971. (a) ** Estas malvarme. La fenestro kaj la pordoj estas malfermitaj. La vento blovas kaj muĝas( howls, roars ) en la kamentubo. Mi tremas, kaj diras “Estas tro vente”. Do mi leviĝas, fermas la pordon kaj la fenestron, kaj metas pli da karbo sur la fajron. Tiam mi diras “Nun estas pli komforte”. Mi jam ne sentas la trablovon.
(b) ** Estas varmege. La suno brilas en la ĉambron. La fenestro estas fermita. Mi diras “Estas sufoke”. Do mi malfermas la fenestron, kaj enlasas freŝan aeron en la ĉambron. Mi enspiras la aeron, kaj diras “Bone! Nun estas pli freŝe!” Mi malfermas la pordon, kaj diras “Ankoraŭ pli bone!” Tiam mi rekomencas mian laboron.
972. RESPONDU! (a) Ĉu estas agrabledevi atendi? dormi surplanke? esti fraŭla (malsana, sola)? havi multe da mono (multajn amikojn)? libertempi tendare? legi dum la manĝo? povi paroli Esperanton flue? renkonti tedulon? ricevi monon (riproĉon)?
Varianto: Ĉu devi atendi estas agrable, aŭ ne? …
(b) Ĉu estas danĝerekisi? ludi kun fajro? promeni sur glacio? resti kun leono? salti sur omnibuson? transiri straton?
Varianto: Ĉu kisi estas saĝe aŭ malsaĝe? …
(c) Ĉu estas eblebicikli de London al Bristol en unu tago? labori kaj ludi samtempe? lerni Esperanton en semajno? skribi sen plumo? vivi sen ĉokolado?
(d) Ĉu estas facilebaki panon? doni (sekvi) konsilon? eviti malpacon? fari ses aferojn samtempe? fotografi en la krepusko? lerni Esperanton? malfermi ladan skatolon? plaĉi al ĉiu?
(e) Ĉu estas kutimedormi nokte? legi en la lito? maŝinskribi amleteron? rajdi sur ĝirafo? scii dek lingvojn?
(f) Ĉu estas necesedormi dum la leciono? porti ĉapelon? redoni pruntitan libron? verki poemojn?
(g) Ĉu estas necese havikaton, por sin bani? boaton, por transiri riveron? monon, por esti feliĉa? poŝtmarkon, por veturi vagonare?
(h) Ĉu estas prave diri, keEsperanto estas interesa lingvo? hundo estas floro? oni ŝlosas per tranĉilo? ses kaj tri estas dek?
Impersonal Verbs («Senpersonaj verboj»)
973. (a) Some verbs, especially weather verbs, do not need a subject. Pluvas(= Estas pluve), it rains . Not Ĝi pluvas , for one cannot say that any particular thing one can call “ĝi” is raining. Fulmas, hajlas, neĝas, tondras, It lightens, hails, snows, thunders. Frostas (Estas froste), nebulas, nubas, rosas, silentas, sunas, ventas, It is frosty, foggy, cloudy, dewy, silent, sunny, windy. Compare (There) is (20).
(b) Krepuskas, It is twilight. Matenas, vesperas, kaj tago malaperas. Tagiĝas, noktiĝas, mateniĝas, vesperiĝas.
(c) Ventetas, ventegas. Pluvetas, pluvegas, ekpluvas, repluvas, pluvadas.
974. Okazas, ke … It happens that …
Sekvas, ke … It follows that …
Ŝajnas, ke … It seems that …
Estas verŝajne, ke … It is probable that (seems likely)
Devas esti, ke … It must be that …
Povas esti, ke … It may be that …
Povas okazi, ke … It may happen that …
Estas via vico, It is your turn
Prosperas al mi iri, I succeed in going
Temas pri … The subject we are talking about is …
975. Decas (Estas dece) iri, It is right and proper to go.
Eblas (Estas eble) iri, It is possible to go.
Gravas (Estas grave) iri, It is important to go.
Konvenas (Estas konvene) iri, It is seemly, fitting, appropriate, to go.
Necesas (Estas necese) iri, It is necessary to go.
Oportunas (Estas oportune) iri, It is convenient to go.
