Montagu Butler - Step by Step in Esperanto

Здесь есть возможность читать онлайн «Montagu Butler - Step by Step in Esperanto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: El Cerrito CA, Год выпуска: 1991, ISBN: 1991, Издательство: Esperanto League for North America, Inc., Жанр: Языкознание, на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Step by Step in Esperanto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Step by Step in Esperanto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

A textbook for English-speaking students for class teaching or home study with graduated reading matter and numerous exercises.
This e-book relies on some advanced features of the FictionBook format, such as footnotes, styles and tables. An adequate e-book reader software, e.g.
, is recommended for a good reading experience.

Step by Step in Esperanto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Step by Step in Esperanto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Fraŭlino: “Ĉu vi nomus mian voĉon soprano, aŭ kontralto?” Profesoro: “Ne, fraŭlino. Certe ne!”

“Kial vi staras antaŭ la spegulo kun la okuloj fermitaj?” “Por vidi, kia mi aspektas, kiam mi dormas.”

“Mi ne scias, ĉu nomi mian verkon dramo aŭ komedio” “Kiel ĝi finiĝas?” “Per edziĝo.” “ Tragedio, do.”

“Kial vi ne trinkas bieron?” “Unu nokton, mi venis hejmen ebria, kaj vidis la edzinon duopa. Neniam plu!”

“Vi malbona knabo! Vi ne rajtas nomi vian onklon azeno. Diru, ke vi tion bedaŭras.” “Mi bedaŭras, ke li estas azeno.”

Junulo petis, ke oni tondu liajn harojn. “Kiel mi tondu ilin?” demandis la barbiro. La junulo respondis “Tondu ilin iom pli longaj.”

“Kiel oni nomas vian patron, etulo?” “Oni nomas lin Paĉjo.” “Sed kio estas lia alia nomo? Kiel nomas lin via patrino?” “Vi idioto!”

Ĉe la dompordo. Najbaro: “Ĉu vi ne povas trovi la truon? Nu! Donu al mi la ŝlosilon.” Drinkulo: “Ne necese! Tamen, vi tenu la domon senmova momente.”

Kliento: “Mi gratulas: la foto de mia edzino estas bonega.” Fotografisto: “Ĉu ne? Nur la parolpovo mankas al ĝi.” “Mi petegas: lasu ĝin tiel! Mi trovas ĝin perfekta.”

Novedzino: “Ni komprenas unu la alian perfekte. Tom diras al mi ĉion, kion li scias; kaj mi diras al li ĉion, kion mi scias.” Amikino: “Sed ĉu vi ne trovas la silenton iom monotona?”

Troa defendo. “Kial vi redonis al mi la tason rompita?” “Tio ne povas esti. Unue, mi ne pruntis de vi tason. Due, mi redonis ĝin al vi sendifekta. Trie, la taso estis jam rompita, kiam mi pruntis ĝin.”

1068.

Aliaj lipoj flustros vin
Pri amo kaj fidel’;
Aliaj langoj nomos vin
Reĝino kaj anĝel’:

Sed eble, dum aŭskultos vi,
Penseto trudossin.
Pri l’ nuna hor’, jam longe for —
Kaj vi memoros min!

1069. (a) Dio faris la mondon (a) belan, (b) bela. Li nomis sian filon (a) Adolfon, (b) Adolfo.

(b) He painted the ugly girl beautiful. I found (a) the rancid butter, (b) the butter rancid.

(c) Make examples of the “predicative nominative”, using the verbs: deklar, desegn, elekt, far, ig, juĝ, konfes, kred, las, montr, nom, opini, pens, pentr, proklam, sci, sent, supoz, ten, titol, trov, vid.

1070. (a) Kiel vi nomas la unuan (duan …) tagon de la semajno? — monaton de la jaro? Kiel vi nomas la objekton, per kiu vi skribas … (Mi nomas ĝin dimanĉo, Januaro, plumo.) Kiel vi nomas homon, kiu fabrikas (instruas, kuracas)? Mi nomas lin fabrikisto…)

(b) Ludo: “Kia, Kiam, kaj Kie” (How, When, and Where). Ekzemple, pri pomo: “Kia vi volas ĝin?” (… dolĉa). “Kiam vi volas ĝin?”(… en la mateno). “Kie vi volas ĝin?” (En mia buŝo.)

1071. Words “in apposition” (e.g., two equivalent nouns side by side) take the same case. La koko, trumpetistode l’ mateno, vekas nin dormantajn.Kompatu nin pekulojn.Ili prenis Loton, la nevonde Abram. La reĝo indulgis Mefiboŝeton, filonde Jonatan, filode Saul. La reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton,la du filojnde Ricpa, filinode Aja (II Sam. 21 7–8).

