta. ‘Mi revenis por plua kreto’ vi diris.”

1062. (a) Translate: Mi legis, ke li (a) mortis, (b) mortas. (c) mortos, (d) mortus, se …

(b) He said that he had long loved her, that he loved her still, and would love her always. He supposed that he was d o ing y o u a kindness ( komplez), but he was wrong. You promised that you would come to-day. She agreed that she was unhappy, and she wrote me that for a long time she had intended to leave the house, and would certainly do so as soon as possible.

(c) Give other examples of the use of the “logical tense” after demandis (divenis, esperis, forgesis, imagis, konfesis, konsciis, kredis, memoris, pensis, promesis, raportis, sciis, skribis, supozis, ŝajnigis, timis, trovis, vidis), ke.

1063. (a) When an action or state begun in the past still continues at the time of speaking (“present continuance with past inception”) English uses a past tense, but Esperanto a present tense. Mi estas ĉi tie de lundo, I have been here since Monday.

(b) “Ĉu vi de longe estas muta?” “Jes, tutan jaron.”

Via reklamo diras, ke vi bezonas orgeniston kaj muzikinstruiston, aŭ viron aŭ virinon. Ĉar mi estas ambaŭ jam de longe, mi proponas min por la ofico.

Familia paco. “Jam de longe ni estas geedzoj, kaj neniam okazis inter ni malpaco. Se mi estas prava, mia edzo ĉiam cedas( gives way, gives in ). “Kaj kiam li estas prava?” “Tio ne povas okazi!”

1064. Some writers always use usafter kvazaŭ.It is better, however, to use whatever tense is indicated by the sense of the passage. Vi aspektas, kvazaŭ vi vidis (vidas, vidos, vidus) fantomon; you look as though you had seen (were seeing, were about to see) a ghost; … as though you would see a ghost if… [108]

«La predikata nominativo»

(«Esti» Understood)

1065. We have seen that the accusative nis not used after the verb esti (347b). This applies even when estis understood, though not expressed. (In other words: a “predicative” adjective or noun is in the nominative case.) Cp. Mi trovis la glavon akran(or, akran glavon), I found the sharp sword, with Mi trovis la glavon (esti) akra(=mi trovis, ke la glavo estas akra), I found the sword (to be) sharp. Lasu ŝin trankvila(=lasu ŝin esti trankvila). Mi kredas lin kulpa(=mi kredas, ke li estas kulpa). Ŝi pudris( powdered ) la ruĝan vizaĝon blanka(=ke ĝi estu blanka), kaj ŝminkis( grease-painted ) la blankajn lipojn ruĝaj(=ke ili estu ruĝaj).

1066. Mi kolorigis la verdan pordon ruga. Ne montru vin idioto. Kial vi juĝas min fripono? Mi opinias lin homo granda. Ĉu mi titolu( call, entitle ) lin “Doktoro”? For hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia( mad, rabid ). Ju malpli oni scias, des pli certe oni sin kredas prava. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. La poto nomas la paton nigra. [109]

1067. La saĝa anaso tenas la buŝon fermita, kiam ĝi flaras ranon.

Irlanda verdikto. Ni trovas la viron kiu ŝtelis la ĉevalinon “Ne kulpa”.

“Do vi opinias min idioto?” “Tute ne! Mi neniam juĝas laŭ la aspekto.”

Irlandano rifuzis dueli. “Ĉu vi do volus,” li diris “ke mi faru lian patrinon orfo?”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Step by Step in Esperanto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Step by Step in Esperanto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Step by Step in Esperanto»

Обсуждение, отзывы о книге «Step by Step in Esperanto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x