1117. Li estas nun kantanta. Mi estas aminta vin de longe. Ni estas baldaŭ forirontaj. Ŝi estis leganta, kiam li eniris la ĉambron. Ŝi ne estis leginta multon. Mi estis elironta, kiam ekpluvis. Je la deka vespere mi estos dormanta. Je la sesa matene mi estos dorminta ok horojn. Li estus ankoraŭ dormanta, se mi ne estus vekinta lin. Se vi estus kantonta, mi estus ravota. Estu laboranta, kiam mi venos. Mi preferus, ke ŝi estu kantinta, ol kantonta. Mi volus esti promenanta kun vi. Li devus esti vizitinta la dentiston! Vi ŝajnas esti parolanta.
1118. Oni kondamnis Patrikon esti pendigota; sed li savis vivon, mortante en la malliberejo.
Cromwell fortranĉis la kapon de la reĝo. Poste la konscienco lin riproĉis, kaj li ekkriis, mortante: “Ho, ke mi estu servinta mian Dion, kiel mi servis mian reĝon!”
1119. Replace the active by the passive (past, present, and future) and translate. Thus: la azeno tiras la veturilon, la veturilo estas tirata (tirita, tirota) de la azeno. La hundo kondukas la blindulon. La ĝardenisto akvas la florojn. La ŝafo manĝas la herbon. La araneo kaptas muŝon.
1120. (a) ** Se vi estus veninta pli frue, ni estus irintaj al la parko, ni estus aŭskultintaj la koncerton, ni estus admirintaj la florojn, ni estus vidintaj la cignojn sur la lago, ni estus vizitintaj nian amikon. Sed nun estas tro malfrue: jam batis la sepa. Ni ne povas eliri.
(b) Varianto. Kiam ni atendis, ke vi venos pli frue, ni estis irontaj ….
1121. “If I had had enough time (sufiĉe da tempo),” said the servant-maid “the rooms would have been cleaned, the beds would have been made, the shopping would have been done, the meal would have been cooked. But during the whole day I nursed (flegis) the sick child, I could not leave him.”
1122. Improvise similar exercises on other compound tenses, using previous starred paragraphs as a basis. E.g.—
(a) Hieraŭ, antaŭ la matenmanĝo je la sepa, la patrino jam estis frapinta la pordon de la dormoĉambro. Ŝi estis dirinta “Estas la sesa, vekiĝu!”. La filo estis vekiĝinta, frotinta la okulojn, kaj saltinta el la lito … La pantalono estis prenita de la filo, ĝi estis surmetita de li, akvo estis verŝita de li en la pelvon, … (800).
(b) Kiam mi venos hejmen, la edzino estos jam antaŭe bruliginta fajron, ŝi estos kuirinta manĝon, … La tuko estos sternita sur la tablo, la teleroj estos metitaj, … (992).
1123. Se mi pagis vin hieraŭ (pagos vin morgaŭ), vi nun estas pag… de mi. Mia edzino faras ĉion, kion mi ordonas al ŝi. Se mi estus ordoninta, ke ŝi kantu, ŝi estus kant… .
1124. The beginner is prone to over-use compound tenses. They should be used when their greater precision is needed. But if it is sufficiently clear, a simple tense is usually preferable to a compound tense. Thus, the opening sentences of 1116– 1117might be written: Ĉio finiĝis. Se oni lin tiklus, li ridus. Oni ĉasis la lupon du horojn. … Li nun kantas. Mi amas vin jam de longe. Ni baldaŭ foriros. Tio mirigas minis better than Mi estas mirigata de tioand Oni dirasthan Estas dirate.
Similarly, Se vi estus petinta min, mi estus irinta,is heavy. It would be lighter to say Se vi estus petinta min, mi irus;or Se vi petus min, mi estus irinta.If the meaning were clear from the context, even Se vi min petus, mi irusmight suffice.
1125. “Pardonu, sinjoro; sed vi estas starinta (vi staras) antaŭ la telefono jam dudek minutojn, kaj ankoraŭ vi ne estas malferminta (vi ne malfermis) la buŝon.” “Ne miru, sinjoro; mi estas parolanta (mi parolas) al mia edzino.”
