931. Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. Ne juĝu la enhavon laŭ la vazo. Estu ĉapo laŭ la kapo. Ĉiu birdo kantas laŭ sia beko. Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco. Koniĝas majstro laŭ sia verko. Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro. Vivu stomako laŭ stato de l’ sako. Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. Faru la ĝustan aferon laŭ la ĝusta maniero en la ĝusta momento.
Manĝi “laŭ la karto”; agi laŭ ies konsilo; helpi laŭ praktika maniero; trakti laŭ merito; labori laŭ modelo; aranĝi laŭalfabete; raporti laŭvorte; danci laŭ ies fajfilo( whistle ).
932. “Ĉu multe da grandaj homoj naskiĝis en via urbo?” “Ne. Laŭ mia memoro, nur infanetoj.”
Inter amikinoj. “Sed kiel vi scias, ke li amas vin, se li nenion diras al vi?” “Mi tion vidas el la maniero, laŭ kiu li rigardas min, kiam mi ne rigardas lin.”
Edzo: “Ĉu io brulas?” Edzino: “Jes, la kuko en la forno. Sed mi ne povas ĝin elpreni, ĉar laŭ la recepta libro ĝi devas resti tie ankoraŭ dek minutojn.”
Iu profesoro havis tri skribmanierojn. La unuan el ili nur li povis legi. La duan povis legi nur lia sekretario. La trian nek unu nek la alia. Kutime li skribis laŭ la tria maniero. Iam la prezidanto de societo skribis al li por demandi, ĉu li konsentos fari paroladon al la membroj.Kiam la respondo venis, neniu povis legi, ĉu li respondis “jes” aŭ “ne”, Do oni skribis ree: “Kara Profesoro. Ni ne komprenas el via letero, ĉu vi konsentas paroli, aŭ ne. Bonvole skribu rondon, se jes, kaj krucon, se ne.” Dua respondo venis, sed oni ne povis decidi, ĉu la profesoro skribis krucon aŭ rondon!
Pli multe da dono, kaj malpli da vendo;
Pli multe da danko, kaj malpli da plendo;
Pli multe da floroj dum viva malĝojo,
Kaj malpli surtombe en fino de l’ vojo.
Pli multe da amo ni sentu (939)en ni,
Kaj malpli vivadu laŭ “Ĉiu por si”.
934. MALGRAŬ(prep.) = Notwithstanding, in spite of. Malgraŭ ĉio, after all. Malgraŭ tio, in spite of that, nevertheless. Li sukcesis, malgraŭ grandaj malfacilaĵoj .
Compare with SPITE, in spite of, in defiance of , which is stronger, and is an adverb formed from spiti, to defy (brave, flout). Malgraŭ la pluvo mi spitis la kuraciston( In spite of the rain I defied the doctor ) kaj eliris. Spite al la leĝo(or, spite la leĝon), in defiance of the law.
935. Edzo: “La nova kuiristino bonege kuiras. La tagmanĝo estis perfekta.” Edzino: “Jes, jes! Sed ne forgesu, ke mi mem helpis al ŝi.” Edzo: “Malgraŭ tio!”
936. (a) PRETER(prep.) — past, beyond, by. Mi loĝas preter la preĝejo, I live (in a place which is) past (i.e., beyond) the church. Li pasis preter la domo, preter la muro (la fenestro), He passed (at a place) by, beywid, the house, etc. Mi pasis preter vian fenestron (mi preterpasis vian fenestron), I passed by your window (to a place beyond it). Mi iris preter la preĝejon; rigardis preter la insulo n,ĵetis ponardo n( dagger ) preter la celo n (442).
(b) Preterpafi la celon, to overshoot the mark. Preterlasi la okazon, to miss the opportunity. Preterkuri, pretermarŝi, preternaĝi.
(c) Preter= past (beyond), outside the range of, a point or limit. Trans= across (over, on the other side of) a space. (Cp. preternaturally, transatlantic ).
937. Al anstataŭ antaŭ apud ĉirkaŭ da de dum ekster el en ĝis inter je kontraŭ krom kun laŭ malgraŭ per po por post preter pri pro sen sub super sur tra trans (minus) (plus).
(a) Test your memory of these words. Use them in sentences.
(b) Remember that, except to show motion towards (444), prepositions do not take the accusative after them (347d). Use the following prepositions (1) with the nominative (i.e., not followed by n), to show position , (2) with the accusative, n,to show motion towards: (mal)antaŭ, apud, ĉirkaŭ, ekster, en, inter, kontraŭ, post, preter, sub, super, sur, tra, trans.
(c) Plusand minus,as mathematical synonyms of kunand sen,may perhaps be regarded as prepositions.
938. After a preposition ending with a vowel ( ĉe, de, je, pri, pro, tra) lamay be written l’.See remarks on de l’ (46), which apply to all. Why not da l’? (694).
The Verb-Ending «-u» (II)
939. The ending ‑Uis used with all persons and numbers. Venu (=vi venu), (You) Come (70). Li venu, Let him come! May he come! He is to come! Mi pensu, Let me think! I must think! Ili ne kantu, Let them not sing! Tiel estu! So be it! Vivu Esperanto! Dio vin benu! Dio kompatu!
(a) Ni laboru kaj esperu! Li ripozu trankvile! Ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri. Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. Eĉ oston senviandan onl proponu ambaŭmane.
(b) Kiu rompis, tiu pagu. Kiu min amas, tiu min sekvu. Kiu donis garantion,tiu pagu la ŝuldon. Kiu kaĉon( porridge, pap ) kuiras, tiu ĝin manĝu.
(c) Kiu bone sidas, ne ŝanĝu lokon. Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. Kiu aŭdis unuan, aŭdu ankaŭ la duan. Kiu amas honoron, amu ankaŭ laboron. Kiu rompis la glason, ordigu la kason( till ).
(d) Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; fremdulo, sed ne viaj lipoj. Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu. La suno ne subiru sur via kolero. Lerneja sekreto ne iru al gazeto. La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu. Se ezoko piiĝis, gobio( gudgeon ) ne dormu.
(e) Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. Sidu lango malantaŭ la vango. Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. Post mia malapero renversiĝu la tero ( renversi, turn upside dawn, overthrow).
940. “Ne faru tian bruon, kara.” “Kian bruon mi faru, do?”
Aŭtoro: “Diru al mi senkaŝe: Kion vi opinias pri mia lasta libro?” Amiko: “Ho, ne! Ni restu amikoj.”
Vilaĝano, al apotekisto; “Skribu klare, kiun medikamenton trinku la edzino, kaj kiun la bovino. Mi ne donu la malĝustan al la bovino!”
Sur telero kuŝas kvin ovoj. Kiel dividi ilin infer kvin knaboj, tiel, ke ĉiu knabo ricevu ovon, kaj tamen unu ovo restu sur la telero? (1191).
Urba konsilantaro en Irlando faris la jenajn rezoluciojn: (1) Oni konstruu novan juĝejon. (2) Oni uzu la materialon de la malnova juĝejo, por konstrui la novan. (3) Oni ne malkonstruu la malnovan juĝejon, ĝis la nova estos finita.”
Jen en rondo tie ĉi
Ĉiuj kune kantu ni!
Unu, du: du kaj tri:
Ĉiuj kune dancu ni!
942. Nos Galan (Kimra kanto: “New Year’s Eve” )
Читать дальше