«-onto», «‑anto», «‑into»

1072. These endings = one who will be (is, was) ‑ing. (Usually -ant, ‑ent, ‑er in English.) (453).

amont(in)o: one who will love ( will be loving); a future lover.

amant(in)o: one who loves (is loving); a lover (now).

amint(in)o: one who loved (has loved, was loving); a lover in the past. [110]

1073.

amONTO = iu, kiu amOS

amANTO = iu, kiu amAS

amINTO = iu, kiu amIS

Kiam mi legOs, mi estas legOnto; kiam mi legAs, mi estas legAnto; kiam mi legIs, mi estas legInto. Se mi legas nun, mi estas leganto; hieraŭ mi estis legonto, kaj morgaŭ mi estos leginto.

1074. Aspiranto, an aspir ant; batalanto, a combat ant; dependanto, a depend ant; helpanto, an assist ant; informanto, an inform ant; okupanto, an occup ant; partoprenanto, a particip ant; vizitanto, a visit ant . (Cp. also ag ent, attend ant,descend ant .) (453).

Repeat these words with into, onto,instead of anto,and translate.

1075. ONTO.La naĝontoj kuris en la maron. Pendonto ne dronos. Levu nur manon, manĝontoj alkuros.

Edziĝontoj, survoje al la preĝejo, maltrafis la vagonaron. Li do telegrafis: “Prokrastu ceremonion: volus ĉeesti.”

1076. ANTO. Skribanio estas persono nun skribanta, t.e., kiu nun skribas. Skribisto estas persono, kies kutima okupado, metio, aŭ profesio,estas la skribado. Avarulo estas la plej bona gardanto de la havo de siaj heredontoj.

1077. INTO.Memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco. Faro farinton rekomendas. Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. Pekinto pentas, kolero silentas. Falinton ĉiu atakas. Suferinto pli valoras, ol lerninto. Jen la venkinto! La savita infano dankis la savinton. Vivanton ni malhonoras — mortinton ni adoras. Nur suferinto ŝatas feliĉon.

1078. Kia mono malofte plaĉas al la ricevinto (Admono). — Kion dirus ricevinto de unu boto?” Pardonu! (par-donu).”

«Se mi adresus leteron „Al la plej granda malsaĝulo en Britujo“, kiu ĝin ricevus?» «Oni certe reportus ĝin al la sendinto.»

Amonto:viro, kiu serĉas la adresojn de riĉaj patroj.

Amanto:viro, kiu aĉetas florojn, ĉokoladojn, kaj ringon.

Aminto:viro, kiu ĵetas la leterojn kaj portretojn en la fajron.

Pastro anoncis, ke la proksiman dimanĉon li predikos pri “Mensoguloj”; kaj petis, ke intertempe la aŭdontoj tralegu la dek-sepan ĉapitron de Marko. En la posta dimanĉo li petis, ke la legintoj levu la manon. Tuj leviĝis dudek manoj. “Vi estas ĝuste la personoj, kiujn mi deziras alparoli” li diris. “Ne ekzistas dek-sepa ĉapitro de Marko.”

1079. Omnibusa konduktoro kalkulis la starantojn kaj diris “Tro multaj! Iu devas eliri.” Neniu moviĝis. Li petis denove, sed vane. Do li foriris por serĉi policanon. Dume nova pasaĝero suriris la ’buson. Tiam venis la policano, kiu ordonis “La lasta enirinto devas eliri”. Do la novulo eliris. La pasaĝeroj ridis. La konduktoro koleris: “Ĉesu ridi, alie la buso ne ekiros.” Tamen oni ankoraŭ ridadis. Venis inspektisto, kiu decidis, ke la konduktoro ŝanĝu lokon kun la konduktoro de alia buso. La nova konduktoro rimarkis la elirinton starantan apude, kaj ordonis, ke li envenu. La buso ekiris. Sed la pasaĝeroj ankoraŭ ridis.

1080.

Laŭdadu sciencistojn kaj eltrovintojn vi,
Aŭ famajn vojaĝistojn, kaj multajn tiajn ĉi:
Sed inter geniuloj plej inda je honor’
Estas nia kara Majstro, nia Zamenhof, doktor’!

«-onta», «‑anta», «‑inta»

1081. These endings = (which will be (is, was) doing the action spoken of (English -ing, ‑ant, ‑ent ), and state whether that action is future, present, or past. They make adjectives.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Step by Step in Esperanto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Step by Step in Esperanto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Step by Step in Esperanto»

Обсуждение, отзывы о книге «Step by Step in Esperanto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x