Utilas (Estas utile) iri, It is useful to go.
976. Ju malpli pluvos, des pli bone! Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo. Ŝajnas, ke li estas idioto. Kie jukas (there is an itch), tie ni gratas. For tion diveni, ne necesas peni.
977. (a) Repeat 974– 975in the negative. E.g., Negravas, It doesn’t matter. Neutilas iri, It’s no use going. Nedevas esti, It need not be . Nepovas esti! It can’t be (so)!
(b) Repeat 974– 975with ĉu,and translate.
(c) Repeat 974– 975with is, os,and us,and translate.
(d) Printempe pluvetas, sunas, kaj ventetas.
Somere sunegas; malofte pluvas aŭ fulmotondras.
Aŭtune pluvadas kaj nebulas.
Vintre frostas, hajlas, neĝas, neĝpluvas, kaj ventegas.
978. Ŝajnas, ke la instruisto ne scias multon: pri ĉio li demandas al ni!
“Estas pli bone doni, ol ricevi” pensis la kuracisto, donante al la paciento naŭzan( malbongustan ) medlkamenton.
Anonco. “Se pluvos matene, oni inspektos la regimenton posttagmeze. Se pluvos posttagmeze, la inspekto okazos matene.”
Post la kverelo. Li: “Ĉu vi ne supren rigardos al mi?” Ŝi: “Ne, ĉar vi min kisus!” “Sed mi promesas, ke ne.” “Kiel utilus, do?”
“Ĉu vi aŭdis la tondron dum la nokto?” “Ne. Ĉu efektive tondris?” “Jes, fortege.” “Kial do vi ne vekis min? Ĉu vi ne scias, ke mi ne povas dormi dum fulmotondro?”
Novedzo: “Ŝajnas al mi, ke io estas malĝusta ĉe la kuko, kiun vi faris.” Novedzino: “Ne povas esti! Evidente vi ne kapablas juĝi, ĉar la recepta libro diras, ke ĝi estas bonega!”
Juĝisto: “Kiom da jaroj vi havas?” Sinjorino: “Tridek.” “Ĉu tridek? Ne povas esti! Antaŭ kvar jaroj vi respondis same.” “Kompreneble! Mi ne estas persono, kiu hodiaŭ diras unu aferon, kaj morgaŭ alian.”
979. ** Mia onklo iris al la fenestro, rigardis la ĉielon, kaj diris “Ŝajnas, ke pluvos”. Li prenis ombrelon kaj eliris. Baldaŭ ekpluvis. Falis unu guto, du gutoj, tri gutoj. Pluvetis. Falis multaj gutoj. Li malfermis la ombrelon, kaj tenis ĝin super la kapo. Pluvis pli kaj pli multe — jam pluvis torente — pluvegis. Tamen, la ombrelo ankoraŭ lin ŝirmadis. Post kelka tempo ne pluvis tiel forte. Fine ĉesis pluvi. Ĉar jam ne pluvis, li fermis la ombrelon.
980. (a) Repeat various verbs in 973, with the verb-endings as, is, and os, using hodiaŭ, hieraŭ, and morgaŭ respectively. E.g. , Ĉu pluvas? Ankoraŭ ne pluvis, sed ŝajnas, ke pluvos baldaŭ. Hieraŭ neĝis, hodiaŭ hajlas; ĉu morgaŭ nebulos aŭ tondros? Jam ne pluvas. Apenaŭ ventetas.
(b) It does not often happen that … Did it seem to you that…? It will soon begin to rain (two words). Can it be so? It was not necessary to go. Will it follow from that, that…? Would it be possible? Will it have to be? Was it your turn? Does it matter?
(c) Demandu al mi, ĉu mi kredas (supozas), ke pluvas (verŝajne neĝos, ni havos belan veteron morgaŭ, estis malvarme hieraŭ, estas tro varme, frostos hodiaŭ nokte). Kion necesas havi, por povi skribi ( etc. )? (670a).
981. The suffix ‑EJ(Cp. -ery, ‑ary, ‑ey, ‑y, in bakery, granary, abbey, priory) = place (of, for). We have already met it in the words lernejo, oficejo, preĝejo, erikejo.
Читать дальше