1007. George Washington estis viro rimarkinda. Li estis Usonano, kaj neniam mensogis!
“Ĉu vi aŭdis Roberton ronki en la preĝejo?” “Jes, ja! Estis hontinde! Li vekis nin ĉiujn.”
Kapitano: “Via pafilo estas hontinde malpura.” Soldato: “Sed, kapitano…” “Silentu, kiam vi parolas al oficiro!”
Oni rakontis al Enid pri la kreo( creation ) de la homo. “Do,” ŝi diris, “Adam estis tute sola sur la tero?” “Jes, karulino.” “Kompatinda viro! Ĉu li ne timis la ŝtelistojn?”
La instruistino rakontis la historion pri David kaj Goljat. “Tio” ŝi diris “okazis antaŭ tri mil jaroj.” “Ho fraŭlino,” diris la knabineto “kian mirindan memoron vi havas!”
“Kie vi naskiĝis, patro?” “En Bruselo, karulo” “Kaj kie naskiĝis Panjo?” “En Londono.” “Kaj mi?” “En Parizo.” “Kiel mirinde, ke ni ĉiuj renkontis unu la aliajn!”
1008. En ekspresavagonaro inter Parizo kaj Berlino du viroj veturis en la sama kupeo. “Kien vi iras, sinjoro?” demandis la unua. “Al Berlino” estis la respondo. “Kiel mirinda estas la moderna progreso!” kriis la unua. “Vi vojaĝas Berlinon, kaj mi Parizon, en la sama kupeo; kun la sola diferenco, ke vi sidas kun la vizaĝo al la lokomotivo, kaj mi kun la dorso” “Ne,” respondis la dua “vi eniris la malĝustan vagonaron.”
6-jara: Miaj gepatroj estas mirindaj. Ili scias absoluteĉion. 10-jara: Efektive, la gepatroj ne estas tiel perfektaj, kiel mi supozis antaŭe. 12-jara: La gepatroj vere scias malmulton, kompare kun mi. 15-jara: Miaj gepatroj ja tute nenion komprenas. 30-jara: Verdire, la gepatroj iam pravis. 50-jara: Miaj gepatroj estis mirindaj. Ili ĉion juĝis klare kaj saĝe, kaj agis admirinde. Al miaj karegaj gepatroj mi ŝuldas, ke…
Kiam venas la somero, al marbordo iras mi
Per ekspresa vagonaro, mejlojn for de tie ĉi.
Multe amas mi la maron — Ho! mirinda estas ĝi,
Kiam ondoj gaje brilas, ŝaŭmas, dancas antaŭ ni.
Frumatene mi leviĝas, kaj rapidas al la strand’,
Lasas ŝuojn kaj ŝtrumpetojn sur la rokojĉe la rand’.
Jen mi ludas per la sablo, jen mi vadas longe for;
Kaj mi dancas kun la ondoj, kaj mi kantas en la kor’.
1010. (a) Ĉu estas dezirindeposedi aŭton (telefonon, radion)? esti riĉa? porti ĉapelon eksterdome?
(b) Ĉu estas konsilindeĉiam obei? dormi kun fenestroj malfermitaj? bati malobean infanon?
(c) Ĉu estas preferindeesti viro aŭ virino? manĝi ne sufiĉe aŭ tro multe? memori aŭ forgesi? paroli flue kaj erare, aŭ balbute kaj senerare? veni al la leciono tro frue aŭ tro malfrue?
1011. Respekteginda, pendigindulo, efektiviginda, mirindaĵo, respektindeco, suspektindega, ridindigi, amindiĝi, senindulo.
1012. The suffix ‑EMdenotes inclination, disposition, propensity, wont, bent, proneness, tendency. Ema, inclined, disposed, wont, given (to). Emo, inclination, disposition, propensity, etc. Emigi, induce, dispose. ‑ema= -ative, ‑ful, ‑ing, ‑ive, ‑ous, ‑some, ‑y, and the like.