Edzino: Imagu, Henriko! La horloĝo falis de la muro. Se tio estus okazinta unu minuton antaŭe, ĝi frapus mian patrinon. Edzo: Mi ĉiam diris, ke tiu horloĝo malfruas.
Virta fratino (riproĉe): “Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!” “Nu — kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?” “La pli malgrandan, kompreneble!” “Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!”
«-onte», «‑ote», «‑ante», «‑ate», «‑inte», «‑ite»
1126. A participle with the adverbial ending does the work of an adverb; it expresses some relation (time, cause, manner, etc.) between the action of the participle and that of the main verb in the sentence. Helpante min, vi helpos vin mem, by (in, while, when) helping me, you will help yourself, Helpate de vi, mi bone progresos, when (while, if, as) I am being helped by you, I shall make good progress. In other words, AN ADVERBIAL PARTICIPLE REPLACES AN ADVERBIAL CLAUSE.
vidonte, before seeing, when about to see
vidante, while seeing, when seeing, by seeing, etc.
vidinte, after seeing, having seen, when one has seen
vidote, before being seen, when about to be seen
vidate, while, when one is (being] seen
vidite, after being seen, having been seen, when one has been seen
1127. AN ADVERBIAL PARTICIPLE ALWAYS RELATES TO THE SUBJECT OF THE SENTENCE.
Sidante, mi vidis kurantan knabon, I saw a running boy while I was sitting ( miis the subject). And it is usual to place it at the beginning of the sentence. Separate the adverbial clause from the rest of the sentance by a comma.
Trinkonte( before drinking, when I was about to drink ) la vinon, mi malfermis la buŝon.
Trinkante( while drinking, when I was drinking ) la vinon, mi ŝmacis per la lipoj.
Trinkinte( after drinking, when I had drunk ) la vinon, mi komencis babili.
Trinkote( before it was drunk, when it was about to be drunk ), la vino ekbriletis.
Trinkate( while, when, it was being drunk ), la vino estis bongusta.
Trinkite( after being drunk, when it had been drunk), la vino dolorigis mian kapon.
1128. (a) Konstruonte domon, oni kalkulu la koston. Lasonte la hejmon, li kisis la patrinon. Ne havante, ni petas; ricevinte, ni forĵetas. Ne vidinte la fraŭlinon, mi ne volus edziĝi kun ŝi; vidinte ŝin, mi ne povus. Lerninte Esperanton, oni povas pli bone paroli, skribi, kaj kompreni, la propran lingvon. Ne moku riveron, ne atinginte la teron. Ne aŭskultinte, ne kondamnu.
(b) Punote, li forkuris; punate, li kriis; punite, li ploris. Fotografote, ni ridetis nenature. Admonate de la patro, la knabo oscedis. Diablo ŝercon ne komprenas; vokite, li venas. Forpelite de la edzino, li rifuĝisen la klubon.
1129. “Kial la kuracisto portas kaŭĉukajn gantojn?” “Por povi lavi la manojn, ne malsekigante ilin.”
Estas pli bone silenti (eĉ se pro tio oni kredas vin malsaĝulo), ol, malferminte la buŝon, forigi ĉian dubon pri tio.
Pastro (skribonte la daton sur bapto-registro): “Mi pensu: jam la dek-oka, ĉu ne?” Indigna patrino: “Tute ne, sinjoro: nur la kvara.”
Aŭdinte, ke lia nevo fariĝos pastro, Irlandano diris: “Studu bone kaj diligente. Mi esperas vivi, por aŭdi vin fari mian funebran paroladon.”
Mi renkontis vin marde, kiel aranĝite; sed vi ne venis. Tamen, se vi nomos lokon kaj horon, mi nepre vin renkontos tiam, ĉu vi venos, aŭ ne.
Du Skotoj konkursispor eltrovi, kiu el ili povos resti subakve pli longe. La premio estis tripenca monero. Post dek minutoj ambaŭ reaperis el la akvo — droninte.
Читать дальше