1017. Manĝegema, dormetema, moviĝemuleto, ekscitiĝema, manĝemega, pensemeta, parolemiĝi, legemulo, aĉetemulino, nedankema.
Distinction Between «ebl», «em», «ind», «am»
1018. EBLA, EMA. — Ludebla, playable; ludema, of a playful disposition.
EBLA, INDA. — Legebla, legible; leginda, worth reading.
EMA, INDA. — Hontema, bashful; hontinda, shameful.
EMA, AMA. — Dormema, drowsy, dormama, fond of sleep. Verema, veracious; verama, truth-loving.
1019. After each of the roots am, diskut, disput, envi, kred, rimark, skrib, suspekt, use ebla, ema, inda, and translate. You will have noticed already that the English endings “‑able,” “‑ible,” usually mean ‑ebla, but sometimes mean ‑inda or ‑ema.
1020. (a) FOJ-denotes time (occasion); ‑foje… times over, (repetition) (Fr. fois ). Unufoje, on one occasion, once; dufoje, twice; sesfoje, six times.
(b) Distinguish between trifoje, thrice, three times over , and triafoje, for the third time (723).
(c) Alifoje, aliafoje, at other times, on another occasion. Ĉiufoje, kiam, whenever. Iufoje, sometimes, occasionally, now and then. Kelkafoje, repeatedly, on several occasions. Kiomfoje? How often? Lastfoje, for the last time, on the last occasion. Multfoje, many times, often. Plurfoje, more than once. Refoje, once again.
1021. Oni povas morti nur unufoje. Vi aspektas tiel surprizita, kiel Kolumbo, kiam li unuafoje vidis Novjorkon! Kiu vivas bone, vivas dufoje. Mi tion skribis al vi sepfoje. Vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.
1022. Kio aperas unufoje en ĉiu monato, sed neniam en cent jaroj? (1191).
El eseo. Post dufoja sinmortigo, Cowper vivis ĝis 1800, kiam li mortis nature.
“Virino ĉiam havas la lastan vorton, ĉu ne?” “Ho ne! Iufoje ŝi parolas kun alia virino.”
“Li dufoje suferis de variolo( smallpox ), kaj fine mortis de ĝi.” “De la unua atako, aŭ la dua?”
“Mi kisas mian edzon trifoje en ĉiu tago.” “Tio ne estas eksterordinara. Mi konas dek virinojn, kiuj tion faras.”
En aŭtomobilo. “Ne tiel rapidu! Vi min mortigos!” “Nu, oni povas morti nur unufoje.” “Ĉu vi kredas, ke tio ne sufiĉas?”
“Ĉu vi donis mian leteron al Smith?” “Jes. Sed mi timas, ke li ne povas vidi sufiĉe bone por ĝin legi. Kiam mi estis en la Ĉambro, dufoje li demandis al mi ‘Kie estas via ĉapelo?’ Tamen ĝi estis sur mia kapo la tutan tempon!”
Soldato ne salutis la oficiron. Tiu do ordonis pune, ke la soldato lin salutu ducentfoje. La generalo, preterpasante, demandis “Kio okazas?” La oficiro klarigis la aferon. “Bone!” respondis la generalo. “Sed ne forgesu, ke ĉiufoje vi devas mem saluti lin responde,”
Ĉe festeno maljunulo sidis apud juna fraŭlino. “Kial vi aspektas tiel maltrankvila?” ŝi demandis. “Mi timas paralizon,do iufoje mi pinĉasmian kruron, por kontroli, ĉu mi ankoraŭ sanas. Mi ĵus pinĉis min multfoje, sed mi sentis nenion.” “Nu!” respondis la fraŭlino. “La kruro, kiun vi pinĉis dum la lastaj dek minutoj, estas mia.”
