Montagu Butler - Step by Step in Esperanto

Здесь есть возможность читать онлайн «Montagu Butler - Step by Step in Esperanto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: El Cerrito CA, Год выпуска: 1991, ISBN: 1991, Издательство: Esperanto League for North America, Inc., Жанр: Языкознание, на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Step by Step in Esperanto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Step by Step in Esperanto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

A textbook for English-speaking students for class teaching or home study with graduated reading matter and numerous exercises.
This e-book relies on some advanced features of the FictionBook format, such as footnotes, styles and tables. An adequate e-book reader software, e.g.
, is recommended for a good reading experience.

Step by Step in Esperanto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Step by Step in Esperanto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

amonta: about-to-love — which is going to love, which will be loving (in the future).

amanta: loving = which is loving now (in the present).

aminta: having-loved — which has loved, did love, was loving (in the past).

amONTA = kiu amOS

amANTA = kiu amAS

amINTA = kiu amIS

1082.

mi estas legOnto = mi estas legOnta homo

mi estas legAnto = mi estas legAnta homo

mi estas legInto = mi estas legInta homo

1083. Dormanta, sleep ing,dorm ant; kuranta, runn ing,curr ent; militanta, fight ing (cp. the Church milit ant ); pendanta, hang ing,pend ant (cp. also abund ant, appar ent,clam ant,err ant,trench ant ). Repeat these words with inta, onta,instead of anta,and translate.

1084. ONTA.Gloro forpasonta. En la venonta sernajno. Ŝipo ironta Nederlandon. Vivi de estontaj enspezoj.

1085. Mi vizitis amikon, kies edzino ĵus mortis. Li sidis fumanta antaŭ la pordo de sia domo. Apud li, ĉenita al la muro, estis furioza tigro, laŭtege blekanta, kiu sovaĝe saltegis, kvazaŭ ŝironta lin per la ungegoj ( claws ). Mia amiko trankvile sidadis ĝuste ekster ĝia atingopovo. “Kial vi tenas tiun sovaĝan beston apud vi?” mi demandis. “Ĝi memorigas min pri la kara edzino” li respondis.

1086. ANTA(see 452). Note the difference between ‑a(quality) and ‑anta(action). Ama letero, amanta patro. Kanta voĉo; kantanta virino.

1087.

Meze de vintro malvarma
Kantas ankoraŭ birdeto;
Kaj en la nokto malhela
Lumas ankoraŭ steleto.

Meze de nigra nubaro
Brilas ankoraŭ la suno;
Blovas la suda venteto
Malgraŭ la griza aŭtuno.

Meze de mond’ egoista
Batas la koro amanta;
Meze de horo malgaja
Ridas espero flamanta.

1088. INTA.Pasinta doloro — for el memoro. La falintaj folioj estas brunaj. Estinta amiko estas la plej danĝera malamiko. Ĝi malaperis, kiel neĝo pasintjara. La tempo pasinta neniam revenos. Unue veninta, unue servita. Kvar aferoj ne revenos: vorto parolita, sago forfluginta, okazo ne uzita, tempo pasinta. Uzu tempon estantan; antaŭvidu estontan; memoru estintan. Al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Falinta floro ne revenas al la branĉo. (Homo) Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.

1089. Ĉe mort enketo( inquest ). Li enlitiĝis tute sana, sed vekiĝis mortinta.

Ĉe leciono pri gramatiko. «Kia tempo estas „Patro ludas bilardon“? Nuna aŭ estonta?» «„Tempo perdita“, panjo diras.»”

Malsaĝa fiŝo el ĝardenlageto
Forsaltis teren; kaj — de knabineto
Trovinta ĝin survoje — krio sonis:
“Paĉjo! Ho ve! La bela fiŝo dronis!”

1090. (a) Translate the following verbs (or others of your own choice), giving to each in turn the endings ‑anta, ‑inta, ‑onta: aŭd, forir, parol, ten, tuŝ, ven.

(b) Kiam mi diris “La pasinta jaro estis (la venonta jaro estos) 1946”? Kiam mi diris “La pasinta monato estis (la venonta monato estos) Decembro”? (Vi tion diris en…)

(c) Add inta, int(in)o, anta, ant(in)o, onta, ont(in)o, to the roots batal, diskut, dub, grumbl, help, log, lud, pens, promen, rigard, sid, star, and translate.