1013. (a) Agema, active, Aranĝema, contriving. Atakema, aggressive. Aventurema, adventurous. Babil- (parol- rakont‑)ema, talkative, loquacious, garrulous. Batalema, pugnacious. Konsentema, compliant. Diskutema, argumentative. Elektema, dainty, fastidious. Festenema, convivial. Fidema, confiding. Help- (serv‑)ema, obliging. Imagema, imaginative. Indignema, touchy, resentful. Indulgema, lenient. Kolerema, passionate. Kompatema, tender-hearted. Komprenema, understanding, sharp. Kovema, broody. Kverelema, quarrelsome. Laborema, industrious. Ludema, playful, sportive. Mensogema, mendacious. Mordema, snappish. Naskema, prolific. Observema, watchful. Ordonema, imperious, dictatorial. Pacema, peaceful, mild. Paradema, ostentatious. Pardonema, forgiving. Pensema, pensive. Plendema, querulous. Projektema, scheming. Prokrastema, dilatory. Ribelema, rebellious. Rimarkema, observant. Singardema, cautious. Singultema, hiccoughy. Ŝercema, facetious. Ŝparema, thrifty. Timema, timid. Trinkema, dry. Venĝema, vindictive.
(b) Repeat the above words as nouns, and translate. E.g., agemo, activity; atakemo, aggressiveness; babilemo, garrulity, etc.
1014. Pli bone estas loĝi en lando dezerta, ol kun edzino malpacema kaj kolerema. (Ĝi estas) Flamiĝema, kiel rezinaligno; eksplodema, kiel pulvo (gunpowder); flugema, kiel vento. (Homo) Tro elektema ricevas nenion. (Homon) Singardeman Dio gardas.
1015. Kial mastrema edzino estas bonkora? Ĉar ŝi estas ordonema (or-donema).
“Kial vi ne abonas( take in, subscribe for ) al mia gazeto?” “Mi ne estas abonema.” “Do vi estas abomena!”
Kiel diferencas juna knabino kaj babilado pri nenio? Unu estas sent-ema, la alia sen-tema.
El eseo. Inerteco estas tio, kio emas havi senvarianmovon en stato de ripozo.
Du silentemuloj sidis du horojn senparole. Fine unu diris “Nun ni silentu pri alio.”
“Mi diris al vi, ke vi devas esti ŝparema. Kaj jen! vi denove bruligis du kandelojn!” “Ho ne, sinjorino. Tio estas nur unu kandelo: mi ĝin tranĉis en du pecojn.”
“Kial ni importasbuteron el Danujo?” “Ĉar la Danaj bovinoj havas pli da entreprenemo ( enterprise ) kaj pli bonan teknikanedukon, ol niaj.”
Novedzino: «Ĉu mi aspektis timema dum la ceremonio?» Ĵaluza amikino: «Iom, komence. Sed ne post kiam Harry diris „Jes.“»
Agato estis tre pensema. “Panjo!” ŝi demandis. “Se mi edziniĝos, ĉu tio estos al tia viro, kia Paĉjo?” “Jes, mia kara” “Kaj se mi ne edziniĝos, ĉu mi estos maljuna fraŭlino, kia la onklino?” “Jes.” “Ho, ve!” ŝi ĝemis( groaned ). “Kia embaraso!”
1016. ** Kiam venas la vespero, la infano laciĝas. Li ĉesas esti ludema. Liaj okuloj komencas fermiĝi (estas fermiĝemaj). Li estas dormema. La patrino iras kun li al la dormoĉambro kaj malvestas lin. Ŝi surmetas noktan robpn. La infano genuas kaj diras preĝon. La patrino metas lin en la liton, suben puŝas la kovrilojn, kaj kisas lin. La infano kisas la patrinon, diras “Bonan nokton”, fermas la okulojn, kaj baldaŭ dormas profunde.
Читать дальше