(d) Instruante (When teaching, By teaching), oni lernas. Silentu donante (Be silent, when you are giving ), parolu ricevante. Ne konante( Not knowing ) la profundecon, ne iru en la riveron. Mizero faras viziton, ne atendante( without waiting for ) inviton, (Subjects: oni, (vi), (vi), mizero).
(e) Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
(f) Mi vidis knabon (i) rigardantan ( who was looking) (ii) rigardante ( while I was looking ) el la fenestro.
962. Sinjorino, starante en omnibuso, al sidanta sinjoro: “Permesu, ke mi proponu al vi mian lokon.”
“Nu!” demandis la policano, rigardante du aŭtojn post kolizio. “Kiu el ili frapis la alian unue?”
Milionulo petis al sia servisto: “Bonvole helpu al mi dormi, kalkulante por mi mil ŝafojn saltantajn trans heĝon.”
“Ĉiam estas loko ĉe la supro.” “Jes. Tamen vi ne trafos ĝin sidante, kaj atendante lifton.”
“Ĉu vi estas certa, ke vi amas min?” “Nu, ĉu vi supozas, ke mi sidadus ĉi tie, aŭskultante vian sensencan babiladon, se ne?”
Du Irlandanoj, piedirante, demandis “Kiom da mejloj ankoraŭ al Londono?” Kiam oni respondis “Dek”, unu diris “Kuraĝu! Tio signifas nur po kvin mejloj por ĉiu.”
Noktomeze virino sonorigis ĉe la domo de kuracisto, kaj de sur la strato vokis al li “Venu rapide! Mia filo englutis muson!” “Diru al li, ke li englutu katon!” lace respondis la kuracisto, sin turnante sur la lito.
Reĝo venigis tri laboristojn, kaj diris “Mi donos premion al tiu, kiu fosos plej longan sulkon( furrow )”. Du el ili komencis disputi pri siaj fosiloj. “Bona fosilo” diris unu “devas esti longa,” “Ĝi devas esti larĝa” diris la alia. Dume la tria fosadis kaj gajnis la premion.
Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante. Nia fosilo estas bona. NI FOSU NIAN SULKON.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Belega fraŭlino el Nigro
Ridetis, rajdante sur tigro;
La rajdo finiĝis,
Ĉar ŝi interniĝis,
Kaj tiam ridetis la tigro!
De sia patrino
Malsaĝa knabino
Ricevis terpoman salaton:
Ŝi iris sur ŝipon,
Kaj brogis( scalded ) la lipon,
Manĝante malvarman tomaton!
Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante,
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
Ĉe via fenestro
En suna maten’
Alaŭdo( lark ) triladas
En roza ĝarden’;
Pasante mallaŭte,
Kun am’ kantas mi,
Por bonan matenon
Deziri al vi.
Vi estas bela, pura,
Kaj ĉarma, kiel flor’
Vidante vin, sopiron
Mi sentas en la kor’.
Kun mano sur via kapo
Mi preĝas al ĉiel’:
“Dio vin gardu konstante
En ĉarmo, puro, bel’!”
Beto al festeto iris,
Poste al la panjo diris
“Estis akcidento tie,
Tre malbona estis ĝi!
Enirante en la balon,
Knabineto spertis falon.
La infanoj multe ridis,
Ĉiuj ili — nur ne mi”.
“Vi ne ridis pri la falo?
Kio estas la kialo?”
Tamen Beto ne respondis,
Kaj silenta restis ŝi.
“Ĉu ne venis eĉ rideto?
Kial, do, karega Beto?”
Fine la knabino flustris:
“Kiu falis, estis — MI!”
Adverbial Form of the Adjective
965. When there is no noun or pronoun with which an adjective could agree, the adverbial form is usual: La tagO estas belA; tiO estas belA; ĝi estas belA;but estas belE, danci estas belE. “Estas belA”sounds like “ It is a beautiful … ”; one expects a noun to follow.