1023. ** La horloĝo ĉesis tiktaki. La montriloj ne rondiris. Mi malfermis la vitran kovrilon de la horloĝo. Mi prenis la streĉilon ( key ) for de ĝia hoko, metis ĝin en la truon de la cifer-plato( dial ) (cifero = “la literode la numero!” [99]), turnis ĝin kelkafoje, kaj streĉis la risorton( spring ). Mi remetis la streĉilon sur la hokon, kaj svingis la pendolonper mia fingro. Nun la horloĝo tiktakas denove, la radoj moviĝas, la montriloj rondiras — resume ( in short ), la horloĝo refoje funkcias.Mi ĝustigas la montrilojn; mi aŭskultas, por kontroli, ke ĉio estas en ordo; kaj mi fermas la kovrilon.
1024. Instead of dufoje, trifoje, twice, thrice, one may say also (more emphatically) du fojojn, tri fojojn, on two (three) separate occasions. Alian fojon; Kelkajn fojojn (kelke da fojoj); Multajn fojojn (Multe da fojoj); Pluan fojon.(Cp. 693, 822, 1020c).
1025. Timulo mortas multajn fojojn antaŭ sia morto. Unu fojo ne estas kutimo. Li tion faris ankoraŭ unu fojon (yet once again). Cook tri fojojn vojaĝis ĉirkaŭ la teron. Sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos. Iru denove, sep fojojn. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
1026. Patrino: “Kiom da fojoj mi petis, ke vi ne faru bruon?” Fileto (penseme): “Sep.”
La instruisto rakontis, ke forta naĝisto transnaĝis riveron tri fojojn antaŭ la matenmanĝo. “Nu!” demandis knabo. “Kial li ne transnaĝis kvaran fojon, por retrovi siajn vestojn?”
1027. ** La tero turniĝas unu fojon. Tio faras unu tagon, turniĝas du fojojn … sep fojojn. Tio faras sep tagojn — unu semajnon. Pasas du, tri, kvar semajnoj: unu monato. Dek du monatoj faras unu jaron. La tero turniĝis 365 fojojn.
1028. Kuracisto (kun ĉapelo en la mano): “Ĉu la juna paciento estas ĉi tie?”
Patrino: “Jes. Envenu. Mia knabeto estas malsana. La tutan tagon li faladas.”
“Faladas?”
“Senĉese. “Teren?”
“Jes, teren.”
“Strange! Kiomjara li estas?”
“Kvarjara.”
“Nu, je tiu aĝo li ja devus stari kaj promeni facile. Kiel tio komenciĝis?”
“Mi ne scias. Hodiaŭ matene mi lin vekis kaj vestis, kiel kutime. Sed subite li falis”
“Eble tio estis nur stumbleto?”
“Tute ne. Mi levis lin, kaj li falis ree. Tio okazis konstante, almenaŭ ok fojojn.”
“Estas mirinde! Mi vidu lin.”
( Ŝi eliras, kaj revenas, tenante la etulon surbrake. )
K.: “H’m. Li aspektas tute sana. Metu lin sur la piedojn.” ( La patrino obeas. La infano falas.) “Denove, mi petas!” ( Samo .)
K.: “Eksterordinare!” ( Al la etulo ) “Diru al mi, amiketo. Ĉu vi sentas ie doloron?”
I.: “Ne, sinjoro”
“Ĉu vi dormis bone? Kaj finis vian kaĉon?”
“Jes, sinjoro.”
“Bonege! ( Flustrante alia patrino ) Tio estas paralizo!”
P.: “Para …? Ĉielo!” (Ŝi levas la brakojn malespere, kaj la infano falas).
K: “Bedaŭrinde, jes. Liaj kruroj estas tute sensentaj. Rigardu! Mi pinĉos ilin. ( Subite ) Ha, ha, ha! Kiu parolis pri paralizo?”
“Sed, doktoro, vi mem …”
“Kompreneble, li ne povas stari. Vi metis ambaŭ piedojn en la saman kruringon de la pantalono!”
1029. The suffix -ONdenotes fraction, division (Cp. portiON, quadroON. )
Kvarono, a quarter, ¼
Tri okonoj, three-eighths, ⅜
Dek tri cent-seponoj, 13/ 107
Читать дальше