(d) Floradanta, ameganta, paciganto, rejuniĝanto, ŝtoniĝantaĵo, aŭdantaro, prezidanteco, ludanteto, dancantino, staradinto, mortiginto, georfiĝintoj, okazintaĵo, ĉeestintaro, pasinteco, skribintino, dormetonto, edziĝonto, venontaĵo, juĝontaro, estonteco, dormonteto, kantintino.

«-oto», «‑ato», «‑ito»

1091. These endings = one who will be (is, was) ‑ed.

amot(in)o: one who will be loved in the future.

amat(in)o: one who is loved now.

amit(in)o: one who was (has been) loved in the past.

amOTO=iu, kiun oni amOS

amATO=iu, kiun oni am AS

amITO =iu, kiun oni amIS

Kiam oni pagOsmin, mi estas pagOto;kiam oni pagAsmin, mi estas pagAto;kiam oni pagIsmin, mi estas pagIto.Se oni pagas min nunmomente, mi estas pagato;hieraŭ mi estis pagoto,kaj morgaŭ mi estos pagito.(1072*)

1092. Senkulpa juĝoto ne timas la juĝon. La pendigotino estas juna.

Li estas preskaŭ mia frato — nepo de onklo de konato. Venis mizero: “Helpu min, frato!” — pasis mizero: “For, malamato!” Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. Multaj konatoj, sed malmultaj amikoj. Kia regalato, tia regalado. Batanto povas argumenti,batato devas silenti.

Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. Venkiton oni ne batu. Ne ĉiu invitito venis al la festo. Kia naskinto, tiaj naskitoj. Dronanto domon promesas; savito eĉ brikon ne donas.

1093. Juĝisto: “Ĉu vi ŝtelis la monon?” Akuzito: “Ne, sinjoro. Ĉu vi?”

Li edziĝis kun telefonistino. Post kelka tempo ŝi donis al li trinaskitojn ( triplets ). “Ĉiam la malĝusta numero!” li ekkriis.

Juĝisto: “Ĉu vi estas kulpa aŭ ne?” Akuzito: “Kiel mi povus tion scii, antaŭ ol aŭdi la atestaĵon?”

Sur strato iradis longa funebra procesio. Preterpasanto demandis “Kiu mortis?” La demandito respondis “Tiu, kiu estas en la ĉerko.”

Kapitano diris al la soldatoj “Kiam vi atakos, kuru zigzage, por ke la malamiko ne trafu vin.” Post la batalo li demandis al vundita soldato “Ĉu vi zigzagis laŭ mia konsilo?” “Jes,” respondis la vundito. “Sed ŝajne mi zigis, kiam mi devis zagi; kaj zagis, kiam mi devis zigi!”

1094.

Amato pasis for. La parencaro
Sur tero funebradis;
Sed supre, kun la sankta savitaro
Feliĉe li festadas.

Lamente ĝemas tura sonorilo,
Plorantoj peze vojas;
Sed sur la oraj stratoj en lumbrilo
La ĉielanoj ĝojas:

“El nokto de la morto nova frato
Alvenis la matenon;
Saluton al vi, longe-atendato!
Al hejmo bonan venon!”

1095.

Dolĉaj ventoj blovetadas
Super la trankvila maro,
Vin amanto serenadas,
Brilas luno kaj stelaro.
Suben iris jam la suno,
Horo nun de poezi’;
Ni promenu sub la luno!
Mondaj zorgoj, for de ni!

Se vi rompas la silenton,
Viaj vortoj en orelo
Havas dolĉan elokventon
Pli ol kanto de anĝelo!
Min kompatu! venu nune.
Dum mi kante vokas vin
Ni parolu, vagu kune —
Ho! elvenu, amatin’!

«-ota», «‑ata», «‑ita»

1096. These endings [111]= which will be (is, was) …‑ed. They correspond to the English -ed, ‑d, ‑t, ‑en , and describe the person or thing undergoing the action spoken of. ‑Otashows that the action will take place in the future; ‑Atashows that it is taking place now, at the present time; ‑Itashows that it took place in the past , and is now completed (649).

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Step by Step in Esperanto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Step by Step in Esperanto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Step by Step in Esperanto»

Обсуждение, отзывы о книге «Step by Step in Esperanto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x