Estas vere, ke …, it is true, that … Ne grave! it doesn’t matter! Estas necese dormi, It is necessary to sleep. Mensogi estas malsaĝe, To lie is foolish. Kiel domaĝe! (Kia domaĝo!), What a pity! Estas eblete, It is just possible.
966. (a) Erar oestas hom a,pardon oDi a.Erar iestas hom e,pardon iDi e.Kritik oestas facil a,far omalfacil a.Kritik iestas facil e,far imalfacil e.
(b) Estas bone havi du ferojn en la fajro. Esti la kapo de muso estas pli bone, ol esti la vosto de leono. Oni povas rajdi sur tigro, sed estas danĝere desalti. Estas pli facile kredi, ol juĝi. Pli facile estas doni konsilon, ol ĝin akcepti. Estas malfacile naĝi kontraŭ la fluo. Kiel malvarme estas hodiaŭ! Estas pli saĝe fidi la okulojn, ol la orelojn. Vane estas, batali kontraŭ la sorto. Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme! [94]
967. (a) (Estas) Pli bone reiri, ol perdi la vojon. Pli bone ne fari, ol erari. Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
(b) Hodiaŭ (estas) festene, morgaŭ malplene. Ŝparu, kiam (estos) bone; vi havos, kiam (estos) bezone.
968. En la printempo estas dolĉe (freŝe, pluvete, agrable, bele).
En la somero estas varmege (seke, sune, hele, gaje).
En la aŭtuno estas malhele (kote, nebule, malseke, malagrable).
En la vintro estas glitige (froste, malvarme, malgaje, mallume).
969. Kial ne ĉarpenti( do carpenter’s work )? Ĉar penti estas malagrable.
Li: “Kiam estos via naskiĝa tago, kara?” Ŝi: “Kiam estos plej oportune( convenient ) al vi.”
“Pardonu, sinjorino, ke mi foriras tiel malfrue.” “Ho, ne parolu pri tio. Pli bone malfrue, ol neniam.”
“Nu!” diris la fiŝisto, “Ne estis facile hejmen porti tiun fiŝon. Mi devis atendi koridoranvagonaron.”
“Kiom da jaroj vi havas, knabeto?” “Ses.” “Ne eble! Nur sesjara, kaj jam tiel terure malpura!”
Petro batalis kontraŭ alia knabo, kaj subite kriis “Haltu! Ne estas juste! Vi staras pli proksime de mi, ol mi de vi.”
“La letero diras, ke la onklino ĵus mortis. Kaj tuj poste mortis la onklo.” “Terure! Nun do ili ambaŭ estas vidvaj.”
Pianisto ( sarkasme): “Mi timas, ke mia ludo malhelpas al la gastoj paroli.” Dommastrino: “Kiel domaĝe! Eble do estus bone, ke vi ludu iomete malpli laŭte.”
Edzino; “Estas tre strange! Heleno kaj mi neniam povas kompreni unu la alian, parolante per la telefono.” Edzo: “Nu, ĉu iam vi provis ne paroli samtempe?”
“Iru por kontroli, ĉu mi estingis la lumon en la salono.” La servisto (post reveno): “Mi ne scias. Estis tiel mallume, ke mi ne povis vidi, ĉu jes aŭ ne.”
970. Instruisto: “Kuraĝe! Diru ion: estas indiferente( of no consequence, all the same ) kion, se nur vi parolas Esperante.” Lernanto: “Sed estas absurde peti tion, kiam mi ja ne povas paroli Esperante.” “Efektive, estas malfacile en la komenco, sed post kutimiĝo estos facilege!” “Ĉu vere? Nu, mi penos.” “Bone! Sed kiel monotone! Estas necese, paroli pli nature kaj flue.” “Tre malfacile estas plaĉi al vi. Ne estas amuze aŭ helpe aŭskulti al tiom da riproĉoj.” “Kompreneble! Sed ne estas inteligente tuj perdi la kuraĝon.”
Читать дальше